Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kandidato por estri TV Martí partoprenis en operacio de sekretaj sendoj de aparatoj al Kubo
de Jean-Guy ALLARD  
11a januaro 2011

Carlos A. García-Pérez, la estrarano de la Nacia Fondaĵo Kub-Usona (FNCA), kiun la registaro de Obama elektis ĉefo de Radio kaj TV Martí, partoprenis en 2002 en operacio de sendado de sekreta komunik-materialo al kubaj „opoziciantoj”, kaj li tiucele uzis la teritorion de Portoriko kaj „aliajn areojn en Latinameriko”.

Radio kaj TV Martí estas elsendstacioj de la usona registaro celantaj ebligi politikan ŝanĝon en Kubo, kaj ili havas nulan aŭskultantaron en la insulo. Tamen Usono subtenas ilin perfortante internaciajn regulojn kaj, kompreneble, la kuban leĝon.

Laŭ la gazetaro de Miamo, kiu raportas la antaŭnomumon, menciante „fontojn rilatajn al la proceso”, García-Pérez devas esti konfirmita de la Administrativa Estraro de Radioelsendado (BBG), kiu kontrolas la staciojn de malstabiligo kaj enmiksiĝo de la usona registaro - inter ili tiujn de Radio kaj TV Martí, La Voĉo de Ameriko, Radio Free Europe/Radio Liberty, Radio Free Asia kaj la Retoj de Elsendado al Meza Oriento -, aranea teksaĵo rekte ligita al la sekretaj agentejoj.

Carlos García-Pérez estas kubo-usona advokato loĝanta en Portoriko kaj aliĝinta al la estraro de Goldman Antonetti & Córdova, PSC (GAC), kun sidejo en American International Plaza Building, de Hato Rey, la distriktoj de negocoj de Sankta Johano.

Naskiĝinte en Usono, filo de monhavaj kubaj enmigrintoj, li studis sinsekve en la Universitato Duquesne, de Pittsburgh, Pensilvanio, kaj en la Lernejo de Juro de la Universitato Hofstra, de Novjorko, kaj li specialiĝis pri ekonomio kaj internaciaj rilatoj. Ekde 1990 li estas membro de la Lernejo de Advokatoj de Portoriko.

Laŭ arkivoj de la portorika gazetaro, li estis aktiva membro de projekto de la Nacia Fondaĵo Kub-Usona (FNCA)[1], filio de CIA, por uzi Portorikon kaj „aliajn regionojn en Latinameriko” sen precizigi kiu estis la „rekta helpo” al la opozicio en Kubo.

La projekto de la FNCA, laŭ publikigitaj raportoj, havis buĝeton de „proksimume unu miliono da dolaroj” kaj ĝi konsistis en la sendado de komputiloj al la insulo, modernaj komunikiloj, kaj monon „pere de sekreta reto”.

Laŭ deklaro tiam farita al la ĵurnalisto Matthew Hay Brown, de la gazeto Hartford Courant, de Konektikuto, de Joe García, tiama Aganta Direktoro de la FNCA, la organizaĵo en Miamo jam varbis „opoziciantojn el Kubo por kunsidoj kaj sesioj de kapabligo en triaj landoj”.

Tiu sistemo estas tipe simila al tiuj apogataj de la USAID, la usona agentejo de internacia malstabiligo, por siaj operacioj.

Siavice, García-Pérez deklaris al la reprezentanto de Courant, ke estis „grave” en tiu momento „evoluigi tiun movadon”.

La advokato de Sankta Johano ne precizigis sian ĝustan rolon en la operacio kiu tiel senhonte perfortis la portorikan suverenecon kiel tiom da agadoj faritaj de la federalaj usonaj agentejoj en tiu ĉi lando.

La FNCA estis fondita en 1980, de kub-usonaj milionuloj gvidataj de la CIA-agento Jorge Más Canosa kun la apogo de la Reagan-registaro. Ĝi plurfoje pagadis krimajn agojn pere de sia milittrejniga komitato, kiu, interalie, ebligis, pagis kaj gvidis la terorkampanjon en Kubo en 1997 faritan de Luis Posada Carriles kaj grupo da salajratoj varbitaj en Centrameriko, kiu mortigis la junan italon Fabio Di Celmo.

Portoriko estis la loko de unu el la komplotoj de la FNCA elpensitaj de la teroristo plej konta en la kontinento : la kazo de la jakto La Esperanza kaptita tie en 1997, kiam ĝi aliris la venezuelan insulon Margarita por klopodi murdi la kuban prezidanton Fidel Castro. La posedanto de la ŝipeto estis Antonio “Toñín” Llama Muñoz, estrarano de la FNCA, kaj Francisco “Pepe” Hernandez, la prezidanto de la „Fondaĵo”, estis posedanto de unu el la fusiloj kalibro 50 trovitaj en la ŝipo.

Fakte sen aŭskultantaro en Kubo, la stacioj Radio kaj TV Martí havas proksimume 170 dungitojn kaj jaran buĝeton de proksimume 35 milionoj da dolaroj. Ambaŭ organizaĵoj malaperigis sumon de 500.000 milionoj da dolaroj de la impostpaganto en la lastaj jardekoj. La nuna direktoro, Pedro Roig, kun pasinteco makulita de lia laboro kun la CIA kaj lia aliĝo al organizaĵoj apogantaj la teroron, ĵus rezignis la postenon pro serio de skandaloj kaj koruptado.

Notoj

1. Ankaŭ nomata Kub-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF).

Elhispanigis Norberto DÍAZ GUEVARA