Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-bulteno decembro 2010
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
16a decembro 2010

Enskriboj por la Monda Socia Forumo 2011 estas malfermitaj ĝis la 15-a de decembro

La 7-an de decembro 2010

Enhavo

- Enskriboj por la Monda Socia Forumo 2011 estas malfermitaj ĝis la 15-a de decembro

La etapoj de enskribo

Paŝon post paŝo

Ĉeftemoj

Komunumaj buŝtradukistoj

Etenditaj agadoj

Gastigado

Volontuloj

Standoj

Konverĝaj asembleoj kaj Larĝigita Dakaro

Enskribo de ĵurnalistoj

Kontribuu al disvastigo de tiu ĉi novaĵo

Reta MSF

Agendo

Enskriboj por la Monda Socia Forumo 2011 estas malfermitaj ĝis la 15-a de decembro

Vi havas tempon ĝis la 15-a de decembro [vd noton fine de tiu ĉi bulteno : „Rimarko de la tradukinto”] por enskribi viajn organizaĵojn kaj ties agadojn por la venonta centra okazigo de la Monda Socia Forumo, kiu okazos de la 6-a ĝis la 11-a de februaro en Dakaro, la ĉefurbo de Senegalio, en la tereno de la Universitato Cheikh Anta Diop. La enskriboj de individuaj partoprenontoj restas malfermitaj. La ĝenerala programo de la evento estas organizita jene :

1-a tago (2011-02-06) : Malferma marŝo

2-a tago (2011-02-07) : Tago pri Afriko kaj la diasporoj

3-a tago (2011-02-08) : Memmastrumataj agadoj

4-a tago (2011-02-09) : Memmastrumataj agadoj

5-a tago (2011-02-10) : Konverĝaj asembleoj

6-a tago (2011-02-11) : Konverĝaj asembleoj kaj Asembleo de la asembleoj

Ni celas ke la organizaĵoj povu legi kaj identigi, inter la 12 ĉeftemoj, tiun kiu estas plej proksima al la celoj de siaj agadoj. Estas du ĝeneralaj reĝimoj de enskribo : de organizaĵoj kaj de individuaj partoprenontoj

La enskribo de la organizaĵo ebligas enskribi ties delegitojn kaj partopreni en aliaj aranĝoj, ekz-e la Konverĝaj asembleoj, la Etenditaj agadoj kaj la mendo de standoj. Kiel ĉe la antaŭaj MSF-oj, se vi volas enskribi memmastrumatan agadon, vi devas fari tion per enskribo de via organizaĵo. La individuoj ne povas enskribi agadojn. Se vi deziras partopreni nur kiel Partoprenanto, bonvole plenigu la formularon de individua enskribo.

Se vi havas malfacilojn aliri Interreton, aŭ se vi konas organizaĵojn kiuj volas enskribi sin, sed ne havas interret-aliron, ni konsilas al vi direkti vin al la Sekretariejo de la Organizkomitato en Dakaro :

+221 33 825 13 81

+221 77 436 88 01

+221 76 281 26 21

Aŭ per retmesaĝo : Enregistrement@wsf2011.org ou secretariat@wsf2011.org

La etapoj de enskribo

Estas du reĝimoj de enskribo : organizoj aŭ individuaj partoprenontoj. Por scii la kostojn, alkalku ĉi tie : https://sys.jaiminho.com.br/link.ph...

La organizaĵoj povas sendi ĝis 5 delegitoj kaj enskribi 3 agadojn, kiuj estos ĉiuj konfirmotaj post la pago de la enskribo-kostizoj. La limdato de enskribo estas la 15-a de decembro kaj la limdato por pago estas la 25-a de decembro.

Post la 15-a de decembro jam ne eblos enskribi memmastrumatajn agadojn, sed eblos fari ŝanĝojn en la enhavo de la donitaĵoj (organizaĵo, agado, informo pri partoprenontoj). La limdato por tiaj modifoj estas la 25-a de decembro. La perreta pago estos baldaŭ disponebla.

