Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Montaner, apud Ros-Lehtinen, celebras la terorismon en Miamo
de Jean-Guy ALLARD  
11a januaro 2011

La CIA-agento Carlos Alberto Montaner, teroristo fuĝinto de la kuba justico, antaŭnelonge partoprenis en Miamo en aŭtenta celebro de la terorismo, en kiu okazis „speciala rekono” al Enrique ros, patro de la kongresanino Ileana Ros-Lehtinen, kaj apologisto de la teroristo Orlando Bosch Ávila, eksĉefo de CORU kaj respondeca, kune kun Luis Posada Carriles, de la detruo de fluganta civita kuba aviadilo.

La kunsido kunvokita de Studoj Kubaj kaj Kuboamerikaj de la Universitato de Miamo (ICCAS, laŭ la anglaj komencliteroj), fasado de CUA subtenata de USAID, okazis en la domo Bacardí, „institucio” kreita per mono de la rum-marko ligata de antaŭ kvin jardekoj al la kub-usona mafio.

Enrique Ros publikigis en 1994, kune kun sia amiko Bosch, version „reviziisma” de Playa Girón, en kiu la bonuloj estas malbonuloj kaj inverse. Lia filino, Ileana Ros-Lehtinen, atingis postenon en la usona kongreso per sia agado por demeti Bosch el la kaĝoj de la migradoficiroj.

Kiam Carlos Alberto Montaner, 17-jaraĝa, dediĉis sin al metado de bomboj en la vendejoj de Havano dum kristnasko, nome de la demokratia revolucia avangardo - Frente Revolucionario Democrático (FRD) -, organizaĵo submetita al la CIA kaj gvidata el Miamo de "Tony" Varona, Enrique Ros jam estis liginta sin al la sama kontraŭrevolucia reto pere de la kristandemokrata movado (MDC) de José Ignacio Rasco Bermúdez.

La esploristo Jesús Arboleya rakontas, en sia verko La Kontraŭrevolucio en Kubo, ke Rasco fine de februaro de 1960 vizitis la stabon de la centra usona esploroficejo (CIA) en Arlington, Virginia, por rendevui kun la oficiro Frank Bender. Tiu vojaĝo de Rasco estis kerna elemento tiam ebliganta al CIA firmigi sian projekton de kontraŭrevolucia unuiĝo, kiu ebligos la fondon de FRD, terorista organizaĵo kiun li komplete kontrolis.

José Ignacio Rasco Bermúdez estis poste arestita kune kun Javier Altabás Pardo kaj Aureliano Sánchez Arango, pro la teroristaĵo okazinta la 28-an de februaro en la lernejo Nobel Academy, lokata en la Calzada de Diez de Octubre, kvartalo La Víbora, apenaŭ monaton post la aresto de Montaner, liaj du ĉefaj komplicoj, Néstor Manuel Piñango Pérez kaj Alfredo Carrión Obeso kaj deko da aliaj deliktuloj.

En la sama kontraŭterorista operacio estis kaptita Armando Valladares, jam kunlaboranto de CIA, kiu evoluigis daŭran kampanjon „helpan” por sia liberiĝo kaj hodiaŭ estas denuncita inter alie, kiel komplico de la lasta komploto por murdi la bolivian prezidanton Evo Morales.

Li alvenis al Miamo timigite de la kapto de liaj samideanoj kaj tio samtempis kun la malfermo en tiu urbo de la stacio JM/WAVE celanta agresi Kubon, kun pli da 250 oficiroj, 2 000 agentoj kubdevenaj kaj senlima buĝeto.

Inter la invititoj al la mafia asembleo de la Domo Bacardi troviĝis Horacio Aguirre Baca, fondinto de la ĵurnalo Las Américas de Miamo, kiu estis unu el la plej aktivaj kunlaborantoj de Jules Dubois, „Kolonelo de la Harplenaj Oreloj”, en la operacio farita de la usona agentejo por sekvestri la Interamerikan Societon de Gazetaro, inter 1948 kaj 1950. SIP estas hodiaŭ privilegia propagandilo de la Ŝtata Oficejo.

En pluraj cirkonstancoj Aguirre agadis en operacioj de CIA en internaciaj organizaĵoj. En notoj publikigitaj de SIP aperas, ke en 1978 li pasigis „proksimume unu monaton en la hotelo Hilton de Parizo, kie li laboris de la 8-a atm ĝis la 11-a ptm” por ataki Sovetion kaj ĝiajn aliancitojn, inter kiuj estis Kubo, antaŭ la UNESKO.

La nuna prezidanto de SIP estas lia filo, Alejandro Aguirre. Hazarde, tiu ĉi ricevis la prezidantecon de SIP de la manoj de Enrique Santos Calderón, de la gazeto La Tempo, de Bogoto.

Io nekutima, la kongresanino Ileana Ros-Lehtinen, la „Feroca Lupino” estis en la aranĝo brak-al-brake kun sia edzo, la mafia advokato Dexter Lehtinen, veterano de la milito en Vjetnamio kaj konata pro siaj edzecaj troigoj. Bildo kiu memorigis, ke ankaŭ la paro Lehtinen estis kune en tiu manifestacio de la 29-a de marto de 2003 en Miamo, favore al la milito en Irako, kie la respublika reprezentantino parolis apud Orlando Bosch kaj postulis de la usona registaro, ke Kubo estu „la venonta Irako”.

Fotoj (ĉi tie ne videbla) :

Triopo de malnovaj agentoj : Montaner kun Ros kaj Aguirre. Eksterordinara paro : Ros-Lehtinen kaj ŝia edzo Dexter.

Elhispanigis Norberto DÍAZ GUEVARA