Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La Bolkestejn-propono
de Raoul Marc JENNAR  
27a oktobro 2005

LA PROPONO DE EŬROPA DIREKTIVO RILATE LA SERVOJN EN LA INTERNA MERKATO

nomata « BOLKESTEJN-PROPONO »

de Raoul Marc JENNAR,

Doktoro pri politika scienco, membro de la URFIG kaj de la Fondaĵo COPERNIC

1. Ĝis nun

a) La Traktato de Romo (1957) enskribas la liberecon de starigo kaj cirkulado de la servoj kiel unu el la celoj de la Eŭropa Ekonomia Komunumo.

b) La Unueca Akto (1986), poste la Traktato de Mastriĥto (1992) malfermas la vojon al la liberaligo de la servoj de la komerca sektoro.

c) Kadre de la strategio de Lisbono (2000), « la Eŭropa Konsilantaro petas do la Komisionon, la Konsilantaron kaj al la membroŝtatoj, laŭ siaj respektivaj kompetentoj : - difini ekde nun ĝis fine de la jaro 2000 strategion por elimini la malhelpojn al la servoj. »

ĉ) La Eŭropa Konsilantaro, kunveninta en Bruselo en oktobro 2003, invitas la Komisionon « prezenti la novajn proponojn necesajn por finfari la internan merkaton kaj plene ekspluati ĝian potencialon por stimuli la entrepren-spiriton kaj por krei veran internan merkaton de la servoj, kaj samtempe konsideri la neceson de liverado kaj interŝanĝo de servoj de ĝenerala intereso. »

d) La 13-an de januaro 2004, dum la Komisiono estis deponinta nenian proponon pri la servoj de ĝenerala intereso, la Komisaro pri la interna merkato, s-ro Fritz Bolkestein, prezentas sian « proponon de direktivo pri la servoj en la interna merkato » al la Komisiono kiu unuanime aprobas ĝin.

2. La propono kaj kion pensi pri ĝi

La plej gravaj disponoj troviĝas en la 25 unuaj artikoloj : la artikoloj 1 ĝis 4 difinas la aplikokampon de la direktivo ; la artikoloj 5 ĝis 15 traktas pri la libereco de starigo ; la artikoloj 16 ĝis 25 koncernas la liberecon de cirkulado. Oni povas legi la kompletan tekston en la teksejo de la Eŭropa Komisiono sub jena adreso (franclingve) :

http://www.europa.eu.int/eur-lex/pr...

2.1 la aplikokampo

La celo de la direktivo estas liveri unuecan juran kadron por la komerco de la servoj forigante la barojn por la libereco de starigo kaj por la libereco de cirkulado de la servoj.

La direktivo difinas (art. 4) la servojn jene : « ĉia nesalajrata ekonomia aktiveco celata en la artikolo 50 de la traktato konsistanta en liverado de prestaĵo kiu celas ekonomian kompenson. ».

Oni vidu la amplekson de la aplikokampo : estas celataj ĉiuj servoj, escepte de tiuj kiuj estas rekte kaj senpage farataj de la publikaj potencoj. La socialaj servoj, la eduksistemo, la aŭdvidaj komunikiloj kaj la kulturo estas koncernataj, sed ankaŭ la juraj servoj, la reglamentitaj profesioj, la sansistemo kaj la tuta kovrosistemo de sanprizorgoj kiuj cetere estas la objekto de apartaj disponoj.

Fakte, estas ekskluditaj el la aplikokampo nur la servoj kiuj estas jam objekto de specifa eŭropa leĝaro (telekomunikadoj, transportoj, financaj servoj).

2.2 la libereco de starigo

Por faciligi la liberecon de starigo, la ŝtatoj devos limigi la permes-kondiĉojn por aktiveco de servo. Tiuj kondiĉoj devos esti nediskriminaciaj, objektive pravigitaj de nepra kialo de ĝenerala intereso, proporciaj al tiu nepra kialo, precizaj kaj neambiguaj, objektivaj kaj antaŭe publikigitaj.

Jursidikcia plendo de privata prestanto estas ebligota kontraŭ malrespekto de la limoj por la kondiĉoj de starigo fare de la publikaj potencoj.

