Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Novaĵletero de la Veromovado de Berkshire, Britio : aŭgusto 2010-08-31
de Ian FANTOM  
11a septembro 2010

Berkshire 9/11 Truth

http://www.berkshire911truth.org.uk (retestro : David Bowman) http://berkshire911truth.blogspot.com/ (novaĵleteroj : Ian Fantom)

En mia julia novaĵletero mi skribis, ke mortenketo pri la morto de registara armilinspektisto d-ro David Kelly estis dumlonge preter sia tempo, kaj ke anonco devos baldaŭ veni, ĉar du parlamentanoj kiuj nun estas en la koalicia kabineto jam vokis por tio. Nun la digo jam rompiĝis. En aŭgusto 13 aperis letero en The Times de ok medicinaj spertuloj, vokanta por deca mortenketo (http://www.thetimes.co.uk/tto/opini...). Bedaŭrinde, The Times nun pagigas por aliro al sia retejo, sed la letero estas reproduktita en la blogejo pri d-ro David Kelly (http://dr-david-kelly.blogspot.com/...).

La pinta novaĵanaliza programo de BBC, Newsnight, raportis pri la afero. Mi persone konsideras Newsnight kaj la matenan programeron Today en Radio 4 kiel la lastajn defendilojn de la vero en BBC, kvankam certe multaj atentigus pri tio kion oni ellasas en tiaj programeroj distinge de tio kio estas inkluzivita. Ili kompreneble ne tuŝas 9-11, alie ol subteni la oficialan version. Kiam ili pritraktis la novaĵon pri David Kelly mi almenaŭ atendis, ke ili invitos kredeblajn spertulojn al sia programero, ĉu por diskuti la medicinan pruvaĵon kiu ŝajnas kontraŭi la oficialan version, aŭ por klarigi kiel la mortenketo estis abortita de politikistoj, kaj kio povus estis la juraj implicoj de tio.

Sed ne. Kiuj estus la unuaj homoj kiujn oni unue pripensus inviti al nacia novaĵanaliza programero en kazo en kiu medicinaj spertuloj vokas por deca mortenketo por iu kiu mortis en suspektindaj cirkonstancoj ? La unuaj homoj kiujn oni pripensus inviti estus kompreneble kontraŭkonspirteoriaj stranguloj, kiaj la ĵurnalisto David Aaronovitch, aŭtoro de ‘Voodoo Histories : The Role of the Conspiracy Theory in Shaping Modern History’ [Vuduaj historioj : la rolo de la konspirteorio en la formado de la moderna historio] (http://vimeo.com/10918022– rigardu la korpolingvon !). Oni lasus ilin liberaj por ridmoki spertulojn pri la temo kiel konspirteoriistojn, lerte evitante mencion, ke du el la homoj kiuj vokis por mortenketo estas nun kabinaj ministroj, kaj ke unu el ili jam publike deklaris, ke li opinias, ke d-ro David Kelly estis murdita (http://www.youtube.com/watch?v=q0Qb...).

Kiel BBC, oni parolus pri centoj da konspirteorioj kiuj ĉirkaŭas la morton de d-ro Kelly. Mi ne aŭdis pri centoj da konspirteorioj. Ĉu vi ? Mi konas nur manplenon da ili : ke d-ro David Kelly estis murdita ; ke estis polica verokaŝado ; ke estis politika interveno en la mortenketo, rezultante en ĝia aborto ; kaj estis politika verokaŝado. Rilate al kiu povus esti murdinta d-ron Kelly, mi aŭdis pri nur tri pensofadenoj : MI6, Mossad kaj irakanoj. Sendube, se la polico estus farinta decan murdoesploron kiel ĝi devintus, la policanoj estus la ĉefa fonto de konspirteorioj, ĉar tio estas ilia tasko. Ŝajnas al mi, ke tiu afero danĝere proksimiĝas al ‘perverto de la fluo de la justo’.

