Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
ONDO DA VERO numero 66
de Koffi GBEGLO  
10a septembro 2010

*******************************************

Numero 66 aprilo-junio 2010

O N D O D A V E R O

Trimonata informilo de TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando Eldonata ekde januaro 1994 Redakcio : Parfo AJTO,

p/a TIETo, B.P. 13169,

Lome-TOGOLANDO

E-poshto : esp.togo@cafe.tg

**************************************************

"Hundo bojas, homo vojas". Certe tiu chi frazo povus signifi ion al iuj. Kio notindas, tio estas, ke oni bezonas kuraghon por voji kiam hundo bojas. Tia kuragho trovighas en la juna Ludoviko-Lazaro ZAMENHOF, kiu spitis chiajn obstaklojn, ke hodiau la lingvon Esperanton la tuta mondo uzas. La celon de Zamenhof chiu esperantisto povas diveni, char tia montrighas dum Esperanto-renkontighoj, kie homoj de diversaj socitavoloj kunighas. "Fari unusolan rondon familian" estas kara al Zamenhof. Tuj venas stranga demando :"kiun el la operaciaj signoj (adicio, subtraho, multipliko kaj divido) shategas Zamenhof ? Trafajn respondojn donus la instrsuitoj de Zamenhof au ties samlernejanoj. Tamen ja la ideo de Zamenhof trovi ion por unuigi la homaron povas aludi pri io.

Zamenhof havis sian unuan lernolibron de Esperanto en 1887. En kiom da ekzempleroj ? Kio okazis al tiu nombro poste ? Chu aldonighis alia nombro ? Chu la nombron Zamenhof dividis au multiplikis ? Chu li subtrahis ? Se oni konsentus, ke de tago al tago kreskis la nombroj de Esperanto-lernantoj, tuj oni divenus, ke Zamenhof aldonis pliajn nombrojn. Kiu kontestas tion dirante, ke Zamenhof multiplikis, tiu jam ne malpravas, char, kiu multiplikas, tiu automate adicias. Tuj oni vidas, ke subtraho kaj divido tute ne kongruas kun la ideoj de Zamenhof. Jes, tiuj signoj jam gravus al aliaj homoj en aliaj medioj. Ni vidu !

"Dividi por regi" estas praktikata de homoj kiuj igas sin dumvivaj regantoj. Ili tiel dividas la popolon, kaj la partoj luktas unu kontrau la aliaj kaj la regantoj profitas por eternigi sian regnon. Chu tiuj regantoj staras nur che la divido au iras pluen. Kiam ekzemplo prezidento mortigas opozicianton, chu ankau tiu ago estas de la kategorio DIVIDI POR REGI ? Ni pripensu ?

Kiam Jesuo estis krucumita, kio okazis al liaj dischiploj ? Ili ne povis esti kune por daurigi la laboron de Jesuo ? Same ofte okazas, kiam shtatestro mortigas chefan opozicianton. Tie chi temas ne pri DIVIDO, sed SUBTRAHO kun tre forta nuanco, char simpla subtraho postlasas ion. Eble la vorto ELIMINI povas aludi pri io.

Kion memorigas la agoj de Hitlero, Musolini, ktp ? Chu ili amas la popolon au sin mem ? Kiom da homoj tiuj gvidantoj eliminis ? Por kio ili tion faradis ? Chu por la bono de la popolo ? Onidire, la antaua prezidento EYADEMA de Togolando, deklaris :"se necesas mortigi (morte elimini) parton de la popolo, kaj fari demokration kun la alia, mi pretas agi tiel". Certe Osmo BULLER ne estis tiom kruela, kiam li deklaris, en 2000, jenon pri GBEGLO Koffi :" mi chiel klopodos, ke tiu ulo ne havu estontecon en Esperantujo". Jen tiel resumighas la sistemo, kiun Osmo BULLER starigis kaj flegadas en UEA.

Renato CORSETTI konscias pri tio kaj tial parolas pri nigra listo de Osmo BULLER. Tiu chi, chiutage listas homojn, kun kiuj li neniam kunlaboros. La kialoj estus diversaj, sed ofte temas pri tio, ke la homoj kritikas lin. Neniu homo en la mondo estas nur bona au malbona, kaj tial kritikado estas natura fenomeno, kiu lumigas. Kial Osmo BULLER tiom timas kritikojn, ke li tute ne memoras, ke en la koncepto Esperanto de Zamenhof gravas preskau nur adicio kaj multipliko. Osmo tute prave povus shategi la dividon kaj la subtrahon, sed estus bone por li starigi propran koncepton, kaj tie apliki kion li volas. La lasta homo sur lia nigra listo estas Stano MARCHEK, la redaktoro de la revuo Esperanto. Ne indas reiri al tio, kion tiu Osmo BULLER faradas kontrauafrikaj esperantistoj. Chiu afrikano nur memoru tion, nun sciante, ke Osmo mem estas metanta sin sur sia nigra listo. La Universala Kongreso de Havano (KUBO) en Julio 2010, montris al li, ke li ne plu havas la povon en UEA.

Jes, "hundo bojas, homo vojas" estas tre signifoplena por la togolanda movado, se oni memoras tion, kion UEA-gvidantoj kun Osmo che la kapo semis inter togolandaj esperantistoj, de oktobro 2005 ghis nun, julio 2010. Kaj ne nur en Togolando, sed ankau ekster ghi en Afriko, kaj ech ekster Afriko, nur pro la fakto, ke afrikaj esperantistoj volas evolui/kreski en Esperantujo, kiel Hans BAKKER edukis ilin. Kion semis Hans BAKKER en Afriko per/kun sia plena bonkoreco, tion la elimina sistemo de Osmo BULLER tute ne povas neniigi. Fruktoj de la sincera kaj honesta laboro de Hans BAKKER tre helpata de s-ino Nelly HOLEVITCH trovighas en tiu chi numero de ONDO DA VERO, ankau kiu estas unu el la fruktoj.

