Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
MSF-bulteno julio 2010
de Monda Socia Forumo, sidejo San-Paŭlo  
12a julio 2010

Bulteno de la Monda Socia Forumo, julio 2010

Enhavo

1. Monda Forumo de transformaj kulturo kaj edukado

2. Socia Forumo Ameriko

3. Monda Forumo pri edukado en Palestino

4. Survoje al Dakaro : strategia debato

5. Kalendaro 2010

6. MSF rete

1. Survoje al nova estetiko de daŭrema transformado ‒ Monda Forumo de transformaj kulturo kaj edukado

Post 16 monatoj da interŝanĝado kun kulturaj kaj edukaj retoj en Brazilo kaj en Latinameriko, du eventoj okazos en Belemo (Parao, Brazilo, Amazonio) : la Monda Kongreso de la IDEA, Vivu la diverseco, Vivu ! : Kunligante la Artojn de Transformado kaj la Mondan Forumon de Kulturo kaj Transforma Edukado. Ambaŭ okazos de la 17-a ĝis la 24-a de julio kaj estas aranĝataj de la Internacia Asocio de Dramo, Teatro kaj Edukado (IDEA), membro de la Internacia Konsilantaro (IK) de la MSF. La enskriboj kostas BRL 50,00 kaj estas malfermitaj ĝis la 14-a de julio.

La Monda Kongreso de la IDEA 2010 estas dediĉita al la defio konstrui, en la koro de Amazonio, novan estetikon de daŭrema transformado, bazitan sur jardekoj da personaj kaj kolektivaj historioj. Ĝi kunvenigas partoprenantojn el pli ol 70 landoj tra la mondo, ĉiuj serĉantaj daŭremajn kolektivojn. La semajno de publikaj dialogoj, laborejoj, diskutrondoj, „radoj” de vivspertoj, prezentadoj kaj la Forumo koncentriĝos al tri demandoj :

a) Kiel transformi ĉiun institucion en projekton de daŭremaj kulturo kaj edukado ?

b) Kiel transformi ĉiun lernejon en projekton de daŭremaj kulturo kaj edukado ?

c) Kiel kulturi estetikon de daŭrema transformado en ĉiu loka, nacia, regiona kaj monda forumo, survoje al la Monda Forumo de Edukado en oktobro 2010 kaj al la Monda Socia Forumo 2011 ?

La kalendaro de la IDEA 2010 konsistas el ses mondaj „radoj” (1-a : Defioj de la transformado ; 2-a : Transformi la perforton ; 3-a : Defioj de la diverseco ; 4-a : Kiel subteni la revon de transformado ; 5-a : Ĉu la lernejoj estas transformeblaj ? 6-a : La estonteco de la Monda Alianco por la Artoj post la UNESKO 2010) kaj el dek kvin konferencetoj. La Forumo havos tri ĝeneralajn aksojn : ĉu la lernejoj transformeblas ?, Kontribuaĵo de la Granda Amazonio al transforma edukado, Kontribuaĵo de la artoj kaj edukado al transforma kulturo. La intenco de la mastrumantoj de la 1-a Monda Forumo de Transformaj Kulturo kaj Edukado estas ke ellaboriĝu, en la kadro de la Forumo, solidaraj projektoj kaj regionaj agadstrategioj en la MSF 2011.

Enskriboj :

orum@idea2010.art.br

Por ekscii pli :

www.idea2010.art.br

Dan Baron danbaronmst@hotmail.com

2. 4-a Socia Forumo Ameriko

Paragvajo preparas sin por akcepti milojn da homoj en la 4-a Socia Forumo Ameriko (SFA) kiu okazos de la 11-a ĝis la 15-a de aŭgusto en Asuncio. Danke al regionaj forumoj, la lando realigas preparprocezon inter la organizaĵoj kaj sociaj movadoj, por levi, diskuti kaj aprobi proponojn kadre de tiuj spacoj de kolektiva konstruado. En ĉiu forumo oni diskutas du aŭ tri temojn de la SFA konforme kun ĉiu el ĝiaj demandoj. La zorgo pro la avanco de la sojo, de la poluado de la zonoj de memkonsumo kaj pri la kvalito de la agro-nutraĵaj produktoj kaj de iliaj derivaĵoj pro la senlima uzado de pesticidoj, estis kelkaj temoj priparolitaj en Itapuo, kun viglaj kritikoj kontraŭ transnaciaj konzernoj implikitaj en la agro-nutraĵa industrio kiu, laŭ la partoprenantoj, minacas la akvosistemon de la Guaranio.

Enskriboj

La enskribo de memmastrumataj agadoj estas malfermita ĝis la 9-a de julio : www.forosocialamericas.org.

Unue necesas enskribi la organizaĵon kaj, post la starigita profilo, enskribi ĝis po kvar agadojn por ĉiu vido. Vidu la gvidliniojn en la manlibro : www.forosocialamericas.org/instruct....

La individuaj enskriboj kaj tiuj de la gazetaro estos baldaŭ malfermotaj.