Amiko mia antaŭ ĉirkaŭ kvardek jaroj estis novaĵprezentisto de BBC, kiu en unu okazo diris al mi, ke li rifuzis voĉlegi eron ĉar li sciis, ke ĝi ne estas vera. Li havis kuraĝon. Ĉirkaŭ tridek kvin jarojn pli frue li restis silenta sub torturo ĉe la manoj de la sekreta polico de Stalin en ĝenerala amasaresto de Esperantistoj. Mi pli poste renkontis filinon de unu el la homoj kies vivon li savis per sia silentado. Li pasigis 18 jarojn en ekzilo en Siberio, ĝis li estis deklarita de Ĥrusĉev senkulpa pri ajna krimo, kaj poste petita spioni en internaciaj Esperanto-kongresoj en la Okcidento. Li fuĝis kaj ricevis azilon en Britio, kie li laboris en la rusa servo de BBC, kaj dum iom da tempo en ties Esperanto-elsendoj en la bulgara servo. Li nomiĝis Nikolaj Rytjkov (http://eo.wikipedia.org/wiki/Nikola...). Mi ŝatas pensi, ke ni ankoraŭ havas kuraĝulojn tiajn en la hodiaŭa BBC.

Estus laŭ mi troigo sugesti, ke BBC estis entute transprenita de la ŝtata elito en la tempo de la afero David Kelly, kiam la Ĝenerala Direktoro, Greg Dyke, estis devigita eksiĝi rezulte de honesta raportado en la programero Today pri la beligo de la pruvaĵoj pri amasdetruaj armiloj en Irako (http://news.bbc.co.uk/1/hi/uk_polit...). Scienca raportisto de Newsnight, Susan Watts, raportis tiutempe la saman novaĵeron, sed pretervivis tion, kiam la raportisto en la programero Today, Andrew Gilligan, estis devigata eksiĝi. Do supozeble nun ili devas esti zorgaj pri tio kion ili diras. Foje oni povus esti pardonita pri pensado, ke BBC estis transprenita de la informfalsiga sekcio de MI6, IOPS. Eble BBC devus esti restrukturita, kun sia propra ‘Propaganda Fako de BBC’, estrata de ilia teamestro de la serio Conspiracy Files [Konspirdosieroj], Mike Rudin, kun ĉefkonspirteori-atakanto David Aaronovitch kiel ilia universala spertulo. Tio estus multe pli malkaŝa kaj honesta.

Interese estas, ke ĵurnalisto Richard Ingrams skribis en la sabata Independent : “D-ro Norman Hunt, la patalogo kiu ekzamenis d-ron David Kelly, kaj kiu ĉisemajne priskribis lian morton kiel ‘lernolibran sinmortigon’, estas unu el 43 patalogoj en la registro de la enlanda ministrejo kvalifikitaj priesplori suspektindajn aŭ perfortajn mortojn. En sia mensokapta libro ‘The Strange Death of David Kelly’ [La stranga morto de David Kelly], Norman Baker, nun la transport-ministro, levas la interesan demandon kial d-ro Hunt, tiutempe relative nespertiĝinta, estu elektita por pritrakti kazon sensacian”. Richard Ingrams tiam levas interesan paralelon kiun la elekto de la patalogo por la mortenketo por Ian Tomlinson : “Koincide, samspecan demandon oni nun faras pri alia patalogo, d-ro Freddy Patel, kiu merkredon estis deklarita kulpa fare de GMC [Ĝenerala Medicina Konsilio] pri kvin kazoj de neglekto kaj nekompetenteco, kaj kiu nun povus esti forigita de la medicina registro. Malgraŭ la fakto, ke li estis sub priesploro de la GMC, d-ro Patel estis elektita de la mortenketisto por ekzameni Ian Tomlinson, kiu mortis post la pasintjara manifestacio kontraŭ G20 en Londono” (http://www.independent.co.uk/opinio...).

Ironie, iu scienca ĵurnalisto de Guardian, Martin Robbins, skribis sub titolo ‘David Kelly conspiracy theorists should put up or shut up’ [‘Konspirteoriistoj pri David Kelly kandidatiĝu aŭ silentu’ – ankaŭ al mi la titolo estas sensenca, sed ĝi sonas bona] : “Nur iu kun limigita sperto pri krimscienca patalogio povus resti kredanta ke la sciencisto David Kelly estis murdita (http://www.guardian.co.uk/science/2...).

