Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
msf-bulteno 2010-11
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
13a novembro 2010

Monda Socia Forumo (MSF)

Bulteno novembro 2010

La 9-an de novembro 2010

Enhavo

- 1. La publika konsultado reorientas la temojn de Dakaro

- 2. Strategia debato

- 3. Komunumaj radioj, ŝlosilaj agantoj de la tutmonda civitanaro

- 4. Raportado pri la Forumo por la Rajto je Nutriĝo kaj je la Nutraĵa Suvereneco

- 5. MSF rete

- 6. Agendo

1. La publika konsultado reorientas la temojn de Dakaro

Surbaze de diversaj kontribuaĵoj, la 11 centraj temoj proponitaj en julio, kiuj determinos la strukturon de la venonta Monda Socia Forumo, okazonta en Dakaro de la 6-a ĝis la 11-a de februaro 2011, estas modifitaj, kaj dekdua estas aldonita. La enskribiĝo okazos tre baldaŭ en la reto.

Jen pli da informoj :

2. Strategia debato

Malkovru la novajn artikolojn pri la strategiojn de la movadoj kaj okazaĵojn kiuj enskribiĝas en la procezon de la MSF direkte al Dakaro :

Strategiaj debatoj de okazaĵoj

Ten Years Later : Challenges and Proposals for Another World Possible [Dek jarojn poste : Defioj kaj proponoj por Alia Mondo Ebla]

II Foro Social de Estados Unidos continúa ganando fuerza (nur en la hispana)

Social Movements Assembly Declaration from the Americas Social Forum [Asembleo de sociaj movadoj Deklaro el la Socia Forumo Ameriko]

Protagonismo Popular Latinoamericano (nur en la hispana)

Laŭtemaj strategiaj debatoj

Contribution of Hee-Yeon Cho to the WSF Debate

[Kontribuaĵo de Hee-Yeon Cho al la debato de la MSF]

Estamos viviendo una profunda Crisis Civilizatoria

[Ni travivas profundan krizon de civilizacio]

3. Komunumaj radioj, ŝlosilaj agantoj de la tutmonda civitanaro

La 10-a Konferenco kaj Asembleo de la AMARC okazos en Sudameriko por la unua fojo. La akcepto-urbo estos Laplato, Argentino, de la 08-a ĝis la 13-a de novembro 2010. La renkontiĝo kunigos pli ol 500 komunumajn radioĵurnalistojn el la tuta mondo. La komunumaj radioj estas eksperimentoj de partopreno, tra mikrofonoj, de la komunumoj, ĉu lokaj, ĉu teritoriaj, ĉu laŭtemaj aŭ lingvaj. Temas pri diversaj eksperimentoj, kies komuna trajto estas ilia serĉado de alternativa traktado de temoj kiuj formas la civitanojn. Pli da informoj jene :

4. Raportado pri la Forumo por la Rajto je Nutriĝo kaj je la Nutraĵa Suvereneco

Ĉirkaŭ la temo „La demokratio devas nutri la civitanojn” la Forumo por la Rajto je Nutriĝo kaj je Nutraĵa Suvereneco, kiu okazis de la 16-a ĝis la 18-a de oktobro 2010 en Niameo, (Niĝero), kunigis pli ol mil partoprenantojn. Vidu la fotojn, la filmetojn kaj la artikolojn pri la okazaĵo : http://www.alternativeniger.org/

5. Reta MSF

a) Ciranda

Ciranda estas iniciato de partoprenantoj de la Monda Socia Forumo kiuj kuniĝas por organizi dividitajn raportojn pri la okazaĵoj surbaze de alternativaj vidpunktoj, kolektivaj laboro kaj agadoj de la alternativaj komunikiloj. Nun artikoloj pri la puĉo en Honduro estas emfazataj. Jen pli da informoj :

b) Socia Forumo Radioj

Konu la Forumon de Radioj, spaco dividita de la radioj kiuj partoprenas en la procezo de la Monda Socia Forumo kaj kiuj enhavas produktojn de libera informado en radia formato. Jen pli da informoj :

c) Open FSM [Malfermita MSF]

Partoprenu en la socia reto kiu kunigas aktivulojn en la tuta mondo kiuj identigas sin kun la Ĉarto de Principoj de la MSF. Tiu ĉi malfermita virtuala spaco ebligas la interŝanĝon de informoj kaj okazigon de debatoj inter la partoprenantoj de la MSF-procezo. Jen pli da informoj :

d) WSF TV

La retejo uzeblas por gastigi filmetojn faritajn de iu ajn persono aŭ organizaĵo kiu identigas sin kun la Ĉarto de Principoj de la MSF. Jen pli da informoj :

e) Virtual Media Center

Virtuala gazetara salono starigita por kontribui al la procezo de la Monda Socia Forumo 2010 kiel referenco por ĵurnalistoj kaj komunikiloj pri la eventoj kiuj okazos en Dakaro 2011. Vi trovos tie eltiraĵojn el la monda gazetaro en pluraj lingvoj, komunikaĵojn, informojn kaj aliajn materialojn, kiel ankaŭ simbolojn kaj bildojn en alta grafika kvalito. Jen pli da informoj :

6. Agendo

2010, novembro

- 10-a Monda Konferenco kaj Asembleo de la AMARC

loko : Laplato [La Plata], Argentino

dato : de la 8-a ĝis la 13-a de novembro

Kontakto : amarc.alc@amarc.org

retejo : http://amarc10.org / http://amarc10...

- Semajno kontraŭ la muro de rasdisigo kaj komunikila maratono

loko : Tutmonda

dato : de la 9-a ĝis la 16-a de novembro, kaj la 12-an kaj la 13-an de novembro por la maratono

Kontakto : semajno : Gemma ‒ gemma@stopthewall.org / maratono : Hilde kaj Soraya ‒ bds@ciranda.net

retejo : http://stopthewall.org/latestnews/2... kaj ]->http://www.ciranda.net/mot169]

- 5-a Socia Forumo Tut-Amazonio

loko : Santaremo [Santarém], Brazilo

dato : de la 25-a ĝis la 29-a de novembro

kontakto : contato@forumsocialpanamazonico.org

retejo : www.forumsocialpanamazonico.org

2010, decembro

- Laŭtema Monda Forumo pri Porpaca Edukado, Esplorado kaj Kulturo

- Forumo pri migradoj en Bruselo

dato : de la 17-a ĝis la 19-a de decembro

kontakto : Kamal Lahbib ‒ lahbib_2006@menara.ma / Hamouda Soubhi ‒ hsoubhi@alternatives.ca / Mohamed Ghatas ‒ fmas@menara.ma

Agendo 2011

Februaro

- Monda Socia Forumo Dakaro

loko : Dakaro [Dacar], Senegalo

dato : de la 6-a ĝis la 11a de februaro

kontakto : Secrétariat du Conseil du Forum Social Africain [Sekretariejo de la Konsilantaro de la Afrika Socia Forumo]‒ asf@africansocialforum.org , webmaster@africansocialforum.org / Secrétariat national du comité d’organisation [Nacia sekretariejo de la organiz-komitato] ‒ secretariatcomiteforumdakar@yahoo.fr / secretariat@africansocialforum.org

retejo : http://fsm2011.org/fr

Majo

- Socia Forumo San-Paŭlo

loko : San-Paŭlo [São Paulo] (Brazilo)

dato : majo

kontakto : fssp2011@gmail.com / Twitter : @_FSSP

retejo : http://forumsocialsp.org.br

Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)

adreso : Rua General Jardim, 660, 7-a etaĝo, San-Paŭlo [São Paulo], SP, Brazilo, 01223-010

retpoŝte : fsminfo @ forumsocialmundial.org.br

retejo : www.forumsocialmundial.org.br

Sendita al vlutermano@gmail.com pere de Jaiminho :

Tiu ĉi bulteno estis tradukita al la franca de Nicolas Haeringer kaj elfrancigita de Vilhelmo Lutermano