La ŝtatoj ne havos plu la rajton formuli la sekvajn postulojn :

- la postulon de ŝtataneco por la prestanto, lia personaro, la personoj posedantaj la societan kapitalon, la membroj de la mastrum- kaj kontrol-organoj ;

- la postulon de rezidenco sur la teritorio por la samaj personoj ;

- subordigi la starigo-permeson al pruvo de ekzisto de ekonomia bezono aŭ de merkata postulo ;

- subordigi la starigo-permeson al taksado de la eblaj aŭ aktualaj ekonomiaj efikoj de la celata aktiveco ;

- subordigi la starigo-permeson al adekvateco de la celata aktiveco kun la ekonomiaj celoj de la publikaj potencoj ;

- la devon konstitui financan garantion aŭ partopreni en ĝi aŭ subskribi asekuron ĉe prestanto aŭ organismo establita sur la teritorio kie aktivas la servoprestanto ;

- la devon esti enskribita en registro aŭ esti praktikinta la aktivecon dum donita periodo.

Krome, la ŝtatoj devos modifi sian leĝaron por forigi ĉian econ juĝatan « diskriminacia » por la sekvaj postuloj, cele al pravigi ilian ekzistokialon kaj por pruvi ke ili ne iras trans tio kio estas necesa por atingi la celon :

- la kvantaj aŭ teritoriaj limigoj bazitaj sur la loĝantaro aŭ sur minimuma geografia distanco ;

- la devo konstitui sin en aparta jura formo (jura persono, persona societo, neprofitcela ento, societo apartenanta ekskluzive al fizikaj personoj) ;

- la postuloj ligitaj al posedo de la kapitalo : devo disponi pri minimuma kapitalo por certaj aktivecoj aŭ havi apartan personan kvalifikon por posedi la societan kapitalon aŭ mastrumi certajn societojn ;

- la postuloj kiuj trudas minimuman nombron da dungitoj ;

- la devaj tarifoj (minimumaj aŭ maksimumaj) kiujn la prestanto devas respekti ;

- la malpermesoj kaj devoj rilate malprofito-vendojn kaj rabatitajn vendojn ;

- la devo por prestanto doni aliron al certaj servoj de aliaj prestantoj ;

- la devo por la prestanto fari, lige al lia servo, aliajn specifajn servojn.

Estas la Eŭropa Komisiono, kies adoro por la privataj firmaoj estas konata, kiu kontrolos la adaptadon de la leĝaroj de la membroŝtatoj al tiuj novaj liberalaĵoj.

Tiu propono forigas de la publikaj potenco la rajton orienti la manieron en kiu organizas sin la ekonomiaj aktiveco, disvolvado kaj ekspansio.

La postuloj pri kvantaj aŭ teritoriaj limoj, jure trudataj al la prestanto, pri minimumo da personoj, pri minimumo aŭ maksimumo de devaj tarifoj estas fundamentaj pilieroj por la plimulto de la naciaj sistemoj de sanprizorgo. Ĝuste tiujn postulojn la direktivo volas malpermesi. Malpermesante la instrumentojn kiuj ebligas plani la proponon, fiksi la prezojn, reglamenti la aliron al la san-profesioj, la malfermon aŭ instalon de prizorogo-strukturoj kaj eviti la komercigon de la propono, ĝi forigas la instrumentojn kiujn la ŝtatoj bezonas por reguligi la kvaliton, alireblon por ĉiuj kaj la vivkapablon de la sanprizorgaj sistemoj. Tiu direktivo rezultigas ke la Komisiono arogas al si potencojn de regulado de la sistemoj de sociala sekureco. Ĝi lezas la artikolon 152-5 de la Traktato instituanta la Eŭropan Komunumon kiu disponas ke « la agado de la Komunumo en la kampo de publika sano plene respektas la respondecon de la membroŝtatoj pri organizado kaj liverado de servoj de sano kaj medicina prizorgado.. »

Pri la malpermeso fare de la direktiv-propono por la ŝtatoj trudi geografiajn kriteriojn por la starigo de servo-aktiveco, la Ŝtat-Konsilantaro, en sia avizo de la 18-a de novembro 2004, prenante la ekzemplon de la apotekaj oficinoj, substrekas ke « la libereco instaliĝi por tiuj san-profesiuloj laŭ la nura merkatekonomia logiko malebligus al la malsanuloj la facilan aliron al la sanproduktoj je kiuj ili havas laŭleĝan rajton. »