Poste en la artikolo li konfesas : “Mi ne estas krimscienca patalogo – specialisto pri identigo de mortokaŭzo – sed ...”.

En mia julia novaĵletero mi raportis ankaŭ pri la misuzo de la termino ‘konspirteoriistoj’ fare de la juĝisto en la mortenketo por la londona bombado ‘7-7’. La rezulto de tiu trouzata misfamiga termino en la kazo de d-ro David Kelly certe estos plua malfortigo en la potenco de la termino. La bezono de mortenketo en ambaŭ kazoj estas klara. La termino ‘konspirteoriisto’ sekvos la saman vojon kiel la termino ‘paranoja’, kiu jam perdis multon el sia forto. Kiam mi diras al homoj ke mi estis akuzita de paranojo rilate al financa ĉarto kiun mi produktis por mia asocio, mi ofte ricevas sagacan rideton. Ĉiuj nuntempe scias kion signifas tiu termino. En la kazo de la afero Kelly ĝi signifas, ke se estis murdo, tiukaze la homoj en la estunta ‘Propaganda Fako de BBC’ devus pensi, ke devis esti komplica en tio la ŝtato.

La rezultojn por la mortenketo por 7-7, kiu baldaŭ rekomenciĝos, anoncis BBC en la vendreda vespera novaĵo : estis sinmortigaj bombistoj. Ili diris al ni kiam la vidvino de unu el la sinmortigaj bombistoj, Mohammad Sidique Khan, estis rifuzita juran subtenon por la mortenketo (http://www.bbc.co.uk/news/uk-11114627). La antaŭjuĝo de la rezulto de mortenketo devas doni kaŭzon por maltrankvilo.

Kaj nun, dum la pasintaj kelkaj tagoj, ni havas evoluantan novaĵon pri alia mistera morto kun ŝajnaj ligoj al la sekretaj servoj. D-ro Garreth Williams laŭdire estis kodrompisto laboranta por la registaro komunikinterkapta centro GCHQ, sed subkontraktita al MI6, kun oftaj vizitoj al la usona kodrompa servo NSA (Nacia Sekurec-Agentejo). Almenaŭ, en tiu ĉi kazo la polico pritraktas tiun morton kiel suspektindan. Makabraj detaloj estis publikigitaj en la amaskomunikiloj pri la maniero en kiu li estis lasita en sporta sako en sia bankuvo dum du semajnoj antaŭ ol esti malkovrita, kaj kiel poŝtelefonaj SIM-kartoj estis zorge elmetitaj apude. Fakte, tre malmulton oni scias en tiu ĉi stadio pri la cirkonstancoj, kaj la sendependa televidkanalo Channel 4, en sia vendredvespera elsendo, informis nin, ke la plimulto de la detaloj raportitaj de la amaskomunikiloj ĝis tiam estis malveraj, kaj ŝajne estis bazitaj sur anonimaj sciigoj de MI6 (http://www.channel4.com/news/articl...).

En la amaskomunikiloj abundas spekulacio. Kion ni ja scias pri tio estas, ke se la suspektato estas Alkaido aŭ Talibano, tio estas bonega ; se estas la sekretaj servoj rusaj aŭ ĉinaj, do ankaŭ tio estas en ordo ; se estas Mossad, tio estas antisemitismo ; kaj se estas MI6, tio estas konspirteorio. Nun ke vi havas la ŝlosilon, ne necesas esti kriptologo por rompi la kodon. Mi scivolas, ĉu iu en la tradiciaj amaskomunikiloj jam pripensis la plej evidentan klarigon ke iu kun sekretoj povus esti murdita.

