Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Afriko en ŝanĝiĝanta mondo ‒ Ĉu bilanco ?
de Tsenay SEREQUEERHAN  
16a novembro 2010

Kiam la hakilo venis en la arbaron,

la arboj diris : La ten­ilo estas iu el ni.

(Turka proverbo)

La itala komunista filozofo Antono Gramŝo[1] faras en siaj malliberej-kajeroj jenajn prudentajn rimarkojn pri la esenco de kritikaj laboro kaj pensado. Li konstatas :

„Ĉe la komenco de kritika analizo estas la konscio pri tio, kio vere estas, tio signifas kono pri si mem kiel produkto de la procezo de la historio, kiu estas tre progresinta kaj en vi, en vi mem, postlasis senfinan kvanton da spuroj, kiuj estis kolektitaj sen la utilo de bilanco.”

En la sekvo mi entreprenos tian klopodon. La baza tasko estos, okupiĝi pri la demando : Kio estas ĝis la nuna momento la esenco de nia postkolonia stato ? Ĉe la konsiderado de tiu demando mi celas, en ĝeneralaj trajtoj, serĉi la fonton de nia malsukceso en la spuroj de la kolonia pasinteco, kiu estas daŭre nia estanteco, kaj ĉe tio trovi kuracan metodon por saniĝo.

La moderna eŭropa koloniismo ‒ la submeto de neeŭropaj popoloj, kiuj estis stampitaj kiel malsuperaj kaj primitivaj, kaj ilia transformado je ilia propra „avantaĝo” kaj „prospero” ‒ estis enpakita en sufiĉe fremda kaj despota altruismo. Dum longa tempo tiu perforta bonfaremo aspektis kiel ĝusta enkorpiĝo kaj manifestiĝo de humaneco en interkulturaj rilatoj. Oni kredis, ke certa grupo de homoj, notinde tiu kun pli hela haŭtkoloro, troviĝis en la posedo de la Vera Dio kaj estis malkovrinta la Ĝustan Vojon de organizado de la surtera homa vivo ; kaj tiel tiu grupo sentis sin devigata civilizi la reston de la homaro, formi ĝin laŭ sia modelo, devigante ĝin dividi ties bonaĵojn. Per aliaj vortoj, kiel la misia pastro Patro Placide Temples emfazas : „Oni diras, ke nur nia misio de civilizado povas pravigi la okupadon de la landoj de necivilizitaj popoloj.”

Eŭropa koloniismo konsideris kaj prezentis sin kiel fakta realeco de la norme ĝustaj rilatoj inter homoj en ranga vico de hierarĥia submetado. En tiu kunteksto kolonia submetado estis vidata sen konsidero de ĝia akreco kaj perforto kiel ago de prizorgado kun longtempe favora efiko. Aŭdaca, altruisma entrepreno kun la celo plibonigi „malhelan” kaj malpli feliĉan parton de la homaro. Kiel Edward W. Said formulis :

„Sed kio distingas pli fruajn imperiojn, kiel tiun de la romanoj aŭ de la hispanoj aŭ tiu de la araboj, disde la modernaj [koloniaj] imperioj, el kiuj la brita kaj la franca estis la grandaj imperioj de la 19-a jarcento, tio estas la fakto, ke la lastaj estis sistemaj entreprenoj, kiuj estis konstante novformataj. Ili ne simple venas en la landon, prirabas ĝin kaj forlasas ĝin, kiam ĝi estas elrabita. Kaj moderna imperio bezonas, kiel Conrad diris, ideon de servo, ideon de ofero, ideon de venĝo. El tio oni ricevas tiujn grandiozajn kaj fortajn ideojn, kiel ekz-e en la kazo de Francio tiun de la „mission civilisatrice”, „civiliza misio”. Ke ni ne estas tie por utili al ni mem, ke ni estas tie por la indiĝenoj.”

Okazis sub la preteksto kaj vualo de tia ideo, ke fine de la 19-a jarcento la diserigo kaj disdivido de Afriko estis finita inter la kristantaj potencoj de Eŭropo. Per tio ke ĝi metis sian respondecon sur la ŝultrojn de ĉiuj aliaj ‒ „La ŝarĝo de la blankulo” en la rimarkinda formulo de Rudyard Kipling ‒ Eŭropo etendiĝis tra la terglobo kaj fariĝis tutmonda. Said plue emfazis, ke Eŭropo, ĉe sia tutmondiĝo, uzis grandskale perforton, „sed multe pli grava … ol perforto … estis la ideo, ke oni martelis en la kapojn de la koloniigataj homoj, ke estas ilia destino esti dominataj de la okcidenta mondo.”

