Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
HORIZONTO DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA (HACE° 009
de Koffi GBEGLO  
15a septembro 2010

*************************************************

H A C E 009 junio 2010

*************************************************

HORIZONTO DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA

H A C E

Liberpensa informilo de AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA

Redaktas : Cophie PARPHES

Adreso : afrikacentro@hotmail.com

*************************************************

E N H A V O

============

MALFERME

GHENERALAJHOJ

UNUIGHO DE ESPERANTISTOJ EL LA TUTA AFRIKO

TR’AFRIK’

EL NIAJ PLUMOJ

ANONCETOJ

ANKAU NI VOLAS LERNI LEGI KAJ SKRIBI ==============================================================

MALFERME

=============

La alia mano nek sciu, nek reprenu

Tre malricha homo vizitis richisiman potenculon por havi nur ion por manghi en la tago. La richegulo estis tre donema, kaj senhezite donacis. La kompatinda homo dankis kaj foriris. Certe ankau aliaj enbezonuloj ricevadis de tiu chi richulo. Estas klare, ke tiu richulo bonfaras, char li ne estas egoisma kaj tiel pensas ankau pri la suferoj de aliaj homoj kaj tutkore helpas ilin. Chu kulpas Kotoko, kiu mortas malsate, sed rifuzas ricevi ion de tiu richulo ? Chiuj prijughu !

"Prenu, dek mil frankojn. Mi donus al vi pli, se Petro ne jhus prenis de mi dudek mil", diris la richulo al helpato. Kiam Jakobo vizitis la richulon por peti, tiu chi donacis kaj aldonis :"Almozulo, prenu tiujn kvin mil frankojn. Chiam mi donas al vi, sed vi nenion faras al mi. Kiuj prenis de mi monon hodiau, tiuj estas multaj : Petro, Jao, Tanaka, Johano, Miguel, Yu-Ting, Grenwood, Rachel, ktp. Chu vi vidas, ke mi multe donas ?". Char la malsato terure persekutis Jakobon, li ricevis la monon kaj survoje al manghovendejo, li renkontis Kotokon kaj invitis lin al mangho. Che la tablo, Jakobo deklamis la poemon de la richulo al Kotoko kaj invitis lin iri al la richulo. "Mi preferas morti ol humilighi che richulo. Mi ech ne finu la manghajhon kun vi. Tiu richulo mokas nin. Li ne estas richa, sed tia farighas. La richajhojn la naturo donas al la aliaj homoj tra li. Tial li devas disdoni ghin, ne pensante pri reciprokado. Chu neniu iam helpis lin ? Chu li pensas, ke nur per mono on helpas ? Certe ankau la homoj, al kiuj li donas, helpas lin kaj aliajn homojn ech se ne per mono. Chiu havas ion, kaj el tio donas. Mi memoras vortojn de Jesuo Kristo. Chu vi volas koni ilin ? ". Jakobo ne povis tuj respondi. Liaj larmozaj okuloj rigardis Kotokon, kiu daurigis sian parolon. "Du homoj faris donacojn. Unu donas grandan monsumon, kaj la alia, nur moneron. Jesuo demandis, el tiuj du homoj, kiu donas pli kaj kies donaco estas bona je la okuloj de DIO ?". Jakobo ne respondis. Kotoko aldonis : "La sama Jesuo diris, ke kiam oni donas per la dekstra mano, la maldekstra mano ne sciu tion". Jakobo ne povis daurigi la manghadon, fikse rigardis Kotokon, kaj ambau ploregis. Nun ne estas la momento plori, sed oni devas pripensi sian vivon. Kiel donaci ke donaco havu donacan animon.

Jes, iuj donacas per la dekstra mano, kaj tuj informas la maldekstran manon . Aliaj donacas per unu mano, sed tuj informas la alian manon kaj ankau la piedojn, dum aliaj donacas kaj informas la tutan mondon. Certe ekzistas aliaj, kiuj donacas, informas la mondon, kaj tuj reprenas la donacon per la alia mano. Tiu repreno per alia mano okazas diversmaniere, kaj tion oni ne plu diras al la tuta mondo. Ekzistas aliaj, kiuj ech ne donas, sed faras promesojn, pri kiuj ili informas la tutan mondon, sed kiujn ili neniam tenas. Estas aliaj homoj, kiuj envias la homojn, al kiuj oni donacas kaj tial ili chion faras por rabi la donacojn, ke la koncernuloj mem ne uzu ilin. Chu iu kulpas en tio ? Necesas memori tiajn okazajhojn en nia Esperanto-movado.

Kiu ne scias en la Esperanto-movado kiom malavara estas la japano Etsuo Miyoshi. Iam li donacis monon por la UK-partopreno de afrika esperantisto. La partopreno ne okazis, kaj la organizanto de la afero decidis redoni la monon al Miyoshi. Tiu chi reagis, ke donaco estas donaco kaj tial restu donaco. Li rifuzis repreni la monon kaj diris al la organizanto de la afero, ke li gardu la monon, kiun li uzu por alia kongrespartopreno au por aliaj aferoj Esperantaj. La mono tiam estis en konto en Centra Oficejo de UEA. Kion oni povas tie chi scii, tio estas, ke UEA-gvidantoj prenis la monon por si neniam ebligante al la ricevinto de la donaco ghin uzi. Chu io tia aperis ankau en Demokratia Kongolando ?

Audighis pri donaco de Pastro Magnani kaj ties grupo por konstruigo de Esperanto-lernejo en tiu chi lando. Tieaj esperantistoj elturnighis, ke nun bone funkcias la lernejo, sed tiu chi ne estas sub ilia respondeco. Europaj religiuloj en la Demokratia Kongolando nun respondecas pri la lernejo. Kio pri Instituto Zamenhof ?

Unue oni pensu pri Afrika Fondajho, al kiu Hans BAKKER donadis pli ol 80 000 eurojn, sed neniam volas, ke lia nomo aperu. Vere li ne akceptas, ke mencio pri li aperu ie, sed kelkafoje necesas spiti lian deziron de homo, kiam tiu spitado ne malbonfaros al li. Jen la sama Hans BAKKER havigis Instituton Zamenhof al TIETo en Togolando, kaj neniu krom TIETO posedas la lernejon kaj gvidas ghin. Estas neniu dubo, ke Kotoko tre aprezos la konduton de Hans BAKKER. Chu ne estas aliaj homoj, kiuj kiel Hans BAKKER tiel agadas en Afriko ? La respondon chiu serchu.

Chu oni memoru kial Afrika Oficejo iris de Togolando al Benino ? La gvidantoj de UEA en 2005 malpermesis al Togolandanoj akcepti esperantistojn en Instituto Zamenhof, kiun ili estis konsiderantaj kiel sian proprajhon. TIETo ne povis tion akcepti kaj invitis al Togolando Giorgion SILFER por la gvidado de Esperanto-seminario. Jen UEA-gvidantoj tiamaj furiozis. Iuj demandos, chu Silfer ne havas similajn postulojn favore la Esperantan Civiton. La respondon chiuj devas supozi.

En HeKo on legis :"Instituto Zamenhof apartenas al TIETo, kiu estas paktinta establo de la Esperanta Civito". Tio chi aperis post kiam TIETo deklaris, ke Instituto Zamenhof (IZo) estas proprajho de neniu krom de ghi mem. Jes, estas tiel, IZo apartenas nur al TIETo, kaj estas tute klare, ke nur al ghi apartenas, char ne estas ia interkonsento au kontrakto, ke iam ghi farighos proprajho de iu E-organizajho kun kiu TIETo kunlaboras. Tamen pri io afrikaj esperantistoj estu atentemaj.

Nun en Afriko estas aferoj, kiujn afrikanoj uzas sed pagas al eksterafrikaj homoj, kvazau tiuj chi estas luintaj tion al ili. Kial Afrikano devas lui tion, kio jam apartenas al ghi ? Eble oni komprenus, ke kiam afrikaj landoj estis kolonioj, ties estroj havigis al si ion, kaj sendependighinte, tiuj landoj devas acheti tiujn aferojn, kaj char ili ne havas monon por tio, ili devas lui ilin kaj tiel pagi regule al la koloniinta lando. La nuna prezidento Laurent GBAGBO de Kotdivuaro rifuzas tiun pagadon kaj postulas pruvon, ke tiuj aferoj apartenas al la koloniintoj. Ne, tiaj aferoj ne plu okazu en Afriko. Donaco estas donaco, kaj tial restu donaco kiel diris Etsuo MIYOSHI, kaj kiel faradas Hans BAKKER. Ekzistas homoj, kiuj ne shajnigas sin agi tiel, sed ie havas regulojn nediritajn, kaj je konvena momento, diras : "Jen tio, kion vi havas, apartenas ne al vi, sed al la grupo kies membro vi estas. Legu tiun chi regulon". Tiaj ne montrataj au ne skribitaj reguloj au leghoj eble ekzistas ankau en UEA. Sur ilin bazighis UEA-gvidantoj de la mandato 2007-2010 por sankcii komitatanon de UEA. Eble tiaj aferoj ekzistas aliloke.

Asekuraj kompanioj havas agentojn, kiuj cirkulas kaj varbadas klientojn. Tiuj chi agentoj havas siajn mielajn langojn kaj klarigas kiom facile estas ricevi monon de la kompanioj lau regularoj, kiujn ili montras. KIam venas la momento ke kliento ricevu ion che la kompanio, tiam li trovighas antau aliaj oficistoj de la asekurkompanio, kaj ghuste en tiu chi momento oni montras aliajn regulojn. Tiaj aferoj ekzistas ankau en banko. Feliche en nia movado, la verdaj bankoj ne estas tiaj, sed sciu, ke ankau la mondeponejoj en Esperantujo siamaniere mastrumas la monon, ke ne chiam la mondeponintoj povas ricevi iom de sia monstoko. Certe la problemo en Esperantujo pri mondepono ne similas tiujn de bankoj kaj asekurkompanioj, sed necesas havi ideojn de homoj, kun kiuj oni traktas pri monaferoj en la movado.

Kion konkludi el tio ? Afrikaj Esperantistoj estu singardaj en la ricevado de donacoj. Nun estas plano por konstruo de centro en Burundio per la klopodoj de Johan DERKS. En la sama lando estas alia projekto de la Esperanta Civito kaj SIPU pri la konstruo de la Civito de la paco. Afrikaj Esperantistoj en Burundio devas esti certaj ke, iam iuj ne prenu tiujn realigajhojn kiel siajn proprajn. Estu klara dokumento, ke Johan DERKS kaj la Esperanta Civito faras veran donacon al Afriko kaj nur la afrikanoj estas plena proprietulo, ke la donacoj neniam postulos apartenrajton.

Donaco estas donaco, kaj tial ghi restu senkondicha donaco.

CoPo

================

GHENERALAJHOJ

================

1-PIPE

--------

"Kio malutilas al la homoj, tio estas ne tio, kio eniras ilin, sed tio, kio eliras el ili", diris la Biblio. Alie, oni povas legi, ke kiel la homoj pensas, tiaj ili estas. Chu ne eblus ankau referenci al la kanto de togolandanino. En la kanto shi diris : "Char Jesuo estas en mi, nenion mi timu". Eblus tie chi aldoni ion. Chu Jesuo estas en shi au prefere Kristo estas en shi. Lau kristanaj tekstoj, Jesuo estas la persono, kaj Kristo la ESENCO, kiu estas en li. Kristo en Jesuo igas, ke tiu chi farighis la sanktoleito, Dio en la homo. Tiu chi esenco estas en chiu homo, kaj ghin chiuj atentas, kaj nur tion aludas PIPE.