Alklaku ĉi tie por aliri la perretan enskribon : https://sys.jaiminho.com.br/link.ph...

Paŝon post paŝo

Se vi havas malfacilon plenigi la formularojn aŭ se vi deziras scii pli pri la procezo de enskribo, bonvole alklaku ĉi tie por havi la etapojn de enskribo : https://sys.jaiminho.com.br/link.ph...

Ĉeftemoj

Se vi havas ian dubon pri la ĉeftemo kiu plej taŭgas por via agado, alklaku ĉi tie por legi ilin denove : https://sys.jaiminho.com.br/link.ph...

Komunumaj buŝtradukistoj

Reto de volontulaj buŝtradukistoj estas parto de la procezo por organizi la eventon en Dakaro 2011 kaj respondecos pri simultana buŝtradukado en diversaj lingvoj. Alia grupo de teĥnikaj volontuloj laboras kun la buŝtradukistoj, liveras la plej grandan parton de teĥnika apogo por provizi la buŝtradukadon. La ekipaĵo pro buŝtradukado estos instalita por konstanta ĉeesto en kelkaj kunven-salonoj.

Tiuj du skipoj okupiĝos pri viaj bezonoj de buŝtradukado. Por tio vi devas certiĝi, ke sur la enskriba slipo de via agado vi bone konsideris la diversajn aspektojn ligitajn kun la buŝtradukado (salono, kostoj). Por tio, la subkomisiono Buŝtradukado de la organiz-komitato alvokas la personojn kun bonaj konoj de sekvaj lingvoj : angla, franca, hispana, portugala, araba kaj okcidentafrikaj lingvoj kaj anonci vin ĉe la sekretariejo. Ni starigas por tio jenan rekrutadon :

Rekrutado kaj instrukcio de unuanivelaj komunumaj buŝtradukistoj por la Monda Socia Forumo la 6-an ĝis 11-an de februaro 2011. Ekde komence de januaro, kaj ĝis la Forumo : 20-hora enkonduko en la teĥnikoj de buŝinterpretado. Lingvoj : angla, franca, hispana, portugala, araba kaj okcidentafrikaj lingvoj.

Necesaj elementoj : elstaran mastradon de du lingvoj. Tio ne estas lingvo-kurso, sed kurso pri teĥnikoj kiuj ebligos al vi certigi komunikadon de unu lingvo al alia dum la Forumo. Portebla komputilo estas kroma helpilo por fari kelkajn ekzercojn dum la kurso kaj inter la kursoj (la ekzercoj estas sur DVD).

Pro buĝetaj kialoj ni povas elekti nur volontulojn el Afriko kaj Eŭropo. La organizkomitato de la MSF pasgas la kostojn de via bileto kaj de gastigado. Ĉiu volontulo ricevos 15.000 CFA tage (do 22 eŭrojn) por kovri viajn kostojn por nutraĵo kaj transporto (kiu devus esti larĝe sufiĉa en Dakaro). La gastigado okazos verŝajne en kundividitaj loĝejoj. Pli detalaj informoj pri loĝistiko estos diskonigataj poste, ekde kiam ni scios pli pri tio.

Se vi interesiĝas pri partopreno en tiu ĉi Forumo kiel volontula buŝtradukisto, ni petas vin aliri la suban URL kaj plenigi la formularon : http://goo.gl/KVlme.

Por pli da informoj : Judith Hitchman - hitchman@club-internet.fr / logistique@wsf2011.org

Etenditaj agadoj

La agadojn en la kadro de „Etendita Dakaro” vi aŭ via organizaĵo povas prepari fore, kaj vi povas partopreni en la MSF 2011 eĉ se vi ne estas korpe en Dakaro, en ligo kaj en dialogo kun la 12 ĉeftemo de la okazaĵo. Se vi interesiĝas pri partopreno en tiu reĝimo, bonvole skribi al

facilit.espaco.fsm.extendido@gmail.com

kun jenaj informoj : KIE ĝi okazos ? KIAM ? KIU organizos ĝin ? KUN KIU kun foraj partneroj (laŭokaze) ? PRI KIO temos ? KIEL ĝi okazos ? KIA estos ĝia reĝimo (loka agado ‒ malĉea renkontiĝo ‒ malĉea partopreno) ?

