Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Obama kaj la Kubo-politiko de Usono
de NIESE_Steffen  
16a januaro 2011

Eĉ antaŭ ol Barack Obama estis ĵurinta kiel 44-a prezidanto de Usono, oni parolis jam pri forlaso de la Kubo-politiko de lia antaŭulo Bush. Kiam poste ankaŭ en Usono plimultiĝis la voĉoj kiuj postulas ŝanĝon de la politiko rilate Kubon kaj la malsukceso de la ĝisnuna politiko estis koncedita eĉ de influhavaj politikistoj, multaj homoj certis, ke per la elekto-venko de Obama eblas historia turnopunkto en la rilatoj inter Usono kaj Kubo. Fakte li en sia prezidant-elekta kampanjo, kiun li faris per la sloganoj espero, progreso kaj ŝanĝo, li anoncis ŝanĝojn de la ĝisnuna politiko rilate la socialisme regata insulo kaj parolis pri tio, ke sub lia mandato oni serĉos novan komencon en la rilatoj inter Usono kaj Kubo. Post pli ol jaro post lia ekofico estas sufiĉa tempo por fari unuan bilancon de lia regpolitiko pri tio kaj demandi sin, ankaŭ surfone de la historia evoluo de la usona Kubo-politiko, ĉu la esperoj pri nova direkto de la usona Kubo-politiko estis fonditaj aŭ ĉu lia politik-stilo estas nur alia variaĵo de la usona imperiismo kontraŭ Kubo.

Historiaj aspektoj de la usona Kubo-politiko ĝis la jaro 1959

Plej malfrue komence de la 19-a jarcento Kubo eniris celo de la usona ekstera politiko, kiu konsideris la 90 mejlojn pli sude situantan insulon parto de sia ŝtata teritorio kaj direktis tiurilatajn pretendojn al la tiama kolonia potenco Hispanio. En la jaro 1823 la tiama ministro pri eksteraj rilatoj kaj usona prezidonto parolis pri tio, ke Kubo estas „natura dependaĵo de la nordamerika kontinento” kaj post tio oni ripete ofertis al Hispanio konsiderindajn sumojn por vendo de la insulo. Ĉar tiuj kaj aliaj provoj alproprigi al si la insulon ne portis sukcesojn, Usono koncentriĝis unue al tio, altigi sian eksteran ekonomian gravecon por Kubo kaj en 1894 jam 84 elcentoj de ĉiaj eksportoj iris en Usonon, dum proksimume 40 elcentoj de ĉiaj importitaj varoj venis de tie. Kiam la politika situacio en Kubo, pro la sendependiga milito, akriĝis kaj venko de la kubaj liberigaj batalantoj ĉirkaŭ Antonio Maceo kaj Máximo Gómez kontraŭ Hispanio fariĝis ĉiam pli verŝajna, Usono timis pri sia influo. Ĝi intervenis en la jaro 1898 milite en la konflikton kaj akiris de Hispanio la 1-an de januaro 1899 formale la suverenecon super la insulo. Post tio, Kubo restis dum kvar jaroj sub usona armea administrado, ĝis kiam ĝi ricevis en la jaro 1902 la sendependecon. Sed tiu sendependeco posedis nur formalan karakteron, ĉar Usono en la tiel nomata Platt-amendo igis skribe fiksi en la kuba konstitucio la rajton je interveno kaj per tio degradis Kubon al protekta teritorio. Ankaŭ la regado de usonaj firmaoj super vastaj partoj de la kuba ekonomio kontribuis al tio, ke Usono restis la decida potenc-faktoro en Kubo kaj preskaŭ laŭplaĉe regis ties politikon kaj la ekonomion ĝis la venko de la kuba revolucio en la jaro 1959, sen devi per tio rompi la principon de „bona najbareco” kaj rekte interveni.

La usona politiko kontraŭ la revolucia Kubo inter 1959 kaj 1990

Kiam la 1-an de januaro 1959 la venka ribelula armeo post pli ol trijara gerilmilito eniris Havanon kaj devigis la longtempe de Usono protektatan diktatoron Fulgencio Batista ekziliĝi, por Kubo komenciĝis nova epoko. Kaj tute komence eĉ ŝajnis, kvazaŭ Usono volus renkonti tiun novan Kubon kun malfermiteco kaj prudente favora optimismo ; jam la 7-an de januaro ĝi agnoskis la novan registaron. Sed mallonge poste ĝi jam ŝanĝis sian pozicion. Ili komprenis, ke la movado de 26-a de julio ĉirkaŭ Fidel Castro tute ne nur celis nove okupi la pinton de la ŝtato, sed fundamente transformi la politikan kaj ekonomian sistemon de la lando kaj skui la bastionojn de la dominado de la usona kapitalo en Kubo. Kaj kiam poste la revoluciuloj en Kubo komencis realigi siajn intencojn, anoncis terreformon kaj ŝtatigis la telefonkompaniojn, el la rifuzo fariĝis kontraŭeco kaj la usona sekreta servo CIA komencis siajn unuajn planojn por kaŝaj operacioj kontraŭ la kuba registaro. En ekonomia rilato Usono ĉesigis la kubajn sukerliveradojn interkonsentitajn kun Kubo kaj dekretis ĉesigon de eksportoj. Jam baldaŭ poste, en aprilo de la jaro 1961, kelkajn monatojn post kiam la usona prezidanto Eisenhower ĉesigis la diplomatiajn rilatojn kun Kubo, okazis unua milita alfrontiĝo, kiam ekzilkubanoj kun usona helpo faris invadon en la Porkogolfo ĉe la suda marbordo de Kubo. Kvankam tiu invado povis esti venkita de la kuba armeo kaj de libervolaj milicoj ene de 72 horoj, Usono ne rezignis sian celon elimini la revolucian Kubon. En la sekva tempo ĝi nur uzis aliajn metodojn kaj rezignis nur militajn atakojn. Speciale de la totala ekonomia blokado, dekretita la 7-an de februaro 1962 kaj daŭre ekzistanta en modifita formo, la respondecaj usonaj politikistoj esperis decidan malfortigon de la kuba ekonomio. Sed ankaŭ sekretservaj operacioj kaj programoj de „covert action”, atencoj al gvidaj personoj kaj sabotaĵoj kontraŭ fabrikoj kaj kontraŭ ceteraj infrastrukturaj instalaĵoj estis pli forte uzataj. Al tiuj disponoj apartenis same la subteno respektive tolerado de teroristaj agadoj de radikalaj ekzilkubanoj el Usono, kiuj interalie eksplodigis en printempo de 1976 civilan kuban aviadilon kun 73 pasaĝeroj. Malgraŭ fazo de politika malstreĉiĝo sub la usona prezidanto Jimmy Carter la jaroj ĝis la fino de la Malvarma Milito estis dominataj de tiu agresema kaj militema politiko, kiu inkludis ĉiajn penseblajn disponojn de interveno.

La Kubo-politiko de Usono de 1990 ĝis la enoficiĝo de Obama

Apenaŭ jaron, post kiam la lastas prezidanto de Sovetio, Miĥaelo Gorbaĉovo, anoncis la finon de la sovetiaj subvencioj por Kubo kaj kiam Kubo per la foriĝo de siaj ĉefaj komercaj partneroj de la Konsilantaro por reciproka ekonomia helpo (KREH) eniris ekzistogravan ekonomian krizon, la usona Kongreso decidis la „Kuban Demokrati-Leĝon” („Cuban Democracy Act”). Tiu leĝa teksto, konata ankaŭ sub la nomo Torricelli-Act, subskribita de la usona prezidanto Bush la pli aĝa, preskribas interalie, malpermesi al eksterlandaj filioj de usonaj entreprenoj en triaj ŝtatoj komerci kun Kubo, malpermesi al ĉiuj ŝipoj venantaj el Kubo 180-tagan albordiĝi kaj ŝarĝi en Usono kaj forpreni de ĉiuj landoj, kiuj kunlaboras kun Kubo, la usonan helpon al disvolviĝo. Usono ankaŭ starigis la tiel nomatan „radio-modelon”, kiu ebligis pli fortan uzadon de amaskomunikiloj por disvastigi „kontraŭkastristan” propagandon pere de kontaŭleĝaj radio- kaj televid-elsendoj.

