Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Multaj registaroj ne aŭskultas la voĉojn de la popoloj pri la ŝuldo
de Aldolfo PÉREZ ESQUIVEL  
7a oktobro 2005

Intervjuo al la Nobel-premiito pri paco, Adolfo Pérez Esquivel

Konversacii kun la argentinano Adolfo Pérez Esquivel, signifas eniri en diskutadon pri la sovaĝa kapitalismo, pri la novliberalismo kaj ĉiuj ties sekvoj, kaj aprezi kiom la optimismo karakterizas lian vizion pri la estonto de niaj popoloj. Mi petis tiun intervjuon kun la elstara latinamerika intelektulo, dum unu el la debato pri la ŝuldo, en la kadro de Jubileo Sur, altenativa forumo kiu havas sian duan asembleon en Kubo, kvin jarojn post sia konstituciiĝo en la jaro 2000 en Sud-Afriko.

Kiun momenton de tiu debato ni trairas ?

Ni laboras jam dum 20 jaroj pri la temo de la ekstera ŝuldo aŭ la eterna ŝuldo, kaj estas tre grave pritaksi la proceson kiun ni spertas nun kiel ĝia konsekvenco.

La mondo ŝanĝiĝis. Estas granda transfoma dinamiko, sed la meĥanismoj de dominado fariĝas pli intensaj, ne nur en la kazo de ĝirado de la ekonomiaj rimedoj, sed ankaŭ de la interezoj, kaj en tiu matematika rilato de la tri P : Pli ni pagas, Pli ni ŝuldas, kaj Pli mankas al ni.

La tutmondigo estas ĉiutage pli totala, kaj estas realo ke la riĉa mondo aproprigas al si la rimedojn kiuj apartenas al la popoloj, en pocezo kiu rilatas al la ŝuldo.

Ĉu ekzistas reala konscio pri tiu temo ?

Estas avanco en la konscio de la popoloj, sed ne en la konscio de la plej multaj registaroj, kiuj estas ankoraŭ komplete kondiĉitaj. Mi ne scias ĉu la povo obeemigis ilin, sed mi ne vidas, ekzemple, en Latinameriko, ke ili agas por alfronti entute la problemon. Tio klare videblas okaze de la Traktatoj pri Liberkomerco, kiun registaroj de diversaj landoj faras kun Usono, duflanke.

Ili faras ankaŭ akordojn pri la ŝuldo, duflanke, kun la Internacia Monfonduso (IMF) kaj la grandaj centroj de la potenco. Estas multaj, kiuj ne aŭskultas la voĉojn de la popoloj, bedaŭrinde. Ekzemple oni vidis tion kiam, post la denunco de la ŝuldotemo, komencis la tuta proceso de privatigoj, trudita de la IMF kaj la Monda Banko.

Ĉio ĉi kaŭzis la perdon de la rimedoj de niaj popoloj, kiuj transiris en la manojn de la transnaciaj organizoj.

Kion vi opinias pri la plano de Anthony Blair nuligi la ŝuldojn por kelkaj landoj ?

Tio malĝustas. Tio ne solvas la centran problemon. Temas pri paliativo por kredigi ke tiuj estas la bonuloj kiuj envere prirabas nin.

La ŝuldo estas perversa meĥanismo, pli politika ol ekonomia, kaj estas klare la manko de politika volo solvi ĝin, kaj ankaŭ la manko de la necesa unueco por alfronti kune la defiojn kiujn ni havas hodiaŭ.

Tio generis pli da malriĉeco, pli da socia ekskludo, kaj la konfliktojn kiujn ni spertas en la mondo.

Ankaŭ ekzistas alia problemo kiun oni diskutas ĉi tie, temas pri la ekologia ŝuldo. Temas pri la prirabado kiun la riĉa mondo kaj la Monda Organizo pri Komerco (MOK) trudas al la malriĉaj nacioj alproprigante al si la sciojn de la popoloj pere de patentoj.

Hodiaŭ la malriĉa mondo devas pagi al transnaciaj entreprenoj la kontrolon de nutraĵoj kiel rizo, maizo aŭ sojo. Hodiaŭ ni estas perdantaj la nutraĵan suverenecon, kaj tio estas gravega afero kaj havas rilaton kun ĉiuj trudadoj de dominado kiuj devenas ĉefe de la ŝuldo.

Elson CONCEPCIÓN P.

La intervjuo aperis en « Granma », 28-a de septembro 2005.

Traduko por la Monda Asembleo Socia (MAS) de Maria Julia Cárdenas Cápiro