PIPE estas nenio krom "Putra Interne,Putra Ekstere" kaj "Pura Interne, Pura ekstere". En la Biblio, Job diris, ke, kion li timegas, tio neeviteble okazas al li. Se en ni mem ni pensas belece, belajhoj atingos nin. Kiu pensas, ke li estas ne amata, kiom ajn oni amas lin, li sentos sin neamata, kaj finfine homoj ne amos lin. Tiaj pensoj havas siajn respondojn.

Kiu timas akcidenton, kaj tial hezitas uzi sian auton, al tiu iras akcidento, kiam li veturas. Ni estas tio, kion ni pensas. La pensoj en ni altiras al ni similajn aferojn. Nia tuta vivo dependas de tio.

Oni ofte diras : "Petu, kaj vi ricevos, frapu kaj oni malfermos la pordon al vi". Chu ne eblus alimaniere kompreni tion chi :"Donu, kaj vi ricevos, malfermu kaj oni malfermos al vi". Kio ajn okazas al ni, estas necese, ke ni serchu la parton de niaj respondecoj. Certe ni iel kulpas pri tio, kio okazas al ni. La vivo estas tre simpla, sed ni homoj malfaciligas ghin, char ni volas havi monon, potencon, honoron, ktp. kaj ni ne volas, ke ankau la aliaj estu tiaj. La konsekvencon de tio ni povas koni pro PIPE. Char en ni mem ni shatus havi potencon, tio tuj aperos en la aliaj, kaj kvankam ni volas, ke ili estu tiaj, ili vere farighos tiaj, kaj la malbonaj pensoj, kiujn ni havas pri ili, manifestighas en ili, kaj respegulas sur nin.

Ni chiam pensu pri PIPE.

2- Niaj taskoj homecaj


Pasas Hundo ! Jen ghi ekvidas du lacertojn batalantajn unu kontrau la alia. Hundo decidas helpi ke chesu la batalo, sed ghi trovas sin ne forta tion fari. Ghi decidas alvoki aliajn samkategoriajn estulojn, ke ili zorgu pri tio. Kiujn Hundo tiam alvokas ?

Hundo rapide kuras al la aliaj kaj jen ghi trovas Chevalon.

- Kara Chevalo, tie batalas du lacertoj. Mi klopodas chion fari, ke ili chesigu la batalon, sed tute ne povas, char mia forto tute ne sufichas por tio. Mi petas, char vi estas pli forta kaj vojaghadas tra la tuta mondo, uzu el via forto por fari tion.

- Kara Hundo, chu nenion alian vi havas por fari ? Lasu la lacertojn trankvile batali unu kontrau la alia. Mi bezonas ripozon.

- Via Chevala Moshto, la afero estas tre grava. Ni rapidu chesigi la batalon.

- Kion vi gajnos en tio. Rapidu hejmen.

Hundo rapidas foren, sed ne iras hejmen. Li kuras por trovi aliajn bestojn, kaj tio efektive okazas. Hundo nun trovas Bovon kaj tuj rakontas chion al ghi.

- Onchjo Bovo, tie batalas du lacertoj. Al mi mankas forto por disigi ilin. Vi estas tre forta kaj tiras multajn plugilojn grandegajn. Venu por helpi en la chesigado de tiu batalo.

- Mi estas tro laca kaj tial bezonas ripozon. Kion la batalo de tiuj du bestetoj povas fari al nia vivo ? Chu ne nur nenion ? Ni ne zorgu pri tio.

- Hej Bovo ! Ni zorgu pri ili.

- For de tie chi.

- Bone, mi iru al aliaj bestoj.

Hundo daurigas sian kuradon kaj survoje trovas Kaprinon. Al tiu chi Hundo ne kashas sian zorgon.

- Kuzino Kaprino, chu vi povas helpi al kolegoj niaj ?

- Kio okazas ?

- Jen malproksime batalas du lacertoj. Al mi mankas forto por disigi ilin. Mi petas, helpu al mi, ke ni chesigu la batalon.

- Al kio tio utilas. Vi nenion havas kiel farendan laboron ? Kial vi zorgas pri tiuj bestetoj ? Se vi ne havas ion por fari tre utilan mi donos taskon al vi.

- Kial vi tiom neglektas tion, kion mi montras al vi. Du bestoj batalas, kaj tio nenion diras al vi. Chu vi ne komprenas, ke tio povas malutili al ilia vivo, kaj eble ankau al nia.

- Vi estas ridinda, Hundo. Chu vi pensas, ke la morto de du lacertoj povas ion fari al ni. Diru ! Eble vi shatus manghi la lacertajhon kaj nepovante mem mortigi ilin, vi invitas nin helpi al vi.

- Ho ne ! Tute ne temas pri tio. Lacertajhon mi neniam manghas. Nun temas pri la vivo de bestoj, kiaj ni estas chiuj. Ni helpu en tio !

- Chu vi vidas tie malproksime, ke oni elradikigas arbon ? Ghiaj folioj estas bona manghajho por mi. Kion mi havas nun farendan, tio estas unue manghi, poste remachi, fine dormi. Permesu al mi efektivigi mian planon. Bonan shancon.

Hundo tuj reiras al la lacertoj por kontroli chu pluokazas la batalo. Char neniu el la bestetoj estas laca, la batalo pluiras, ghis ili atingas lokon. Tie estas maljunulino sidanta sub pajla konstruajho. Kiam shi vidas la lacertojn, shi timas, kaj levighas por eskapi dangheron. Jen shi karambolas kontrau foston de la pajlajho kaj falas. Shi estas mortinta. Hundo staras antau la evento, ploras kaj lantas tra la vilagho. Kion ghi vidas tiam ?

Parencoj de la mortinta maljunulino tuj zorgas pri la kadavro. Ili bezonas iujn por porti la informon pri la morto al aliaj parencoj en apudaj vilaghoj. Tiam Chevalo estas bezonata por fari la vojaghon. Chevalo kuras la tutan tagon, farighas morte laca kaj tiam grumblas :"Se mi estus favore respondinta la alvokon de Hundo, nun mi sentus min trankvila". Okazas la funebra ceremonio kaj oni pretigas manghajhojn por la partoprenantoj. Tiam oni bezonas bovajhon. Tuj Bovo estas buchita. Antau la buchado, ghi konfesas :"Se mi estus akceptinta la proponon de Hundo, mi nun ne estus en tiu chi situacio. Adiau, Hundo". Dum iuj partoprenantoj de la funebra ceremonio dentumas la bovajhojn, aliaj alvenas al la ceremoniejo. La organizantoj de la ceremonio trovas, ke la bovajho ne sufichos por chiuj. Jen do ili decidas buchi Kaprinon. La tranchilon je la gorgho, Kaprino plorkantas "Mi devus helpi Hundon en la chesigo de la batalo. Ho, kial mi ne faris tion ? Jen nun estas okazinta la chesado de la batalo, sed mia vivo estas mallongigita. Adiau, Hundo".

Ambau lacertoj pluvivas, ankau Hundo. Tiuj daurigas trankvile sian vivadon. Se Chevalo, Hundo kaj Kaprino sekvintaj estus la alvokon de Hundo, tiaj malagrablajhoj ne okazus al ili. Chiu do havas la devon iel audi la aliajn kaj ilin helpi, kiam la bezono sentighas. Tiaj helpoj ege mankis al mi dum mia infanagho, kaj tial glite glate mi povis lernejanighi. Kvankam duonedukite, nun mi instruas al geknaboj, kaj inter ili estas multaj, kiuj suferas kiel mi siatempe, kaj iuj ech ne povas daurigi la lernadon, char la pezo de la sufero estas neeltenebla. Mi devus helpi, se ne, certe, iam, la sekvoj de mia nehelpo povas esti ege malagrablaj ne nur al la suferintaj geknaboj sed ankau al mi kaj aliaj homoj. Instituto Zamenhof naskighis el tiu partoprenado en la vivo de geknaboj. Kiel tio okazis ?

Estas kortushe memori aferojn. Char tio chi estas nun necesa, kial ne provi ion fari. Mian infanaghon mi pasigis en mia vilagho inter miaj gepatroj. Mia patro kaj patrino estis ne en la sama domo. Jen mi restis kun la patro jen kun la patrino. Tiu chi tiam vivis kun sia patrino maljuna. Eble aperos la demando, chu mia patro estas pluredzina. Ghuste tiel estis, tamen neniu el la du edzinoj estis kun li en ties domo. Poste devis veni tria edzino, kiu restis kun li. Neniu el tiuj homoj sciis ion pri lernejaj aferoj. Se hodiau mi havas iom da klero kaj povas instrui gejunulojn, mi danku la Hazardon au la Naturon, kiu faris tion. Ghi povis tiel agi, ke mi finlernis en mia vilagho, poste, daurigis en apuda vilaghego kaj fine en la chefurbo de nia lando.

En la vilagho, kie mi estis kun miaj gepatroj, mangho ne tute mankis. Se mi ne trovas che la patro, mi iras al la patrino, se ankau tie chi mi ne trovas mi iras al la avino (la patrino de mia patrino). Ofte mi trovas ion. Tamen estis tagoj kiam nenion mi trovas kaj tiel restis malsata la tutan tagon. Por mi gravas nur mangho, pri vestajho kaj dormejo mi tute ne zorgis, char mi povis dormi ie ajn kaj havi ian ajn vestajhon. Plia problemo mia estis la mono por pagi la lernokotizon. Vere, miaj gepatroj ne chiam povis pagi la lernokotizon, kvankam ghi estis tre malalta. Tia estis la vivo mia kiel lernanto en la elementa lernejo de mia vilagho, kie mi pasigis sep jarojn, antau ol migri al vilaghego chirkau 10 kilometrojn for de mia naskighvilagho por daurigi mian studadon.

Jen mi en la vilaghego, kie mi daurigu mian studadon. Mi pasigis kvin jarojn tie. Je la fino de la kvara jaro mi finstudis pri la mezgrada lernado, kaj en la kvina jaro mi komencis la lernadon de la triagrada nivelo (liceo). Dum tiuj kvin jaroj mi danku chiam la Hazardon, kiu faris, ke mi povis havi stipendion char je la fino de la lasta jaro en la elementa lernejo mi estis inter la plej bonaj gelernantoj en nia prefektujo. Tial la shtato donis stipendion al mi. Mankegis nutrjahoj al mi kaj ech la lernokotizon miaj gepatroj ne chiam povis pagi. Mi elspezadis mian monon stipendian por unue havigi al mi lernilojn kaj pagi lernokotizojn kaj poste zorgi pri miaj manghajhoj. Vestado estis metata en foran rangon.

