Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Internacia televido en Esperanto
de Flavio REBELO  
19a novembro 2005

Estimata

Kun la celo pli bone informi la neesperantistajn amaskomunikilojn pri ITV, la administracio de la unua esperantista televidkanalo pretigis dokumenton en la lingvo internacia, kiu povos esti sendita al neesperantistaj gazetoj kaj retejoj, post traduko en la nacian lingvon, kun la bazaj informoj pri ITV, pri Ĝangalo kaj pri Esperanto. Fotoj kaj bildoj pri ITV, Ĝangalo kaj de Flavio Rebelo estas disponeblaj por sendado, ĉe la adresoj malsupre. La teksto estas libere tradukebla, kaj certe sendinda al kiel eble plej multaj amaskomunikiloj, reporteroj kaj novaĵlistoj.

Estas la momento diskonigi Esperanton sur novaj bazoj. Ni ne plu bezonas diri « imagu la mondon en Esperanto ». Simple eblas diri, de nun, « spektu ITV-on ».

Administracio

Internacia Televido

http://internacia.tv

********************************************************

Unua televidkanalo en Esperanto premieras en interreto

Kiam la entreprenisto Flavio Rebelo, el la urbo São Paulo, Brazilo, diris al la mondo, ke li lanĉos televidkanalon tute en la lingvo Esperanto, liaj konatoj diris al li, ke li freneziĝas. Sed ekde la lasta sabato (la 5-a de novembro), la unua televidkanalo en Esperanto – Internacia Televido (‘Internacia Televido’ [nacilingve]) – estas spektebla de retuzantoj en la tuta mondo.

Internacia Televido estas la unua interreta televido kun tutmonda publiko. La televidkanalo prezentas variajn programojn, uzante la teknologion de radio, televido kaj interreto. Inter la programoj de Internacia Televido estas ĵurnalismo, dokumentarioj, intervjuoj, muziko, kino, ekzotaj kulturoj kaj turismo. En ĝia retejo (http://internacia.tv), eblas havi informojn en pluraj lingvoj pri la televidkanalo kaj pri la lingvo Esperanto.

La televidkanalo en Esperanto estas rezulto de du-jara projekto, farita de brazila entrepreno CIDKON, kiu ankaŭ administras la plej grandan interretan portalon en la lingvo Esperanto – Gxangalo.com (‘ĝangalo’, en Esperanto [‘ĝangalo’ nacilingve]). Kun dekoj da kanaloj, pli ol 100 mil vizitantoj monate kaj pli ol 2 milionoj kaj duono da paĝlegoj [‘pageviews’], Gxangalo.com malfermis en interreto la vojon por profesiaj servoj en la lingvo Esperanto. La portalo estas aktualigita ĉiutage kun noticoj el la tuta mondo, artikoloj, videoj, blogoj, videoludoj, fotoblogoj kaj forumoj, ĉio en la lingvo Esperanto.

Esperanto estas nuntempe lingvo plene disvolviĝinta, kun aktiva komunumo tutmonda, kiu pli kaj pli uzas interreton kiel sian ĉefan komunikilon por amikeco kaj negocoj. Ekzistas sufiĉe granda kvanto da parolantoj de Esperanto en Eŭropo, kaj en landoj tiel malsamaj, kiel Ĉinio, Brazilo, Rusio, Usono, Japanio kaj Irano, inter multaj aliaj. Esperanto estas libere uzata de retuzantoj per programoj kiel ICQ, IRC kaj PalTalk, kaj la retejoj en Esperanto kalkuliĝas je centmiloj.

Inter la parolantoj de Esperanto, estas ofte menciitaj de la internacia gazetaro la Nobel-premiito pri Ekonomio Reinhard Selten ; la tutmonda ĉampionino pri ŝako en 1996 Zsuzsa Polgár ; kaj Tivadar Soros, patro de la megainvestanto George Soros. La tutmonde konata itala verkisto Umberto Eco subtenas publike la uzadon de Esperanto kadre de Eŭropa Unio, kaj eĉ verkis libron pri la temo, kun la titlo “Serĉe de la Perfekta Lingvo”.

La entreprenisto Flavio Rebelo, ĉefdirektoro de CIDKON, estas plenfida pri la perspektivoj de siaj negocoj en Esperanto. Kun sia portalo Gxangalo.com, kaj nun kun la televidkanalo, la brazilano diras, ke la respondo de la merkato superis tion, kion li atendis. « Estas merkato por servoj en Esperanto en interreto, kiu konsistas el miloj kaj miloj da homoj el pluraj landoj. Kaj ni ekokupas ĉi tiun niĉon de merkato ».

« Estas la renesanco de Esperanto, kiel internacia lingvo, pere de interreto », diras Flavio Rebelo, « La lingvo, post pluraj jaroj da stagneco, revenas nun al rapida disvastigado dank’ al miloj kaj miloj da junaj retuzantoj, kiuj lernas ĝin rekte en interreto. Temas preskaŭ pri ’paralela mondo’, en kiu la tutmondiĝo okazas laŭ persona nivelo. La problemo estis tio, ke estis malfacile por tiuj, kiuj ne konis la lingvon, vidi kia estas ĉi tiu mondo, kiu funkcias en Esperanto. La portalo Gxangalo.com, kaj nun Internacia Televido, la televidkanalo en Esperanto, ŝangis ĉion ĉi”.

*******************************************************

 [1]

- Flavio Rebelo

- Internacia Televido (marko)

- Internacia Televido (retejo) po-dosiero


KOMENTOJ

La ret-televido vere ne funkcias kiam oni uzas kutiman program- ekipaĵon. Ĝiaj organizantoj eble trotaksis la kapablojn de maŝinoj kaj funkciadsistemoj ĝenerale posedataj de uzantoj. La projekto tiel estas alirebla nur por malgrandaj supraj sociaj tavoloj, kiuj povas pagi la plej modernajn, ekstreme multekostajn teĥnologiojn. Por ni, ekonomie malprivilegiitaj, ĝi estas nealirebla kaj senutila.

Mi havas la version 5.50 de MSIE, t.e. sufiĉe novan - kaj la televido ne funkcias en ĝi. Mi provis ĝin ankaŭ en Netscape Navigator - eĉ tie sensukcese. Same mi ne sukcesis enigante ’http://internacia.tv/’ rekte en la komunik-programojn MediaPlayer (de Microsoft) kaj RealPlayer.

Estas dubinda jam la ĝavaskripta funkcio en la fontkodo de la paĝo : function PlayClick ()   document.MediaPlayer.Play() ;

La funkcio "MediaPlayer", supozeble celanta ekfunkciigi la programon MediaPlayer, estas nekonata en kutima ĝavaskripto.

—  Avinty Lanaikey