==========

OMAGHE

==========

Vicordo de poshmarkoj kun portretoj de Esperantistoj.

Aperis la artikolo NEDERLANDAJ POSHTMARKOJ en Heroldo n-ro 2(2151), 86a jarkolekto, 22 januaro-11 februaro 2010.

Lau la artikolo, estas poshtmarkoj nederlandaj kun la portretoj de Ivo Lapenna, Zamenhof kaj Giorgio Silfer. La artikolanto diris :"shajnas, ke Giorgio SILFER estis la unua E-isto tiel "filatele afrankita"". La vorto "SHAJNAS" ja montras, ke la verkinto ne certas pri tio, kion li skribis. Li pravas, char la realo estas tute alia, kiel li supozis en sia vorto SHAJNAS.

Estas vere, ke okaze de la jubileoj de Zamenhof kaj Lapenna UEA produktigis filateliajhojn al ili dedichitajn. Estas vero, ke aperis poshmarko ankau pri Giorgio SILFER. Mankas la sciigo pri la poshmarko pri Hans BAKKER.

En 2002 Hans BAKKER estis 65-jara. Por esprimi sian dankon al li pro la grandaj laboroj, kiujn li faras por la Esperantista popolo afrika, s-ino Nelly HOLEVITCH produktigis la poshtmarkojn kun la portreto de Hans BAKKER.

Al UKo de 2003 en Gotenburgo shi portis la markojn kaj proponis la vendon de 5 markoj en la aukcioj kaj prof. Tonkin vendis ilin po 10 euroj. Shi tiel kolektis 50 eurojn, kiujn shi transdonis persone al Hans por Afrika agado.

Kio notindas, tio estas, ke la markoj de Hans estas la plej multekostaj en nia historia movado : 10 euroj po marko, kvankam en la praktiko la markon oni povas uzi kun la valoro 39 centimoj. Do la poshmarkoj de Zamnehof, Lapenna kaj Silfer oni achetis je 39 centiimoj, dum tiuj de Hans kostis ankau po 10 euroj.

Se necesus klarigi pli, ni devas diri, ke ankau la markon de Giorgio SILFER farigis s-ino Nelly HOLEVITCH omaghe al la kreinto de la Esperanta Civito, kaj tio aperis pli ol unu jaron post la apero de la marko de Hans BAKKER.

La unua poshtmarko kun portreto de Esperantisto aperis en 2002 kun la foto de Hans BAKKER,kiu estas tiel omaghita pro sia granda laboro por Afriko. Aperis poste la marko de Giorgio SILFER, kaj fine en 2009 aperis la markoj de Zamenhof kaj Lapenna.

============

INFORMAS

===========

1- El kunveno de TIETo la 24a de julio 2010


La 24-an de julio 2010 kunvenis la stabo de TIETo. Precipis en la tagordo la laboroj de Instituto Zamenhof kaj ankau la agado de TIETo kiel edukfako de UTE (Unuigho Togolanda por Esperanto).

Estis memorata la kalendaro de la diversaj ekzamenoj de TIETo en chiu jaro.

a) A-ekzamenoj en Marto

La A-ekzamenoj de TIETo konsistas el la ekzameno A loka kaj la ekzamenoj A1 kaj A2 lau la niveloj de ALTE (Asocio de Lingvotestistoj en Europo).

La ekzameno A de TIETo okazas en marto chiujara. Specialaj A-ekzamenoj okazas en junio por la gelernantoj de Instituto ZAMENHOF, kiuj dum la lerneja jaro lernis esperanton aldone al la aliaj lernobjektoj.

b) Chiuj ekzamenoj en ferioj someraj

Dum la ferioj de la lerneja jaro en julio-augusto okazos chiuj ekzamenoj de TIETo .Temas pri : - A-ekzamenoj

- B-ekzamenoj (la elementa de UEA/ILEI kaj la niveloj B1 kaj B2 de ALTE.

- C-ekzamenoj : ili estas la meza ekzameno de UEA/ILEI kaj la niveloj C1/C2 de ALTE. Nun nur la meza ekzameno de UEA/ILEI okazas en tiu chi kategorio. La aliaj okazos iam poste.

- IKE (Instrukapableca Ekzameno)

Ghi temas pri la instruado al komencantoj.

c) Ekzamenoj en decembro

Kelkajn tagojn antau au/kaj dum la Togolanda Esperanto-Kongreso okazos la ABC-ekzamenoj.

Cetere, la kunvenantoj analizis la laborojn de Insntituto Zamenhof kaj povis la 31an de julio interkonsilighi kun la dungitoj de IZo pri la plibonigo de la laboroj en la instituto.

2- Helpokaso plufunkcianta


La helpokaso en Togolando ebligis al esperantistoj finlerni, acheti medikamentojn au lernilojn. Ghi plufunkcias kaj atendas la petojn. Interesighantoj skribu al :

Helpokaso

BP 13169

Lome

Togo

Retadreso : esp.togo@cafe.tg

Chiu petanto priskribu kial li/shi bezonas la monon. Li/shi menciu siajn adresojn.

==============

MOVOJ NIAJ

==============

1- La unua chukbalmatcho de Instituto Zamenhof


La 16an de junio 2010 la teamo TIZO (Tchoukball en Instituto Zamenhof) ludis sian unuan matchon. Tiu chi okazis en la chefa stadiono de KEGUE, Lome. Kvankam neniu el la du ludantaroj de TIZO venkis, oni povis tamen notis, ke IZO-ludantoj pli kaj pli mastras la regulojn de la ludo.

La unua matcho okazis inter gelernantoj 10-15-jaraj de IZo kaj la ludantinoj de la teamo TCHOUK-GIRLS. Tiu chi teamo havis 27 poentojn dum TIZo, 17. Sekvis poste la dua matcho. Iom pli aghaj lernantoj de IZo kontrau viroj.