Loĝado

La listo de hoteloj en Asuncio disponeblas sur www.fsapy2010.org/news/listado-de-h....

Estos ankaŭ la ebleco de gastigado en tendaroj / kampadejoj en la teritorio. Pli da informoj estos baldaŭ disponeblaj.

Libervola agado

La Faciliga Grupo alvokas libervolulojn por la SFA. En la suba ligilo vi povas elŝuti la formularon, kiu devas esti plenigita kaj sendita ĝis la 9-a de julio : http://files.fsapy2010.org/20000002....

Por ekscii pli, bonvole skribu al Mabel Candia ‒ forosocialamericaspy@gmail.com kun la temo "voluntário"

Pliaj informoj : Continental consejo@forosocialamericas.org, fsapy@forosocialamericas.org

Tel. (593-2) 2904242

www.forosocialamericas.org

Paragvajo forosocialamericaspy@gmail.com

fsapy10@gmail.com

Tel. (595-21) 481 340

3. Monda Forumo pri Edukado en Palestino

La enskriboj de organizaĵoj kaj de memmastrumataj agadoj por la Monda Forumo pri Edukado en Palestino, kiu okazos de la 28-a ĝis la 31-a de oktobro, estas jam malfermitaj. Tiu forumo havas viv-esencan gravecon en la monda kunteksto de nia tempo, kaj realigi ĝin en Palestino havas simbolan forton por ĝia popolo kaj por la homoj kun konscienco en la mondo. La MFE en Palestino okazos en momento de plena blokado de la Gazo-strio, okupado de la palestina popolo kaj persekutado de lokaj kaj internaciaj aktivuloj. La brutala atako al la Ŝiparo de Libereco („Freedom Flottilla”) estis nur la lasta evento de la kreskanta agrespolitiko de Israelo.

La Monda Forumo de Edukado en Palestino, en tiu kunteksto, liveras ne nur spacon de diskutado pri temoj ligitaj kun edukado, sed la partopreno de la homoj mem en la Forumo estas konkreta ago de solidareco kun la palestina popolo kaj kun la rezistado al la okupado, al la rasdisigo kaj al la koloniismo. Estos kvar tagoj de samtempaj agadoj en Hajfo, Ramalaho, Jerusalemo, Gazo kaj en Libano. En la programo estos seminarioj organizitaj de la Naciaj kaj Internaciaj Konsilantaroj de la MFE, memmastrumataj agadoj kaj etenditaj agadoj (interkonektoj inter la diversaj lokoj de la MFE kaj aliaj mondpartoj), krom vojaĝoj, kulturaj agadoj kaj asembleoj en Palestino.

La MFE reliefigos la sociajn premojn, la demandojn de edukado kaj la defiojn de homoj kiuj batalas por la paco kaj la socia justeco en la mondo kaj en Palestino. Ĉiuj ĉi agadoj estos gvidataj de la sekvaj ĉeftemoj :

1. Edukado, arto, kulturo kaj identeco ;

2. La edukado kiel instrumento por emancipiĝo de la spirito kaj por mediprotektado ;

3. La ideologioj en la edukado ;

4. Popola kaj tradicia edukado ;

5. Edukado por paco, egaleco kaj libereco.

Ĉiuj entoj estas invititaj enskribi unu aŭ plurajn memmastrumatajn agadojn kaj strukturitajn ĉirkaŭ unu el la ĉeftemoj, laŭ ilia elekto. Gravas informi pri :

la ĉeftemo ĉirkaŭ kiu la organizaĵo deziras koncentri sia(j)n agado(j)n ;

la titolo de la memmastrumata agado kaj ĝian priskribon ;

la loko de la agado(j) : Jerusalemo, Gazo, Hajfo, Ramalaho aŭ Bejruto ;

la speco de agado : seminario, laborejo, diskuto, ronda tablo ktp ;

respondeca organizaĵo kaj kunlaborantoj ;

la lingvo de la agado(j) (Ni tre rekomendas uzi la araban lingvon aŭ la anglan) ;

la intenco de interkonektiĝo kun aliaj lokaj aŭ eksteraj agadoj tra Interreto.

Baldaŭ la MFE disvastigos informojn pri la strukturo de la evento, la kostoj, la logistiko, vizoj kaj loĝado. Tradukado : Ciranda, membro de la Internacia Konsilantaro de la Monda Forumo pri Edukado en Palestino.

(De Omar Assaf, Ciranda International de Communication Partagée [Ciranda Internacia de Dividita Komunikado] : http://www.ciranda.net/fsm-2010-wsf...)

Por pli da informoj : www.wef-palestine.org.

4. Survoje al Dakaro : Strategia debato

Por kvalifiki la debaton pri la strategioj de la procezo de la Monda Socia Forumo dum la evento en Dakaro kaj por komenci la starigon de biblioteko de tekstoj pri tio, la Strategia Komisiono de la Internacia Konsilantaro de la MSF kreis la sekcion „Strategia Debato” en la retejo Survoje al Dakaro : http://fsm2011.org/br/debate-de-est....