Por pli da informoj : http://openfsm.net/projects/fsm-ext...

Gastigado

La Loĝistika Komisiono de la organizkomitato listigis la hotelojn kaj gastejojn, la meblitajn apartamentojn, vilaojn, akcepton ĉe gastiganto ktp.

Hotelo : proponoj estas listigitaj kaj certaj hoteloj ofertas gruptarifojn, ĉe kiuj vi povas rekte rezervi. Jen la listo de hoteloj : https://sys.jaiminho.com.br/link.ph...

Por tiuj, kiuj volas rezervi hotelon, meblitan apartamenton aŭ dormejojn, surloka skipo povas faciligi vian rezervadon. Jen servoj por gastoj en Dakaro : http://www.dakarguestmultiservices....

Akcepto ĉe gastiganto : Al ĉiu, kiu deziras loĝi ĉe gastiganto, kaj kiu volas uzi la servojn akiritajn de la MSF 2011, ni konsilas kontakti la sekretariejon ĉe la adreso : secretariat@wsf2011.org / logistiqu... kaj la telefono : + 221 / 33 825 13 81.

La Komisiono intertraktas nun pri gruptarifoj kaj listigas la familiojn kiuj ŝatus gastigi partoprenantojn. Por tio ni ellaboris slipon de loĝado ĉe gastiganto por koni la familiojn, la personojn kiuj pretas akcepti partoprenantojn ĉe si hejme. Slipo de la familioj ĉi tie : https://sys.jaiminho.com.br/link.ph...

Volontuloj

La organizkomitato alvokas ĉiujn kiuj volas partopreni en la procezo de volonta laboro ĉe la evento. Krome el Senegalio, ni elektas volontulojn ankaŭ el najbaraj ŝtatoj (Gambio, Gvineo, Gvineo-Konakrio, Malio, Maŭritanio). Volontuloj estas ankaŭ atendataj el Eŭropo, Ameriko, Azio ktp. La interesitoj, kiuj havas bonajn kvalifikojn en la franca kaj / aŭ en la angla estas prioritate alvokitaj. Por tiuj, kiuj ne loĝas en Dakaro, la Komitato ne povas pagi la vojaĝ- kaj gastigado-kostojn.

Alklaku ĉi tie por elŝuti la formularon por volontuloj :

Por ekscii pli : volontariat/ volunteers : volontair...

Standoj

La organizaĵoj povas mendi standojn por sia eksponado. Por fari tion, bonvole respondu la la demando : „Ĉu via organizaĵo bezonas ekspon-standon dum la MSF Dakaro 2011 ?” dum la enskribado. Bonvole aldonu la kromajn kotizojn ligitajn al stando, vidu ilin ĉi tie ! https://sys.jaiminho.com.br/link.ph...

Konverĝaj asembleoj kaj larĝigita Dakaro

Baldaŭ disponeblos la gvidlinioj por enskribi konverĝajn asembleojn kaj Larĝigita Dakaro.

Enskribo de ĵurnalistoj

Oficialaj reprezentantoj de komunikiloj ‒ gazetoj, retgazetoj, foto, radio, televido kaj dokumentistoj ‒ estos akredititaj por raporti pri la MSF 2011.

1. La unua etapo por esti akreditita estas elŝuti kaj plenigi la Formularon de Individua Enskribo, poste sendi ĝin kiel kunmetitan dokumenton al medias@wsf2011.org.

