Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Usono : la opozicio alfrontas la plej grandan premadon fare de FBI
de Jean-Guy ALLARD  
13a novembro 2010

La Komitato por Kontraŭstari la Subpremadon fare de la FBI – (Committee to Stop FBI, angle) ĵus lanĉis el Usono urĝan alvokon al la internacia solidareco por aliĝi al kampanjo de apogo al la aktivuloj de homaj rajtoj, kiuj ricevas perfortajn atakojn fare de la federacia polico, pro sia laboro kontraŭ la usonaj militaj enmiksiĝoj en eksterlando.

La kontraŭregistara grupo memoras en la retejo stopfbi.net, ke la 24-an de la pasinta septembro taĉmentoj de FBI eniris domojn de aktivuloj, inter kiuj troviĝas tiuj solidaraj kun la luktoj en Palestino kaj Kolombio. La razioj por serĉado de „suspektatoj” kaj polica entrudiĝo en domojn okazis en Ilinojso, Minesoto, Kalifornio kaj Nord-Karolino.

La aktivuloj de Ilinojso, Minesoto kaj Miĉigano ricevis alvokojn por prezentiĝi antaŭ Granda Ĵurio, metodo vaste uzata de la polico por timigi homojn, kiuj, se ili ne akceptas deklari, povas ricevi karcerpunojn.

Tio estas „trouzo de povo de la FBI klare preparita por estigi timon inter tiuj kiuj kuraĝas lukti por la paco kaj la justeco”, substrekis la komitato defendanta la rajton de la civitano evoluigi internacian solidaran laboron sen premoj.

La komitato denuncas la „serion de atakoj” de la FBI ne nur kontraŭ aktivuloj de la homaj rajtoj sed ankaŭ „kontraŭ la arabaj kaj islamaj komunumoj kaj la enmigrintoj en Usono”.

„Tio estas daŭrigo de la premado de la opozicio en Usono ekde la tempo de makartismo, de la akra premado de la popolaj movadoj de COINTELPRO kaj, pli laste, de aktivuloj por la klimata justeco”, substrekas la grupo kiu konstatas „kreskantan malamon de la dekstrularo”.

La komitato alvokas la aktivulojn kontraŭ la milito, favore de la homaj rajtoj, „la aktivulojn de la internacia solidareco, la aktivulojn kontraŭ-rasismaj” agadi en solidareco kun la viktimoj de la polica premado, kaj ili adresas la denuncon al la usona ambasadejo en sia lando.

La 30-an de la pasinta septembro la konata komunikistino Amy Goodman substrekis en komento, ke en la frumateno de vendredo, la 24an de septembro, „agentoj de la FBI perforte kaj armite eniris en plurajn domojn de aktivuloj kontraŭ la milito, kaj dum horoj kontroladis ilin”.

La FBI „konfiskis personajn kaj porteblajn komputilojn, fotojn kaj aliajn personajn objektojn”, precizigis la komunikistino, denuncante ke la viktimoj „ricevis ordonon prezentiĝi antaŭ granda ĵurio en Ĉikago”.

„Temas pri la plej lasta okazaĵo en la nuntempaj atakoj al la opozicio en Usono, kiu persekutas porpacajn aktivulojn kaj akuzas ilin apogi « eksterlandajn teroristajn organizaĵojn »”, ŝi substrekis.

Altiras la atenton, ke tiu ĉi daŭra premado de la FBI en Usono ne ricevas la plej etan spacon en la internaciaj gazetaraj agentejoj, kiuj ne maltrafas ŝancojn misinformadi, kalumnii, ofendi, por nigrigi la progresemajn landojn.

Jean-Guy ALLARD.

Elhispanigita de Norberto DÍAZ GUEVARA