Mi ne finis mian lernadon en liceo, kiam onklo mia, frato de mia patrino, rimarkante mian suferon en la vilaghego, decidis, ke mi forlasu la gheneralan lernadon por studi en teknika liceo. Mi pensis, ke tio estas savo por mi. Senpripense mi akceptis la proponon kaj alia onklo mia, filo de onklino de mia patrino helpis, ke mi daurigis la lernadon en la liceo teknika. Tri jarojn mi pasigis tie, sed chio estis alia ol mi komence esperis. Se mi restus en la vilagho au en la vilaghego mi trovus mian manghajhon kvankam nesufichan kaj mia stipendio helpus al mi. Nun en la chefurbo aperis alia kalvario. Mankegis manghoj kaj mi ne parolu pri loghado kaj vestado, kiujn mi chiam metis en foran rangon. Glite glate iris la lernado en tiuj kondichoj, sed mia Hazardo pluestis kun mi, ke la liceestro, en mia lasta kaj tria jaro de studado donis al mi stipendion char mi preskau chiam okupis la unuan rangon. Finighis mia studado en tiu teknika liceo kaj mi tiel abiturientighis okupante la duan rangon. Plustudi estis mia intenco, char gravis por mi ne mono, sed kono. La shtato donis al mi stipendion por daurigi la lernadon en la universitato sed pro nehavo de rimedoj, mi preskau ne finis unuajn monatojn en tiu chi altlernejo, kaj mi ekinstrui devis. Char plulernado pluestis en mia kapo, che la eko de mia dua jaro en en la instruista profesio, mi enskribighis en perkoresponda kurso supera. Chiam instruante, mi sekvis tiun kurson dum tri jaroj, che kies fino mi verkis mian disertacion kaj diplomighis. Dume pluiris mia instrua laboro, kaj mi memlernis pri la instruista profesio trapasante ekzamenojn. Intertempe, dezirante korespondi kun eksterlandanoj kaj eventuale iri eksterlanden por daurigi mian studadon, mi publikigis adreson mian en periodajhoj internaciaj. Tiam venis al mi koverteto, kies enhavo invitis min al studado de ia lingvo. Mia scivolemo devigis min malkovri la lingvon kaj jen tuj mi eklernis. Tiam mi konatighis kun Hans BAKKER, mia instruisto de Esperanto.

Mi ekstudis la internacian lingvon Esperanto kaj iomete neglektis la lernadon pri la instruista laboro. Havinte la unuan diplomon pri la lernado de Esperanto, mi verkadis artikolojn en tiu chi lingvo al diversaj periodajhoj. Revenis tiam la emo studi pri la instruista laboro. Tio ne estis facila char la diplomo estas je universitata nivelo. Estis tute alia programo ol tiu, kiun mi lernis che la supera kurso perkoresponda. "Kie estas volo, tie estas ankau povo". Fine mi sukcesis en la unua ekzameno kaj poste en la dua, kiu egalvaloras licencion. Daurigi plu ghis farighi inspektoro aperis antau mi, kaj apude nestis ankau enprofundigho en Esperantajn studojn. Kun tiu lasta diplomo mia, mi rajtas farighi lernejestro, sed estro esti mi neniam volas. Tiel estas ankau por la diplomo de inspektoro. Char estri ne estas de mia personeco, mi elektis plilerni Esperanton autodidakte kaj tion mi faris kaj plufaras ghis nun, kiam mi plulaboras instruiste, kaj homojn kun la diplomo lasta, kiun mi havis, oni nomas profesoroj de kolegioj (duagrada lernejo). Tiel ankau mi farighis profesoro de kolegio. Esperanto chiam estas kun mi, kaj jam sciante pri pedagogio mi rapide ekinstruis Esperanton al miaj geamikoj. Mi uzadas Esperanton ne nur instruante ghin, sed ankau verkante artikolojn kaj ech librojn. Miaj verkoj trairas la tutan mondon, dum mi kun geamikoj samlandaj organizis nian nacian movadon ghis starigi tutlandan Esperanto-Asocion, kiu poste alighis al Universala Esperanto-Asocio (UEA). Baldau mi havis taskon en UEA, kunlaborante kun mia instruisto Hans BAKKER, kaj tiam mi instruadis Esperanton ne nur al Togolandanoj sed ankau al alilandanoj afrikaj. Plukreskis mia taskaro kaj jen mi farighis estrarano de UEA. Antau ol alveni ghis tie chi, mi devis fari proponon al Hans BAKKER.

Mi lernis en ege malfacilaj kondichoj. Tion mi malfacile eltenis kaj kun la helpo de Hazardo mi atingis mezan klerighon. Chu tiu Hazardo povas iel roli ankau por miaj gelernantoj ? La plejparto de tiuj chi gelernantoj miaj vere studas en tre malfacilaj kondichoj. Unue la klaschambroj estas vere achaj : simplaj hurdoj kune metitaj sur kiuj estas truitaj ferladoj. Tiel dum la sunaj tagoj la varmo estas neeltenebla kaj dum la pluvaj sezonoj, la klaschambroj plenighas je akvo. Mi memoras krion de gelernantoj :"Niaj chambroj estas transformitaj en lagojn kaj niaj benkoj en pirogojn". Krom tio, ankau al gelernantoj mankegas manghoj, kuraciloj kaj ni ne parolu pri vestajhoj. Eble ni ne parolu pri kiom da gelernantoj estas en unu hurdajho, cento kaj kelkaj. Estas ege kortushe vidi homojn en tiaj kondichoj dum en aliaj partoj de la mondo mankegas gelernantoj en abundaj klaschambroj. Mi decidis paroli pri tio al mia instruisto Hans BAKKER, kiu farighis pli ol mia patro en tiu chi Esperanto-movado. Li pripensadis la tutan aferon dum jaroj, kaj io povis okazi. La 13-an de septembro 2004 malfermighis la pordoj de nova lernejo kun sociala fono en Togolando. Kiel oni povis alveni al tio ?

En 1996 mi pasigis la 17an jaron de miaj instruaj laboroj. La sorto de infanoj chiam zorgigis min. Antau tiam mi klopodadis per mia salajreto helpeti senhavulojn. Jes, kvankam vere liliputa, mia salajro, kiu ech ne sufichis por miaj bezonoj, mi tamen el ghi etete helpadis. Vidante la sorton de pli kaj pli multaj gelernantoj vere kompatindaj mi konvinkighis, ke nenion alian mi povas plu fari ol serchi eksteran helpon. Ekster Togolando tiam nur unu homon mi tiam konis, char tiu chi jam helpadas afrikajn esperantistojn multaterene. Mi decidis paroli al li pri mia ideo. Jen mi skribis al Hans BAKKER en 1996 pri mia plano starigi apartan lernejon por gefiloj de senhavaj homoj. La lernokotizo de la gepatroj estos eltenata de ili kaj utilu por prizorgi la lernejon kaj ankau pagi la salajrojn de la geinstruistoj. Mi klarigis al Hans, kiel la gelernantoj miaj suferas pli ol mi. Hans estas tiom sentema, ke la proponon li akceptis kaj decidis pripensi la fareblecon de tiu chi projekto.

Pasis monatoj, ankau jaroj, sed nenio konkreta okazis. Tiam Hans zorgadis pri la instruado de Esperanto al afrikanoj. Ne nur Esperanton li instruas al ili sed ankau la bonan edukadon de la ento HOMO. Li havas apartan mondorigardon kaj estas tre bonkora kaj pacama. Tion li siamaniere klopodadis inokuli en siajn gelernantojn. Dume li pripensadis la eblon starigi la lernejon, kiel mi tion pripensis. Vere, la decido finfine realigi la projekton ne estis facila, char la trovado de granda monsumo por acheti la terenon, kaj ankau alian pli grandan monsumon por konstruigi la klaschambrojn kaj poste sukcesi funkciigi la lernejon sen financaj problemoj estis tre strecha. Tiom da ideoj tiom plenigis la kapon de Hans, ke li bezonis multe da tempo por decidi kion fari. Jes, fojfoje en tiaj aferoj postulanta monegon, kion oni ne havas, oni strebas pli al la nuligo de la projekto ol al ties realigo. De 1996 ghis 2000 Hans tiom pripensadis, pesadis chiujn angulojn de la afero, ke nur pli al la nuligo ol al la realigo li proksimighis. Tamen li nenion decidis tiam kaj esperis, ke miraklo povis okazi. Jes, io tia okazis dank’al s-ino Nelly HOLEVITCH. Kion tiu chi faris kaj plufaras ?

En julio 1998 mi farighis estrarano de UEA (Universala Esperanto- Asocio),kies sidejo trovighas en Roterdamo. Estis trijara mandato, kies fino estis en julio 2001, kiam elektighis nova estraro. Char dum la unua periodo miaj laboroj kontentigis la membraron de UEA jen pliafoje mi estis elektita por plia mandato kies fino estis en julio 2004. Dum tiuj ses jaroj da estraraj laboroj, mi partoprenadis estrarajn kunvenojn kiuj okazadis en printempo en la sidejo de UEA en Roterdamo kaj dum UKo (Universala Kongreso de Esperanto). Ne nur pri estraraj laboroj mi tiam zorgadis, sed ankau pri aliaj kaj la klopodoj por starigi la lernejon enestis. Hans BAKKER tiam kunlaboradis kun mi pri mia laborkampo, la agado de UEA en Afriko. Tiam li proponis iom post iom transdoni sian tutan laboron pri Esperanto en Afriko al mi. Tiel post kelkaj jaroj li tute pensiighos de tiuj laboroj, kiuj tamen pluiru. Hans ja devis ion lasi kiel memorajhon por sia laboro Esperanta en Afriko. Li multon faris kaj la Nederlanda Reghino kronis lin per la ordeno La Reghina Kavaliro. Tio chi okazis dank’al la efika kunlaborado de Nelly HOLEVITCH kun Hans BAKKER en la Afrika Agado de Esperanto. Tiel tiu Agado farighis chiutaga tasko de Hans, Nelly kaj mi, kiujn tamen helpadis aliaj esperantistoj kaj en Afriko kaj ekster ghi. Nelly devis subteni la proponon de mi pri starigo de lernejo por senhavaj infanoj. Shi diris al Hans :"Nun estas la momento ion fari monumentan en Afriko, kio memorigos vian multjaran agadon Esperantan en Afriko. Kio konvenas, tio estas la starigo de la lernejo, kion Koffi proponas. Ni profitu la venadon regulan de Koffi al Europo por kontakti homojn kaj organizajhojn helpemajn". Hans pripensadis, rilatadis kun mi. Okazis multfoje interkonsiligho, kiun ankau Nelly partoprenis. Dum multaj homoj vere klopodadis senkuraghigi s-ron Hans, ke tiu projekto estas fantazia, Nelly faris la malon. Shi konas helporganizon en Nederlando kun la nomo WILDE GANZEN (Sovaghaj Anseroj). Nelly rilatis kun la gvidantoj de tiu chi organizo, kaj ili akceptis audi ion de Hans kaj mi. Tiel ni profitis de mia restado regula en Nederlando inter 1999 kaj 2001 por kontakti tiajn helporganizojn kaj tiel Wilde Ganzen estis la unua kontaktito, dank’al Nelly HOLEVITCH, kiu portis nin al ghia oficejo. La reagoj de tiuj homoj kaj la entuziasmo de Nelly kaj mi vere kortushis Hans, en kiun eniris nova energio por la realigado de la projekto. Li tute brakumis la projekton kaj decidis chion fari, ke la lernejo naskighu.