Vere tiu chi dua matcho en la sama tago montris, ke TIZO havas bonajn ludantojn. Kvankam la plej spertaj de la teamo KING/LEADER estas pli ol profesiuloj, TIZO-anoj montris, ke ankau ili kapablas multon fari chukbale. Finfine TIZo kun 35 poentoj havas 29 malpli ol la alia teamo.

De la 16a horo ghis la 18a ludantoj de TIZo, TCHOUK-GIRLS kaj KING/LEADER amuzighis kune kun la spektantoj, kies ridiloj vere eksplodis. Estis tre amuza okazo, kiun TIZO baldau ripetos.

2- Fino la lerneja jaro 2009-2010 en Instituto Zamenhof


Lasta semajno de la lerneja jaro 2009-2010 en Instituto Zamenhof La 9-an de julio 2010, je duono post la 18a horo, gepatroj de gelernantoj de Instituto Zamenhof (IZo) amasighis antau la enirejo de IZo tute koleraj : "Jam estas pli ol la 18a horo, sed niaj gefiloj ne jam revenis hejmen. Kion ili plufaras en la lernejo ?". Tiam la pordo estis fermita kaj instruisto de IZo kontrolis la enirejon, ke neniu lernanto eliru. La kolera konduto de gepatroj estis neeltenebla, kaj devis interveni la instruisto chi tiel : "Permesu al ni eduki niajn gelernantojn. Ili manghis, siamaniere ordigis la tablojn kaj seghojn por la festo. Ili devas chion meti en la normalan ordon, purigi la lernejon, antau ol iri hejmen ». Patro tuj reagis : "Bonege ! Mia filo restu tie ech ghis la posta tago, se li ne finos tiun laboron. Hejme chion oni devas fari por li. Li lernu ankau tion en via lernejo ." Tuj chesis la grumbloj kaj, dum iuj gepatroj tuj reiris hejmen, aliaj kontentaj atendis siajn gefilojn ghis chio estis metita en la normalan ordon en IZo. Jes, en IZo oni ne nur lernas legi kaj skribi, sed edukighas, kiel Hans BAKKER proponis jam che la komenco de la projekto. Tial estis buntkolora la lasta semajno de la lerneja jaro 2009-2010 en IZo.

Kiuj, fine de junio, vizitis IZon, tiuj povis legi ion che la enirejo. Temas pri la programo por la lasta semajno. Chiuj programeroj okazis. Vidu : - Lundo, la 5a de julio 2010, estas nomita Tago de Tchoukball (chukbal). Estis ludoj inter la lernantinoj, kaj poste inter la lernantoj.

- Mardo la 6a de julio 2010 estis la tago de futbalo. Ludis lernantoj unuflanke kaj aliflanke la lernantinoj.

- Merkredo la 7a de julio 2010 farighis ekskursa tago. Gelernantoj, gepatroj de gelernantoj, instruistoj de IZo vizitis la regionon de Kpalime, kie ili povis vidi la kaskadon de Kpime kaj supreniris la monton Pic d’Agou, la plej alta en Togolando.

- Jhaudo la 8a de julio 2010 estis kultura tago. Okazis recitalo, diversaj ludoj, komedio, prelegoj. Fermis la tagon matchoj inter la teamo de gelernantoj kaj tiu de la geinstruistoj. Ili ludis chukbalon kaj futbalon.

- Kaj venis la lasta tago de la lerneja jaro. Ghi estis tondra tago pro la bruego de diversaj muzikiloj en IZo. La gelernantoj ghojis kun la geinstruistoj kaj gepatroj de la gelernantoj pro la sukcesa laboro farita en IZo dum la lerneja jaro. Tiu chi tago estas aparte interesa pro la jenaj programeroj : Je la oka horo komencighis filmoj pri diversaj okazintajhoj en/pri IZo. La gelernantoj spektis unue la filmon ’La revo de Koffi". Tiu chi filmo montras la historion de IZo. Sekvis poste filmoj pri diversaj aranghoj en IZo : Zamenhoftago 2004, kaj poste tiuj de la aliaj jaroj ghis 2009 ; aldonighis filmoj pri la diversaj festoj en IZo. Tiu chi filmspektado estis nur parto de la tre enhavricha tago.

Pliafoje okazis recitalo kun diversaj ludoj kaj komedio. Dancoj ne mankis, char la gelernantoj chiel ajn festis sian sukceson. Kaj devis veni la horo de la proklamo de la rezultoj, post kiam gelernantoj kaj geinstruistoj pikinikis. Ne necesas eniri la detalojn de la kunmanghoj, char pliafoje kushis sur tablo rostita porko, kiu poste dispecighis en telerojn. La pelvoj de la gelernantoj multkolore montrighis, kaj la nazoj ne povis flari chiujn odorojn, kiuj venigis akvon en la bushon. La stomakoj bezonas multajn tagojn por malplenighi kaj spirado estis malfacila, char tiom dikighis la digesta aparato en la ventro, ke la pulmoj ne plu trovis lokon por loghi komforte. Tamen oni povis iri al la lasta programero de la tago. Temas pri la proklamado de la rezultoj.

Kiel kutime, che la fermo de la lerneja jaro en IZo, estas distribuado de premioj. Tiel oni proklamas la rezultojn unue lau lernobjektoj kaj poste oni donas la gheneralajn rezultojn. Gelernantoj tiel ricevis kajerojn kaj stipendiojn, kiuj ebligas al ili komenci la postan lernejan jaron senprobleme.

Unue estas proklamita la rezulto pri la Esperantaj ekzamenoj : nau gelernantoj el 25 ricevis sian ateston kun premioj konsistantaj el kajeroj, skribiloj kaj Esperantajhoj. Rimarkinda afero estas la premio al la instruisto de la lasta klaso de la elementa nivelo. S-ro GBEMOU Yao Mawufemo nun du jarojn instruas en IZo, kaj dufoje el du li havas centprocentan sukceson che la shtata ekzameno. IZo estis tre dankema al li, donante premion kaj honoran diplomon. Sekvis poste la aliaj rezultoj.

