Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Komuna Deklaro de komunistaj partioj „Por paco ! Ne al la NATO !”
de Komunista Partiaro  
16a januaro 2011

La 13 partoprenantaj partioj de la renkontiĝo de la laborgrupo de la Internacia renkontiĝo de la komunsitaj kaj laboristaj partioj estas la unuaj subskribintoj de tiu ĉi Komuna Deklaro. Ĝi estis proponita de la PCP kaj havas la titolon „Por paco ! Ne al la NATO !”. La deklaro estis akceptita de la renkontiĝo de la laborgrupo kaj nun atendas la subskribon de ĉiuj partioj, kiuj partoprenas en la procezo de la Internacia Renkontiĝo de la Komunistaj kaj Laboristaj Partioj. La celo estas, fari tiun ĉi Deklaron larĝa kaj reprezenta alvoko al paco kaj kontraŭ militismo kaj NATO.

Por paco ! Ne al la NATO !

En situacio, kiu karakteriziĝas per profundiĝanta struktura krizo de la kapitalismo, per pli forta ekspluatado de laboruloj kaj de tutaj popoloj, per internkapitalisma konkurenco kaj per mondvasta novordiĝo de fortoj, la imperiismo plie serĉas per novaj kontraŭdemokratiaj iniciatoj kaj militaj intervenoj agresaj solvoj, por eternigi sin mem kaj por defendi siajn klasajn interesojn.

La milita ofensivo, komencita de la imperiismaj fortoj kaj de la NATO havas tutmondan kaj multfacetan naturon. Imperiismaj militoj estas mondvaste intensigataj sub la preteksto de batalo kontraŭ la terorismo. Imperiismaj unuiĝoj kiel la NATO estas elformataj. La militismigo de la Eŭropa Unio (EU) estas akcelata per la trompa akcepto de la Lisbonaj Traktatoj, kiuj entenas la koncepton establi la EU kiel eŭropan pilieron de la NATO. La vetarmado daŭras, oni investas en novajn kaj pli mortigajn armilojn. La armeaj buĝetoj, speciale de Usono kaj de la EU, atingas rekordan nivelon.

La influregiono de la NATO kaj de la imperiismaj arme-strategiaj aliancoj ‒ nome per la programo nomata „Partnership for Peace” ‒ estas etendataj en Azio, en la regiono de la eksa Sovetio, kiel ankaŭ en Afriko. La mondvasta reto de militbazoj de Usono kaj de aliaj NATO-membroŝtatoj estas elformata. Oni starigas armeojn en Latinameriko kaj Afriko, Mezoriento kaj en la Hindia Oceano, en Centra Azio kaj Orienteŭropo, Kaŭzkazio kaj en la Nigra Maro.

La okupado de Irako kaj de Afganio daŭras, dum oni startigas novajn militajn agresojn kontraŭ kromaj landoj. La intrigoj kaj enmiksiĝoj en Latinameriko kaj en diversaj afrikaj landoj daŭras. Provokoj kiel en Libano estas multigataj. Dum la krimoj de la imperiismo estas senpune daŭrigataj, la temo Palestino restas same nesolvita kiel la statuso de Okcidenta Saharo. Oni plifortigas la provokojn kontraŭ la Popolrespubliko Ĉinio ‒ la vendo de armiloj al Tajvano fare de Usono estas aparte drasta ekzemplo ‒ kiel ankaŭ la minacojn kontraŭ landoj kiel Irano kaj Sirio.

La suvereneco de ŝtatoj, speciale la netuŝeblo de la landlimoj, estas elmetitaj al fortigitaj atakoj. Serioza ekzemplo de tio estas la unuflanka sendependecdeklaro de la serbia provinco Kosovo. Internacia juro, tia kia ĝi estiĝis kiel rezulto el la fortrilato post la venko super la nazia faŝismo en la Dua Mondmilito, estas subfosata kaj estas objekto de evoluo, kiu celas ĝian disbaton.

En la nomo de „sekureco” kaj „batalo kontraŭ terorismo” oni intensigas sekurecŝtatajn avancojn. Fremdulmalama naciismo kaj religia kaj kultura maltoleremo estas instigataj ; krimoj kontraŭ la homrajtoj, kontraŭ sociaj, ekonomiaj kaj demokratiaj rajtoj, kontraŭ la rajto je politika kaj socia partopreno kaj organiziĝo estas farataj, kontraŭkomunistaj kampanjoj estas subtenataj kaj la fortoj kiuj rezistas al la imperiisma ofensivo kaj kiuj defendas la sociajn kaj naciajn rajtojn de la loĝantaro, estas persekutataj.

La realo en la mondo komence de la 21-a jarcento dementas la kampanjojn por rehabilitado de la usona imperiismo, kiuj estis ligitaj kun la elekto de Barack Obama. La esenco kaj la celo de la usona kaj NATO-politiko estas klaraj : La kontrolo super la natur- kaj energi-resursoj ; kontrolo super la teĥnologio ; ekspansio de merkatoj ; mgeostrategia dominado. Per aliaj vortoj : La sur perforto bazita respondo al la relativa malfortiĝo de Usono en la internacia kadro. La babilado pri „multflankeco” kaj „dialogo” senmaskiĝas per la militisma kaj intervenisma politiko de Usono, de la Eŭropa Unio kaj de la NATO kaj per la daŭrigata imperiisma ofensivo kaj per la reala danĝero de novaj militaj konfliktoj, de Proksimoriento kaj centra Azio ĝis Latinameriko. Spite al la kontraŭecoj inter Usono kaj la Eŭropa EU, ambaŭ direktiĝas kontraŭ la sociaj kaj naciaj rajtoj de la loĝantaroj. Milito kaj agreso estas nur la alia flanko de la imperiisma ekonomia tutmondigo, kaj la NATO estas ŝlosila figuro en la strategioj de dominado kaj de persekutado de la fortoj kaj landoj kiuj rezistas. La NATO ludas centran rolon en la militismigo de la internaciaj rilatoj kaj en la vetarmado kaj estas hodiaŭ la ĉefa forto malantaŭ la konfliktoj kaj streĉiĝoj.

Per la indiko de „novaj tutmondaj minacoj” ‒ nocio kiu anstataŭis la pli malnovan pretekston de „komunisma minaco” ‒ la NATO okazigas ampleksan reciprokan altiĝon de armiloj kaj de militoj ‒ el kiuj la milito en Afganio estas baza parto. En novembro la NATO intencas okazigi pintan renkontiĝon en Portugalio kaj novigi sian strategian koncepton, kio signifas novan kaj danĝeregan salton koncerne rolon, taskon kaj celojn de tiu organizaĵo. La NATO provas per tiu nova strategia koncepto enpreni en siajn skribajn principojn tion, kio estas jam realeco en la praktiko : La geografian etendon de la intervenoj kaj la uzado de perforto ĉirkaŭ la terglobo ; la etendo de la intervenkampoj al sektoroj kiel energio, medio, migrado kaj demandoj de interna sekureco de la membroŝtatoj, la konfirmo de la NATO kiel atoma militalianco, spite al la babilado pri atoma malarmado, per la koncepto de uzado de atomarmiloj en militaj batoj, la pludisvolvado de la armea-industria komplekso, de armea esplorado kaj de la postulo altigi la armeajn elspezojn de ĉiuj membroŝtatoj sub la preteksto de packonservaj intervenoj ; la plia ankrado de la instrumentigo de la Unuiĝintaj Nacioj kun la celo trudi la proprajn interesojn kaj fortigi la rolon de armita brako de la imperiismo.

La imperiismo ŝajnas ĉiopova. Sed tia ĝi ne estas. La faktoj pruvas, ke la plej grandaj minacoj, kiuj eliras el la perfort-bazita respondo de la imperiismo al la krizo de la kapitalismo, estas kontraŭata de la progresema kaj eĉ revolucia batalo de la homoj. En multaj partoj de la mondo la homoj prenas en siajn proprajn manojn la defendon de siaj rajtoj kaj de la suvereneco kaj sendependeco de siaj landoj. Ili rezistas multmaniere. Ili kaŭzas malvenkojn al la imperiisma dominad-strategio.

En tiu kunteksto, en la firma konvinko, ke eblas batale venki la militismajn kaj al militoj pelantajn celojn de la NATO kaj konstrui estontecon de paco, de progreso kaj de socia justeco, en kiu ĉiuj homoj povas libere decidi pri sia propra estonteco, la subskribintaj komunistaj kaj laboristaj partioj deklaras, kongrue kun sia batalo por la socialismo :

‒ Ni postulas ĉesigon de la vetarmado kaj atoman malarmadon, komence per la plej grandaj atompotencoj kiel Usono, kaj la neniigon de ĉiuj ĥemiaj kaj biologiaj armiloj kaj ĉesigon de la fremdaj militbazoj.

‒ Ni alvokas la laboristojn kaj popolojn de la tuta mondo, la popolmovadojn kaj kontraŭimperiismajn fortojn, la organizitan laboristan movadon kaj aliajn sociajn organizaĵojn ‒ al mobiliziĝo kaj plifortigo de sia batalo por paco, kontraŭ milito kaj NATO. Ni asertas denove nian subtenon por la pacmovado. Ni gratulas la Mondpacan Konsilantaron pro ĝia 60-a datreveno kaj pro ĝia kampanjo kontraŭ la NATO.

‒ Ni deklaras nian intencon okazigi la 65-an datrevenon de la venko super la naziismo kaj faŝismo kiel gravan tagon de batalo por paco kaj kontaŭ la falsado de la historio, kiu provas nei la decidan rolon de la gekomunistoj en la liberigo de la popoloj el la jugo de la nazia faŝismo kaj samigi naziismon kaj komunismon.

‒ Ni deklaras denove nian solidarecon kun la loĝantaroj, kiuj rezistas al imperiisma okupado, agreso kaj enmiksiĝo kaj kiuj faras malfacilajn batalojn por memdeterminado kaj sendependeco, nome en Proksim-Oriento, kiel en Palestino, Libano kaj Sirio, kaj en centra Azio. Ni postulas la senprokrastan retiriĝon de la militfortoj el Irako kaj Afganio kaj el ĉiuj aliaj imperiismaj enmiksiĝoj ĉirkaŭ la terglobo.

‒ Ni postulas la malfondon de la NATO kaj subtenas la suverenan rajton de la popoloj decidi eksiĝon de siaj landoj el tiu agresema alianco. Ni konfirmas nian principan rifuzon de armeigo de la EU kaj de ties militisma kaj intervenisma politiko, de la ampleksigo de la NATO kaj de la konstruado de la nova usona kaj NATO-a „kontraŭraketa ŝildo” en Rumanio kaj Bulgario. Ni deklaras nian solidarecon kun la loĝantaro de Kipro (la grekaj kaj la turkaj kipranoj) en sia batalo kontraŭ la turka okupado kaj por la reunuiĝo de sia hejmlando, por justa solvo en Kipro.

‒ Ni postulas ĉesigon de la provokoj kaj enmiksiĝoj en Latinameriko kaj Karibio. Ni deklaras nian solidarecon kun la socialisma Kubo kaj kun la homoj, la politikaj fortoj kaj naciaj registaroj kun demokratia, progresema, popolproksima kaj kontraŭimperiisma karaktero, kiel la bolivara Venezuelo, Bolivio, Ekvadoro kaj Nikaragvo. Ni postulas la liberigon de la kvin en Usono maljuste malliberigitaj kubaj patriotoj. Ni substrekas nian subtenon por la batalo de la loĝantaro de Honduro por demokratio kaj kontraŭ la puĉreĝimo, por ke la loĝantaro povu decidi pri la estonteco de sia lando. Ni postulas la retiriĝon de la IV-a usona militŝiparo, lokita en Sud- kaj Centr-Ameriko, kaj la fermon de la usonaj militbazoj en la regiono, speciale de Guantanamo kaj de la bazoj en Kolombio. Ni kondamnas la usonan armean intervenon en Haitio kaj postulas de la Unuiĝintaj Nacioj, ke la interveno en Haitio devas esti civila. Ni postulas, ke la solidareco kaj la kunlaborado kun la homoj en Haitio devas kontribui al fortigo de la sendependa ŝtato kaj al la ekonomia kaj ekologia progreso en tiu lando.