En la elformiĝo de tiu „destino” malvenko kaj konkero, kun certeco imperi-tipaj okazaĵoj, estis vidataj kiel pruvo de malsupera specio de la homaro. Tiel por la koloniigitoj, kvazaŭ tio estus natura donitaĵo, oni fiksis malaltan statuson. La logiko de perforto, kiu kiel institucia sekvo entenas la submeton, estas mem uzata kiel konfirmo de la neceso de tia submeto. La efikado de perforto servas kiel pozitiva pruvo en tiu skemo de aferoj atribuataj al malalta homaro, konkerenda por sia propra bono. Kaj tiel, esploristoj, misiistoj, aventuristoj kiel ankaŭ la „klera publiko” kun „sciencaj atendoj”, kiuj sekvis iliajn aŭdacajn teoriojn disvolvitajn en la malproksima patrujo, estis ĉiuj sub la impreso de tiu baza ideo. Lulitaj de tiom nobla kaj flata „destino”, Eŭropo dediĉis sin tute serioze al la tasko sendi siajn „filojn en ekzilon” en la servo de „nove kaptitaj simplaj popoloj”, kiuj bezonas civilizon. En la kompliceco de tiu sin reciproke implicanta „destino” Eŭropo, meze de rabado, vidis sin kiel serviston por pli granda parto de la homaro, kiun ĝi estis priskribinta kiel „duone diablo kaj duone infano”.

Nun la tempo de la kolonia dominado, kiu aplikas perfortan pedagogion ‒ la streĉa kaj severa laboro de la misiistoj kaj de „humanaj” edukistoj ‒ estas firme ankrita en la koloniigitoj kiel neceso kaj vero de tiu destino. Obsedataj de destino servanta ĝin mem, Eŭropo superfortis la submetitojn per memdeklarita patreco. Ĝi martelis la „naturan” superecon de la Okcidento en iliajn kapojn kaj ankaŭ la ideon, ke dezirindas esti formita laŭ ĝia modelo. Tiamaniere la kun tio nepre ligita ideo kaj destino estis firme greftitaj en la mempercepton de partoj de la koloniigitoj. Tiel estiĝis sfero, tavolo de homoj ‒ okcidentiĝinta Afriko ‒ kiu, formita laŭ la bildo de Eŭropo kaj per ties imperia vidmaniero, spertas kaj komprenas sin kaj sian lokon en la mondo el la vidpunkto de submetitaj servistoj. Eŭropo misorientis tiujn, kiujn ĝi okcidentigis, al la opinio, ke ilia submetiĝo estas neceso, se iliaj teritorioj volas sperti progreson kaj disvolviĝon kaj fariĝi lokoj de civilizita homa vivospaco. Ĝi martelis la prizorgeman kaj favoran naturon de ilia submeto en iliajn kapojn. Tiel la perforta fakta regado ricevis juran validecon.

La kolonia Eŭropo ankris en la konscian mempercepton de la okcidentigita Afriko ‒ eksplicite kiel ankaŭ subsojle ‒ la civilizite necivilizitan internan ŝiritecon kaj konvikis tiun Afrikon pri ĝia honta deficito kadre de tiu fundamenta diferenco, kiu decidas ĉion. Kiel Basil Davidson akre formulis :

„[La plej multaj] afrikanoj en okcidente edukitaj grupoj … orientiĝis laŭ la liberala viktorina vizio de civilizacio, kiu portas sian lumon de unu nova nacio al la alia [kaj] tiras ĉiun unuope en sian benitan brilon, longe post kiam la lokaj donitaĵoj montris tute alispecan perspektivon.”

En la jaro 1901 ekz-e angolanoj vivantaj en Lisbono, kiuj estis akceptintaj la memdeklaritan eŭropan ideon de civilizado, publikigis proteston kontraŭ la portugala misregado super ilia lando. Ili konstatis, ke „Portugalio konkeris Angolon antaŭ jarcentoj … sed faris nenion por la bonfarto de la popolo”. Ĝis hodiaŭ „la popolo restis brutaliĝinta, tia kia ĝi estis en sia antaŭa stato”, kaj „tia neglekto”, asertis ili, „estas « abomeninda krimo kontraŭ la civilizacio »”. Kion ni vidas tie, estas la ironia fakto, ke okcidentaj afrikanoj faras imanentan kritikon je la nefunkciado de la kolonia ideo, realigi la destinon, kiun ĝi mem preskribas. La operaciaj kategorioj de tiu interna kritiko estas la ideo, ke „eŭropa civilizacio” alstrebindas kaj necesas por superi la „afrikan barbarecon”.