En la unua klaso de la elementa nivelo estas 40 sukcesintoj el 46, dum en la dua estas 38 el 44. La tria klaso klaso trovis 44 sukcesintojn el 45, dum en la kvara klaso estas 36 sukcesintoj el 41. En la kvina klaso estas 33 sukcesintoj el 45, kaj en la sesa klaso 33 gelernantoj el 33 havas la diplomon pri la studao en la nivelo. Ili chiuj en la venonta jaro lernos en la duagrada nivelo. Kiaj estas la rezultoj tie chi fine de tiu chi jaro ?

En la unua klaso de la duagrada nivelo sukcesis 42 el 58, dum en la dua klaso estas 45 sukcesintoj el 58. El la 46 kandidatoj de la tria klaso sukcesis 26, dum 37 el 41 sukcesis che la kvara klaso.

Je chirkau la 17a horo kaj duono finighis la programo, kiam devis eki la purigado de la lernejo. Chiuj gelernantoj laboris, antau ol reiri hejmen. Tiel finighis la lerneja jaro 2009-2010 en IZo. Tamen ne fermighis la pordoj de IZO char chiutage en IZo estas homoj. Dum iuj lernas Esperanton, aliaj informighas pri la laboroj de la lernejo. Gepatroj chiam ripetas sian deziron pri liceigho de Instituto Zamenhof.

NB : fotoj pri la arangho estas je chies dispono. Bonvolu peti tion de GBEGLO Koffi

3- Kursoj kaj ekzamenoj en junio kaj julio en Insituto


Zamenhof


La 10an de junio 2010 komencighis E-kurso intensa en Instituto ZAMENHOF (IZo) gvidate se s-roj AGBOLO Apelete kaj DOUMEGNON Koffi. Nur kontrolan rolon havis GBEGLO Koffi. Enskribighis 44 IZo-gelernantoj de la duagrada nivelo. El 44 enskribighintoj nur 25 povis sekvi la kurson ghis la fino kaj ekzamenighi.Finfine dek kandaditaj sukcesis, kio malfermas al ili la vojon daurigi la pilgrimumadon en Esperantujo. Iuj tuj enskribighis al nova kurso.

La 12a de julio 2010 komencighis E-kursoj en Instituto Zamenhof. Estas du grupoj :

- Komencantoj

Estas entute 25. Ilin instruas s-ro AYENA Tete, BAYITA Marcelin kaj GBEGLO Dzifa

- progresantoj Sep personoj partoprenas la kurson. S-roj AGBOLO Apelete, ATTAGLO Kokou Evienyeame kaj DOUMEGNON Koffi gvidas la kurson.

Por ambau kursoj diskretan rolon havas GBEGLO Koffi kiel pririgardanto. Aldonighas alia tasko, la organizado de la diversaj ekzamenoj, kies rezultoj baldau aperos.

4- UTE kaj UEA


"Mi ne akceptos, ke oni reduktu mian povon", diris Osmo BULLER en Berlino en Julio 1999. Tiam okazis estrarkunsido de UEA kaj la prezidanto Kep ENDERBY instruis lin pri io tre necesa, kion Osmo BULLER trovis redukto de lia povo. Osmo ne povis rezisti kaj demisiis en 2001.Kaj li revenis.

En 2004 revenis Osmo BULLER al la posteno de ghenerala direktoro de UEA, kaj nenio dubigis, ke li profitos la foriron de Kep por fortegamane enradikigi propran sistemon gvidan en UEA. Lau la tekstoj de UEA, la komitato estas la supera organo, al kiu respondecas la estraro. La ghenerala direktoro estas nur oficisto. Chu vere tiel estas ?

Osmo BULLER sukcesis renversi chion, kaj igas sin la supera organo de la asocio kaj tiel altrudas chion kaj al la komitato kaj al la estraro. Tiel li sukcesis devigi la estraron de UEA forigi la postenon de chefdelegito en Togolando. Aliaj liaj postuloj, kiujn li devigis la estraron de UEA fari, estas la eksigo de GBEGLO Koffi el UTE. Tio ne povis okazi, kaj oni scias kion finfine faris Osmo BULLER pere de la estraro de UEA : rifuzi al GBEGLO Koffi roli kiel plenrajta komitatano de UEA. UTE ne akceptis tion, post longa intershangho de mesaghoj (la tuta korespondado aperas en ALVOKO Numero 38 de Junio 2010) kun la estraro de UEA.

La 2an de augusto 2010 la estraro de UTE skribis al la prezidanto de UEA, kiu respondis, ke li devas kontakti la estraranojn kaj solvos la problemon. La 5-an de augusto 2010, li skribis al la komitata listo, redonante al GBEGLO Koffi ties rajtojn kiel UEA-komitatajn. Sed chu tiel finighos tiu chi afero, en kiu oni chiel surtretas membron de UTE ? Chiu donu al si respondon.

=========

EHHOJ

=========

1- UETA tre bone movighas


Date : Mon, 26 Jul 2010 20:19:52 +0200

To : trafrik

From : prince henry Subject : UETA movighas tre bone

Cc :

Bcc : are, aakunsento, indmembroj, ueakomitatanoj, karavelo X-Attachments : In-Reply-To :

Karaj geamikoj tra la mondo

Indas informi chiujn ke UETA ne dormis aux lacigxis, laste, ni sendis salutmesagxojn al la UK en Kubo, al la Azia kongreso en Mongolio kaj aliaj esperantaj arangxoj .Cetere ni jam ekfaris kontakton kun UEA por havi konton kaj ecx petis kunlaboron kiel kunlaboranta asocio kun UEA.Kiel oni jam sonigis al la mondo, UETA estas malfermita al cxiuj esperanto-organizoj, ne gravas cxu vi estas UEA ano, SAT ano, Feminisma ano,civitano, Mondcivitano ktp.

La Vic prezidanto pri eksteraj rilatoj Antoine ankaux komencis kontaktojn kun diversaj organizoj i.a tiu de Legio de Bonvolo en Brazilio.Mi kredas ke baldaux ni havos konkretajn rezultojn de la lastaj kontaktoj.

