Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
En Miamo la murdisto de la ministro de Zelaya kiu denuncis la CIA-n
de Jean-Guy ALLARD  
11a januaro 2011

Yacaman

La gazetaro de Miamo ĝis nun restis en suspekta silento pri tiu ĉi alia kazo de politika deliktulo kiu serĉas rifuĝon en usona teritorio.

Yacamán, kiu naskiĝis la 2-an de februaro de 1972, troviĝis „de antaŭ kelkaj tagoj en Miamo”, kie li restis „leĝe”, asertis la hondura gazeto La Tempo.

Oni eĉ ne serĉis lin !

Ĉio ŝajnigas, ke la murdisto ne estis iel serĉata en la usona urbo konata pro sia akceptemo al teroristoj.

Marlene Banegas, kunordigantino de la Prokurorejo en San Pedro Sula, eksplikis al la ĵurnalistoj, ke la „aŭtoritatuloj de Usono arestis lin pro kialoj malsimilaj al la kazo, pro kiu li estas priesplorata en Honduro”.

La hondura retgazeto El Libertador diras, ke la murdisto de Valenzuela estis fuĝinto de la justico dum pli ol du monatoj. Se li estus trovita kulpa, Yacamán povus resti pli ol dek jarojn en malliberejo pro la murdo.

Tamen, la demarŝoj por ellandigi Yacamán povus malfrui laŭ la „juraj” ebloj ofertataj de la usonaj tribunaloj al tiuj, kiuj havas la taŭgajn kontaktojn.

Yacamán estas arestita de la Servo de Enmigrado kaj Kontrolo de Doganejo de Usono ICE (U.S. Inmigration and Customs Enforcement).

Foglia, la "kunordigantino" de la puĉo

La 15-an de junio Yacamán murdis la eks-sekretarion pri Loĝado, (eks-oficisto de la registaro de Manuel Zelaya Rosales), en hotelo de San Pedro Sula. Yacamán alproksimiĝis por alparoli Valenzuela-n, kiu tiam kunsidis kun sia advokato.

Poste Yacamán pafis lin en la kolon sen diri vorton.

Li tuj fuĝis el la lando. Loka tribunalo petis la kunlaboron de Interpol, por kapti la fuĝinton.

Valenzuela gvidis la Nacian Programon de Daŭrigebla Kampara Evoluo kun rango de ministro, kaj oni opinias, ke li estis unu el la oficistoj plej proksimaj al la eks-prezidanto Zelaya. Iom antaŭ morti, Valenzuela diris en radia programo, ke konataj entreprenistoj kunsidis en la araba emirlando Dubai por plani la puĉon kontraŭ Zelaya.

La altranga oficisto tiam asertis, ke Jacqueline Foglia Sandoval, honduranino ligita al la usona ambasadejo kaj al la USAID, estis „la homo respondeca kunordigi kaj gvidi la puĉon”.

Foglia Sandoval estas eks-lernantino de la universitato West Point de Novjorko kaj ŝi estis komisiita pri defendo en la ambasadejo de Honduro en Vaŝingtono, krome laboris kiel ĉefo de internaciaj rilatoj kun subcontratista de la Agentejo por la Internacia Evoluo de Usono (USAID).

Elhispanigita de Norberto DÍAZ GUEVARA