Kaj tiel kompreniĝas implicite kaj deklaras sin eksplicite, ke la antaŭkolonia Afriko estis trovita en plej profunda mallumo. Tiu estas la operacia, internigita „avantaĝo” (t.e. la seniluziigita atendo de progresoj protektataj kontraŭ eŭropa dominado, fare de la prave koloniigita socio), kiu implicite akceptas la kolonian konkeron kaj eksplicite pravigas ĝin. Tiu konsento al la „avantaĝo” de la ideo estas la „ideologia pacigo” de la koloniigitoj. Ĝi estas la palpebla korelacio, sur intelekta-kultura nivelo, de la perforta korpa „pacigo”, de la origi” havas la privilegion kaj la devon civilizi la malpli bonŝancajn „subajn rasojn”. La „ideologia pacigo” de la koloniigitoj okazas, kiam tiu insida kaj humiliga ideo engreftiĝas en decida loko en la afrika psiĥo kaj estas akceptata de afrikanoj kiel ilia destino. Kiel Franz Fanon konstatis : „En la kuntekto de la koloniismo la kolonia mastro ne finas sian laboron de « enrompiĝo » en la koloniigitoj [d’éreintement], ĝis kiam tiuj laŭte kaj klare koncedas la superecon de blankulaj valoroj.” Longe post la fino de koloniismo tiu „enrompiĝo” pagas al niaj estintaj koloniaj mastroj daŭre konsiderindajn dividendojn. Ĝi certigas malrektan, sed efikan hegemonian kontroladon super la periferio ‒ tiu segmento de la mondo, kiu en la momento, pro sia rompita heredaĵo, okupas tiun marĝenan pozicion.

Ĝis hodiaŭ la plej daŭrema kultura postlasaĵo de la koloniismo estas tiu rompita parto de la afrika socio, kiu internigis la kolonian modelon de homaj ekzistado kaj historio. Ne ankrita en endogena historio, sed sur la grundo de la kolonia Eŭropo, ĝi havas mezurilon por sia ekzistado, kiu kuŝas transe de ĝiaj marbordoj. Tion celas Fanon, kiam li parolas pri la adorado de la „grek-latina soklo”. Ni rigardu ekzemplon de tio. Léopold Sédar Senghor esprimas en la jaro 1960 ‒ la jaro de Afriko ‒ en flamanta teksto :

„Ni ĉesu kondamni la koloniismon kaj Eŭropon … Certe, konkerantoj semas en sia kampanjo detruojn, sed ili semas ankaŭ ideojn kaj teĥnikojn, kiuj ĝermas kaj ekfloras por nova rikolto.”

Kion signifas tio ? Senghor klarigas tion detale :

„Kiam oni konsideras ĝin en la kunteksto, tiam la koloniiĝo aperos al ni kiel necesa malbonaĵo, kiel historia neceso, el kiu estiĝos bono, sed nur sub la kondiĉo, ke ni, la koloniigitoj de hieraŭ, konsciiĝas kaj volas tion. Sklavismo, feŭdismo, kapitalismo kaj koloniismo estas la sinsekvaj naskoj de la historio, doloraj kiel ĉia nasko. Kun la diferenco, ke ĉi tie la infano suferas pli ol la patrino. Tio ne gravas. Se ni konscias pri la atingopovo de tiu advento, ni estos pli atentemaj pri ĝiaj kontribuaĵoj ol pri ĝiaj mankoj, por la eblecoj de renaskiĝo pli malfermaj ol por morto kaj detruo. Sen la … eŭropaj detruoj, pri tio ne estas dubo, … la afrikaj nigruloj … intertempe rikoltintus pli maturajn kaj pli bongustajn fruktojn. Mi pridubas, ke ili estus tiom rapide postfarintaj la progresojn, kiujn Eŭropo faris per la renesanco. La malbono de la koloniismo estas malpli malutila, ol se ni estus senigitaj je la libereco elekti el tiuj eŭropaj kontribuaĵoj tion, kio plej bone kongruas kun nia spirito.”

Kio parolas en kaj el Senghor, estas la severa eduke kultura elformiĝo de la kolonia pasinteco. La detruaj efikoj de tiu pasinteco, kiu prezentiĝas ĉi tie ‒ de dankema disĉiplo ‒ kiel kondiĉoj por la ebleco de estontaj favoraj efikoj.

