Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
KONSCIU numero 54
de Koffi GBEGLO  
16a decembro 2010

=================================

K O N S C I U

=================================

Numero 54 07/12/2010


Informilo por enprofundighi en la E-movadon Afrikan


Redaktas : Liberesko

==============================

Karaj geamikoj tutmondaj kaj precipe afrikaj,

Kiam iu dirus al vi, ke ekzistas kvarpieda kokino, kiel vi reagus ? Certe preskau chiuj diros, ke tio ne estas vera. Chu tamen tio estas la ghusta reago ? Neniu povas nun ion aserti. Tamen oni povas diri chu veras, ke afrikanoj en Afriko starigis tutmondajn organizojn al kiuj membrighas ankau eksterafrikaj homoj. Kiuj konas tiajn organizojn, tiuj listu ilin. Kiam ekzemple oni shatus citi tiajn organizajhojn kiuj naskighis eksterafrike kaj al kiuj membrighas afrikanoj, oni trovus multon. Ni vidu !

UNo naskighis ne en Afriko, ankau UEA, SAT, ktp. Afrikanoj chiam impetas al ili kaj certe suferas chiujn sekvojn. Kial ankau afrikanoj ne tiajn starigis. Se io tia naskighu, al ghi membras nur afrikanoj. Tiuj chi devas enmemighi, kio jhus komencighis en Togolando.

Kiuj atente sekvas la movadon en Afriko, tiu prave diros, ke ghis nun chiuj aliaj landoj afrikaj nur imitas togolandajn esperantistojn. En la okdekaj jaroj estas E-kluboj multaj en lernejoj. Tiaj estas ankau nun en Burundio. Tiamaj gelernantoj en Togolando nun estas plenkreskaj homoj kaj iuj el ili nun agadas en Togolando. Tial la movado en Togolando estas en manoj ne de gelernantoj kaj geinstruistoj kelkaj, sed de homoj maturaj. Tio montrighas tra la agado de togolandaj esperantistoj.

Kunlaboro kun Komisiono de UNESKO, starigo de Futbalteamo, organizo de kursoj kaj seminarioj, okazigo de kongresoj, starigo de muzikgrupoj, organizado de diversaj ekzamenoj esperantaj, ktp unue en Togolando komencighis antau ol aliri aliajn landojn afrikajn. Tio estu fiero por togolandanoj esperantistoj, kiuj tute ne haltu che tiu chi stadio de siaj laboroj. Ili tamen volas labori tute sendepende.

En 2006 togolandaj esperantistoj deklaris AFRIKO AL AFRIKANOJ. Per tio ili shatus diri, ke por bono de Afriko laboru unue afrikanoj mem. En tiu chi spirito naskighis UETA. Tio estas pasho en la sendependigho de Afrika Agado. Char Togolando pluestu ekzemplo, ghia eduka fako TIETo, kiu alighis ankau al la pakto de la Esperanta Civito, alimaniere komprenis la kunlaboron. Sekvis poste EFEN, la landa asocio en Nigherio. Afrikanoj enmemighu por kompreni kiel ili laboru serioze kaj honeste por ke Afriko vere profitu de tio, nesuferante alispecan ekspluatadon.

1- Precipa celo de UETA (Unuigho de Esperantisitoj en la Tuta Afriko)

Che sia naskigho la 14an de aprilo 2010, UETA montris sin organizo, elemento de Esperantujo. Tiam montrighis, ke la nunaj elementoj de Esperantujo estas UEA, SAT, la Esperanta Civito kaj MAS. UETA shatus esti la sesa elemento. En tiu senco, ghi havu nur kunlaborajn rilatojn kun la aliaj organizoj. Ghi neniam estu alighinta al ili. Se estu tiel en UETA, kial ne estu tiel ankau che E-grupoj en Afriko ?

2- Plena liberigho de TIETo (TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando)

En 2004 TIETo alighis al la pakto de la Esperanta Civito. Du jarojn poste aperis la ideo pri vera sendependigho de Afrika Agado. Togolandanoj luktis kaj pluluktas por tiu chi sendependigho. Char en Togolando naskighis UETA, kiu havu nur kunlaborajn rilatojn kun aliaj organizoj, la togolanda grupo TIETo tuj sekvas la tutafrikan organizon. Tial la 1an de oktobro 2010 TIETO chesis esti establo alighinta al la pakto de la Esperanta Civito. Sciindas, ke ankau EFEN alighis al la pakto de la Esperanta Civito, tiel sekvante TIETon, kiun ghi konsideras modelo en Afriko. Kiam retirighis TIETO de la pakto de la Esperanta Civito, EFEN anilizis la cirkonstancojn kaj devis decidi poste. En letero adresita al la Esperanta Civito, respondeculoj unuaj de EFEN, deklaris, ke ekde la 1a de decembro 2010 la asocio ne plu estos establo alighinta al la pakto. Se bilanco necesus, oni povus ion diri.

Nun kiam estis retirighintaj TIETo kaj EFEN de la pakto de la esperanta Civito, restas nur SIPU, kiu pluestas en la pakto. Krom tio, chiuj membroj de TIETo kaj de EFEN, kiuj jam estis civitanoj pluestas tiel ghis nun, char neniu el ili jam anoncis sian demision de la civitaneco.

KION KONKLUDI,

Afrikaj esperantistoj taskas al si labori por Afrika Agado, sed tion ili volas fari tute sendepende. Por tio ili agadas en UETA, kiu estas, en Esperantujo, che la sama nivelo kiel UEA, SAT, MAS kaj la Esperanta Civito. Kiel UEA ne povas alighi al SAT, tiel ankau UETA ne estos establo de la Esperanta Civito, nek alighi al UEA au al SAT ktp. Nur kunlaboraj rilatoj funkciu inter tiuj organizoj. Afrikaj esperantistoj konsideru tion en siaj chiutagaj klopodoj por la progreso de Esperanto en Afriko.