Hans starigis la asocion Stichting EEN SCHOOL IN TOGO en Nederlando. Nome de tiu chi asocio Hans laboradis, kontaktadis homojn, esperantistojn kaj neesperantistojn. La rezultoj de tiuj chi klopodoj estis la trovado de mono por acheti la terenon en 2001. Tiam la asocio Esperanto Nederland kontribuis mone, ankau aliaj privatuloj, inter kiuj estis ankau Hans mem. Post la havigo de la tereno, tuj okazis la konstruigo de la chirkaumuro. Nun Hans tute engaghighis en la aferon tre esperplena kun la chiama asistado de Nelly HOLEVITCH. Pli kaj pli da helporganizajhoj interesighis pri la projekto. Post la havigo de la tereno kaj konstruigo de la chirkaumuro okazis la konstruado de la klaschambroj.

Ekde de julio 2003, kiam la fondajho EEN SCHOOL IN TOGO povis kolekti sufichan monon por havigi unuajn klaschambrojn, la konstrulaboroj komencighis. En januaro 2004, francaj Esperantistoj vizitis Togolandon kaj tiel povis renkonti min. Char ili jam audis pri la projekto, ili pri tio parolis kun mi kaj vizitis la ejon. Sufichajn informojn ili tiam havis, kaj tiel vere kortushighis pro la fortostrecho de Hans kaj mi por konstruigi tiun grandan lernejon kun tiam dek klaschambroj kaj aliaj por la direkcio. Tuj ili decidis kontribui en la projekto, kaj reirinte en Francion, ili starigis la asocion UNE ECOLE AU TOGO. La proprietuloj de LA MARAUDE en Arrout tiel farighis la unuaj ambasadoroj de la lernejo ekster Afriko. Kiam ili estis en Togolando estis okazanta la konstruado de la lernejo. Chirkau ok monatojn dauris la konstruado kaj jam en majo 2004 la unua provkurso okazis en la lernejo, al kiu estis proponata la nomo Instituto Zamenhof. En augusto 2004 okazis plia provkurso kun multe pli da gelernantoj ol antaue. Tio auguris sukcesan komencon en la posta monato. La 13-an de septembro 2004 Instituto Zamenhof malfermis siajn pordojn al Togolandaj infanoj kaj junuloj. Dum iuj lernas legi kaj skribi la aliaj zorgas pri ilia edukado. Tiam estis tri klasoj en la elementa nivelo kaj tri ankau en la mezgrada nivelo. Chirkau tricent gelernantoj ekstudis en Instituto Zamenhof. Pasis la unua jaro lerneja 2004-05, dum kiu la gvidantoj de la lernejo notadis chion por povi en la postaj jaroj plibonigi la laborojn en la lernejo. Dum la jaro aperis tio, kion mi rimarkas en la lernejo, kie mi instruas : mankas manghoj, vestajhoj, mono por lernokotizo ktp al la gelernantoj.

Profunda observado de la gelernantoj kaj ankau de la instruistoj montris ke plejparto de ili manghas nur por plenigi la ventron. Tio igas, ke ofte malsanighas ili. Instituto Zamenhof zorgas ne nur pri la lecionoj lau la togolanda instruprogramo, sed ankau taskas al si eduki la infanojn por ties estonta vivo. Tial ankau pri la nutrado de la infanoj vere interesighas la gvidantoj de la lernejo. Ili ne pretervidas ankau la sanajn zorgojn pri la gelernantoj. Rapide estas starigitaj strukturoj por helpi la gelernantojn. Informado pri higieno kaj dietetiko okazadas. Kvankam tute ne sufichas la kotizoj de la gepatroj de la gelernantoj por fronti la elspezojn de la lernejo, tiu chi donacas fruktojn al gelernantoj, kiujn ili manghas de tempo al tempo. Kiam gelernantoj malsanighas, la gvidantaro tuj kondukas ilin al kuracisto por la unuaj prizorgoj kaj pagas mem. Al gelernantoj, kies gepatroj ne havas monon por pagi la lernokotizon, estas permesate daurigi la lernadon. La klopodoj diversaj de Instituto Zamenhof favore la gelernantojn fruktodonas, kion atestas loghantoj de la chefurbo Lome, kaj precize la loghantoj de la kvartaloj proksimaj al Instituto Zamenhof.

En 2006 gelernantoj de Instituto Zamenhof unuafoje trapasis shtatan ekzamenon pri finstudo en la mezgrada lernejo. Estis dudek ses gelernantoj kaj chiuj sukcesis. Autoritatuloj togolandaj miris pri tiu chi rezulto kaj kuraghigis la lernejon per tiucela rekonigilo. La organizado de la laboroj en Instituto Zamenhof estas tute aparta, kio igas, ke ghi estas plej bona en la edukado de la infanoj, kaj chiam distingighas kiam multaj lernejoj sociighas por fari provekzamenojn. Ghi chiam havas la plej fortan procenton da sukceso.

"Ni tute ne bezonas propagandi pri nia lernejo, sed ghi paroligos mem pri si per la rezultoj de niaj instrulaboroj", diris gvidanto de la lernejo. Tio vere pruvighas, char, kvankam neniam okazis reklamo pri la lernejo, chiujare chiam estas pli da kandidatoj ol tiom, kiom la lernejo povas enhavi kiel gelernantojn.

De jaro al jaro kreskas la nombro de la gelernantoj de la lernejo. Char mankis loko, devis aldonighi pliaj klaschambroj kaj nun la lernejo havas dek kvar klaschambrojn kun 476 gelernantoj. Pri chiuj zorgas la lernejo, kiu taskas al si chiel oferi sin ke la gelernantoj studu en ne malbonaj kondichoj. La kolekto de lernokotizo ne sufichas por alfronti la elspezojn de la lernejo.

Tial necesas eksteraj helpoj. Hans BAKKER tute ne forlasas la lernejon kaj tial chiujare klopodas trovi monon por kovri la deficiton en la lernejo. Tiel kontribuis ankau UNE ECOLE AU TOGO de la grupo de ARROUT (Francio). La gvidantoj chiam klopodas ke la enspezoj de la lernejo sufichu por kovri chiujn elspezojn. La jaroj pasigitaj ekde de la malfermo de la pordo de la lernejo ghis nun montras, ke la lernejo bezonas eksteran kontribuon por elteni chiujn elspezojn. Ne sufichas la enspezoj en la lernejoj char multaj gelernantoj ne povas pagi la lernokotizon kaj la lernejo prizorgas gelernantojn kun manghmanko kaj aliaj malsanoj. Chio chi igas, ke gepatroj shatus, ke iliaj gefiloj lernu en Instituto Zamenhof de la infanvartejo ghis la abiturientigho. Chu Instituto Zamenhof havas forton por tio ?

Gelernantoj lernis dum kvar sinsekvaj jaroj en Instituto Zamenhof, sed pagis neniom da lernokotizo. Tiaj gelernantoj estas tiuj kies gepatroj vere havas neniom por pagi, kaj ankau tiuj, kiuj estas vere inteligentaj kaj diligentaj. Tiu chi kategorio de gelernantoj pagas neniom dum sia tuta lernoperiodo en Instituto Zamenhof. La gepatroj de la gelernantoj vere konscias pri la grava laboro de la lernejo. La 30-an de septembro 2009 kiam okazis la festo pri la unua jubileo de Instituto Zamenhof, la asocioj de la gepatroj de la gelernantoj, per la vocho de la prezidanto, dankis chiujn, kiuj laboras por la bono de iliaj gefiloj. Li ripetis sian chiutagan peton al Instituto Zamenhof :"La eduka laboro en Instituto Zamenhof estas tre bona. Niaj gefiloj bone adaptighas al la laborritmo ege prema sed helpa de la gvidantoj de Instituto Zamenhof. Tiu ritmo sukcesigas amase la gelernantojn en la diversaj ekzamenoj shtataj. Inter la gelernantoj jam sukcesintaj en Instituto Zamenhof (IZo) kaj nun daurigantaj la studadon en liceo char ne estas triagrada nivelo en IZo, la plejparto malsukcesas, char en la liceoj la laboroj ne estas tiom bone organizitaj kiel en IZo. Tial mi petas de la gvidantoj de IZo, ke ili faru chion por krei ankau triagradan nivelon en la lernejo.

Tiel niaj gefiloj, post la finstudo en la duagrada nivelo de IZo, tuj daurigos la triagradan ghis abiturientighi, antau ol viziti la universitaton. La gvidantaro de Instituto Zamenhof konsideru tion kaj interkonsilighu kun siaj kunlaborantoj, ke tio chi realigu antau la okazigo de la festo pri la dua jubileo de la lernejo".

Kiuj deziras lerni en IZo de la infanvartejo ghis la abiturientigho, tiuj ne tute malpravas. Dum la festo de la unua jubileo de IZo, ekslernantoj esprimis sian grandan ghojon pri tio ke ili lernis en IZo. Ili menciis la diversajn servojn de IZo al ili kaj petis de la gvidantaro de IZo, ke ili chion faru, ke en IZo estu triagrada nivelo. La reprezentanto de la ekslernantoj de IZo rekonis, ke la organizado de la instrulaboroj en IZo estas tute alia ol en aliaj lernejoj. Li dankis chiujn kaj ankau la pedagogian direktoron de IZo, ankau kiu tiam parolis.

Estis bilanco pri la kvin jaroj da instrulaboroj de IZo. La ekzamenoj estas la elprovilo kaj taksilo de la laboroj instruaj. La pedagogia direktoro menciis la lokon de IZo en la eduka sistemo en Togolando. La invititaj instruistoj tiam partoprenantaj la aranghon atestis pri la rolo de IZo en la formado de la infanoj kaj gejunuloj. En chiu jaro la sukceso en la shtataj ekzamenoj estas almenau 90%. Tiel okazas, char IZo ne nur kurson faras al la gelernantoj, sed ankau sciojn pri la formado de la tuta personeco la gvidantoj de IZo inokulis en ilin. Estas kamaradeca etoso en la lernejo, ke kaj la geinstruistoj kaj la gelernantoj sentas sin tute liberaj zorgi pri utilaj aferoj por sukcesi la instruadon. La starigo de la triagrada nivelo en IZo estis grava ankau por la pedagogia direktoro. Edukante de la infana vartejo ghis la abiturientigho, la gvidantoj de IZo tiel donos apartan formighon al la gelernantoj. Tiuj chi (sen)konscie kondutas lau la reguloj de IZo, kaj tio, post la finstudo en IZo, restos en la formita homo, kiu uzas la akiritajhojn por prizorgi sin.

"Eduku la infanojn, kaj vi ne punu la adoltojn", aperis iam en SEI (Spiritisma Esperanto-Informilo). Tiu chi moto resumas niajn taskojn homecajn. Hans BAKKER plenumas tute digne siajn taskojn kun la helpo de Nelly HOLEVITCH kaj mi. Ankau la asocio UNE ECOLE AU TOGO de la homoj de SUNKOMPANIO en Arrout (Francio) faras siajn taskojn homecajn. Tiajn faras ankau aliaj homoj en aliaj medioj. Niajn taskojn por la "eterna" funkciado de Instituto Zamenhof ni faru plu kun la helpo de aliaj homoj, kiuj estu apud ni por nin subteni. Tiajn kontribuojn bezonas IZo por daurigi la laborojn instruajn en la elementa kaj meza niveloj kaj ankau por aldoni la nivelon licean, kiun la gepatroj petas kaj kiun la gvidantoj de IZo trovas necesa, sed ne povas tuj realigi pro manko de rimedoj. Certe aliaj homoj kun granda sento de respondeco antau la aliaj homoj kaj kiuj vidas en IZo efikan formejon de junuloj, sendube kunlaboros kun la gvidantoj de IZo, ke tiu chi eduka laboro de la lernejo estu tute komplete plenumita.