Kun la elekto-venko de la demokrato Vilhelmo Clinton la usona Kubo-politiko komence ŝajnis evolui iomete pli pragmate ol sub la respublikano Bush. Ekz-e inter 1993 kaj 1996 okazis multnombraj interparoladoj inter altrangaj reprezentantoj de ambaŭ ŝtatoj, kiuj temis precipe pri demandoj de migra politiko kaj kiuj montris la volon de la nova registaro interkompreniĝi. Sed la 12-an de marto 1996, kiam la prezidanto Clinton subskribis la „Kuban leĝon pri libereco kaj demokratia solidareco” („Cuban Liberty and Democratic Solidarity Act”, ankaŭ nomata Libertad Act aŭ Helms-Burton-leĝo), okazis kvalita akriĝo de lia ĝis tiam iom pli modera Kubo-politiko. Tiel, per drasta etendo de la jam en la Torricelli-leĝo ankrita principo de etendo de la usona leĝaro al triaj ŝtatoj, oni celis sur ekonomia kampo plifortigi la ekonomian premon sur la kuban registaron, kaj sur politika kampo oni decidis detalajn gvidliniojn pri la rolo kiun Usono devas ludi en la kondiĉoj antaŭ reĝimŝanĝo en Kubo kaj kiuj klopodoj farendas por diplomatie izoli la socialisman registaron de la insulo.

En la jaro 2000 George W. Bush ekoficis, prezidanto kiu disponis pri bonegaj kontaktoj kun la ekzilkubana komunumo en Miamo kaj strikte rifuzis plian malfortigon de la embargo. Precipe ekde la jaro 2002 la lingvo de la Malvarma Milito kaj de la radikala kubana ekzilo ree aŭdiĝis pli klare, kaj tio esprimiĝis unue en la enpreno de Kubo en la liston de la „akso de malbono” kaj iom poste ankaŭ en la traktado de la teroristoj Posada Carriles kaj de la Kvin kubanoj nomataj en Usono, se entute, ankaŭ Miami 5. Sed kiel negativaj apogeoj de tiu politiko de alfrontiĝo estas konsiderataj la strategi-paperoj de la usona ministrejo pri eksterlandaj rilatoj „Commission for Assistance to a free Cuba” el la jaroj 2004 kaj 2006, en kiuj ŝtatrenverso en Kubo estas detale planita kaj konkrete preparata. Sole en ekonomipolitika rilato Bush la plijuna stiris malpli rigoran kurson kaj uzis kiel lia antaŭulo la klaŭzon de provizora senvalidigo de la Helms-Burton-leĝo koncerne la eksterteritoriajn sankciojn kaj tiel donis prioritaton al la internaciaj ekonomiaj interesoj de sia lando antaŭ la logiko de sankcioj.