‒ Ni deklaras nian solidarecon kun la homoj en Afriko en ilia batalo por la rajto je disvolvado kaj kun la homoj en Okcident-Saharo por ilia rajto je memdeterminado. Ni postulas ĉesigon de la imperiisma enmiksiĝo kaj armeigo de la kontinento, nome en Somalio kaj ties marbordoj, en la tuta regiono de la Korno de Afriko, en la Demokratia Respubliko Kongo kaj en Sudano. Ni konfirmas nian devon daŭrigi la batalon kontraŭ la usona armea komando sur tiu kontinento (AFRICOM).

‒ Ni deklaras nian subtenon por la pacmovado, la klaskonscia sindikata movado, la junularo, la virinoj kaj la aliaj organizaĵoj, kiuj en Portugalio subtenas la batalon por paco kaj kontraŭ la NATO. Ni promesas fari ĉion al ni eblan por subteni, kaj mobilizi por ĝi, la batalon kontraŭ la NATO kaj ties nova strategia koncepto planita por novembro de tiu ĉi jaro en Portugalio.

Lisbono, la 14-an de marto 2010.

Komunista Partio de Portugalio ‒ Sudafrika Komunista Partio ‒ Partio de Laboro de Belgio ‒ Komunista Partio de Brazilo ‒ Komunista Partio de Kubo ‒ Progrespartio de la laboranta popolo de Kipro ‒ Komunista Partio de Bohemio kaj Moravio ‒ Komunista Partio de Grekio ‒ Komunista Partio de Barato (marksisma) ‒ Komunista Partio de Barato ‒ Komunista Partio de Libano ‒ Komunista Partio de la Rusa Federacio ‒ Komunista Partio de Hispanio ‒ PADS (Alĝerio) ‒ Komunista Partio de Argentino ‒ Komunista Partio de Armenio ‒ Komunista Partio de Azerbajĝano ‒ Komunista Partio de Aŭstralio ‒ Laboristpartio de Bangladeŝo ‒ Komunista Partio de Belarusio ‒ Komunista Partio de Bolivio ‒ Brazila Komunista Partio ‒ Komunista Partio de Britio ‒ Nova Komunista Partio de Britio ‒ Komunista Partio de Ĉilio ‒ Komunista Partio de Danlando ‒ Germana Komunista Partio ‒ Komunista Partio de Finnlando ‒ Franca Komunista Partio ‒ Unuiĝinta Komunista Partio de Georgio ‒ Hungara Komunista Laboristpartio ‒ Tudeh-Partio de irano ‒ Iraka Komunista Partio ‒ Komunista Partio de Irlando ‒ Laboristpartio de Irlando ‒ Rifondazione Comunista (Italio) ‒ Partio de Italaj Komunistoj ‒ Nova Komunista Partio de Jugoslavio ‒ Komunista Partio de Kanado ‒ Komunista Partio de Kazaĥio ‒ Socialista Laboristpartio de Kroatio ‒ Komunista Partio de Luksemburgio ‒ Komunista Partio de Makedonio ‒ Komunista Partio de Malto ‒ Partio de la Komunistoj de Meksiko ‒ Socialista Popolpartio de Meksiko ‒ Nova Komunista Partio de Nederlando ‒ Komunista Partio de Norvegio ‒ Komunista Partio de Pakistano ‒ Palestina Popolpartio ‒ Perua Komunista Partio ‒ Komunista Partio de Filipinoj (PKP 1930) ‒ Rumana Socialista Partio ‒ Komunista Partio de Svedio ‒ Unio de Komunistaj Partio (CPSU) ‒ Komunista Partio de la popoloj de Hispanio ‒ Partio de la komunistoj de Katalunio ‒ Turka Komunista Partio ‒ Komunista Partio de Urainio ‒ Komunista Partio de Usono ‒ Komunista Partio de Venezuelo ‒ La sekvaj partio ankaŭ subtenas la komunan deklaron : Galicia Popolunio (Hispanio) ‒ Partio de Laboro (Svislando).

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano