Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Malantaŭ la puĉo en Ekvadoro - La dekstrularo atakas la ALBA-n
de Eva GOLINGER  
8a oktobro 2010

Organizaĵoj pagataj de USAID kaj NED petas la eksiĝon de la prezidanto Correo apoge al la ŝtata perfortaĵo komencita de ekvadoraj policaj frakcioj profunde penetritaj de Usono.

Nova intencoj de perfortaĵo kontraŭ lando de la Bolivara Alianco por la popoloj de nia Ameriko (ALBA) atencas la latinamerikan integriĝon kaj la avancon en la procezoj de demokratia revolucio. La dekstrularo atakas. Ĝia sukceso en 2009 en Honduro kontraŭ la rgistaro de Manuel Zelaya plenigis de energio, forto kaj fido la dekstrulojn por povi agresi la popolojn kaj registarojn de revolucio en Latinameriko.

La balotoj de dimanĉo la 26an de septembro en Venezuelo, kvankam tio estis sukceso ĉefe por la Unuiĝinta Socialisma Partio de Venezuelo (PSUV), donis spacon al la plej reakciaj kaj danĝeraj malstabiligaj fortoj, kiuj servas la imperiismajn interesojn. Usono sukcesis meti siajn kernajn pecojn en la Nacia Asembleo de Venezuelo donante al ili bason por avanci kun ĝiaj konspiraj planoj por subfosi la venezuelan demokration.

La tagon post la balotoj en Venezuelo la porpaca gvidantino en Kolombio, Piedad Córdoba, estis senigita de la Nacia Prokurorejo je siaj rajtoj kiel senatanino de la Respubliko de Kolombio, surbase de akuzoj kaj falsaj pruvoj. Sed la atako kontraŭ la senatanino Piedad simbolas atakon kontraŭ la fortoj de la progreso en Kolombio, kiuj serĉas verajn kaj pacajn solvojn al la milita konflikto travivata dum pli ol 60 jaroj.

Kaj nun, ĵaŭde la 30an de septembro, Ekvadoro perbate vekiĝis. Malobeemaj policanoj okupis plurajn lokalojn en la ĉefurbo Quito kreante kaoson kaj panikon en la lando. Supozeble, ili plendis kontraŭ la nova leĝo aprobita de la Nacia Asembleo en merkredo, ĉar laŭ ili ĝi malgrandigis iliajn laborajn utilojn.

La prezidanto Rafael Correa klopodis glatigi la situacion kaj alparolis la malobeemajn policanojn, sed li estis atakita pere de solidaj objektoj kaj larmigaj bomboj, kio kauzis al li vundon en la kruro kaj spiromankon pro la gaso. Li estis translokita al la milita hospitalo en la urbo Quito, kie li estis poste sekvestrita kaj perforte restigita sen povi eliri.

Dume, popolaj movadoj surstratiĝis en Quito postulante la liberiĝon de sia prezidanto, demokratie reelektita pasintjare kun granda plejmulto. Miloj da ekvadoranoj levis sian voĉon apoge al la prezidanto Correo, kun la intenco repreni sian demokration de la manoj de la perfortaj fortoj kiuj klopodis al la deviga rezigno de la nacia registaro.

Kvankam la okazaĵoj estas en daŭra evoluo kaj la prezidanto Correa restas sekvestrita de la perfortaj policanoj, ekzistas eksteraj faktoroj engaĝitaj en tiu intenco de perfortaĵo, kiuj denove movas siajn figurojn.

POLICO PENETRITA

Laŭ la ĵurnalisto Jean-Guy Allard, oficiala informo de la ministro de Defendo de Ekvadoro, Javier Ponce, publikigita en oktobro de 2008 diskonigis „kiel usonaj diplomatoj dediĉis sin al subaĉetado de la polico kaj de la armitaj fortoj”.

La informo asertis, ke policaj frakcioj „havas neformalan ekonomian submetiĝon al Usono por la pago de informantoj, kapabligo, ilaro kaj agado”.

Reage al la informo la ambasadorino de Usono en Ekvadoro, Heather Hodges, declaris „i laboras kun la registaro de Ekvadoro, kun la militistoj kaj kun la polico por gravaj sekurecaj celoj”, pravigante la kunlaboradon. Laŭ Hodges, la laboro kun la sekurecaj fortoj de Ekvadoro rilatas al la „ukto kontraŭ la narkotaĵa trafiko”.

LA AMBASADORINO

La ambasadorino Heather Hodges estis taskita de la tiama prezidanto George W. Bush iri al Ekvadoro en 2008.

Antaŭe, ŝi sukcesis kiel ambasadorino en Moldovia, socialista lando antaŭe parto de Soveta Unio. En Moldovia ŝi lasis la semon por „revolucio de koloroj” sensukcese okazinta en aprilo de 2009 kontraŭ la plejmulto elektita de la komunista partio en la parlamento.

Hodges estris la Oficejon de Kubaj Aferoj kiel vicdirektorino en 1991, kiu estas instanco de la Ŝtata Oficejo dediĉita stimuli la malstabiligon en Kubo. Du jarojn poste ŝi estis taskita en Nikarakvo por firmigi la demarŝojn de Violeta Chamorro, prezidantino elektita de Usono post la malpura milito kontraŭ la Sandinista registaro kiu eksigis ŝin de la povo en 1989.

