Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Nova artikolo
de Jean-Guy ALLARD  
11a januaro 2011

Honduro : Adolfo Franco inter la „observantoj” de la puĉo

JEAN-GUY ALLARD

La trompisto Adolfo Franco, kiu uzis sian postenon en USAID por kultivi siajn amikojn en Miamo per milionoj da dolaroj, troviĝas inter la usonaj eks-oficistoj ligataj al Bush, kiuj vojaĝis al Honduro kiel observantoj de la dimanĉaj balotoj, anoncis la ultradekstrula fondaĵo Heritage menciita de la puĉa gazetaro.

Franco kaj liaj akompanantoj aliĝos al la senditoj de la novnazia grupo Uno América kaj de la „Red Latinoamericana y del Caribe para la Libertad” (Latinamerika kaj Kariba Reto por la Libereco), apendico de la Fondaĵo Libereco, pagata de la NED, samkiel li aliĝos al la Faes de José María Aznar.

La fakte reganta grupo de Tegucigalpo varbas observantojn el la ekstrema dekstrularo pere de la Hondura Konsilantaro de la Privata Entrepreno (Cohep) kaj de la puĉaj juĝistoj de la Supera Elekto-Tribunalo.

En 2008 la krizo en USAID provokis la tujan eliron de la korupta oficisto Adolfo Franco, kiu disdonis milionojn favore al ĉefoj de la kubo-usona mafio kaj ties agentejoj de malstabiligo.

Franco subite anoncis sian eliron por tiam aliĝi al la kampanja teamo de la kandidato de la respublika partio al la prezidanteco, John McCain. Okazas, ke McCain estas ankaŭ la prezidanto de la direkcia konsilantaro de la International Republican Institute(IRI), maŝino de altrudado pagata pere de milionoj de USAID mem.

La rezigno de Franco okazis kelkajn semajnojn post la publikigo de la raporto de GAO, kiu pruvis kiel eblis kaŝi la celon de 65.4 milionoj da dolaroj donacitaj de la federacia oficisto, dum jardeko, kadre de operacioj de malstabiligo kontraŭ Kubo.

Elstaris la kazo de Felipe E. Sixto, administranto de Center for a Free Cuba (CLC), kondamnita je tridek monatoj da karcero, monpuno de 10 000 dolaroj kaj tri jaroj da kondiĉita libereco, pro forpreno de proksimume 600 mil dolaroj el tiu ĉi CIA-oficejo pagata de la USAID por fabriki kaj subteni „opoziciantojn”.

Sixto estis la „ĉefo de personaro” de la reduktita „stabo” de la CIA-agento Frank Calzón, vera posedanto de tiu ĉi elemento de la enorma malstabiliga mekanismo kiun Usono subtenas kaj en Usono kaj en Eŭropo kontraŭ la kuba revolucio.

La Blanka Domo de George W. Bush pleniĝis de oficistoj, kiel Adolfo Franco, Otto Reich kaj Roger Noriega, varbitaj en Miamo en la grupoj de la kubo-usona terorista konekto.

En Honduro la USAID laboras en rekta rilato kun la Ambasadejo de Usono, kies ĉefo estas Hugo Llorens, kubo-usonano ligita al Otto Reich, kun loĝejo en Miamo.

Tiom estrategia estas la reprezentantaro de USAID en Honduro, ke ĝia personaro gvidis la organizadon de la vizito al tiu lando, de la ŝtatsekretariino Hillary Clinton, por la Kunsido de Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ) en la pasinta majo, apenaŭ monaton antaŭ la puĉo.

La Fondaĵo Heritage estas unu el la fasadaj organizaĵoj de la CIA, kies agoj estas ĉiam pli agresaj kontraŭ la progresemaj registaroj de Latinameriko, inter kiuj troviĝas la International Republican Institute (IRI) kaj organizaĵoj kun klara novfaŝisma vizaĝo.

Elhispanigita de Norberto DÍAZ GUEVARA