(Decembro 2009)

6- Pro kaj por La virina tago en 2010

-------------------------------------

Patro al sia filo : "Vi nun havas propran profesion kaj gajnas vian vivon. Vi scias tre bone, ke, en nia medio, gefiloj tiel laborantaj zorgas pri siaj gepatroj precipe finance. Ion gravan mi diru al vi. Kiam vi havas monon, donu multe al via patrino. Shi multe suferis kaj plusuferas por kaj pro vi. Certe vi donos ankau al mi, sed pligrandan parton donu al la patrino. Chu vi scias kial ? Kiam vi donas multon al via patro, li tuj havos plian edzinon, sed se tiom vi donos al via patrino, shi zorgos bone pri ghi, ke tion shi uzos por zorgi pli pri vi mem. Patrinoj estas chiam pli proksimaj al la gefiloj ol la patroj. Tion neniam forgesu".

Kvankam tiu patro parolas al sia filo, certe tio koncernas chiujn gefilojn. Gravan rolon havas la patrino en la prizorgado de la gefiloj. Chu necesus ion pli klarigi ? Eble estus bone memori kelkajn etapojn en la vivo de la homo : naskigho, kresko, maturigho, maljunigho, ktp.

Antau la naskigho la infano estas en la ventro ne de la patro, sed de la patrino. Nur tiu chi naskas ghin, dum tiam la patro povus esti kun alia virino. Naskite la bebo estas jen en la brakoj de la patrino, jen sur shia dorso, jen.... Kiam malsanighas la infano, ne dormas la patrino, dum patroj apude ronkadas. Kaj kreskas la infano. Se nun vi vizitas togolandajn kamparojn, vi vidos, ke nur patrinoj portas la infanojn al la lernejo. La patro ech ne volas doni monon, kaj li pravigas tion per jena diro :"La filinoj estas aliulaj murstangoj". Li volas diri, ke baldau la filinoj edzinighos kaj forlasos la gepatran domon por esti en la domo de la edzo. Chu la patro estas prava ? Kaj kio pri la edukado de la gefiloj ?

Jes, chiuj gepatroj kontribuas. Instruisto rimarkigas al ekslernantino nun gravulino :"Se vi sukcesas ghis tiu chi nivelo, danku vian patrinon. Certe shi ne ghenadis vin pri domlaboroj kaj faradis mem chion, tiel ebligante al vi zorgi nur pri viaj studoj. Kaj hodiau chio estas klara al vi. Sukcesan vivon vi havas dum viaj koleginoj, kiujn chiam ghenadis iliaj patrinoj pri diversaj laboroj domaj, nun ne havas vian nivelon". Vere la patrinoj multe kontrbuas en tiu sukcesa vivo. Kaj ghis kiam ?

En 2008 mortis du homoj en Togolanda vilagho : viro kaj poste ties patrino. Tiam 79-jarighis la viro. Divenu la aghon de la patrino. Certe oni ne scias, ke tiu viro estas la tria filo de sia patrino. Tial la unua estus almenau 83-jara. Ghis la morto de la viro, chiutage la patrino donas al li manghon. Ech en la tago kiam mortis la viro, la patrino achetis por li manghon, kiam la filo estis jam mortinta. Neniu informis shin pri tio, kaj shi daure sendadis manghon al la domo de la filo. Ghis kiam chesos tiu chi apudigho de la patrino al siaj gefiloj ? Chu tiaj kondutoj trovighas nur che patrinoj ?

Rigardu geknabojn amuzighantajn. La rolo de patrino tuj iras al la knabinoj. En grupoj de gelernantoj, kiam oni festas, la tasko pri servado al chiuj tuj iras al lernantinoj. Fratinoj pli zorgas pri gefratoj ol fratoj. Vidighas, ke la zorgoj pri homoj estas ne nur che patrinoj, sed che virinoj ghenerale. Tial la homaro shuldas multon al la virinoj. Tiuj chi devas rekoni tion chi por virinoj, kiujn ili devas chiam dorlote danki. Tial necesas reiri al la supra konsilo de patro al sia filo kaj etendi ghin al chiuj virinoj. "Kiam vi havas monon, donu ghin ne al viroj, sed al virinoj, char kiam viroj prenos tion, ili havos pliajn edzinojn au konkubinojn, dum virinoj uzos ghin por zorgi pri aliaj homoj.

Certe la supra konsilo de patro al sia filo estas tute prava, char la patrino pli suferas por kaj pro la gefiloj ol la patro. Do ghenerale, en la estigho de la homaro, virinoj havas la chefan rolon. Tial ili meritas apartan dankon kaj rekonon de chiuj. Chiuj homoj konsciu tion chi en tiu chi tago, la oka de marto 2010, la tago de la virinoj.

La tekston

- verkis KOSSIVI Affi Djatougbe franclingve

- Esperantigis GBEGLO Koffi

===========================================

UNUIGHO DE ESPERANTISTOJ EN LA TUTA AFRIKO

===========================================

La 14an de aprilo 2010 fondighis UETA (Unuigho de Esperantistoj en Afriko). La fondintoj klare deklaris, ke ili estas tre kapablaj konduki Esperantajn aferojn en Afriko kaj tial ne plu bezonas homojn, kiuj anstatau unuigi afrikajn esperantistojn, dividas ilin. La celoj de UETA estas vere unuighi afrikajn esperantistojn. Por atingi tiujn celojn UETA taskas al si kunlabori kun chiuj ekzistantaj E-organizajhoj.

En Esperantujo, antau aprilo 2010 estis la Esperanta Civito, MAS (Monda Asembleo socia), SAT (sennacieca Asocio Tutmonda), UEA (Universala Espepranto-Asocio), kaj aliaj organizajhoj, kaj ankau esperantistoj membroj de neniu el tiuj organizajhoj. Afrikaj esperantistoj trovis, ke mankas io grava en Esperanto, per kio ankau homoj de kvazau forgesita kontinento povos esprimighi en Esperantujo. Jen Esperantistoj tre rekonitaj en Esperantujo pro siaj laboroj por la disvastigo de Esperanto ne nur en Afriko, sed ankau en la aliaj partoj de la mondo, decidis starigi ion por plifortigi Esperantujon. Tial naskighis UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko) ?

Kiam naskighis UETA, kelkaj afrikanoj, tuj kontraulaboras ghin por montri sian lojalecon ne al UEA, sed al UEA-gvidantoj por ne perdi panon. La reagoj de Oliver Madzodze montras ne nur, ke li multon intermiksas en Esperantujo, sed ke li taskas al si jam che la naskigho mortigi UETAn, kiun li nomas kontraulo de UEA. Chu la iniciatintoj de UETA havas tian ideon ? Unuaj pashoj de la organizo jam klarigas ion.

Kiuj shatus havi pli da informoj pri UETA, tiu vizitu jenan paghon : ueta.wiefo.com

Certe oni shatus tuj havi ideojn pri la gvidorganoj de la organizo. Jen io :

I - KONSILIO

=============

a) Gvidantaro :

-------------

- Estro : Birindwa Mushosi

- unua protokolanto :Udumebraye Mrakpor

- dua protokolanto :Athanase Namutema Wabasobe

b) Konsisto :

-----------

1- Ing Abrahamo .U.S Mrakpor

2- Alexandrine OMBA

3- Ali Mze MIHIDJAHI

4- Ambrose POLLE

5- Antoine KOUABLAN KOUASSI

6- Birindwa Mushosi

7- KOSSIVI Affi Djatougbe

8- André Sebastiao Ngangu

9- GBEGLO Dzifa

10- Dismas Robert

11- Drissa Flayoro DIAKITE

12- Elysee BYELONGO

13- GBEGLO Koffi

14- Moliere NGANGU

15- Henriel FIDILALAO

16- HOUNSOUNOU François

17- Jean Claude NSOKO

18- Jean-Louis Madzella

19- DOUMEGNON Koffi

20- Princo Henriko OGUINYE

21- Barnabe AM

22- Eric NSENGIYUMVA

23- Emile MALANDA

24- Rachel Mafuluka

25- Adebayor AFOLARANMI

26- Namutema WABASOBE

27- Axel von Blottnitz

II - EKZEKUTIVO

===============

- Prezidanto (kunordigado) : Princo Henriko OGUINYE

- Vicprezidanto (lingvaj problemoj, eksteraj rilatoj) : Antoine KOUASSI KOUABLAN

- Ghenerala sekretario : DOUMEGNON Koffi

- Ekzekutivanino pri financoj : KOSSIVI Affi Djatougbe

- Ekzekutivano pri edukado, informado kaj kulturo :Eric NSENGIYUMVA

- Ekzekutivano pri eksteraj rilatoj kaj pri eksterafrikaj afrikanoj-esperantistoj : Moliere NGANGU

- Ekzekutivano pri junularo : GBEGLO Dzifa

- Ekzekutivanino pri virinaj aferoj kaj pri feminismo : Alexandrine OMBA

- Ekzekutivanino pri lingvaj rajtoj : Rachel Mafuluka

III - ARBITRACIA KOMISIONO

===========================

- Respondeculo : GBEGLO Koffi

- Unua raportanto : Jean-Louis MADZELLA

- Dua raportanto : Bayo Afolaranmi

===========

TR’AFRIK’

==========

Burundio

--------

*Raporto de la seminario en Bubanza*

Karaj Gesamideanoj,

Mi elkore salutas vin ! Kiel kutime, kiam okazas E-arangho en Burundo, necesas raporti pri ghi. Mi hodiau prenas chi tempon por diri al vi, kion ni faris en Bubanza dum nia seminario, kiu, lau la programaro, sukcese finighis je la 28-a de augusto 2010 kaj la seminarianoj reiris hejme post la komunaj laboroj de sabato. Ne nur la Burundaj esperantistoj, sed ankau esperantistoj el Kenjo kajUgando partoprenis nian seminarion. 5 eksterlandaj esperantistoj (kvar el Kenjo kaj unu el Ugando) atingis Burundon por esti kun ANEB-anoj (el diversaj provincoj de la lando) en la seminario.

Chijare la seminario okazis en la provinco kaj komunumo de Bubanza ekde la 21-a ghis la 28-a de Augusto 2010 che la Bubanza Liceo. La seminario ekis sabaton je la 21-a sed kelkaj instruistoj kiel Nsabimana Eric, Ndizeye Thiery, Mlossi Saidi, Bikirantanganwa Twalibu, Niyukuri Gilbert, CizaHamissi, Bahati Pamphile kaj Niyongabo Erickson , kiuj devis instrui dum la seminario, atingis la lokon ekde vendredo por bone prepari la alvenon de la aliaj esperantistoj. Ili kunvidis la direktoron de la liceo kaj tiam li montris al ili la 2 dormejojn (unu por viroj kaj la alia por inoj). Li ankau montris al ili la necesejon kaj la kuirejon. Poste ili planis la malferman tagon kaj chiu el ili havis zorgon dum la tuta seminario : S-ro Mlossi Saidi (kunordiganto), Ciza Hamissi kaj Niyongabo Erickson (akirantoj), Ndizeye Thierry (filmanto), Pamphile kaj Gilbert (tradukantoj) dum la malferma kaj ferma tagoj char devas cheesti neesperantistoj (direktoro de la liceo,komunumestro,…..).

Sabaton la 21-an, ekde la 10-a horo ghis la 16-a S-ro Ciza kaj Ericson akceptis la seminarianojn kaj disdonis al ili baghojn kaj sapojn, kaj montris al ili la dormejon, la necesejon kaj la manghejon.

Je la 16-a horo kaj duono : la malfermo de la seminario. Post kiam chiuj eniris kaj sidis, nia kara kunordiginto s-ro Mlossi Saidi staris por komenci sian laboron. Li unue donis la vorton al la prezidanto de la organiza komisiono, kiu feliche bonvenigis la invitantojn kaj geseminarianojn kaj fine li dankis la direktoron de la liceo pro lia bonkoro char la seminario okazas en la liceo de Bubanza. Li ankau dankis S-ron la komunumestron de Bubanza, kiu facile akceptis la okazigon de la seminario kaj akceptis ilin en sia komunumo.

Poste, Mlossi ankau donis la paroladon al S-ro la prezidanto de nia asocio (A.N.E.B), kiu esprimis sin kun granda plezuro pri la okazigo de la seminario por la unua foje en la provinco Bubanca. Li ankau dankis al S-ro la komunumestro kiu lasis sian zorgon por esti kun ni dum la malferma tago de nia valora seminario. Li ankau dankis al la direktoro de la liceo por la akcepto de la instruado de Esperanto en la liceo, por la akcepto de la seminario ene de la liceo. Li ne forgesis danki kaj gratuli la kenjanojn, Ugandanon kaj chiujn esperantistojn por la partopreno de la seminario char ili havis laborojn hejme, sed lasis chion kaj preferis esti en la seminario.

Poste, la kunordiginto ankau donis la parolon al la komunumestro, kiu kun granda ghojo akceptis la seminarianojn kaj diris, ke pri la sekureco chio estas en ordo. Li dankis la estraron de ANEB, kiu el 129 komunumoj de Burundo, elektis la komunumon « Bubanza » por ke la seminario okazu tie. Li diris, ke li jam scias la ekziston de la lingvo Esperanto, kaj kuraghigis esperantistojn de Bubanza por ke ili multighu kaj multigu E-klubojn. Li fine petis al ni fari la kumunajn laborojn sabaton je la 28-a kiel kutime en Burundo se la hortabelo tion permesos .

Post la kunordiginto ankorau redonis la paroladon al S-ro Jeremie por reagi al la bonaj vortoj de la komunumestro : li denove dankis la komunumestron, kiu garantiis la sekurecon al la partoprenantoj de la seminario. Li akceptis la peton de la estro de la komunumo : fari la komunajn laborojn sabaton antau la foriro.

Poste Mlossi donis la paroladon al S-ro Julius Kiprono Kirwa, la prezidanto de la Esperanto-Asocio en Kenjo, kiu esprimis siajn kontentojn cheesti en la seminario por la unua fojo en Burundo. Julius Kiprono dankis ANEB-n, kiu invitis eksterlandajn esperantistojn. Li vere konfirmis, ke en Burundo junuloj interesighas pri Esperanto kaj dankis ilin pro la kuragho. Li fine gratulis ANEB-n pro la strategio : fondi E-klubojn en lernejoj, kie trovighas multaj junuloj, kaj petis al la burundaj esperantistoj iri en Kenjo por instrui Esperanton. Li dankis Jeremie kiu jam atingis Kenjon por instrui la lingvon.

Poste, venis la parolo de Andrew el Ugando. Li iomete parolis pri Esperanto en Ugando. Tiam li diris ke dankas al S-ro Jeremie, kiu interesigis lin eklerni Esperanton kiam li (Jeremie) eniris la retkafejon en Ugando, kie li (Andrew) laboras. Dum kvar monatoj Andrew jam interesigis 7 homojn, kiuj nun lernas la lingvon kaj li promesis al la seminarianoj disvastigi Esperanton en Ugando, sed li petis helpon de libroj al ANEB.

Fine,la kunordiginto donis la paroladon al la direktoro de la liceo kiu iomete malfruis pro familiaj kialoj. Li unue pardonpetis pro la malfruo. Li diris, ke li estas tre kontenta pro la okazigo de la seminario en sia liceo kaj promesis evoluigi la Esperantan klubon char estas multaj kluboj en tiu lernejo, sed la Esperanta klubo estas la unua, kiu estas aktiva. Li diris, ke li estas felicha char tiu Esperanta klubo estas la unua, kiu okazigas seminarion en tiu lernejo kaj la klubo havas la librojn en la biblioteko de la lernejo. Li ankau parolis pri la sekureco dirante ke ne estas problemo. Sed li konsilis al geseminarianoj ke post la 21-a(horo) ili chiuj devas esti en la liceo pro shtelistoj de la regiono.

Por fini la malfermon, chiuj trinkis kaj vespermanghis. Kaj poste ni pace iris dormi.

- La instruadoj de niaj instruantoj kaj la lernado de la gelernantoj bone komencis dimanchon, post la matenmangho, kiam Jeremie, la prezidanto de ANEB faris la meson en Esperanto. Dum du horoj, la protestantoj, la katolikoj, la advent(ist)oj kunvenis en unu klaschambron por preghi. La Bonaj paroloj de nia Bona Dio estis diritaj kaj multaj kantoj estis kantitaj.

Kiam la meso finighis, venis la lingvaj ekzercoj kaj gramatikajho el la kurso Gerda Malaperis. La unua instruisto estis Ciza Hamissi, kiu instruis la gramatikajhojn de la unua, la dua kaj la tria chapitroj de Gerda. La kurso « Gerda Malaperis » havas 25 chapitrojn kaj la gelernantoj lernis la tutan kurson. Char ANEB havas multajn instruantojn/instruistojn, kaj por bone prepari la instruadon, oni dividis la kurson kaj chiu instruisto ricevis du au tri chapitrojn por instrui. Dum 5 tagoj Ciza Hamissi, Ndihokubwayo Gilbert, Niyukuri Gilbert, Nsabimana Innocent, Ntakirutimana Justin, Ndizeye Thierry, Ntahonsigaye Hasano, Harerimana Etienne, Mlossi Saidi instruis la 25 chapitrojn de la kurso Gerda Malaperis (la lingvaj ekzercoj kaj la gramatikajhoj).

Dum la tuta semajno, la partoprenantoj de la seminario de Bubanza multon lernis kaj ili nun scias multon pri Esperanto char multaj prelegoj estis prezentitaj. Nsabiyumva Eric parolis pri la Literaturo de Esperanto kaj pri la vivo de Zamenhof dum Ntahonsigaye Hasano prelegis pri la Historio de ANEB (Association Nationale d’Esperanto au Burundi), ekde la komenco ghis nun kaj pri la movado (stato de la movado) kaj problemoj en Afriko. Sabiyumva Jeremie, la prezidanto de ANEB prelegis pri la Historio de Esperanto, pri la Bona informado, pri la Afrika Komisiono kaj Afrika Oficejo kaj pri la Bona organizado de landaj asocioj kaj kluboj, dum Niyukuri Gilbert instruis al la partoprenantoj la esperantan himnon « La Espero », kaj nun oni scias kanti nian himnon. Kirwa kaj Simiyu informis al la seminarianoj kiel evoluas Esperanto en Kenjo. Bikirantanganwa Twalibu prelegis pri la Historio de Esperanto en Burundo, dum Bahati Pamphile parolis la Kontribuon de Sporto en Informado kaj Ndihokubwayo prelegis pri la Historio de UEA. Ndizeye Thierry diris la Funkciadon de UEA kaj rilatoj kun aliaj landaj kaj internaciaj organizoj, dum Ntakirutimana Justin prelegis pri la Historio de Esperanto en Afriko.

La seminarion partoprenis 10 E-skoltoj, kaj pro tio Ntakirutimana Nicodeme parolis pri la skolta movado en Burundo. Li multon informis kaj petis al ANEB por ke kelkaj instruistoj instruu Esperanton dum la mondjhamboreo, kiu okazos en Burundo (en Gitega) en 2012. Li ankau petis la materialojn esperantajn por bone instigi skoltojn eklerni Esperanton. Do, necesas ricevi multajn librojn por plenumi la bezonojn.

Mlossi Saidi parolis pri la Strategio por starigi E-klubojn en lernejoj, kaj Ciza Hamissi kun la helpo de Niyukuri Gilbert prelegis pri la Esperanta flago kaj ghia signifo.

Kiel vi vidas, nia seminario finighis per la richaj enhavoj kaj ni bonege trapasis chiujn punktojn de la programo, kaj la rezulto estas kontentiga.

Karaj, kiam ANEB havas E-araghon, homoj kaj asocioj el la mondo sendas gratulmesaghojn al la partoprenantoj. Por nia seminario en Bubanza, multaj esperantistoj sendis al ni salutmesaghojn/gratulmesaghojn. Jen la nomoj de tiuj, kiuj mesaghis al ni. S-ro Probal Dasgupta (la nuna Prezidanto de UEA), S-ro Renato Corsetti (Eks-prezidanto de UEA), S-ino Jeanne Marie Cash el Francujo, S-ino Mireille Grosjean el Svislando, S-ro Jean Yves Santerre el Francujo, S-ro Alfred Portillo el Venezuelo, S-ro Mramba Simba el Tanzanio, S-ro Constantin Mashauri el Tanzanio, Pastoro David Barngetuny el Kenjo, S-ro David Curtis el Britio, S-ro Rafaelo Mateos el Rusujo… Post la legado de la mesaghoj el diversaj landoj, la partoprenantoj multege ghojighis kaj dankis chiujn homojn, kiuj sendis al ili la mesaghojn.

Chiun nokton, post la vespermangho, okazis kunsidoj de la estraro de ANEB, de diversaj kluboj, regionoj, sekcioj por vidi kion oni jam faris kaj studi kion oni planas fari por la bona evoluigo kaj disvastigo de nia kara lingvo Esperanto en Burundo. La kluboj kaj la sekcioj de ANEB devas raporti al la asocio. La estraro de ANEB faris kunsidon kun la eksterlandanoj por starigi la Esperantan Federacion de la 5 najbaraj landoj (Kenjo, Tanzanio, Ugando, Rwando kaj Burundo).

- Ferma Tago

Mlosi Saidi, kun belaj vestajhoj, bonvenigis chiujn invitantojn kaj esperantistojn, kiuj estis en la klaschambo kaj laute diris kiel unu post la alia parolos.

- Unue la prezidanto de la organiza komisiono diris, ke dum unu semajno esperantistoj multon lernis kaj , ke chiu inter la seminarianoj farighu pioniro en sia regiono.

Li dankis kaj gratulis la 5 eksterlandanojn, kiuj bonorde sekvis la instruadon.

- Jeremie Sabiyumva, la prezidanto de ANEB kun grandega ghojo staris antau la aliaj kaj salutis la cheestantojn. Li dankis chiujn : unue la direktoron de la liceo, kiu akceptis la okazigon de la seminario en sia lernejo kaj helpis nin en chiuj malfacilajhoj. Li ankau dankis la organizan komisionon, kiu faris grandan laboron.

Li ankau gratulis tiujn kiuj tuj akiros diplomojn kaj kuraghigas tiujn kiuj ne akiros diplomojn dirante al ili ke ech venontjare ili povas akiri se ili bone faros kaj fine li petis al S-ro la lernejestro farighi esperantisto.