Kiam Bush taskis ŝin iri al Ekvadoro, tio estis kun la intenco semi la malstabilecon kontraŭ Correo, kaze ke la ekvadora prezidanto malakceptu submetiĝi al la agado de Vaŝingtono. Hodges sukcesis kreskigi la buĝeton de USAID kaj NED por sociaj organizaĵoj kaj politikaj grupoj stimulantajn la interesojn de Usono, eĉ en la aborigena komunumo.

Post la reelekto de la prezidanto Correa en 2009, surbaze de la nova konstitucio aprobita en 2008 de solida plejmulto da ekvadoranoj, la ambasadejo komencis stimuli malstabilecon.

USAID

Kelkaj progresemaj sociaj grupoj esprimis sian malĝojon pri la politiko de la registaro de Correa.

Ne estas duboj, ke ekzistas pravaj plendoj kaj postuloj al lia registaro. Ne ĉiuj grupoj aŭ organizaĵoj kiuj kontraŭas la politikon de Correa estas imperiismaj agentoj. Sed jes ekzistas frakcio ene de tiuj grupoj, kiu estas pagata kaj gvidata por estigi malstabilajn situaciojn en la lando, preter la naturaj esprimoj de kritiko aŭ kontraŭeco al registaro.

En 2010 la Ŝtata Oficejo grandigis la buĝeton de USAID en Ekvadoro ĝis pli ol 38 milionoj de dolaroj. En la lastaj jaroj totalo de $5,640,000 investiĝis en la laboro de „alcentraligo” en la lando. Unu el la ĉefaj motoroj de la programoj de USAID en Ekvadoro estas la sama entrepreno aganta kun la dekstrularo en Bolivio : Chemonics, Inc. Samtempe NED donis la kvanton de $125,806 al la Centro por la Privata Entrepreno (CIPE) por apogi la interkonsentojn pri libera komercado, la globaliĝon kaj la regionan aŭtonomecon pere de la radio, televido kaj gazetaro de Ekvadoro, kune kun la Ekvadora Instituto de Politika Ekonomio.

Organizaĵoj en Ekvadoro, kiel Civitana Partoprenado kaj Pro-Justeco disponis je mono de USAID kaj NED tiom, kiom disponis membroj kaj frakcioj de CODEMPE, Pachakutik, CONAIE, la Entreprena Aborigena Korporacio de Ekvadoro kaj la Fondaĵo Qellkaj.

Dum la okazintaĵoj de ĵaŭde la 30an de septembro en Ekvadoro, unu el la grupoj kun frakcioj pagataj de USAID kaj NED, Pachakutik, publikigis komunikon apogantan la perfortan policon kaj postulantan la demision de la prezidanto Rafael Correa, kaj kulpigis lin pro la okazintaĵoj. La grupo eĉ akuzis lin teni „diktatorecan sintenon”.

„PACHAKUTIK PETAS LA DEMISION DE LA PREZIDENTO CORREA KAJ ALVOKAS AL NUR UNU NACIA AVANGARDO

Gazetara bulteno 141

La ĉefo de bloko de la Movado Pachakutik, Cléver Jiménez, pro la grava politika kaoso kaj interna krizo, kiu estiĝis pro la diktatoreca sinteno de la prezidanto Rafael Correa, kiu perfortis la rajtojn de la publikaj oficistoj kaj de la socio entute, kunvokis al la aborigena movado, sociaj movadoj, demokratiaj politikaj organizaĵoj krei nur unu nacian avangardon por postuli la demision de la prezidanto Correa, surbaze de la Art 130, numero 2 de la Konstitucio, kiu diras, ke la Nacia Asembleo povos eksigi la prezidanton de la Respubliko en la kazoj de grava politika krizo kaj interna kaoso.

Jiménez apogis la lukton de la publikaj oficistoj de la lando inkluzive de la policanoj de armeo, kiuj mobiliziĝis kontraŭ la diktatoraj politikoj de la reĝimo, kiu klopodas perforti laborajn rajtojn atingitajn. La situacio de la policanoj kaj membroj de la Armitaj Fortoj devas esti komprenata kiel justa reago de publikaj oficistoj, kies rajtoj estis perfortitaj.

Pachakutik kunvokas por ĉi-vespere ĉiujn organizaĵojn de la aborigena movado, laboristojn, demokratiajn homojn konstrui la unuiĝon kaj prepari novajn agojn kontraŭ la diktatoreco de Correa, en defendo de la rajtoj kaj garantioj de ĉiuj ekvadoranoj.

Gazetara respondeculo

BLOKO PACHAKUTIK”

La agadlinio uzata en Venezuelo kaj Honduro ripetiĝas. Oni intencas kulpigi la prezidanton kaj la registaron pri la „perfortaĵo”, kaj poste devigi lin forlasi la povon. La perfortaĵo kontraŭ Ekvadoro estas la nova paŝo de la daŭra agreso al ALBA kaj al la revoluciaj movadoj en la regiono.

La ekvadora popolo restas en mobilizo kontraŭ la perforta intenco, dum la progresemaj fortoj de la regiono kuniĝas por esprimi sian solidarecon kaj apogon al la prezidanto Correa kaj ties registaro.

Eva GOLINGER.

Elhispanigita de Norberto DÍAZ GUEVARA