La ideo, ke la ŝtato povus esti enplektita en verokaŝado en priesploro de murdo nun ne plu estas en la regno de ‘konspirteorioj’, deposte la malkaŝo en aŭgusto 24, de la Polica Arbitranto por Norda Irlando, ke romkatolika pastro, Pastro James Chesney, estis en 1972 enplektita en la bombado en Claudy, kiu mortigis naŭ homojn, kaj ke la polico sciis pri ĝi (http://www.policeombudsman.org/Publ...). Pastro Chesney neniam estis kontraŭprocesita, sed simple formovita al alia paroĥejo en Donegal, iomete preter la landlimo de la Irlanda Respubliko, kun koluzio de la polico, la ŝtato kaj la eklezio. Tiu malkaŝo trafis la ĉefliniojn en Britio (http://www.bbc.co.uk/news/uk-northe...). “Kial ni devas atendi kvardek jarojn ?” iu demandis en unu en la novaĵelsendoj. La respondo laŭ mi devas esti, ke kvardek jarojn pli poste ili povas diri, “Tio estas historio”, kaj ke ni devas meti finon al la afero. Almenaŭ, kun la distanco de la tempo, tio nun estas raportebla de la tradiciaj amaskomunikiloj.

Oni dismetas, ke la kialo, ke ili ne povis procesi kontraŭ romkatolikan pastron estis pro la eksplodema situacio tiutempe. Mi kredas neniun vorton de tio. Kompreneble krimuloj ĉiaspecaj havas kaŝajn vivojn kaj povas pozi kiel pastroj aŭ io ajn alia. Ĉu okazus verokaŝado por islama gvidanto en Britio en la nuna situacio ? Se la eklezio estus tuj suspendinta pastron Chesney, kaj en okazo ke li estus poste deklarita kulpa, malordenus lin, kaj eble ekskomunikinta lin, depende de tio, ĉu li pentis, do kio estus la problemo ? Oni ne enflamigas situaciojn per sekvo de la ĝustaj proceduroj ; oni enflamigas situaciojn per silentigo de homoj kiuj havas pravigeblajn plendojn, kaj kiuj eble havas fortajn suspektojn pri tio kio povus esti okazanta. Ŝajne estis forta loka sento dum multaj jaroj, ĉar ili jam sciis pri pastro Chesney. Preskaŭ certe la ŝtata verokaŝado de murdo plue enflamigis la situacion.

Do kial la ŝtato kovru la veron rilate al amasa murdo ? Estas grave tion scii, ĉar se pastro Chesney estis enplektita en terorista ĉelo, ankaŭ aliaj devas esti enplektitaj. Kiuj ili estis ? La kialo ke tio gravas ne estas ĉefe por alporti juston al la rilataj homoj – kaj eble ili nun ĉiukaze estas ĉiuj mortaj – sed estas, ke kio ajn okazadis tiutempe eble okazadas ankaŭ hodiaŭ.

Nova video, ŝajne produktita pasintjare, estis afiŝita en la Interreto pasintan monaton, pri la sekretaj armeoj de NATO (‘NATO’s Secret Armies’), kiuj dum multaj jaroj estis enplektitaj en teroristaj operacioj en Eŭropo (http://www.indybay.org/newsitems/20...). La operacio kiel tuto konatiĝis kiel ‘Operacio Gladio’, kiu estis la nomo de la itala sekcio, ĉar estis la itala operacio kiu estis unue malkovrita. BBC elsendis pri tio en 1992, en la tagoj kiam estis permesite elsendi tiaspecan materialon. La video donas novan vivon al la temo, klarigante al la laiko la cironstancojn de la operacio, kaj kiel okcidentaj ŝtatoj povas esti enplektitaj en ŝtate sponsorita terorismo.

Iel la eventuala murdo de individuoj, eble de la ŝtato, trafas pli horore ol la mortigo de pli ol miliono da homoj en la MezOriento sub preteksto de mensogoj. Oni diras, ke se oni mensogas, oni mensogu grandioze. Tiu estis la principo kiun aplikis Hitler kaj Goebbels en sia nazia propagando, kaj ili ambaŭ diris, ke tion ili lernis de siaj malamikoj. La antidoto estas unue kapti ilin per la malgrandaj mensogoj. La murdo de unu individuo estas kompreneble seriozega afero, sed ĝi estas en skalo al kiu homoj povas rilati. Ankaŭ tia estas ‘perverto de la fluo de la juro’. Kiel scius iu ajn detektivo, oni kaptu ilin unue per la senkulpigaj mensogoj. Tio signifas, ke la fendoj en la fasado aperos unue en la malgrandaj aferoj, aŭ iliaj senkulpigoj. La veromaskado pri 9-11 estis kerna en fokusado de atento al la nekredebla skalo de la ŝtata verotrompo en la Usona Imperio, de kiu Britio estas parto, sed tio estas la afero : ĝi estis nekredebla, kaj al multaj homoj ankoraŭ estas. Por ke ni grandioze trarompu en tio, necesas konstati kie aperas la fendoj en la fasado, kaj tio estos en neatenditaj lokoj, malfortaj punktoj, eble neglektitaj regionoj kiujn neniu antaŭe supozis gravaj. Ĝuste tio okazas nun.

