Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
„Defendantoj de la terorismo” partoprenas ĝeneralan asembleon en Miamo
de Jean-Guy ALLARD  
11a januaro 2011

Dum Vaŝingtono diskonigis sian „listo de landoj defendantaj la internacian terorismon” kiu malhonorigas la landojn kiuj ne akceptas ĝian hegemonion, publika asembleo de la nomata Patruja Kuba Kunsido (Junta Patriótica Cubana) trankvile okazis en Miamio kaj ĝi elektis vicprezidanto la armil-trafikanton Osvaldo Mital, dekstra brako de la ĉefa kunlaboranto kaj komplico de la teroristo Luis Posada Carriles, la entreprenisto Santiago Álvarez Fernández-Magriña.

Mitat kune kun Álvarez estis membro de la ŝipanaro de Santrina, salikokkapta ŝipo kiu venigis la internacian teroriston en usonan teritorion en 2005. Ambaŭ malakceptis atesti kontraŭ la maljuna murdisto.

En novembro de 2005, Mitat estis arestita kune kun Álvarez pro neleĝa posedo de armiloj. En 2007 kompleza juĝisto minimumigis iliajn kondamnoj je kelkaj monatoj post transdoni al la federalaj agentoj plian kvanton da pafiloj, eksplodiloj kaj grenadpafiloj.

En tiu ĉi lasta kunsido de la organizaĵo fondita, en aprilo de 1980, de Manuel Antonio “Tony” Varona, kerna figuro de pluraj murdaj konspiroj kontraŭ la kuba gvidanto Fidel Castro, oni prezidantigis Antonio Esquivel, konata teroristo, ĉefo de la movado de revolucia renovigo (MRR).

La 17-an de februaro de 2006 Esquivel kune kun gvidantoj kiel la trompisto kaj murdisto Tony Calatayud de la nacia kuba kongreso (CNC), Rodolfo Frómeta, de la komandoj F-4 kaj la „militaj ĉefoj” de Alpha 66, anoncis la kreadon de komitaton por « faligi per bomboj » la kuban Revolucion.

Plia teroristo kun longa krimhistorio, Jesús Permuy, akceptis la ĵurojn de la novaj estroj de la Patruja Kunsido. Permuy estas pruvita komplico de Orlando Bosch kaj de Luis Posada Carriles, respondeculoj de la eksplodigo de fluganta kuba aviadilo kaj de multnombraj teroristaĵoj.

FOTO (ne videbla ĉi tie) :

Meze kun griza jako, la armiltrafikanto osvaldo Mitat, dekstra brako de la ĉefa kunalboranto kaj komplico de la teroristo Luis Posada Carriles.

Elhispanigita de Norberto DÍAZ GUEVARA