En la sekcio numero 3 de la Formularo de Individua Enskribo (kiu preparas vian partoprenon por la MSF), certiĝu ke vi respondu jese (france : oui) al la demando „Ĉu vi bezonas gazetaran akrediton ?” (france : „Avez-vous besoin d’une accréditation de presse ?”)

2. Elŝutu poste kaj kompletigu la Formularon de gazetara akredito ; kaj sendu ĝin akompanate de oficiala akredit-letero subskribita de la ĉefredaktisto aŭ de alia respondeculo de la redaktejo, antaŭ la 15-a de decembro 2011. Vi povas sendi ĝin al ni per retpoŝto al sekva adreso : medias@wsf2011.orgenregistrement@wsf2011.orgsecretariat@wsf2011.org. Gazetara centro ĉi tie : https://sys.jaiminho.com.br/link.ph...

Por aliaj informoj aliru :

Sekretariejo : secretariat@wsf2011.org / secretariatcomiteforumdakar@yahoo.fr

Etendita Dakaro : dakaretendu2011@wsf2011.org

Enskribo : enregistrement@wsf2011.orgsecretariat@wsf2011.org

Loĝistiko : logisitque@wsf2011.org

Volontula laboro : volontaire@wsf2011.org

Reta mastrumejo : webmaster@wsf2011.org

Por ĉia alia demando, bonvole aliri la oficialan retejon de la MSF 2011 : http://fsm2011.org/fr]

Kontribuu al la disvastigo de tiu ĉi novaĵo !

Publikigu tiun ĉi informon en viaj listoj, la retejoj de viaj organizaĵoj kaj en la sociaj retoj en kiuj vi partoprenas.

Agendo

2010

- Evento : Tema Monda Forumo pri Pac-edukado, -esplorado kaj -kulturo

Loko : Santiago de Kompostelo (Galicio, Hispanio)

Dato : de la 10-a ĝis la 13-a de decembro

Kontakto : Tel : 81 554 053 / 981 561 956 / Retpoŝte : paz@sgep.org

Retejo : www.foro2010.org

- Evento : Forumo pri migradoj en Bruselo

Dato : de la 17-a ĝis la 19-a de decembro

Kontakto : Kamal Lahbib ‒ lahbib_2006@menara.ma / Hamouda Soubhi - hsoubhi@alternatives.ca / Mohamed Ghatas ‒ fmas@menara.ma

2011

- Evento : Monda Socia Forumo Dakaro

Loko : Dakaro, Senegalio

Dato : de la 6-a ĝis la 11-a de februaro

Kontakto : Secrétariat du Conseil du Forum Social Africain ‒ asf@africansocialforum.org , webmaster@africansocialforum.org / Nacia sekretariejo de la organizkomitato - secretariatcomiteforumdakar@yahoo.fr / secretariat@africansocialforum.org

Retejo : http://fsm2011.org/fr

- Evento : Socia Forumo San-Paŭlo

Loko : San-Paŭlo, Brazilo

Dato : majo

Kontakto : fssp2011@gmail.com / Twitter : @_FSSP

Retejo : http://forumsocialsp.org.br

Reta MSF

a) Ciranda

Ciranda estas iniciato de partoprenantoj en la Monda Socia Forumo, kiuj kuniĝas por organizi kundividitajn raportojn pri la eventoj el la vidpunkto, la laboro kaj la kolektivaj agadoj de la alternativaj komunikiloj. Nun temas ĉefe pri la ŝtatrenverso en Honduro. Por pli da informoj : https://sys.jaiminho.com.br/link.ph...

b) Socia Forumo de radioj

Konu la Forumon de Radioj, spaco kundividita de la radioj kiuj partoprenas en la procezo de la Monda Socia Forumo, kiuj enhavas la la produktaĵojn de libera informado en radio-formato. Jen pli da informoj : https://sys.jaiminho.com.br/link.ph...

c) Open FSM

Partoprenu en la socia reto kiu kunigas aktivulojn en la tuta mondo kiuj identigas sin kun la Ĉarto de Principoj de la MSF. Tiu malfermita virtuala spaco ebligas interŝanĝon de informoj kaj debatojn inter la partoprenantoj en la MSF-procezo. Jen pli da informoj : https://sys.jaiminho.com.br/link.ph...