La rilato inter Usono kaj Kubo ekde la enoficiĝo de Obama

„La prezidanto dispoziciis tutan serion da paŝoj, kiuj devas subteni la kuban popolon en ties aspiro je elementaj homrajtoj.” Tiel la porparolanto de la usona prezidanto, Robert Gibbs, komentis la ŝanĝojn de la ĝistiama usona Kubo-politiko decidita de Obama antaŭ la pintkunveno de la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ). Ekde tiam, ekzilkubanoj rajtas senlime vojaĝi al Kubo, kun ĉiutaga elspezo aligita de 50 al 179 dolaroj kaj krome sendi sen limoj monsumojn al siaj tie vivantaj familianoj. Dum la mandato de Bush la plijuna la nombro de vizitoj, la sumo de ties ĉiutagaj elspezoj kaj la alteco de la transkontigoj estis forte restriktitaj. Per la subskribo de tiu disponaro, kiu jam monatojn antaŭe estis aprobita de la Senato kaj de la Domo de Reprezentantoj kaj kiu estas parto de la usona buĝeto, Obama plenumis unu el siaj centraj elekto-promesoj koncerne la traktadon de Kubo. Krome estas nun permesate, ke usonaj telekomunikadaj entreprenoj rajtas starigi kablajn kaj satelitajn konektojn kun la kariba insulo respektive kandidati por licencoj por tio. Krome oni antaŭvidas regulajn flugojn kaj la etendon de la listo de permesataj aĵ-donacoj. Oni ankaŭ volas estonte permesi al Kubo pagi la ĝis nun antaŭpagendajn kampkulturajn produktojn ĉe la ricevo de la varoj. Kvankam tiuj multnombraj novigoj modifoj kontrastas kun la politiko de la respublikano Bush la plijuna, necesas aldoni, ke tiuj disponoj ne signifas la finon de la komerca embargo ekzistanta ekde 1962. Male, Obama por plia jaro daŭrigis la blokadon, kontraŭan al la popoljuro, kaj ĝis nun ne ekzistas signoj ke oni intencas revizii tiun politikon, kiu kaŭzis al la kuba popolo ĝis nun damaĝojn en alteco de multaj miliardoj. Kaj eĉ la plifaciligoj por la ekzilkubanoj vivantaj en Usono estas nur por privataj personoj en Kubo, kiuj klare esprimite devas ne esti membroj de la Komunista Partio aŭ de ceteraj amasorganizaĵoj. Pri la celo respektive fono de tiuj reguladoj Obama klarigis, ke „ne ekzistas pli bonaj ambasadoroj de la libereco ol kubdevenaj usonanoj” kaj ke la mono de la usonaj kubanoj devas igi siajn familianojn malpli dependaj de la „Castro-reĝimo”. Al usonaj civitanoj sen familiaj kontaktoj al la kariba insulo estas tamen daŭre malpermesate libere vojaĝi al Kubo. Ankaŭ la permeso por usonaj komunikadaj entreprenoj investi en Kubo sekvas la intencon „helpi la kubanojn akiri pli da informoj”. Kaj eĉ la plifaciligoj en la pagrilato por la kuba flanko ĉe importado de usonaj kampkulturaj varoj kaj de medikamentoj estas malpli la rezulto de principa politikŝanĝo ol esprimo de ekonomipolitika pragmatismo kaj realismo, kiu jam tempe de la prezidanto Bush la plijuna, kiu en la Kubo-politiko agis ekstreme agreseme, igis Usonon la kvina plej grava komerca partnero de Kubo. Sed ankaŭ tiu dispono povas nenion ŝanĝi en la daŭrigo de la blokado.

Do, dum en ekonomipolitika kampo konstateblas almenaŭ kelkaj noviĝoj kaj pozitivaj, kvankam fine ne tre substancaj ŝanĝoj kompare kun la ĝisnuna politiko de Bush la plijuna, la nova Obama-registaro en la rekta politika kampo ĝis nun nur malmulte emancipiĝis el la antaŭa registaro. Aparte emfazendas estas en tiu kunteksto la traktado de la kazo de la „Kvin kubanoj” kaj la daŭre prokrastita malfondo de la usona militkaptitejo Guantanamo kaj la redono de tiu teritorio al Kubo. Ankaŭ la nur antaŭ mallonge okazinta enpreno de Kubo en la liston de ŝtatoj subtenantaj terorismon tre memorigas la „akson de malbono” elpensitan de Bush la plijuna. Kaj same la daŭre praktikata stimulado de la kuba opozicio estigas fortajn dubojn, ĉu la nova Obama-registaro serioze intencas realigi la anoncitan ŝanĝon. La kuba ŝtatestro Raúl Castro parilis en tiu kunteksto eĉ pri novaj kaj pli fortaj klopodoj de Vaŝingtono por subteni la „malkaŝan kaj la sekretan suvfosadon kontraŭ Kubo”. Ĉe tio li referencis la areston de kunlaboranto de la usona organizaĵo por disvolvado Development Alternatives, kiu volis kontraŭleĝe provizi opoziciajn grupojn per modernaj komunikadaj aparatoj. Por tiaj kaj similaj agadoj la aktuala federacia buĝeto de Usono havas postenon en alteco de 55 milionoj da dolaroj, kiuj estas laŭaserte dediĉitaj al subteno de demokratio kaj de homrajtoj kaj por radio- kaj televid-elsendoj en Kubo. Speciale en tiu kunteksto, koncerne la malestimon de la nacia suvereneco de Kubo aparte klare videblas, kiom malmulte tiu Kubo-politiko de Obama distingiĝas disde tiu de liaj oficaj antaŭuloj kaj sur kiu kompreno de homratoj kaj de demokratio ĝi baziĝas. En tiu kunteksto estas simptoma ankaŭ tekstero el la korespondado de Obama kun la en la Okcidento kiel heroino festata kuba interret-blogistino Yoani Sánchez, en kiu li skribis pri „niaj devoj protekti kaj subteni la liberan opini-esprimiĝon, la homrajtojn kaj demokratian jurŝtaton same en nia lando kiel en la mondo.”