- La direktoro de la liceo,li ankau staris kaj gratulis A.N.E.B, kiu okazigis seminarion en Bubanza kaj bonvenigis nin ech venontjare. Li ankau gratulis la komisionon, kiu bone aranghis la aferon kaj fine li respondis al la peto de S-ro Jeremie dirante ke li jam estis esperantisto ekde longe sed nun li volas pliprofundigi la lingvon. Li multe dankis nian asocion ANEB pro la libroj kiujn S-ro Jeremie lasis en la biblioteko de la lernejo por la klubanoj kaj promesis bone gardi ilin.

- La disdono de atestiloj al la partoprenantoj kaj poste la disdono de la diplomoj de la instrukapabluloj. Estis nur 5 kiuj malsukcesis.

- La kunordiganto donis la paroladon al S-ro Julius Kirwa, kiu reprezentis eksterlandanojn por komenti pri chio, kion li konstatis dum la tuta semajno. Li gratulis la estron de ANEB, la organizan komisionon pro la preparo kaj la okazigo de tiu seminario. Li ankau gratulis la seminarianojn, kiuj pace kaj amike dauris kune dum la tuta semajno lerni la lingvon.

-Aimee Patrick, kiu reprezentis tiujn kiuj akiris diplomojn, dankis nome de chiuj, kiuj akiris diplomojn, dankis la estraron de la asocio. Li fine kuraghigis tiujn kiuj ne ricevis diplomojn ke eble venontjaro ili ricevos. Do, ke ili sinmetu kaj daurigu la lernadon de Esperanto.

- La kunordiganto fine donis la vorton al bezonintoj, kaj chiuj, kiuj ricevis tempon por ion diri dankis la asocion kaj kelkaj petis, ke ANEB okazigu la seminario(j)n che ilia(j) komunumo(j). La prezidanto de ANEB respondis al ili dirante, ke chio dependos de ili mem char se ili aktive laboros, tiam la seminario rajtos okazi tie. Jeremie diris, ke ANEB scios kion ili faras tra la raportoj, kiujn ili sendos al la asocio. Antau la disdono de la atestiloj al chiuj partoprenantoj kaj diplomoj al chiuj sukcesintoj, oni faris la komunajn fotojn.

Post la disdono de atestiloj kaj diplomoj, la cheestantoj trinkis kaj vespermanghis. Por plu kaj plu montri la ghojon, la partoprenantoj de la seminario dancis.

- Sabaton la 28a :

Frumatene, ni vekighis kaj veturis kun la direktoro de la liceo en lia auto ghis Mpanda por fari la komunajn laborojn. Tie, ni laboris soifante kunvidi la Prezidenton de la lando, kiu promesis cheesti. Sed bedaurinde li ne aperis. La estro de nia asocio, Jeremie, kunparolis kun la konsilanto de la provinco, kiu ankau dankis nin pro la okazigo de tiu seminario en Bubanza kaj dankis nin pro la komunaj laboroj, kiujn ni faris.

Je la 10-a horo ni revenis al la liceo kaj matenmanghis. Poste oni disdonis busbiletojn kaj tiam ni adiauis unu la alian kaj foriris hejme.

Karaj Gesamideanoj, nome de mi kaj de chiuj esperantistoj de Burundo, de Kenjo kaj de Ugando, kiuj partoprenis nian seminarion, mi persone estas tre ghoja por gratuli ANEB-n, kiu sukcese okazigis la seminarion, kaj mi dankas chiujn bonkorajn homojn el la mondo kaj asociojn, kiuj subtenis kaj subvenciis nian seminarion, kiu estis internacia.

La sekretario de ANEB,

NTAHONSIGAYE Hasano

BP 170 Rumonge

*BURUNDI*

Benino

------

Trejnseminario en Rifughejo,Benino.

La chi-jaran ferion kaj la 23an de julio, la konata neregistara organizo,Afrika Centro Mondcivitana (ACM) en Benino gvidis esperanto-seminarion en la rifughejo Agamé.

ACM planis organizi serion da trejnseminarioj por la komencantoj kaj la progresantoj en diversaj anguloj en Benino. Post la okazinta antaua seminario en la lernejo Agamé Quartier (kie esperanto instruighas),kie nia gasto Karlo (tranoktis dum du semajnoj en la centro ACM) prelegis ; estas la vico de progresantoj,kiuj ricevis perfektigan kurson cele plialtigi la lingvan nivelon kaj akiri profundan scion en esperantujo. ACM decidis seminariigi la partoprenintojn sub la jenaj lernobjektoj : Historio-gramatiko kaj diktajho-teksta kompreno (lega kompreno,auskulta kompreno) kaj kursgvido.La kurso kovris la tutan tagon en la rifughejo kaj partoprenis dudek(20) geseminarianoj.La lokaj administrantoj interesighis pri la kurso kaj vizitis la kursejon unuavice. Ghi tre bone okazis sed ni suferis pri la nesufichaj lernomaterialoj por kontentigi chiujn seminarianojn dum la teksta kompreno. Ni, shercante, diris al la kursanoj, ke ni ne povas doni al ili atestilon pri instrukapableco char ni ne estas rajtigitaj.Tiu atestilo estas donota de alia strukturo esperanta kiel Ilei au alia paralele al ghi.

Fine de la seminario, la seminarianoj kunsidis kaj decidis,ke ACM okazigu aliajn seminariojn post unu monato por ke ili estu aktivaj. Ili verdire bezonas pli da ekzercoj parolaj kaj skribaj. Ni fotighis manghinte kies la regalanto estas ACM por eternigi la seminarion. Laudon kaj dankon al la administrantoj,kiuj rajtigis nin al la realigo de la okazinta seminario en la rifughejo. Bv vidi la fotojn per :

www.ipernity.com/doc/42310/h...

Interesighantoj por kontribui,bv sendi lernomaterialojn au esperantajhojn al ACM.

Donaco-mono povas atingi ghin per la UEA-konto ‘’hufs-j’’ kun la indiko ‘’ Esperanto-instruado de ACM’’ Por pliaj informoj kaj subteno,bv turni vin al la autoro, François HOUNSOUNOU.

‘’ONG-ACM, BP 226 Lokossa-Mono, Rép du Bénin’’

Demokratia Kongolando

----------------------

Mi informas vin ke en la monato de junio 2010 la gelernantoj de nia klubo EGSR faris la ekzamenon A kiun ACE sendis al mi. Estis 25 partroprenantoj sed nur ok gelernantoj sukcesis. Pro tio, ni kunighis la 27an de junio por la disdonado de la atestoj al tiuj, kiuj sukcesis. La ekzamenantoj estis mi kaj Fraulino Rachel. Nome de la klubo EGSR, mi multe dankas ACE-n pro ties subteno. Ghi helpis nin multobligi la ekzamentestojn kaj donaci la T_ chemizon al chiu sukcesinto de la ekzameno A. Ni daurigas la kurson kun la sukcesantoj kaj ni jam komencis la novan sesion. Alia ekzameno devis okazi.

Ekde januaro 2010, mi ekkomencis instrui en la lernejo Ana Paolizzi. Antaue, Sinjoro Jean Bosco Malanda gvidis la kurson tie, li komencis instrui en la monato de oktobro 2009. Poste, li petis al mi daurigi la kurson. Mi uzis la libron "Zagreba Metodo". Mi informis al li ke mi jam finis la programojn de la libro ZM. kaj li petis al mi farigi la ekzamenon. Mi respondis al li ke mi havas la ekzamenon A de ACE. li konsentis pri tio, do mi informas al vi ke la trian de julio 2010, okazis la ekzameno A de ACE en la lernejo Ana Paolizzi. Estis 10 sukcesintoj. La ekzamenantoj estis mi kaj S-ino Monique Mpoy.

Alexandrine OMBA

Kenjo

-----

Dum la du unuaj semajnoj de majo 2010 s-ro Jeremie SABIYUMVA, la prezidanto de ANEB (landa asocio en Burundio) gvidis kursojn en Kenjo. Entute partoprenis 9 personoj (32-49jaraj) : 2 de Eldoret, 2 de Sinendet kaj 3 de Kipsigak. Tiuj chi estas progresantoj, kiuj poste instruos la lingvon al aliaj homoj.

Malagasio

----------

Malagasia veterana Esperantisto sin prezentas.

Sinprezento :

-eklernis esperanton de junagho(1963),ghin instruis du jarojn poste, -akredita de UEA,

-preleganto,

-dir-fondanto de Centre International d’Esperanto(1970),

-E-instruisto en universitato kaj lernejoj.

-gastiganto per PS de TEJO

E-diplomoj :

-Atesto pri Lernado,Atesto pri Supera Lernado, Norma Supera Diplomo.

Centre International d’Espéranto(CIE) fondita en la jaro 1970 rajtigita de la ministerio pri nacia edukado organizi kursojn en lernejoj de la jaro 1986,kunlaboras kun Afrika Centro Esperantista en Togolando kaj Afrika Oficejo de UEA en Benino, akredita de UEA pro E-laboro sur instrua kampo kaj en disvastigado de la lingvo. Instruo de esperanto : Laù legxo valida,nek asocioj,nek kluboj, nek grupoj povas organizi kursojn en lernejoj, nur CIE estas rajtigita por tion fari. PLUEN ! SUBTENON AGADO INDAS RABEVAZAHA Désiré

Togolando

---------

i- Gastoj en Instituto Zamenhof

La 21a de majo 2010 s-ro Benoît ZINKPE vizitis Instituton Zamenhof. Li tie pasigis la nokton kaj la 22-an de majo foriris en la mateno. Kelkajn horojn post lia foriro alvenis lia samlandano François HOUNSOUNOU. Tiu chi pasigis longajn horojn en Togolando antau ol foriri en la tagmezo.

La beninanoj Benoît kaj François parolis kun GBEGLO Koffi pri la movado en Afriko ghenerale kaj pri tiu en Benino. Ne mankis traktado de aferoj privataj, kaj ankau la organizado de Esperanto-ekzamenoj en Benino. La beninanoj povis ne dementi la informon pri la nefunkciado de Afrika Oficejo en Benino. Lau ili ne nur ne funkcias Afrika Oficejo en Benino, sed ghi tute ne ekzistas, char la chambro de iama AO en Lokossa estas nun dormejo de lernantoj. Unu el tiuj chi estas GOKAN Andre, kiun Osmo BULLER konsideras volontulo en AO.

La renkontigho de GBEGLO Koffi kaj François HOUNSOUNOU estas tre grava okazajho, char ambau estas membroj de la arbitracia komisiono de UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko), kaj tiel profitis la okazon por interkonsilighi. Ili ghoje legis la raporton de Jeremie pri organizado de kursoj en Kenjo.

ii- Chiam malferma Instituto Zamenhof

Instituto Zamenhof estas nenio krom lernejo normala en Togolando. La 9an de julio 2010 finighis la lerneja jaro 2009-2010, kaj la nova komencighos la 13an de septembro 2010. Kion oni povas rimarki, tion lautkriis vendistinoj de fazeoloj "Chu la geinstruistoj de tiu chi lernejo ne ferias ? Kiam aliaj lernejoj estas fermitaj pro ferioj, tiuj de Instituto Zamenhof chiutage estas en la lernejo" . Chu tiu chi vendistino pravas ?