Sed murdo estas ankoraŭ granda afero. Necesas, ke homoj estu pli atentaj kiam ajn ili vidas mistrakton al individuoj fare de la instancoj, ĉu temas pri la ŝtato aŭ eĉ pri etaj organizaĵoj kiuj prezentas nenian minacon al nacia sekureco. Kiam ajn individuoj estas mistraktataj, en iu ajn nivelo, kaj estas kovro de silento aŭ obskurigo, tiuokaze aliaj montru solidarecon. Eble temas nur pri la pinto de glacimonto. Ne necesas ke la viktimo estu perfekta. La Bona Samariano helpis senkondiĉe.

Estas bone revidi David Shayler denove en cirkulado inter ni. David kaj Annie Machon malmaskis neaprobitan kaj kontraŭleĝan komploton de MI6 mortigi Generalon Gadafi de Libio. Tiu afero trafis la naciajn ĉefliniojn kiam ĝin malkaŝis The Mail on Sundaj en 1997. Ĝi eliris la ĉefliniojn kun la morto de Princino Diana. David kaj Annie ĉefrolis en la starigo de la brita veromovado ‘9-11’ kiel malstriktan homan reton. Post interrompo de preskaŭ tri jaroj, kiu ekis kiam David sentis, ke lia propra vivo estas en danĝero, li venis al nia julia kunveno de ‘Keep Talking’ [Restu parolantaj] en Londono, kaj en julio 7 li partoprenis en surlokaj diskutoj kun Nick Kollerstrom ĉe la Stacidomo Luton kaj en Tavistock Square, kie aŭtobuso numero 30 eksplodis samtage en 2005. Mark Windows nun afiŝis sespartan video en sia retejo (http://www.landofthefree.co.uk/site...).

Estas tie ankaŭ aliaj bonaĵoj, kiel intervjuo kun profesoro Jim Fetzer, kiu pasintmonate vizitis la grupon, antaŭ la publika kunveno en Euston (http://www.landofthefree.co.uk/site...).

Rilate al iaspeca priesploro de 9-11 mem, kaj la mortoj de 68 britoj mortigitaj en la atakoj, evidente necesos iom da tempo, eĉ kvankam grandegaj nombroj da homoj nun konscias pri la afero. Necesas ke ni tenu la publikon konscia, kaj tion faros multaj homoj en la sekvaj kelkaj tagoj, kiam alvenos la naŭa datreveno de la afero. Sed por igi politikistojn kaj ĵurnalistojn eĉ diskuti la aferon, la reto de mensogoj estas tutsimple tro granda. Pli-malpli frue tamen devos esti priesploro de la invado de Afganio, kiu estis farita pretekste de 9-11. Homoj povas rilati al la fakto ke io horore misiris tiurilate. Sed antaŭ tio, devas esti malfermitaj la fendoj en la fasado rilate al la pli malgrandaj aferoj. El vidpunkto de kredindeco, ju pli malgrandaj des pli bone. Jes, la sekretaj servoj ja havas la homforton por penetri eĉ etajn organizaĵojn kiuj prezentas nenian minacon al la nacia sekureco, se nur pro la privatigo de ŝtata sekureco. La nombro de agentoj kaj informantoj devas esti vere multoble la nombroj pri kiuj ni scias el oficialaj fontoj.

La maniero daŭre malfermi tiujn fendojn estas esti atentemaj, kaj resti parolantaj.

Kore salutas Ian.

ian@fantom.org.uk

Berkshire 9/11 Truth http://www.berkshire911truth.org.uk (retestro : David Bowman) http://berkshire911truth.blogspot.com/ (novaĵleteroj : Ian Fantom)