ĉ) WSF-TV

La retejo uzeblas por gastigi filmetojn faritajn de iu ajn persono aŭ organizaĵo identigita kun la Ĉarto de Principoj de la MSF. Jen pli da informoj : https://sys.jaiminho.com.br/link.ph...

d) Virtual Media Center

Virtuala gazetar-salono kreita por kontribui kun la procezo de la MSF 2010 kiel referenco por la ĵurnalistoj kaj komunikiloj pri la eventoj okazontaj ĝis Dakaro 2011. Vi trovos tie dosierojn kaj gazet-eltiraĵojn en pluraj lingvoj, komunikaĵojn, informojn kaj aliajn materialojn kiel simbolojn kaj bildojn en alta bildkvalito. Jen pliaj informoj : https://sys.jaiminho.com.br/link.ph...

MSF-bulteno

Por fari proponojn pri temoj kaj / aŭ ricevi tiun ĉi MSF-bultenon, sendu retmesaĝon al : fsmsite@ forumsocialmundial.org.br kun la temo SUGGESTION kaj/aŭ INSCRIPTION.

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

adreso : Rua General Jardim, 660, 7-a etaĝo, San-Paŭlo, SP, Brazilo, 01223-010

retpoŝtadreso : fsminfo @ forumsocialmundial.org.br

retejo : www.forumsocialmundial.org.br

Sendita per retmesaĝo al : vlutermano@gmail.com per la dissendilo Jaiminho

Rimarko de la tradukinto

Estas absurde publikigi la 16-an de decembro anoncon, ke la enskribado estas malfermita, kies limdato estas la 15-a de decembro. Do, neniu, kiu legas la anoncon unuafoje ĉi tie, povas enskribiĝi !

La kaŭzo ? La franca versio de tiu ĉi bulteno estas sendita al mi la 7-an de decembro, do semajnon antaŭ la fermo de la enskriboj. Ĝenerale la originala versio ‒ portugala ‒ aperis du aŭ tri tagojn antaŭe (la franclingva tradukisto ja ankaŭ bezonas iom da tempo por traduki). Mi ricevas por E-igo la francan tradukon, do senditan je la 2010-12-07. Kiam mi legas la bultenon, normale jam sekvatage ĝi estas en nia retejo en E-a traduko. Sed se, kiel ĉi-foje, okazas ke dum pluraj tagoj mi ne aliras la reton, tiam kompreneble la apero de la E-a versio prokrastiĝas. Mi legis ĝin la 15-an, kaj ĝi aperas la 16-an.

Sed : eĉ se la E-a versio aperintus tuj post la franca, tiam estus nur semajno por la organizaĵoj por legi ĝin, elŝuti la koncernajn demandilojn, temojn ktp el la reto, pripensi kaj diskuti kun la ceteraj membroj la agadojn kaj enskribi sin. Por ĉio ĉi, unu semajno ne sufiĉas, ĉar oni devas ankaŭ konsideri, ke la prioritata agado de la organizaĵoj ne estas la MSF, sed ilia surloka laboro ; do, ke kromaj laboroj, ekz-e aliĝo al la MSF, devas atendi momenton liberan je necesa surloka laboro.

Kaj oni devas demandi sin, ĉu por prepari tiun bultenon, kiu aperas ĉiujare preskaŭ samenhave, kaj kies ĉefaj apartaĵoj estas la ĉeftemoj, prezoj kaj lokaj kondiĉoj, ne povas aperi almenaŭ monaton antaŭ decembro. Oni ne miru, se pro tiuj templimaj kondiĉoj multaj organizaĵoj simple ne aliĝas.

Vilhelmo Lutermano, Pedro Betancourt, la 16-an de decembro 2010.