2.3 la libereco de cirkulado

Por forigi la obstaklojn por la libera cirkulado de la servoj, la projekto rezignas pri konstanta praktiko en la konstruado de Eŭropo, kiu estas kvazaŭ fondoprincipo : la harmoniigo. Por kompreni tiun radikalan ŝanĝon, necesas konscii pri la alveno de dek novaj membro kies impostaj, socialaj kaj mediaj leĝaroj iras en la direkton de la minimuma ŝtato. Harmonigi ne respondas plu nepre al la intereso de la privataj firmaoj. Oni anstataŭigas do, kiam utilas, la harmoniigon per la « principo de devenlando ».

La artikolo 16 de la propono disponas ke (§1) « La membroŝtatoj zorgas pri tio ke la prestantoj estu submetitaj nur al la naciaj disponoj de sia devena membroŝtato ». La celataj disponoj (§2) koncernas la aliron al aktiveco de servo kaj al ĝia praktikado, la konduton de la prestanto, la enhavon kaj la kvaliton de la servo, la reklamon, la kontraktojn kaj la respondecon de la prestanto. La membroŝtato de kiu devenas la prestanto (§) estas taskita kontroli tiun kaj la servojn kiujn li liveras, inkluzive se la aktivas en alia ŝtato.

Laŭ la Komisiono, oni devas interpreti la principon de la devenlando jene :

« La principo de la devenlando signifas ke ĉia prestanto de servo kiu deziras presti servon en alia membroŝtato sen havi tie permanentan ĉeeston devas, principe, konformiĝi nur al la administraj kaj juraj postuloj de lia lando de establiĝo. El tio sekvas ke la membroŝtatoj ne povas limigi la translimajn servoprestadojn liveratajn de aganto establita en alia membroŝtato kromaldonante sian propran administran kaj juran reĝimon al la postuloj al kiuj la prestanto estas jam submetita en sia establolando. »

La propono precizigas (art. 4) kion necesas kompreni per « establolando » : la lando kie okazas « la efektiva praktikado de ekonomia aktiveco per stabila instalaĵo de la prestanto por nedeterminita daŭro. »

El tio rezultiĝas (art. 16 § 3) ke sine de la Eŭropa Unio, ŝtato ne povas plu trudi al servoprestanto, kiu havas sian sidejon en alia ŝtato, la sekvajn postulojn :

- havi establon sur ĝia teritorio ;

- anonci sian ĉeeston, peti permeson, esti enskribita en registro aŭ en profesia ordo ;

- disponi en la teritorio pri adreso, pri reprezentanto aŭ elekti domicilon ;

- respekti la nacian leĝaron aŭ reglamentaron pri la aktiveco de la servo de la prestanto ;

- apliki apartan kontraktan reĝimon inter la prestanto kaj la destinato se tiu reĝimo malhelpas aŭ limigas la sendependan servoprestadon ;

- posedi identec-dokumenton specifan por la praktikado de lia servoaktiveco ;

- trudi kondiĉojn pri uzado de ekipaĵoj kiuj estas integra parto de la prestado de lia servo.

Sen tiuj elementoj, ŝtato ne estos plu kapabla respektigi laborkodon. La labormerkato estos per tio komplete renversita.

Limigita nombro da esceptaj malobservoj al la principo de la denvenlando estas permesotaj (art. 17) : ili koncernas la servosektorojn kiuj estas jam objekto de direktivo kiel, ekzemple, la poŝtaj servoj, la servoj de elektro-, gas- kaj akvo-distribuado.

Ankaŭ transiraj esceptaj malobservoj estas permesotaj (art. 18) kaj ankaŭ esceptaj malobservoj en la tri precizaj kampoj (art. 19) :

- la sekureco de la servoj, inkluzive de la aspektoj ligitaj al la publika sano

- praktikado de sanprofesio ;

- protekto de la publika ordo.

En tiuj tri kazoj, membroŝtato povas trudi, esceptokaze, al prestanto devena de alia membroŝtato, disponojn kondiĉe ke la elementoj entenataj en tiuj disponoj ne estas objekto de komunuma harmoniigo, ke tiuj disponoj estu pli protektaj ol tiuj validaj en la devenlando de la prestanto, ke tiuj disponoj estu proporciaj al la bezonoj.

Laŭ tiu principo, prestanto de servoj estas submetita ekskluzive al la leĝo de la lando kie li establiĝas kaj ne al la leĝo de la lando kie li liveras la servon. Temas pri laŭleĝa instigo deloki al la landoj kie la impostaj, socialaj kaj mediaj postuloj estas la plej malaltaj kun la konsekvenco ke tiu fenonmeno fariĝinta eŭropa regulo estos amasa kaj do kaŭzos premon sur la landoj kie la impostaj, socialaj kaj mediaj normoj pli proktektas la ĝeneralan intereson.

Starigante tiun principon de denvenlando, la direktivo lezas la artikolon 50 de la traktato instituanta la Eŭropan Komunumon. Tiu disponas ke « la prestanto povas, por la plenumado de sia prestado, praktiki provizore sian aktivecon en la lando kie la prestado estas liverata, en la samaj kondiĉoj kiujn tiu lando trudas al siaj propraj civitanoj. » Kun la principo de la devenlando, la Eŭropa Komisiono sendevigas prestanton de servoj establita en iu lando respekto la leĝojn de la aliaj landoj de la Unio. La Eŭropa Komisiono, kiu konsideras sin super la leĝoj kiam temas pri kontentigi la privatajn firmaojn, permesas al si modifi la traktaton pere de direktivo.

La devenlando, tio estas iel la « komplezoflago » [1] de servoprestantaj firmaoj.

La Ŝtat-Konsilantaro, en la jam citita avizo, substrekas ke « la direktiv-propono, farante ĝeneraligitan aplikadon de la principo de la devenlando de la servoprestanto, rezignante alpaŝi harmoniigon de la leĝaroj kaj reglamentaroj de la membroŝtatoj, montras profundan metodoŝanĝon. La samtempa aplikado de pluraj naciaj juroj, kiuj estas metitaj en konkurencon, sur sama teritorio starigas plurajn principajn demandojn. » La avizo identigas ses kazojn de aplikado de tiu principo por la jura sekureco kiuj pravigas almenaŭ modifon de la proponteksto. Ĝi substrekas plurajn efikojn de la foresto de minimuma harmoniigo de la leĝaroj por la principo de egaleco antaŭ la leĝo kaj por la konservado de la publikaj interesoj ligitaj al la aparteco de certaj aktivecoj. Ĝi demonstras ke la aplikado de la devenlanda principo « tuŝos tre senteble la aŭtoritaton » de la profesiaj organizoj kiuj garantias « gravan publikan intereson kiel la protekton de la publika sano aŭ la aliron al juro kaj justeco ». Ĝi evidentigas la efikojn de pridubigo de la principo de teritoria aplikado de la kriminala juro rilate la respekton de la egaleco antaŭ la leĝo kaj agnoskas ke « tiu rompo de la principo de egaleco antaŭ la leĝo povus trovi objektivan kaj proporcian pravigon nur per antaŭa konstato de sufiĉa harmoniigo de ĉiuj naciaj leĝaroj kiuj regas la aktivecojn de la koncernaj servoj.

Kun la motivo favorigi la liberan cirkulandon de la servoj, la propono denove disiĝas de la Traktato instituanta la Eŭropan Komunumon (artikolo 152-5, jam citita) permesante (artikolo 23) al la prestanto de prizorgadoj, kiu instaliĝas en iu lando, ne respekti la sistemon de sociala sekureco de la lando kie li instaliĝas.

La Komisiono defendas sin asertante ke ĝia propono neniel modifas la direktivon 96/71/EC pri la ekstera laboro de laboristoj. La ŝtatoj konservas la rajton inspekti kaj kontroli por certigi la respekton de la reguloj pri dungo kaj laborkondiĉoj. Sed samtempe, la direktivo (artikolo 24) malpermesas al la publikaj potencoj de la lando, en kiu la personaro ekstere laboras, postuli de la dungisto kaj de lia eksterigita personaro submeti siajn aktivecojn al permeso kaj enregistriĝo, disponi pri reprezentanto en ĝia teritorio kaj teni socialajn dokumentojn je la dispono de la aŭtoritatoj de la akceptolando.

Krome, ĉar ĝi ne proponas harmoniigon de la normoj de kvalito, de protekto de la publika ordo, de minimuma profesia formado, de la kriterioj por profesia kvalifiko kaj de kontrolmeĥanismoj, la direktivo ne garantias la starigon de vera kaj efika sistemo de administra kunlaborado inter la devenŝtato kaj la akceptoŝtato.

Kiam la ekstera personaro devenas de ŝtato kiu ne estas membro de la Unio, la direktivo (artikolo 25) malpermesas al la akceptoŝtato submeti la dungiston kaj lian personaron al preventaj kontroloj, aparte rilate la dokumentojn pri eniro kaj restado, pri laborpermeso ; ĝi malpermesas ankaŭ al la akceptoŝtato trudi laborkontrakton de nedeterminita daŭro aŭ liveri la pruvon de antaŭa dungo en la devenŝtato de la dungisto. Nur la devo de mallongdaŭra vizo, por la devenantoj de triaj landoj kiuj ne estas asimilitaj al la Ŝengena zono, restas senŝanĝa. Tiel estos ruinigitaj ĉiuj klopodoj por kontraŭbatali la komercon de homaj estaĵoj, la kaŝlaboron kaj la novajn formojn de sklaveco !

3. La politikaj agantoj kaj la okazanta proceduro

Necesas scii :

- a) ke ekde ĝia depono, la 13-an de januaro 2004, NENIU registaro postulis la retiron de tiu propono ;

- b) ke la Eŭropa Ministro-Konsilantaro neniam esprimis la deziron ke la propono estu retirota ;

- c) ke la propono estas neniam retirita de la Eŭropa Komisiono kiu, sole, havas la potencon fari tiun retiron ;

- ĉ) ke la UMP, la UDF kaj la PS [du dekstraj regantaj kaj unu maldekstra opozicia francaj partioj] esprimis sin pri tiu propono nur unu jaron post ĝia depono kaj nur kiam ĝi intervenis en la debaton pri la eŭropa konstitucia traktato, kaj per tio perfekte ilustris la socio-modelon proponitan de la konstitucia traktato ;

- d) ke la deklaroj de « kompleta rekonsiderado » de la direktivo (Michel Barnier, UMP) aŭ de ĝia « malapero en la rubejo de la historio » (Dominique Strauss-Kahn, PS) estis destinitaj nur por trompi la publikan opinion ;

- e) ke la decido de la Eŭropa Konsilantaro (kunveno de la ŝtatestroj kaj ĉefministroj) de printempo 2005 indikas ke « En la kunteksto de la finfaro de la interna merkato, la Eŭropa Konsilantaro identigis la prioritatajn kampojn ĉi-sekvajn. Por subteni la kreskon kaj la dungon kaj por fortikigi la konkurencivon, la interna merkato de la servoj devas esti plene funkcianta kaj samtempe konservi la eŭropan socialan modelon. Laŭ la okazanta debato, kiu montras ke la aktuala versio de la direktiv-propono ne plene respondas al la postuloj, la Eŭropa Konsilantaro postulas ke ĉiuj klopodoj estu farataj en la kadro de la leĝa proceduro por atingi larĝan interkonsenton por ĉiuj ĉi celoj. » Tio signifas ke prioritato estis donita al la Eŭropa Parlamento kaj ke « la urĝo » donita jaron antaŭe por ekzameni tiun proponon ne estas plu aktuala sekve al la popola premo kontraŭ tiu propono ;