Mi planas antaux fino de Auxgusto viziti Beninon, Togolandon kaj Ganaon kaj uzos la okazon renkonti kelkajn el niaj anoj.Nenio estas konkreta cxar mi havas du internaciajn konferencojn pri Literaturo kaj Kulturo cxe Alvan Ikoku Federacia Kolegio de Eduko kiu baldaux estos Universitato de Eduko komence de Auxgusto kaj cxe Kano en Norda Nigxerio fine de auxgusto.Mi proponis temon pri esperanto kaj literaturo kaj petis de PEN havigi al mi kelkajn materialojn pri utiligado de esperanto al literaturo kaj se miaj prezentadoj aux prelegproponoj akceptigxos, mi prelegos dum la du konferencoj sed mi informos cxu mi plu venos al la najbaraj landoj aux ne.

UETA trankvile iras sian vojon !

2- El la Uko de 2010 en Havano (KUBO)


Io novas en la sistemo de UEA. Osmo BULLER pliafoje klopodis manipuli la tutan membraron de UEA, sed chifoje tute ne povis, char homoj nun komprenas tre bone lian konduton ege ego(t)isman.

Kelkajn tagojn antau la komenco de la UKo en Havano (KUBO) aperis artikolo en Libera Folio pri la revuo Esperanto. La artikolo akuzis la redaktoron pri perdo de abonantoj. Kiuj bone scias la taktikon de Osmo BULLER, tiuj tuj komprenos, ke Osmo estis eliminanta Stanon, la nunan redaktoron, kiun li anstatuigos per tiu, kiun li volas tre obeema al li. Devis komencighi la UKo.

Jam en la unuaj tagoj oni informis, ke la malnova estraro de UEA nuligis la kontrakton de Stano, kaj la nova estraro organizos konkurson por havi novan redaktoron ghis la fino de 2010. Jes, ankau al Stano estas permesate parotpeni la konkurson. Simpla paralelo kun okazahjo en Afriko fine de 2005 pri Afrika Oficejo tuj asertigos, ke Stano neniam revenos al la redakcio per tiu konkurso. Osmo BULLER jam havas sian homon. Chu la kongresanoj akceptis tion ?

Tuj formighis protesta grupo, kiu postulis la nuligon de la decido. Osmo defendis la decidon subtenante la estraron, kiu lau li decidis, kaj ankau Barabara, la ghenerala sekretario de UEA defendis. Vochoj tre laute levighis, kaj homoj multaj subskribis peton pri nuligo de la nuligo de la kontrakto. Post la kongreso, la subrkibado pluiras ghis nun, kaj bonshance la estraro de UEA, la 5-an de augusto 2010 prokrastis la okazigon de la konkurso. Tio siginifas, ke Stano daurigos sian laboron ghis post 2010.

3- El MAS-Diskuto pri lernolibroj en afrikaj lingvoj


Okazis intershanghoj de vortoj pri utileco nuna de Esperantaj lernolibroj en afrikaj lingvoj. Renato kaj Nino VESSELA kredigas al esperantistoj, ke afrikanoj bezonas Esperantolernolibrojn en afrikaj lingvoj. GBEGLO Koffi neniam tion subtenas, char, lau li, tiujn lingvojn neskribe posedas la afrikanoj mem, kies labora au oficiala lingvo estas lingvo de koloniismo. Renato defendis sin, sed chu prave, kiam oni scias, ke la homo neniam vizitis afrikon, kaj tial scias preskau nenion pri afrikaj realajhoj. Jenaj mesaghoj povus ion aludi pri la vidpunktoj de afrikaj esperantistoj pri la bezonata instrumetodo de Esperanto en Afriko.

Date : Tue, 3 Aug 2010 09:14:47 +0000

From : birindwamushosi@yahoo.fr

To : diskuto@mas-eo.org

Subject : [Diskuto] Re : Bigirimana Evariste

Kara Renato,

Vi malpermesis Koffi G respondi sed ne chiujn.Pro tio mi respondas anstatau li.

Kara Renato, chu chiu vorto el la busho de Koffi G. maltrankviligu vin ? Chu li neniam pravos en viaj okuloj. Vi ja ne bone rilatas unu al la alia, sed tamen Koffi tute pravas, petante vin ne produkti librojn en afrikaj lingvoj.Tion li ne diris pro malestimo au malamo al tiuj lingvoj sed pro tio ke multaj afrikanoj ne scipovas tiujn lingvojn. Do estus konsilinde, ke monon vi uzu/elspezu por produkti librojn utilaj por ni afrikanoj.

Due, vi sendas librojn ne al afrikanoj en bezono sed al viaj samopinianatj afrikanoj. Amike Birindwa

From : elisee byelongo To :

Date : Tue, 3 Aug 2010 16:56:25 +0000

Subject : Re : [Diskuto] Re : Bigirimana Evariste

Karaj Mas-anoj,

Permesu chi-tie ke mi malsamopiniu. Libroj ne nur estas por hodiau. Ili estas investado por morgau kaj post morgau. Mi ne povas kredi miajn okulojn vidante afrikanojn kontrau afrikaj gepatrolingvaj poresperantaj eldonoj. Tio signifas ke kelkaj ne komprenas la atingojn de esperanto. Mi memorigu ke esperanto ankau protektas la naciajn lingvojn. Tiu diskriminacio kontrau la naciaj lingvoj bedaurinde ankau en e-a medio, estas chie en la ordinara vivo. Eminentulo afrika ne plu volas paroli sian nacian lingvon, kaj pensas la francan luksa. Ve !

Mi revas tagon kiam chiu nacia lingvo, indighena lingvo havos almenau pli ol unu verkon poresperanta. Tio signifas ke ech pigmeoj havu ion, se hodiau ili ne majstras la lingvon, morgau la idoj povas majstri kaj uzi la verkojn.