Nu, se tio almenaŭ estus tia ! Kiel la iama prezidanto de Tanzanio, Julius K. Nyerere, konstatis, la materia heredaĵo de Afriko el la tempo de koloniismo estis sufiĉe malriĉa :

Ĉe sia sendependiĝo Tanzanio aŭ, kiel ĝi nomiĝis tiam, Tanganjiko (lando de kvarobla grando de Britio) havis proksimume 320 km da asfaltitaj vojoj kaj ĝia „industria sektoro” konsistis el ses fabrikoj ‒ en unu el ĝi laboris 50 homoj. La landoj kun pli granda loĝantaro aŭ elminigo de krudmaterialoj (ekz-e Kenjo, Zimbabvo aŭ Kongo) havis fortajn interrilatojn kun la mondekonomio, sed ilia propra evoluo tute koncentriĝis al iel aŭ alie kontentigi la bezonojn de la sedlistoj aŭ minejaj laboristoj. Refoje … ĉe la sendependiĝo malpli ol 50 elcentoj de la infanoj de Tanzanio frekventis lernejon ‒ kaj se, tiam nur por kvar jaroj aŭ malpli ; [kaj] 85 elcentoj de la plenkreskuloj estis ‒ egale en kiu lingvo ‒ analfabetoj. La lando havis nur du afrikajn inĝenierojn, dek du kuracistojn kaj elbe tridek personojn kun universitata diplomo en nenatursciencaj fakoj.

Tion oni ne povas vere nomi reatingo „de la progreso en Eŭropo kiel sekvo de la renesanco” ! Krome oni povus respondi al Senghor, vide al la amasaj detruoj dum la koloniaj konkeroj, per ripeto de la retorika demando de Albert Memmi :

„Kiel oni povas kuraĝi kompari la avantaĝojn kaj la malavantaĝojn de la koloniado ? Kiaj avantaĝoj, eĉ se ili estus miloble pli gravaj, povus akceptigi tiajn internajn kaj eksterajn katastrofojn ?”

Trans la demando de Memmi kaj la fakta pruvo de Nyerere necesas konstati, ke la vidmaniero de Senghor troviĝas rekte ene de la baroj de la „ideo de servado”, kiu instruas kaj stiras la koloniajn projektojn. Per sia uzado de la infanec-metaforo, per tio ke li defendas la suferadon kiel certigo de estontaj avantaĝoj, per sia opinio, ke koliniismo „estas historia neceso, el kiu estiĝos la bono”, per tio ke li direktas la atenton al koloniaj kontribuaĵoj, sen eĉ nur parte bedaŭri tion, kion Afriko perdis pro sia sklaviĝo kaj koloniiĝo, per sia fervora klopodado fari el „eŭropaj kontribuaĵoj” ian „elekton”, per ĉio ĉi Senghor papagumas la „mission civilisatrice” [„civilizan mision”]. Lia pensado, por esprimi tion alivorte, limigas sin al la horizonto de la ideo, ke la destino de Afriko estas „esti dominata de la okcidento”.

Chinua Achebe notas, ke ekzistas „400 jarojn longa epoko de la 16-a ĝis la 20-a jarcento”, en kiu oni verkis en misuza maniero pri Afriko, kio evoluis al tradicio de torditaj ideoj, kiujn la aŭtoroj tra la jarcentoj ĉiam denove uzadis por tiri el ili „materialon” por siaj libroj. Jen la sistema uzado de krustitaj kaj stakitaj konceptoj kaj negativaj ideoj, kiuj prezentas la ideon pri Afriko ‒ en okcidente bazita imago. Tiaspeca verkado akompanas la imagon kaj firmigas la bildon de Afriko kiel lando de paganoj, kiu bezonas civilizan konker-kampanjon. Tiu verkado iras sampaŝe kun la samtempe okazanta procezo de perforta batalo kontraŭ ĝuste tiuj popoloj, kiujn ĝi tiamaniere priskribas. Said nomas tion „ekonteorio de la imperiismo”, muntaĵo de bildoj kaj de imagoj, laŭ kiuj la ideo kaj la destino, kiun ĝi difinas, estas artikulata kaj pravigata.

Necesas memori, ke tiu „ekkonteorio de la imperiismo” trovas sian lastan fonton kaj pravon, sian metafizikan akriĝon, en aspektoj de pensado de la ikonoj de la moderna tradicio de okcidenta filozofio. La grandaj pensistoj de tiu tradicio ‒ Locke, Hume, Hobbes, Kantio, Hegelo ktp ‒ havis ĉiuj aliron al tiu kompendio , al tiu „stakejo de torditaj konceptoj”, kaj uzis ĝin. Esprimante kaj artikulante siajn diversajn perspektivojn, ili glatigis la malrespektajn asertojn de tiu „tordita” „stakejo” kaj donis al ĝi gravecon. Ili faris tion, per tio ke ili artikulis la ideon kaj donis metafizikan fundamenton al la destino, kiuj estis donitaj kaj konfirmitaj de la historiaj kondiĉoj de sia propra filozofiado. Malantaŭ la multaj kaj diversaj perspektivoj de la moderna okcidenta tradicio de filozofio oni trovas en diversaj ŝtupoj la strangan opinion, ke eŭropa moderneco, por diri tion klare, rilatas per si mem izomorfe al la homeco de la homo. Kiel Gianni Vattimo rimarkigas, tio estas „kvazaŭ oni dirus : Ni eŭropanoj estas la plej bona speco de homeco” kaj „la tuta evoluo de la historio estas strukturita laŭ tio, pli kaj pli amplekse ekkoni tiun idealon.” La Okcidento vidas sin kaj kiel ideon kaj samtempe kiel ties manifestiiĝon ! La ideo, kies civiliza „avantaĝo”, kiel kaj Davidson konstatis, okcidentigis Afrikon, estis kreita por ke ĝi glutu tiun saman ideon ‒ hokon, fadenon kaj sondilon ‒, kiu direktas kaj stiras la logikon de la opinioj pensataj de Senghor. En tiom ellaboris nian inventaradon, ke trans la fino de la koloniismo la projekto de dominado, kiu estas ĝia praktiko, daŭras en la humileco de vivmaniero kaj mempercepto de la okcidentiĝinta Afriko. Gia obstino konsistas el malgranda, sed persista resto de internigita ekstravertiteco enfokusigita sur la Okcidento. En tiu kunteksto ni devas nun meti la centran demandon : Kio estas ĝis nun la esenco de nia postkolonia stato ?

Armita per sia propra ideo pri si mem kaj en la politika kaj armita disputo, Afriko ekde la fino de la 1950-aj jaroj finis la rektan kolonian regadon. Necesas teni en la memoro, ke tio tiam ne trafis sur ĝeneralan konsenton. Kiel Gerald Caplan konstatis : „En 1960, rezolucio kun la postulo de sendependeco de ĉiuj kolonioj en la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj estis rifuzita de ĉiuj eŭropaj koloniaj potencoj, Britio, Francio, Portugalio, Belgio kaj Hispanio ‒ plus Usono kaj Sud-Afriko”. Tiel do okazis kontraŭ grandegaj rezistoj, ke peco post peco la formala sendependeco estis certigata. Ĉe tio Afriko, kune kun la cetera koloniigita mondo, kiu ĝis tiam estis ekskludita el la historio, forte revnenis en la realecon de la homa historia ekzistado. Kaj la koloniiginta mondo, la Okcidento, transigis al la nove en la sendependecon lasitaj ŝtatoj en ĉiuj aspektoj de internaciaj ekonomio kaj politiko1958 ĝis hodiaŭ nur la absolutan minimumon, kiuj ĝi ĉiurilate kontrolas. Certe, Fanon skribis en 1958 :

„La 20-a jarcento estos mondskale ne nur la erao de atomsciencaj malkovroj kaj interplanedaj esploradoj. La dua transformego en tiu epoko estos nekontesteble la konkero de la teritorioj fare de la popoloj, al kiuj ili apartenas.”

Sed se ni retrorigardas, ni vidas ne nur grandajn atingojn, sed ankaŭ same grandajn seniluziiĝojn. Se ni rigardas nian plej junan historion ekde la tagoj de Fanon, ni vidas, ke la iam koloniigitoj estas nun sub diversaj vualoj estas rekoloniigataj. Ĉar ili efektive repostulis grandskale la „teritoriojn, kiuj apartenas al ili”, sed la iam koloniigitoj preterlasis repostuli sian propran historian ekzistadon kaj la regadon super ĝi. Pli ol en Azio aŭ Latinameriko tio estas aparte la kazo en la postkolonia Afriko. Kiel unu el la tragikaj-komikaj figuroj de Sembène Ousmanes en sufiĉe akra momento de angoro koncedas :

„Ni estas nenio ol kraboj en korbo. Ĉu ni volas okupi la lokon de niaj okupintoj ? Ni havas ĝin. … Sed kion tio ŝanĝas ĝenerale aŭ aparte ? La kolonia mastro estas pli forta, pli potenca ol iam ajn antaŭe, ĉi tie, en tiu ĉi loko.”

Kiel estingi la kolonian restaĵon, kiu daŭre regas „el nia interno” la realecon de la nuntempo ? Kiel ni jam konstatis, ekzemple ĉe Senghor, tiu estas la restaĵo de la koncepto de la kolonia Eŭropo pri historio kaj ekzistado ; la internigita ideo, kies spuroj prezentas la lamentindan heredaĵon de nia nuntempo. Sed hodiaŭ la falseco de tiu ideo kaj tiu de la ĝenerala destino, kiun ĝi pretekstas, estas ne kontestataj.

Oni ne forgesu, ke la forigo de koloniismo per la armiloj kaj per politikaj alfrontiĝoj devas esti ne nur la ĉesigo de korpa perforto, kiu ebligis la koloniismon, sed eĉ pli gravas la fino de la arogo, kiu donis al ĝi intelektan kaj moralan pezon. Kongrue kun Rusoo oni devas ekkoni, ke perforto ‒ por aŭ kontraŭ la koloniismo ‒ ne povas doni politikan aŭ moralan sankcion al ĝiaj sekvoj. Tia sankcio estas la rezulto de intelekta pensado. En nia nuntempa postkolonia stato nepre necesas konstati, ke la iamaj koloniaj mastroj, la okcidentaj potencoj, okupas dominantan pozicion, kaj tion ne nur per la forto de siaj armiloj, sed ankaŭ per la „« modeloj » de kresko kaj disvolvado”, kiujn ili kreis kaj kiuj „estas hodiaŭ ĉie akceptitaj”. Koloniigo ne nur detruis la vivmanieron, per kiu la antaŭkolonia Afriko vivis sian ekzistadon ; per la detruado de la antaŭkolonia Afriko ĝi faris Afrikon dependa kaj humila satelito de la Okcidento.

Koloniigo starigis samtempe la intelektajn parametrojn, la „modelojn de kresko kaj disvolvado”, la operacie kaj decide efikas sur la realecon de la nuntempo. En la kadro de la multegaj sisteme uzataj memkompreneblaĵoj kaj metode akumulitaj scioj (en kiu kaj per kiu la homaro. interpretante sin mem, komprenas sin kaj reguligas sian rilaton al la natura ĉirkaŭaĵo), ene de la simetrio de konceptoj, modeloj, ideoj kaj interpretoj, kiuj konsistigas la paradigmojn de sciado kaj de teĥnika kono de la homaj sciencoj kaj de la moderna teĥnologio, kaj ene de tiu kompleksa amasiĝo de konceptaj instrumentoj de sciado kaj de ĝia kreado, oni aldonis al tiu „giganta kuŝejo de torditaj konceptoj” la ideon de kontinento kiu de la naturo estas misfunkcia kaj nekapabla zori pri si mem. La mito de nature malfavorata pli malhela parto de la homaro estis konservata kaj disvastigata. Kaj la ĉiutage ripetataj novaĵoj pri Afriko ‒ gentekstermo, homfaritaj malsat-mizeroj, korupto ‒ donas substancon al tiu ideo aŭ al tiu bildo de kontintento, kiu fordonis sin al la infero. En ĉio, kion oni perdis el la vido, troviĝas la fakto, ke Afriko estas hodiaŭ malgraŭ sia sendependeco kontinento, kiu estas malrekte regata de la Okcidento. Koloniismo en la maniero de black face ‒ la okcidentiĝinta Afriko ‒ estas nur fasado, la figfolio, sub kiu la dominado de la Okcidento neĝenate daŭras. Kiel en la pasinteco, tiu rompita parto de la nuntempa Afriko estas en sia korupta nekapablo la hundorimeno de eksterlanda fremddecido ; la troja ĉevalo, kiu entenas niajn daŭrajn malvenkojn. Martin Plaut, analizisto ĉe BBC Afriko, rakontas al ni :

Se oni veturas ĉirkaŭ multaj afrikaj urboj, oni konstante renkontas la blu-blankajn … UN-flagojn kaj -insignojn. Iliaj blankaj veturiloj troviĝas en la malantaŭaj anguloj de la kamparaj regionoj. Tre ofte oni havas la impreson, ke UN-reprezentantoj scias almenaŭ same multe, se ne pli, pri [afrikaj] landoj kiel [afrikaj] ministroj, el kiuj multaj pasigas pli da tempo por flegi siajn politikaj karierojn ol la loĝantojn de siaj elektodistrikto. Oni povas nur malfacile eviti la konkludon, ke Afriko, se ĝi ne estas rekoloniigata de la UN, kun certeco estas regata en la sama mezuro el Novjorko kiel el la afrikaj ĉefurboj. La ministroj kaj ministrejoj, kiuj ne radikas en la lokaj vivkondiĉoj, estas vivtenataj de eksterlanda subteno en sia ofico, per ofica misuzo. Kaj tiel la „korupteco”, kiel rakontas al ni Elizabeth Blunt alia analizistino de BBC Afriko, „kostas al la kontinento preskaŭ 150 miliardojn da dolaroj jare”. Certe, ĉio ĉi ne estas nova. Antaŭ la sendependiĝo de Afriko Fanon konstatis, ke „sendependeco” ‒ sen elimini la longtempajn efikojn de kolonia regado kaj transformi ĝian realecon al tiu mezuro, kiun ĝi celas per sia nomo ‒ povas esti ne pli ol „minimumo da readaptiĝo, kelkaj reformoj ĉe la pinto de la glacimonto, flago kaj, tute malsupre, la nedividita amaso, por ĉiam « mezepokigita », por ĉiam kaptita en la pasinteco”.

Ĝis hodiaŭ kaj ĝenerale tio estas la realeco de la sendependa Afriko. Ĉiu afrika ŝtato havas sian flagon, kiu priskribas la geografian terenon, ene de kiu specifaj okcidentiĝintaj elitoj (franclingvaj, anglalingvaj ktp) surkoste de la granda plimulto vivas en koloniaj vivstiloj, dum tiu estas degradita al ekzistado en arĥaikaj vivkondiĉoj kaj rigidiĝinta en dematitaj tradicioj. Ĉio ĉi okazas krome kun implicita kaj eksplicita instigado ‒ de la financa kaj milita subteno ‒ de la eksaj koloniaj mastroj. Said konstatas tiurilate :

„Fakte tio signifas, ke estas nek programo nek procezo nek vizio, esti sendependa arabo aŭ nigrulo [afrikano] aŭ indoneziano. Ĝi ne estas multe pli ol agrabla elirpunkto, ekde kiu la reala, la streĉa laboro povus komenciĝi.”

Tiu „reala, streĉa laboro” post la formala fino de la kolonia regado, de la kultura, ekonomia kaj politika alistrukturado kaj la pripensado de la esenco kaj de la substanco de la sendependeco estis neniam farata. Anstataŭ tiu „streĉa laboro” oni enpotencigis kaston de okcidentiĝintaj afrikanoj, kaj „tiu kasto”, diras Fanon, „faris nenion alian ol senŝanĝe transpreni la heredaĵon de la ekonomio, de la pensmanieron kaj de la institucioj, kiun la koloniismo postlasis”.

La „reala, la streĉa laboro”, kiun Said indikas, estas la kritiko de tiu „heredaĵo”, la kritiko kiu celas rigardi trans la „modeloj de kresko kaj de disvolvado”, kiuj maskas, prezentas, instituciigas kaj konservas la domindadon. Ĉar la „heredaĵo” de la koloniismo regas daŭre la realecon per ideoj kaj konceptoj. La „reala laboro” estas do unue tiu sistema kritiko de la okcidenta tradicio, kiu tenas tiujn „modelojn” vivaj, kaj krome samtempe kritika kribrado de tiuj tradicioj ‒ eŭropaj kaj afrikaj ‒ kun la celo de nova sintezo.

Tion celas Amilcar Cabral per „selekta analizo de la valoroj de la kulturo ene de la kadro” de niaj bezonoj kaj necesoj. Tiel ni povas ĝuste utiligi nian nunan situacion kaj antaŭenigi la okazantan procezon de malkoloniiĝo. La celo ne estas rifuzi la Okcidenton aŭ sekvi nur nian indiĝenecon, sed kun la vido al la necesoj de nia travivata nuntempokonstrui kaj plu disvolvi konkretan sintezon. Ĉe tio la celo estas superi la restaĵojn de nia kolonia pasinteco, nome la „modeloj de kresko kaj disvolvado”, kiuj konservas la okcidentan hegemonion kaj estas la kerno de nia postkolonia stato. Tiu superado en kunteksto kun la esplorado de la eblecoj de nia fakte hibrida heredaĵo eble povas krei la kuntekston, en kiu ni, je nia avantaĝo, povas rekte influi la vivatan ekzistadon de la granda plimulto de la popoloj de Afriko. Alie ol la Okcidento, Afriko spertis la moderniĝon ne kiel rezulton de interna procezo de historia transformado, sed de konkero ; kaj do nia postkolonia nuntempo devas, por respondi al ĝiaj postuloj, konscie estigi tian procezon de transformado : procezon de transformado, kiu estiĝas el tio, ke oni reagas al lokaj bezonoj. Nia postkolonia nuntempo devas fariĝi tempo, en kiu la atingoj de la sendependeco solidiĝas per la kultura-materia transformado de la iam koloniigita teritorio kun la celo de ĝia soci-ekonomia funkcieblo kaj de la praktika-konkreta disvolvado de amas-partoprenigaj formoj de demokratia administrado. Tio devas esti formoj de demokratia memdecido, kiuj estas travideblaj kaj aplikas formalajn procedurojn kaj metodojn kaj kiuj baziĝas sur niaj specifaj bataloj kaj siaj malsamaj historioj.