- f) ke la parlamenta proceduro de tiu propono estas ankoraŭ en la stadio de ĝia unua legado. Pluraj maldekstraj parlamentanoj deponis amendon kiu postulas la senrestriktan retiron de la propono. Aliaj amendoj modifas la tekston. Pluraj inter ili reduktas konsiderinde la aplikokampon de la direktivo. Iuj forigas la principon de la devenlando, sed aliaj anstataŭigas ĝin per la principo de la reciproka agnosko kiu estas nur variaĵo de la principo de la devenlando laŭ tio ke ĝi permesas al la akceptoŝtato escepte malobservi ĝin se ĝi invokas la ĝeneralan intereson. Nu, la Eŭropa Unio vivas sub la reĝimo de ekstreme restrikta difino de la ĝenerala intereso decidita de la Eŭropa Kortumo de Justico kiu rifuzas, ekzemple, konsideri la socialan pacon konsistan parton de la ĝenerala intereso. La voĉdonadoj pri la amendoj okazos unue en la parlamenta komisiono pri la interna merkato, la 22-a de novembro. La voĉdonadoj en plena seanco, en Strasburgo, okazos meze de januaro. Tiam la unua legado estos finita. Oni povas legi la diversajn amendojn konsultante la teksejon de la Eŭropa Parlamento :

http://www.europarl.eu.int/activiti...

Poste, viziti la komisionon IMCO.

Kompleta analizo de la propono kaj de la amendoj estas proponata en 60-paĝa broŝuro publikigita de la URFIG (urfig@wanadoo.fr).

La propono de direktivo pri la servoj de la Eŭropa Komisiono estas militmaŝino kontraŭ la la rajto je laboro, kontraŭ la publikaj servoj, kontraŭ la sociala sekureco, kontraŭ la agokapablo de la lokaj potencoj. Ĝi estas instrumento de sociala regreso kiu celas detrui socion kie la solidareco restas celo, profite al socio de ĉiu por si mem.

Ĝia rifuzo devas esti la prioritata celo de ĉiuj kiuj volas antaŭrangigi la dignon kiun rajtas ĉiu homa estaĵo sine de solidara kolektivaĵo.

La eŭropa leĝ-proceduro de kundecido

La proceduro de kundecido estas sekva. La Komisiono sendas sian proponon al la Parlamento kaj al la Konsilantaro. La Parlamento ekzamenas ĝin en la kompetenta parlamenta komisiono kiu laboras pri la temo ; aliaj parlamentaj komisionoj povas esti petataj je sia opinio. La kompetenta komisiono poste voĉdonas pri la proponitaj amendoj. La tiel adoptita teksto estas poste submetota al la plena asembleo de la Parlamento kiu poste siavice esprimiĝas.

La teksto tiel devena de la unua legado estas poste komunikota al la Ministro-Konsilio. Tiu, konsiderante la komencan proponon de la Komisiono kaj la tekston adoptitan de la Parlamento, findecidas sian propran tekston je kvalifikita plimulto. Se tiu teksto estas identa al tiu adoptita de la Parlamento, la teksto fariĝas eŭropa leĝo.

Se ĝi diferencas, ĝi estas submetota al la Parlamento por dua legado laŭ proceduro identa kun la unua. La Parlamento povas rifuzi la tutan tekston de la Konsilantaro kaj la proceduro estas fermita. Ĝi povas ankaŭ adopti ĝin tia kia ĝi estas, kaj la teksto fariĝas eŭropa leĝo. Sed se ĝi ne adoptas ĝin tia kia ĝi estas kaj faras amendojn, tiuj povas poste esti ekzamenataj de la Konsilantaro kiu decidas per kvalifikita plimulto. Escepte se la Komisiono donas negativan avizon pri la modifoj faritaj de la Parlamento. Tiam ĝi devos decidi unuanime.

Se la Konsilantaro ne aprobas la amendojn de la Parlamento, paciga komitato el Parlamento kaj Konsilantaro estas kunvokota kiu intertraktos surbaze de la teksto modifita de la Parlamento en dua legado. Se la komitato ne akordiĝas pri teksto, la proceduro estas fermita. Se kompromiso estas atingita, tiu estas submetota samtempe al la Konsilantaro kaj al la Parlamento por tria legado. La Konsilantaro prononcas sin per kvalifikita plimulto kaj la Parlamento per absoluta plimulto. Se tiuj plimultoj ne estas antingitaj, la ekzamenado de la propono estas forlasita.


R.M.J.- CopernicFlashBolkestein 17-a de oktobro 2005

Tradukita el la franca de Vilhelmo Lutermano por la Monda Asembleo Socia (MAS)