Jam fine de junio ne plu okazas kursoj en la lernejoj, char tiu chi periodo estas dedichata al shtataj ekzamenoj. Tiam la etoso feria vidighas en lernejoj. Jes, en IZo estas tute alia etoso, char tiam okazas E-kursoj intensaj, ke gelernantoj de IZo trapasu ekzamenojn Esperantajn. Jen fine de junio okazis la ekzameno A de TIETo. Tiun chi ekzamenon trapasis gelernantoj de IZo. La fino de tiu chi ekzameno malfermas la vojon al aliaj kursoj kaj ekzamenoj.

Dum la dua duono de julio 2010 okazis diversaj kursoj en IZo. Fine de la monato okazis diversaj ekzamenoj de ILEI/UEA kaj lau la normoj de ALTE. Aldonighis ankau naciskala ekzameno. Tiel devus fermighi la pordo de IZo, sed kion oni vidis poste ?

Chiujare okazas ferikursoj en la lernejo. Tiam gelernantoj de IZo kaj de aliaj lernejoj najbaraj vizitas Instituton Zamenhof por ghui la ferikursan etoson. De la 2a ghis la 27a de augusto 2010 okazis la kurso. Pli ol kvarcent gelernantoj sekvis la kurson, je kies fino estis disdono de premioj al la plej diligentaj gelernantoj. Certe nun devus ripozi instruistoj de IZo. La reago de la vendistino de fazeoloj estas prava, char chiam en la lernejo estas geinstruistoj.

Necesas enskribi novajn gelernantojn por la nova lerneja jaro 2010-2011, kaj jen instruistoj de IZo plu laboras. Tiu chi laboro dauras ghis la 13a de septembro 2010, kiam komencighas la nova lerneja jaro 2010-2011. Kaj ne nur IZo-instruistoj estas tie, sed ankau gasto.

S-ro Antoine KOUASSI KOUABLAN pasigis la finon de augusto en IZo. Tie chi li restadis por partopreni seminarion de mondcivitanoj kaj samtempe interkonsilighis kun togolandanoj pri UETA kaj ankau pri komercaj aferoj.

Chiam malfermata estas IZo, kaj kiam ajn oni vizitas ghin, tie oni trovas laborantojn. Tial senlace laboras togolandaj esperantistoj taskantaj al si vere progresigi Esperanton kaj ankau helpi al infanoj lerni skribi kaj legi por tiel prepari sian estontecon.

===============

EL NIAJ PLUMOJ

================

1-FALSA DEMONO

Forpasis iam edzo, kiu postlasis tre belan vidvinon. Priploris lin dum pluraj tagoj la tuta vilagho, precipe la vidvino. Tiu chi ne sciis, ke la nevo de shia edzo amis shin sekrete. Antau la entombigo de la mortinto, ruzajhon inventis la amanto.

Apud la vilagho estis granda arbaro. Sur alta arbo grimpis li pene kaj desupre la homojn komencis timigi per senchesaj krioj : " Donu mian edzinon al mia nevo ! " La duan tagon, li ripetis plurfoje la samon. Tiel ankau la trian tagon. Scivolante iom pli, tri vilaghanoj , inter kiuj unu familiano de la mortinto, kun pafarmiloj, piediris ghis la arbo de la kriulo. Tiu chi pli forte elbushigis : " He, vi, vilaghanoj, diru al mia familio doni mian edzinon al mia nevo. " Kiel birdo pepante kaj repepante, ripetante, li informas la tutan vialghon . " He, ci, demono, malsupreniru tuj ! Se ne, ni tuj pafos cin !", ekkrias unu el la tri chasistoj, parenco de la mortinto. " Ne pafu, mi petas. Mi alvenas suben", respondis tremante la falsa demono. Kiam simie li saltis teren, chiuj tri viroj rekonis lin surprize. " Kio ? Estas ci kiu faris tiom da bruo timigante la homojn ? Se la virino tre plachus al ci, ci povintus informi nin kaj facila estus la afero. Kial uzi tiom da energio por deklari cian grandan amon al la vidvino ? Kial ? " La "simio" hontegis. Li ne sciis kion respondi. Chu oni donis al li la edzinon de lia onklo ? Mi ne scias. Kaj vi, kion vi pensas pri tiu afero ? Chu la grimpulo meritas geedzighi kun shi ?

Madzella Kisafi

2- Jam strekita estas la vojo.

Hazarde mi venis en la mondon ; Hazarde mi naskighis en Togolando ; Hazarde mi vivas ghis nun, Hazarde, mi nun estas Esperantisto ; Hazarde, hazarde, hazarde, hazarde....

Ni ne scias kiun regularon havas la kreinto kaj reganto de la naturo ; Ni nur iras, starigante programojn, kaj ilin efektivigante. Ofte la programojn ni ne povas efektivigi, kaj ne scias kial ; Kiu kulpas, Vere tion ni ne povas scii.

Ni, homoj estas ege malfortaj antau la vivokazajhoj ; Ni povas ghemi, lamenti, preghi, ktp ; La vivo chiam iras la vojon jam strekitan ; Ni do iru lau la fluo de la vivo.

Chu ni devas ion altrudi al la vivo ? Kian forton ni havas ? Finfine ni submetighu al la eventoj, kiuj okazas lau leghoj ne konataj de ni homoj.

Ni konsciu, ke kio ajn okazas al ni, tion ni akceptu ; Vere, la komenco estas malfacile eltenebla. Tamen ni klopodu elteni ghin ; Kuraghon ni havu.

La vivo estas cheno, Kies cheneroj estas diversaj. Post malbona chenero venas bona ; Ghojante pri la felicho nuna, ni pretaj estu por sekva malfelicho

Kara homfrato, Esprimi al vi mian senton, Mi shatus fari per taugaj vortoj, Sed trafajn terminojn mi ne trovas.

Sciu tamen, ke mi kunsentas ; Apud vi mi estas en via doloro ; Mi deziras al vi kuraghon ; Tiu epizodo tuj pasos, kaj ghojiga sekvos.

GBEGLO Koffi

*********

ANONCETOJ

**********

1- Kalendaro de kursoj kaj ekzamenoj de TIETO en la lerneja jaro

--------------------------------------------------------------

2010-2011 ----------

La diversaj kursoj kaj ekzamenoj de TIETo okazos tiel :

- En decembro, kelkajn tagojn antau la 18-a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso) okazos la internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI Dum la kongreso okazos la ekzamenoj lau la normoj de ALTE) - En aprilo okazos la ekzameno A de TIETo - En Junio la gelernantoj de IZo trapasos la ekzamenon A de TIETo - Fine de julio okazos kursoj diversgradaj kaj ankau la ekzamenoj A kaj B, kaj ankau la internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI.

2- ACE je la servo de afrikaj esperantistoj ------------------------------------------- ACE estas preta helpi chiujn afrikajn esperantistojn en ties klopodoj por la progreso de Esperanto en Afriko. Necesas simple rilati kun ghi por peti kunlaboron, char ghi

- donas subvencietojn al afrikaj esperantistoj

- pretigas verkojn de afrikanoj

- perkoresponde instruas Esperanton

- konstruas ttt-paghojn por afrikaj grupoj,

-ktp.

2- Kontribuo al la laboroj de ACE

---------------------------------

ACE liveras diversajn informojn al la tutmondaj esperantistoj. Eble iuj shatus iomete finance helpeti ghin. Tia emo estas tre salutinda. Kiuj havas tiun bonan intencon, tiu simple rilatu kun ghi che afrikacentro@hotmail.com au sendi la monkontribon al la konto de ACE en Nederlando. Kiel atingi la konton ? Jen !

La konto de ACE trovighas che la banko INGbank en Nederlando. Por internaciaj pagoj oni uzas t.n. IBAN-numeron : NL50INGB0004401853 Por pagoj en Nederlando sufichas la numero 4401853. NL = Nederlando 50 = kvin nulo INGB = mallongigo de ING-Bank 000 = nulo nulo nulo 4401853 = la kerna numero La nomo de la konto-posedanto estas : Stichting Fonds ACE. La loko estas : Amsterdam. La adreson oni ne bezonas mencii, sed chiukaze ghi estas : Kastelenstraat 231 1082 EG Amsterdam

Paganto devas mencii t.n. BIC-kodon de la banko : INGBNL2A Pagoj en Europo, kiuj uzas IBANkodon kaj BIC-kodon estas senpagaj. Kiu preferas uzi sian UEA-konton, tiu povas instrukcii al UEA per la retadresoj:uea@inter.nl.net kaj financoj@co.uea.org (kun kopioj al Gbeglo Koffi

4- En libroservo de ACE

------------------------

Afrika Centro Esperantista rete vendas siajn librojn. Nun nur la retaj versioj estas vendataj : Festo de Beno, 5 euroj Gasuku, la aventurulo, 5 euroj RONKE, 5 euroj Printempa Floro, 3 euroj Miaj Unuaj Pensoj, 3 euroj Monepidemio, 3 euroj El Togolanda Saghosako, 5 euroj 2008 Afriko sur tri frontoj, 5 euroj Afero de Esperanto tra lupeo de Afrika Centro Esperantista, 2 euroj Al Roterdamo 2008, 10 euroj La 14a de aprilo 2006, 3 euroj

la mendon oni adresu al ACE che :

=======================================

ANKAU NI VOLAS LERNI LEGI KAJ SKRIBI

=======================================

onkloj kaj onklinoj por IZ-gelernantoj Ni shatus legi kaj skribi kiel niaj samaghuloj Europaj. Ni shatus manghi ne nur por plenigi niajn ventrojn sed precipe por resti sanaj. Ni shatus komuniki kun samaghuloj alikontinentaj, ke ni konu unu la alian.

Jen tiom da aferoj kiuj estas necesaj por ni, sed estas ne chiam facile al ni havigi ilin.

Kial ? Niaj gepatroj estas malrichaj, kaj tial chi tute ne au ne tute povas prizorgi nin.

Fratoj kaj fratinoj niaj nun plenkreskaj scias nek skribi nek legi. Multe da aferoj pri la vivo ili tute ne scias, kaj la konsekvencoj falas sur la gefilojn. Strebi al evitado de tiaj problemoj okupas homojn, kaj jen unu el tiuj chi povis helpi, ke nun funkcias Instituto Zamenhof en Togolando. Ni nun lernas legi kaj skribi, sed estas al ni malfacile pagi la lernokotizojn kaj havigi al ni librojn. Ne chiuj ni povas chiutage manghi en la lernejoj, char niaj gepatroj estas senmonaj. Ni tamen emas lerni... Karaj, chu vi ne povas helpi nin, pagante nian lernokotizon ; 50 euroj sufichas por pagi lernokotizon de unu lernanto en la jaro ; au subvenciante nian lernejon, ke ghi havigu al ni manghojn kaj librojn ? Nia lernejo liveros al vi tiucelajn informojn.

Kiu shatus helpi pagi lernokotizon de unu el ni, tiu rilatu kun nia lernejo :

INSTITUT ZAMENHOF

11 BP 48

Lome 11

TOGO

E-poshto : i_zamenhof@yahoo.fr, au esp.togo@cafe.tg

=============================================================== KIEL RICEVI la periodajhon HACE

- petante tion de AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA

- alighante al la tiucela dissendolisto

Oni do sendu malplenan mesaghon al :

hace-subscribe@yahoogroups.com

Memvola mondonaco estu sendita al la UEA-konto "iztg-w"

REPRESO

Chiu homo rajtas chiel ajn uzi la artikolojn de HACE. Sola

kondicho estas, ke oni indiku la fonton.