Tiel kiel iam kristanismo kaj civilizacio servis al la celo de konkero kaj etendo de la imperio, la Okcidento konservas hodiaŭ sian hegemonion per programoj, kiuj estas priskribataj per formuloj kiel „good governance [bona regmaniero]”, „tutmonda stabileco”, „disvolvado”, „ekonomia kresko”, „internacia kunlaborado”, „nutraĵhelpo”, „kulturinterŝanĝprogramo”, „homrajtoj”, „jurŝtato” ktp. Tiuj kod-vortoj estas uzataj, por plilongigi la antaŭregadon de la Okcidento trans la kolonian pasintecon. La defio de nia nuntempo estas, eltrovi, kiel disvolvi koncepton por povi nove trapensi la faktajn interesojn, kiuj kaŝiĝas malantaŭ tiuj kodvortoj, dum ni samtempe batalas kontraŭ la dominado, kiu estas daŭrigata per tiuj kodvortoj.

La defio, antaŭ kiu ni staras, estas la trapensado de la ebleco, kiel oni povas trarompi la okcidentan hegemonion, dum oni samtempe formulas kontraŭajn konceptojn, kiuj stabiligas nian liberecon. Per tio ke ni malkaŝas la interesojn kaj celojn, kiuj kaŝiĝas malantaŭ tiuj kodvortoj, niaj klopodoj devas celi pridubigi la submetiĝon de la elitoj kaj samtempe disvolvi formojn de vera postkolonia demokratia ekzistado. La Okcidento daŭrigas hodiaŭ sian potencon per stirado de la ideoj, kiujn li „semis” en la pasinteco (ni memoru pri Senghor !). Ni devas trovi vojojn por vidi trans tiu „semitaĵo”. Tiurilate la sola, kion ni povas kategorie diri, kaj tie mi pruntas la vortojn de la juna Markso, ke ni „en anticipos la estontecon per niaj dogmoj”, sed „prefere klopodu, per kritiko de la malnova mondo, malkovri la novan mondon”. Kiel Gramŝo diras, la tasko de inventariado estas trarigardi kaj kribri la senfinan kvanton da spuroj, kiuj konsistigas la realecon de nia travivita ekzistado ; koncepti kritikan-metodan esploradon de la pasinteco, kun la vido al la aktualaj postuloj kiel ankaŭ al la alstrebenda estonteco ; kaj firmigi nian sendependecon, dum ni samtempe deĵetas la restintajn malhelpojn, kiuj ĝis hodiaŭ estas la realeco de nia postkolonia stato. Ĉar, kiel Herbert Marcuse konstatis antaŭ longa tempo, tiu stato ne estas la malnova koloniismo kaj imperiismo (eĉ se la diferenco en kelkaj aspektoj estas troigita : [ĉar] apenaŭ ekzistas fundamentaj diferencoj inter rekta regado fare de la metropola potenco kaj regado farata de la ennaskita loĝantaro mem, kiu funkcias nur surbaze de la moŝta gvidado fare de metropola potenco). La objektiva kialo de la tutmonda batalo ne konsistas en tuja kapitaleksporto, resursoj [aŭ] abundec-produktado. Temas pli ĝuste pri la danĝero de subfosado de la establiĝinta hierarĥio de mastro kaj servisto, de supro kaj malsupro, hierarĥio, kiun la nacioj de havuloj kreis, ĉu kapitalistaj aŭ komunistaj.

Tsenay SEREQUEERHAN.

NOTO

1. Lia entnolingva nomo : Antonio Gramsci [elparolu : antO­nio grAmŝi]. -vl

Tradukita el „Monthly Review” 2-2010 en la germanan de Vera Glitscher, elgermanigita el Marxistische Blätter, kaje­ro 3, oktobro 2010, p. 28-36 de Vilhelmo Lutermano.