Anstatau ol nuligi eldonojn el la indighenaj lingvoj, vi povas peti ankau (kaj tion fari polite) je la sama tempo eldonojn en aliaj "famaj" lingvoj. Ni afrikanoj ne permesu plukoloniigon de nia kontinento de la francoj, la angloj, la portugaloj kaj tiel plu.

Longvivu la plueldonojn en la indighenaj lingvoj.

Longvivu esperanton.

Esperante ke vi komprenos mian emocion !

Mas-ane,

Elisee

Date : Tue, 03 Aug 2010 23:25:37 +0200

To : Diskutlisto de MAS diskuto@mas-eo.org From : GBEGLO Koffi

Subject : Lernolibroj en afrikaj lingvoj Cc : Bcc :

Karaj,

Mi abomenas la propagandon ke oni eldonu Esperantajn lernolibrojn en afrikaj lingvoj. Nun tio preskau ne fruktodonos. Estu bone havi la librojn nur en Esperanto, kio helpos al afrikanoj lernigi Esperanton rektametode. Iam afrikanoj mem vidos kiel gravas la eldonado de libroj en afrikaj lingvoj kaj tiam ili faros tion same kiel alilingvanoj faras. Ne chinoj verkas Esperantajn lernilibrojn francajn ; sed chino faras en china lingvo kaj francoj en franca lingvo, kaj ni memoru, ke chiu el tiuj lingvoj estas la sola lingvo uzata en chiu el tiuj landoj kiel oficiala, labora, ktp. lingvo. Kiel estas en Afriko ? Kiom da afrikanoj posedas siajn lingvojn. Se oni volas havi lernolibrojn en afrikaj lingvoj, oni komencu ne por Esperanto.

Renato diris, ke estas Esperantaj lernolibroj en la svahila, runda, lingala. Miaj demandoj al li estas : chu estas ,en tiuj lingvoj, libroj de lernobjekoj nun lernataj en la lernejoj de tiuj landoj ? Chu en la lernejoj afrikaj oni lernas matematikon, biologion, kemion, filozofion, ktp en afrikaj lingvoj ? la chefa kaj grava klopodaro de afrikanoj koncernu UNUAVICE tion. Ni ne sekvu la homojn, kiuj plutretas nin, chiam subtaksante niajn afrikajn lingvojn. Afrikanoj shatus doktorighi pri medecino lernante nur en afrika lingvo. Chu tio eblas nun ? Kial Renato kaj aliaj ne helpu afrikanojn atingi tion. Nur tie chi trovighas la grava problemo, kaj ghuste tial mi diras, ke la homoj, kiuj tial propagandas por Esperantaj lernolibroj en afrikaj lingvoj havas tute aliajn celojn.

Pripensindege !

gk

Date : Wed, 4 Aug 2010 01:09:06 -0700 (PDT)

From : antoine kouassi antoinekouassi01@yahoo.fr

To : Diskutlisto de MAS Subject : [Diskuto]

Re : Lernolibroj en afrikaj lingvoj

Saluton karaj amikoj

Amikoj

Mi tute konsentas kun la diroj de Gbeglo char antaù pluraj jaroj en mia lando Kotdivuaro kiam mi mem instruis esperanton en iu apudlaguna vilagha lernejo chirkaù Abighano ni volis instrui esperanton ankaù al la tieaj vilaghanoj ni vane klopodis uzi ilian etnan lingvon.

Char ech nia helpanto ne mem bone majstris tiun etnan lingvon. Do ni ne sukcesis instrui esperanton al ili per ilia etna lingvo tiel ni uzis nur esperanton kaj verege ech la vilaghanoj kiuj neniam frekventis la lernejojn komencis kontentige paroli la verdan lingvon.

Do estu bone ke en Afriko instruante esperanton oni nur uzu la verdan lingvon.

Plej amike Antoine

====================

PODIO DE KREDOJ

=====================

I- Ho mia DIO

Pri la la unua parto de la verko DEK DU PRUVOJ PRI LA NEEKZISTO DE DIO reagis Paul Desailly

Lau bahaa perspektivo :

’Chiu evento nepre havas originon kaj chiu konstruajho konstruiston.’ Ne eblas nek iam ajn eblos pruvi au malpruvi la ekziston de Dio el scienca starpunkto. Tia pruvajho nuligus la nocion de fido, chu ne ! Tamen kaj gravege tamen, definitive eblas el la skriboj de Baha’u’llah pruvi el racia rezonado. La demando levighas por sincera ateisto - kion fari kontrau nekontestebla pruvo ?

Do, kiel pruvi al ateisto la ekziston de Dio au dioj. Kondicho ekzistas ! Chu ekzistas tiu ateisto kiu opinias ke li/shi ne estas parto de la naturo ? Chu ekzistas ateisto kies priskribo de ’Kio estas la naturo ?’ estas tiom longe kompleksa ke nur intelekto de Galileo au Einstein k.a. povas elfosi ian signifon ? Al ambau demandoj - jes ja tiaj ateistoj vivas. Ni bahaanoj per jena klarigo penas konvinki nur tiujn ateistojn kies starpunkto akceptas la nocion ke ni chiuj apartenas al la Naturo.

’Se iu supozas, ke la homo estas nura parto de la natura mondo, kaj, car li havas tiujn perfektajn kapablojn, kiuj estas nur manifestajoj de la natura mondo, kaj ke do la naturo estas la origina fonto de tiuj perfektajoj kaj ili ne mankas al ghi, ni respondas al tiu, dirante : la parto dependas de la tuto ; parto ne povas posedi perfektajojn, kiuj mankas al la tuto.’ Kavaliro Abdu’l Baha

La chi supra paragrafo estas ekstratita el libreto titolita ’Tabulo al dro Forel’. Chi lasta kapjesis al aliaj klarigoj en tiu Tabulo

Paulo kaj Velanta

II- La dekdu pruvoj pri la neekzisto de Dio (daurigo)

LA PROBLEMO PRECIZE ESPRIMITA

Tamen, kamaradoj, ekzistas dua maniero studi kaj provi solvon de la problemo pri neekzisto de Dio.