La perspektivoj de la usonaj-kubaj rilatoj

Kvankam la kuba registaro plej akre kritikas la enmiksiĝeman kaj agresan karakteron de tiu politiko, kiu de ĉiam celas faligon de la revolucia registaro de Kubo, Kubo estas daŭre preta por dialogo kun Usono. Ĉe tio la celo devas esti, kiel Raúl Castro esprimas, „la definitiva forigo de la disputataj punktoj”, tamen sen ke falu ia ombro sur la kubajn sendependeco, suvereneco kaj memdeterminado. La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez Parilla, konkretigis fine de januaro 2010 la kondiĉojn, kiuj el lia vidpunkto devas esti plenumitaj por normaligo de la rilatoj. Al tiuj li nombris la liberigon de la kvin kubanoj, kiuj de multaj jaroj difas kontraŭleĝe en usonaj malliberejoj, la kompleta nuligo de la ekonomia, financa kaj komerca blokado lige kun tiurilataj pagoj de kompensaĵoj, la forstreko de Kubo el la listo de la ŝtatoj, kiuj laŭ tio subtenas la terorismon, la fino de stimulado de kontraŭleĝa elmigrado el Kubo, la redono de la usona bazo Guantanamo, la fino de la kontraŭleĝaj radio- kaj televid-sendoj kaj la fino de la subteno de la kuba opozicio. Tiom longe, kiom Usono ne plenumas tiujn kondiĉojn, el kuba flanko ne eblos normaligo de la rilatoj. Ĉiukaze estas pli ol dube, ke la aktuala registaro de Obama havas seriozan intereson plibonigi la rilaton kun Kubo. Ĉar tiel, kiel ĝi prezentiĝas ĝis nun, ankaŭ tiu ĉi registaro ne respektos la rajton de la kubanoj je memdecido, sed daŭre provos faligi la legitiman registaron de la lando. Certe Obama procedas ĉe tio laŭ alia modelo ol lia respublikana antaŭulo, kaj multo memorigas almenaŭ surface pri la Kubo-politiko de Jimmy Carter, sed tiom longe, kiom al la retoriko ne sekvas konkretaj kaj daŭrigeblaj faroj, ne eblas paroli pri nova Kubo-politiko. Ĉar eĉ influhavaj usonaj senatanoj deklaris la de 1959 praktikatan izolpolitikon kontraŭ Kubo fiaskinta, estas logike kaj kompreneble, ke Obama devis almenaŭ fari kelkajn korektojn ĉe la ĝisnuna politiko, ankaŭ por plenumi siajn elekto-promesojn al la nun kiel antaŭe influhava ekzilkubanaro en Miamo kaj servi la interesojn de la ne malpli potenca premgrupo de la kampkultura sektoro.

Aldoniĝas, ke oni devas atesti al la tuta Latinameriko-politiko de Obama karakteron orientitan al la imperiaj potencinteresoj ; oni pensu pri tio pri la pli ol rezervita agado de Usono ĉe la ŝtatrenverso en Honduro kaj pri la ĵusa arme-traktato kun Kolombio. La „inteligenta” kaj „ekvilibrita” uzado de diplomatio kaj armeo, de politika-ekonomia kaj kultura-jura potencoj : jen kio ŝajnas esti la nova strategio de Obama, kiun lia ministrino pri eksteraj rilatoj Hillary Clinton nomis „smart power”-strategio, kaj kiu lastinstance montriĝas kiel nenio alia ol nova kaj modifita formo de la usona imperiismo.

Steffen NIESE.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, el "Marxistische Blätter", 2010