Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Bolivio : CIA sciis pri teroristaj planoj ataki helpobrigadojn de Kubo kaj Venezuelo
de Jean-Guy ALLARD  
11a januaro 2011

La agento de CIA Istvan Belovai, kiu asesoris la konspiron de la milittrejnito Eduardo Rosza por murdi Evo Morales, en aprilo de 2009, estis informita krome pri murdaj planoj de la salajrato por fari perfortajxojn kontraŭ helpobrigadoj de kubaj kuracistoj kaj venezuelaj inĝenieroj kiuj laboris en la plej malriĉaj municipoj de la orienta teritorio de Bolivio.

Tion konfirmas la elektronika korespondado inter Rosza kaj Belovai, kiu estas detale studata ekde ĝis malkovro, de la bolivia esplorcentro Datos & Análisis, de Cochabamba, gvidata de la konata antropologo kaj komunikisto Wilson García Mérida.

„Rosza proponas al Belovai ataki precizajn celojn pere de du perfortaĵoj planitaj de ili du pere de tiuj ĉi elektronikaj mesaĝoj”, eksplikas la esploristo.

„Oni parolas pri eksplodigo de la ponto Pailón – la plej granda en Bolivio, kun pli ol unu kilometro, kiu estis inaŭgurita de Evo Morales en sukerindustria regiono de Santa Cruz – samkiel la detalaj punktoj identigitaj – pere de mapoj de Goglo – kie agadas la brigadoj de venezuelaj militaj inĝenieroj de la komandoj dulandaj helpantaj per komunumaj faroj en la kamparaj municipoj plej malriĉaj de la amazona orienta regiono, kune kun la brigadoj de kubaj kuracistoj kiuj agadas en la samaj regionoj”.

La hungara eksoficiro de la sekreta servo, Istvan Belovai, kiu estis ligilo inter la hungaro-kroato Eduardo Rosza Flores, ĉefo de la milittrejnita grupo respondeca pri la murdo, kaj la sekretaj usonaj servoj, forpasis la 6-an de novembro en Denver, Usono, kie li loĝis ekde la rapida foriro el sia lando en 1990.

La cirkonstancoj de la forpaso de Belovai, kiu gvidis la konspirantoj, plu estas mistero.

Meze de la 80-aj jaroj la tiama leŭtenanto-kolonelo Istvan Belovai (la agento el agente „Escorpio-B”) de la militsekretaj servoj de Hungario okupis la gazetarajn spacoj pro sciigi al CIA la nomojn de usonaj oficiroj kiuj informadis al la sekretaj hungaraj servoj. En la 90-aj jaroj Belovai elmigris al Usono kaj aliĝis al CIA.

La forpaso de Belovai okazis ĝuste kiam en Bolivio oni detale kontrolis la enhavos de unu el la porteblaj komputiloj de Rosza Flores. En dosierujo nomata Bel – Norte la boliviaj specialistoj trovis plurajn elektronikajn mesaĝojn, kiujn Rosza Flores interŝanĝis kun la agento Belovai.

MALANTAŬ ACHÁ, LA KUBOAMERIKA VALLADARES

En tiu korespondado inter la teroristo kaj spiono hungardevena, estas mencioj pri la reprezentanto de Human Rigths Foundation en Bolivio, Hugo Achá Melgar, kiu hodiaŭ estas fuĝinto en Usono post esti denuncita de la bolivia polico kiel unu el la ĉefaj monsubtenantoj de la terorista milito kiun li volis krei en Bolivio.

Achá Melgar estis tiam en daŭra kontakto kun la kuboamerika teroristo Armando Valladares, kiu gvidis el Novjorko la agadon de tiu fondaĵo fasado de CIA.

„La rilato inter Hugo Achá Melgar kaj Valladares estas rekta, ĉar tiu ĉi advokato publike fieris pri tio – li estis kun-kondukisto de televida programa tre vidata en Santa Cruz, kie li kutime nomis Valladares sia „preferata persona amiko”. Fakte ekde la rekta rilato inter Achá Melgar kaj Valladares okazis la alveno de „internaciaj observantoj” (agentoj kontraŭ-kastristaj) al Santa Cruz dum la referendumo en januaro de 2009, kaj verŝajne inter tiuj „observantoj” troviĝis ankaŭ Belovai”, eksplikas Wilson García Mérida.

Valladares, la kubdevena teroristo arestita en Havano kune kun Carlos Alberto Montaner en decembro de 1960 dum ambaŭ gvidis teroristaĵojn en la vendejoj kaj kinejoj de la ĉefurbo, nome de CIA, gvidis sian detruan organizaĵon el Empire Stae Building, en Novjorko, sen eĉ minimuma interfero de FBI. Iom post la eventoj de Santa Cruz, Valladares resignis la prezidantecon de tiu organizaĵo fasado konata pro la kampanjoj kontraŭ Bolivio, Ekvadoro kaj Venezuelo.

Inter oktobro kaj novembro de 2008, kiam okazas la menciita korespondado, Rosza Flores „komencis malproksimiĝi de siaj separatistaj baptopatroj de la oligarkio de Santa Cruz, ĉar oni malakceptis doni al ili la monrimedojn de li postulatajn por aĉeti amasdetruajn armilojn kiel misilojn kaj tankojn”, kaj tial li serĉis la rektan kontakton kun CIA kaj la financan apogon pere de Belovai kaj Valladares.

La celo de la komploto rompita la 16-an de aprilo de 2009 en la hotelo La Amerikoj de Santa Cruz, estis murdi la prezidanton Evo Morales, la vicprezidanton Alvaro García Linera kaj la registaran ministron Juan Ramón Quintana.

ĈIUJ ESTAS RIFUĜINTAJ EN USONO

Inter la gvidantoj de la Supera Konsilantaro gvidinta la konspiron por murdi Evo Morales troviĝis influhava entreprenisto de Santa Cruz, Branko Marinkovic, kroatdevena.

Marinkovic fuĝis el Bolivio post esti denuncita de la prokurora oficejo kaj li trovis rifuĝon en Usono.

Post la disiĝo de la komando, la direktoro de la Centro de Arbitraje y Conciliación de Santa Cruz, Alejandro Melgar Pereira, cómplice del complot, huyó de inmediato de Bolivia a Estados Unidos.

Estis pruvite ankaŭ, ke Rosza Flores havis kontakton kun UnoAmérica, faŝisma organizaĵo de latinameriko gvidata de Alejandro Peña Esclusa, kiu poste aperis apud la honduraj puĉistoj.

Peña Esclusa havas plurajn rilatojn kun la kuboamerika mafio de Miamio, kaj li havas en tiu urbo du kontraŭĉavismajn grupojn aliĝintajn al lia organizaĵo.

La 5-an de la pasinta julio Peña Esclusa estis arestita de oficistoj de la sekretaj naciaj servoj de Bolivio - Servicio Bolivariano de Inteligencia Nacional (Sebin) -, post operativo farita en lia loĝejo en Karakaso. Tiam oni trovis unu kilogramon da eksplod-substanco C4 kaj 100 eksplodigilojn.

Elhispanigita de Norberto DÍAZ GUEVARA