Tiu chi konsistas en la ekzamenadode la ekzisto de la dio, kiun la religioj proponas al nia adoremo.

Chu trobighas iu homo, mense sas kaj racia, kiu kapablas akckepti ekziston de tiu Dio, pri kiu oni diras, kvazau ghi estus tute ne envolvita en mistero, kvazau oni chion scius pri ghi, kvazau oni penetrus ghian penson, kvazau oni ricevus chiujn ghiajn konfidencojn : "Ghi faris tion, ghi faris tion chi, kaj ech tion, kaj ankorau ton chi. Ghi diris tion chi, ghi diris tion, kaj ech tion. Ghi agis kaj paprolis por tiu celo kaj pro tiu motovi. Ghi volas ion, sed defendas ion alian ; ghi rekompencos tiujn agojn agojn kaj punos tiujn aliajn. Kaj ghi faris tion chi kaj volas tion, char ghi estas senlime sagha, senlime justa, senlime bona ?" Nekredeble ! Jen dio, kiu sin konigas ! Ghi foriras el mondo neatingebla, neniigas la nubaron chirkau si, venas de la suproj, konversas kun la mortivuloj, konfidas al ili sian penson, rivelas al ili sian volon kaj taskas kelkajn privilegiulojn diskonigi ghian doktrinon, disvastigi ghian doktrinon, disvastigi ghian leghon kaj, fine ghin reprezenti chi-sube, kun chiopovo fari kaj malfari, en la chielo kaj sur la Tero !

Tiu dio, ne estas la dio Forto, Intelegenteco, Volo, Energio, kiu, same kiel chio energia, volema, inteligenta, forta, povas esti sinsekve, lau la cirkonstancoj kaj do neantauvideble, bona au malbona, utila au malutila, justa au maljusta, kompatema au kruela ; tiu dio, estas dio che kiu chio estas perfekta kaj kies ekzisto estas kaj povas esti kongrua, char ghi estas justa, sagha, chiopova, bonkora, kompatema, kun nur tio kion ghi mem verkus kaj tra kio esprimighus ghia senlima justeco, gha senlima sagheco, ghia senlima povo, ghia senlima boneco, ghi senlima komplezemo. Tiun dion vi rekonas ; tiun oni instruas, che katehhismo al la infanoj ; temas pri la Dio vivi kaj homigita, al kiu oni konstruas templojn, ghis kiu levighas preghoj, en kies honoro onin plenumas oferojn kaj kiun pretendas reprezenti chiuj eklezioj de la mondo, chiuj kastoj sacerdotaj.

Ne temas pri tiu "Nekonato", tiu enigma forto, tiu netraigebla potenco, tiu nekonata energio, tiu mistera kauzo : hipotezo al kiu, pro nepovo klalrigi la "kielon" kaj la "kialon" de chio, la homa spirito shatas refrencighi ; ne temas pri la spekulativa dio de la metafizikistoj, temas pri tiu dio kiun ghiaj adeptoj abunde priskribis, klarege detalis.

Temas pri, mi tion ripetu, la dio de la religioj, kaj, char ni trovighas en Francio, la dio de tiu religio kiu, de dek kvin jarcentoj, superregas nian historion : la kristana religio.

Tiun dion mi negas, kaj nur pri tiu mi volas diskuti kaj nur tiun mi deziras studi, se ni volas eltiri pozitivan kaj utilan rezulton el tiu prezento.

Pri kia dio temas ?

Char chi-sube, ghiaj reprezentantoj komplezis al ni ghian detalegan priskribon, ni profitu de ilia afableco ; ghin ni ekzamenu kvazau per lupeo : por ghin bone pridiskuti, neceas ghin bone koni.

Ja tiu dio, per ago potenca kaj fekunda, faris chion el nenio, per sia nura volo, anstatauigis inerton per movo, la morton per eterna vivo ; ghi estas kreiva !

Tiu dio, post plenumado de tiu kreado, neniel revenis al sia eterna nenifaro nek restis indiferenta pri chio kreit, okupighas pri sia verko, interesighas pri ghi, intervenas kiam shajnas oportune, ghin administras, ghin regas : ghi estas gubernatoro kaj porovidenco.

Je tiu dio, supera Tribunalo, alvokas chiujn el ni post ties morto, nin jughas lau niaj dumvivaj agoj, subpesas niajn bonajn kaj malbonajn agojn kaj fine verdiktas, sen apelacia ableco, la sentencon kiu faros nin, por estontaj generacioj, estajhoj plej felichaj au malplej felichaj : ghi estas punanto kaj jughisto.

Estas evidente ke tiu dio posedas chiujn kvalitojn, kaj ne nur je unika grado : ghi posedas ilin je senlima grado.

Tiel, ghi estas ne nur justa : ghi estas la senlima Jesteco ;ghi estas ne nur bona :ghi estas la senlima Boneco ; ghi estas ne nur mizerikorda : ghi estas la senlima Mizerikordo ; ghi estas ne nur potenca : ghi estas la senlima Potenco ; ghi estas ne nur klera : ghi estas la senlima Klereco.

Plian fojon, tia estas la dio kiun mi negas kaj kies neeblecon, lau dek du malsamaj pruvoj ( ech unu sufichus), mi estas demonstranta.

Partigo de la temo

Jen lau kiu ordo mi prezentos al vi miajn argumentojn. Ili estos klasitaj en tri grupoj : La unua el tiuj grupoj pli precize celos la kreintan dion ; ghi entenos ses argumentojn.

La dua el tiuj grupoj pli precize koncernos la regantan kaj providencan dion ; ghi prezentos kvar argumentojn.

Fine la tria kaj lasta el tiuj grupoj rilatos al la justiaca kaj mgistrata dio ; ghi entenos du argumentojn.

Do, ses argumentoj kontrau la kreinta dio ; kvar argumentoj kontrau la reganta dio ; du argumentoj kontrau la justica dio. Oni ja nombras entute dek du pruvojn pri neekzisto de Dio.

Char la planon de mia demonstracio vi konas, vi povas pli facile kaj pli efike sekvi ghian disvolvighon.

UNUA GRUPO DE ARGUMENTOJ

Unua argumento : Ago kreiva ne estas akceptebla

Kion signifas krei ? Kio estas kreo ?

Chu preni materiojn disajn, disigitajn, sed ekzistantajn kaj uzante kelkajn antau-eksperimentitajn principojn, aplikante iujn konatajn regulojn, kaj kunigi, prupigi, ordigi, asocii, junti tiujn materiojn, por fari ion el ili ? ......(Daurigota en la venonta numero)

=========================

F E L I E T O N E

========================

SPIRITA VIVO EN LA SOCIO

de Omraam Mikhaël Aïvanhov(1900-1986).

SESA CHAPITRO :

AKCEPTI NE TRUDI SIAJN KONVINKOJN

Fojfoje okazas en familio, ke iuj membroj manifestas spiritajn aspirojn, sed ke la aliaj ne komprenas ilin kaj provas kontraustari. Tio estas malsagha. Ne eblas malhelpi, ke animo progresu lumen, char animo estas filino de Dio, kaj neniu havas rajton super ghi. Tial, anstatau koleri, preferindasakcepti, dirante al si, ke se unu familiano spirite richighos, la tuta familio profitos de tiu richigho.

Sed, por esti jhusta, mi chefe aldonu, ke tiu, kiu deziras eniri vivon spiritan, estas tiu, kiu devas prudenti kaj montri sin cedema. Spirita vivo ne ighu preteksto por neglekti siajn familiajn devojn kaj predikade-predikache tedi. Male, por gvidi la aliajn kaj konvinki ilin pri la praveco kaj sincereco de siaj aspiroj, tiu devas utiligi siajn menson kaj koron, por ke harmonio regu en la familio, kaj precipe por eviti la kaptilon de fanatileco, kaj resti larghmensa kaj komprenema ; tiel plej bone vidighos, ke li trovis la veron. Kiu emas konstante proklami, ke li trovis la veron, male pruvas, ke li ne trovis ghin, kaj tio estas maniero igi sin ridinda kaj neelportebla. Per tenereco, afableco, pacienco oni povu influi sur la proksimulojn por konduki ilin al la vojo bonen.

CHAPITRO SEPA :

PARA VIVO : NE FUGHI DE LA PROBLEMOJ

Tre malofte para akordo estas perfekta, tio estas normala. Chiu homo estas mondo tiel unika kaj kompleksa, ke ne eblas tuj harmoniigi bezonojn, manierojn pensi, humorojn. Sed anstatau voli disighi tuj, kiam aperas la unuaj malfacilajhoj, preferindas strebi por solvi la problemojn. Interrilato, geedzezco estas kvazau problemo, kiun la chielo donis al vi, por ke vi solvu ghn. Se vi renkontis tiun viron, tiun virinon, kaj decidis ligis vin, ne estas hazarde, kialo ekzistas. Pro tio, kion vi travivis en la antauaj enkarnighoj, vi devas nun kompreni iun veron, ripari tiun au tiun chi eraron, kaj se vi rifuzas, se vi forkuras, la problemo restas tie, nesolvita, kaj vi retrovos ghin sub iu formo au sub alia. Egale chu kun tiu persono au kun alia, la problemon vi retrovos. Tion vi diru al vi. Komprenu vian intereson : vi kondutu pacience kaj doneme, tiel vi ne faros novajn shuldojn, kaj ech, kiom eble, vi atingos, ke la la malnovaj estos forvishitaj.

Indas akcepti tiun filozofion por liberigi vin. Starigu al vi la demandon :"Kial, inter pli ol du miliardoj da viroj au da virinoj en la mondo, mi trafis ghuste tiun , au tiun chi ? Estas tiom da aliaj ?" Nu, ghuste tiun estulon vi renkontis, char tra li vi faros enan laboron por disvolvi iujn kvalitojn au virtojn. Bedaurinde ne tiel la plimulto rezonas, char mankas al ili la instruo pri reenkarnigho, pri la legho de la kauzoj kaj efikoj, pri karmo.

Vere, ne estas absolute malpermesite forlasi edzon au edzinon, kondiche, ke tio ne okazu, antau ol vi solvis la unuan renkontitan problemon. Se vi evitas tiun alfronti, vi retrovos la saman problemon kun la sekvanta kunulo au kunulino. Kompreneble malfacilas, sed tio, kio unuavide shajnas malfacila, finfine rivelighoas pli facil, kaj inverse ? Se vi elektos la vojon laushajne plej malfacilan, vi ene ricevos helpon, kiu ebligos al vi iri ghis la vino de via penado.

(Daurigota en la venonta numero)

=======================================================

KIEL RICEVI OVo-n paperan kaj sesmonatan ?

1- Per abono : 15 euroj estas la abonprezo

2- Subtenante TIETon : disponigante monon al la instituto, ekz. 15 eurojn au pli.

La monon oni sendu al la konto "tiet-u" che UEA

KIEL RICEVI LA RETAN VERSION DE OVo ?

Necesas alighi al la tiucela dissendolisto.

Tio ebligas ankau ricevon regulan de informoj pri la movado en Togolando.

Oni do sendu malplenan mesaghon al :

Por memvola mondonaco la UEA-konto "tiet-u" estas je chies dispono

KUNLABORANTOJ

OVo estas chies proprajho. Do, ghi konsideras chiujn Esperantistojn kunlaborantoj. La kontribuajhojn oni sendu al la redaktanto.

LA VENONTA NUMERO

aperos fine de junio 2010. Artikoloj por tiu numero atingu la redakcion plej malfrue la 15-an de septembro 2010

REPRESO

Chiu homo rajtas chiel ajn uzi la artikolojn de OVo. Sola kondicho estas, ke oni indiku la fonton.