Temas pri malfermita spaco, en kiu ĉiuj kontribuaĵoj estos konsiderataj kaj partaj resumoj estos regule publikigotaj. La spaco estas portata de la sociaj movadoj, retoj, grupoj kaj civitanoj kiuj partoprenas en la procezo de la Monda Socia Forumo, kaj estas organizita ĉirkaŭ tri eniroj :

1. La rubriko Strategia debato de la movadoj : estos prezentata de la sociaj movadoj kiuj, pere de sia partopreno, konstruas la spacon de la MSF. Tiuj debatoj estos organizitaj ĉirkaŭ kvar demandoj :

a) la analizo ‒ fare de la movadoj ‒ de la situacio kaj la dimensioj de la tutmonda krizo ;

b) pritakso de la evoluo de la movadoj kaj de la alimondisma movado ;

c) la konsiderataj kaj proponataj alternativoj ;

ĉ) [alilingve : d)] la atendoj pri la procezoj de la forumoj kaj speciale rilate la MSF 2011 en Dakaro.

2. La rubriko Strategiaj debatoj pri la eventoj : estos prezentita kun referenco de la debatoj okazantaj en la eventoj kiuj konsistigas la tutmondan ago-jaron 2010 kaj en la eventoj en kiuj aktive partoprenis la movadoj ligitaj kun la procezo de la MSF. Ĝi konsistos el la prezentitaj tekstoj de la debatoj fare de la partoprenantoj en tiuj eventoj.

La MSF 2011 en Dakaro organizos momenton de prezentado de tiuj eventoj.

3. La rubriko Temaj strategiaj debatoj : La trovitaj strategiaj demandoj, proponitaj al la diskuto, laŭ tema enmetaĵo. La Strategia Komisiono jam proponis tri temojn (malriĉeco, klimata ŝanĝo, senfina milito). Tiuj enmetoj estos ligotaj kun la strategiaj ĉeftemoj deciditaj por la MSF 2011 en Dakaro.

Enskribu vin en la retejo, sendu viajn informojn kaj konstruu la procezon de la MSF.

http://fsm2011.org/

5. Kalendaro 2010

Evento : Monda Kongreso de la IDEA kaj Monda Forumo de Kulturo kaj de Transforma Edukado

Loko : Belemo, Parao, Brazilo

Dato : de la 17-a ĝis la 24-a de julio 2010

Kontakto : danbaronmst@hotmail.com

Retejo : www.idea2010.art.br

Evento : 4-a Socia Forumo de Ameriko 2010

Loko : Asuncio, Paragvajo

Dato : de la 11-a ĝis la 15-a de aŭgusto

Kontakto : Kontinente : consejo@forosocialamericas.org ; fsapy@forosocialamericas.org

Tel. (593-2) 2904242

Reto : www.forosocialamericas.org

Paragvajo : forosocialamericaspy@gmail.com ; fsapy10@gmail.com

Tel. (595-21) 481 340

Evento : Socia Forumo de migradoj

Loko : Kito, Ekvadoro

Dato : de la 8-a ĝis la 12-a de oktobro

Kontakto : secretaria@fsmm2010.org

Retejo : www.fsmm2010.org

Evento : Monda Forumo pri Edukado en Palestino

Loko : Hajfo, Ramalaho, Jerusalemo, Gazo kaj Libano

Dato : de la 28-a ĝis la 31-a de oktobro

Kontakto : Marjon Goetinck marjon@wef-palestine.org

Retejo : www.wef-palestine.org/

6. MSF rete

a) Ciranda

Ciranda estas iniciato de partoprenantoj en la Monda Socia Forumo kiuj kunvenas por organizi kundividitan raportadon pri la eventoj, el la vidpunkto, la laboro kaj la kolektivaj agoj de la alternativaj komunikiloj. Nun temas pri la artikoloj pri la ŝtatrenverso en Honduro. Pli da informoj : www.ciranda.net

b) Socia Forumo de Radioj

Ekkonu la Forumon de Radioj, spacon dividitan de la radioj kiuj partoprenas en la procezo de la Monda Socia Forumo kaj kiuj enhavas liberajn informojn en radia formato. Pli da informoj : www.foroderadios.org/fr/.

c) Open FSM

Partoprenu en la socia reto kiu kunigas aktivulojn en la tuta mondo kiuj identigas sin kun la Ĉarto de principoj de la MSF. Tiu malfermita virtuala spaco ebligas interŝanĝon de informoj kaj realigon de debatoj inter la partoprenantoj en la MSF-procezo. Pliaj informoj : www.openfsm.net

ĉ) [alilingve : d)] WSF TV

La portalo uzeblas por gastigi filmetojn faritaj de iu ajn persono (aŭ organizaĵo) identiĝanta kun la Ĉarto de principoj de la MSF. Pliaj informoj : www.wsftv.net/

d) [alilingve : e)] Virtual Media Center

Pli da informoj : www.worldsocialforum.info/

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano