Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
POSADA CARRILES ‒ Kvin jaroj por kaŝi jardekojn da teroro
de Jean-Guy ALLARD  
19a junio 2010

La 15-an de junio 2010 estis jam kvin jaroj post kiam Venezuelo petis Usonon ekstradicii la internacian teroriston Luis Posada Carriles, mallonge post ties aresto, la 17-an de majo 2005, en Miamo, ŝtato Florido.

Bernardo Álvarez, ambasadoro de la Bolivara Respubliko Venezuelo en Vaŝingtono, memorigis kiel oni petis, la 10an kaj la 13-an de junio, per diplomatiaj notoj, la areston kaj la eventualan transdonon de tiu fuĝinto el la venezuela jursistemo, respondeculo pri la dumfluga eksplodigo de kuba aviadilo kiu kaŭzis la morton de ĝiaj 73 personoj.

La vicministrino pri eksterlandaj aferoj Delsy Rodríguez, kiu ĉeestis en la gazetara konferenco, deklaris ke „la procedo de ekstradicio de Posada Carriles estis lanĉita” kaj indikis ke la deponita dosiero nombras 500 paĝojn en kiuj dokumentiĝas ĉiu aspekto de la ĉeesto de Posada Carriles en Venezuelo. La advokato de la dosiero, José Pertierra, aldonis ke tia peto de la bolivara registaro estas akceptenda „tuj”.

Unua ago kiu ŝajnis esti orientita al eventuala elpelo de tiu kiu estis kontraŭleĝe enirinta en la usonan teritorion per la salikoko-ŝipo Santrina el Meksiko, la juĝisto pri enmigrado William Lee Abbott rifuzis la liberigon al Posada Carriles kiu troviĝis tiam en la malliberejo por kontraŭleĝaj enmigrintoj de Elpaso (Teksaso).

Tamen kelkajn semajnojn poste, la sama juĝisto, post aŭskultado de la atestanto Joaquim Chaffardet, komplico de Posada en la kampanjoj kontraŭ la ribelo kiu kaŭzis centojn da mortviktimoj kaj da torturatoj en Venezuelo en la 1970-aj jaroj, decidis ke Posada ne povas esti ekstradiata al tiu lando ... ĉar li riskus esti torturata.

La 19-an de aprilo 2007, post longa serio da juraj akrobataĵoj fronte al sep sinsekvaj juĝistoj, oni povis konstati, kun la liberigo de Posada fare de la juĝistine Kathleen Cardone de Elpaso, la firman decidon de la Bush-klano simple ignori la publikan opinion.

Evidentiĝis ankaŭ ke por la kontraŭkubaj rondoj de la usona informservo necesis ĉiapreze savi tiun kiu dum jardekoj plenumis ĝiajn plej nekonfeseblajn dezirojn.

Ĉu ili forgesis la agenton „AMCLEVE/15” ?

Kvin jaroj jam pasis dum kiuj la registaro de Usono, ĝia Departemento de Justeco kaj ĝia neimitebla jursistemo rifuzis agnoski kaj eĉ ignoras la teroristan pasintecon de Luis Posada Carriles.

Kaj tio, kvankam li je pluraj okazoj priskribis sin mem kiel teroriston kaj kvankam la arĥivoj de la CIA kiel ankaŭ tiuj de la FBI plenas je dokumentoj, sensekretigitaj kaj sekretaj, kiuj montras la krimecon de liaj agadoj.

Jam komence de la 1960-aj jaroj tiuj arĥivoj klarigas eksplicite kiel Posada Carriles estas la agento AMCLEVE/15 kaj ke lia oficiro nomiĝas Grover Lythcott. La jam publikigitaj dosieroj rakontas ĉion pri la trejniĝo kiun li donis en la Everglades al teroristoj de la Representación Cubana en el Exilio (RECE), la grupo de la Bacardi.

Kiel ili povas ignori la pasintecon de Posado, se la ĉefo de la RECE, Jorge Mas Canosa, estis agento de la CIA ?

Mas Canosa, kreinto de la Kub-Usona Nacia Fondaĵo [KUNF], poste eĉ mendis kaj financis la agadon de Posada.

Fronte al dekoj da nerefuteblaj pruvoj, la CIA devas scii, logike, ke la venezuela prezidinto Carlos Andrés Pérez, hodiaŭ rifuĝinto en Miamo sub ĝia protekto, donis rifuĝon kaj apogon al Orlando Bosch, ĉefo de la Kunordigado de la Unuiĝintaj Revoluciaj Unuoj (CORU laŭ la hispana) kaj komplico de Posada en la krimo kontraŭ la kuba aviadilo kaj hodiaŭ rifuĝinto en Hialeah (Miamo), kie li ĝuas totalan senpunecon.

La 11-an de junio 1976, kunvokante al la kunveno dum kiu fondiĝis la CORU, en Bonao, Domingo, la CIA lanĉis la longan sinsekvon de sangaj krimoj kiujn poste konfesis tiu terorista organizaĵo. Tiu kunveno de gangsteroj, en kiu partoprenis interalie Posada, estis gvidata de la CIA-agento Alexander Vlonsky, rumana enmigrinto kun usona ŝtataneco tiam konata sub sia identeco de Sacha Volman.

Malgraŭ ĉiaj klopodoj kiujn ĝi poste faris por forviŝi ĉian respondecon, la mano de la agentejo de usona informservo aperis tiam ĉie, ĉar tiu sekretega kunveno entenis ĉiujn elementojn kiuj karakterizas ĝin.

Ĝia aperas ankaŭ en la eskapo de Posada el sia venezuela malliberejo, kiun aranĝis laŭ sia konfeso la CIA-agento Félix Rodríguez Mendigutía, la murdinto de Che Guevara kaj kunlabrinto de Oliver North, kiu taskis lin pri gvidado de la operacioj en la salvadora militbazo de Ilopango. Tie Posada transformiĝis, en la servo de la CIA, en komercanton de armiloj kaj de fidrogoj.

En la intervjuo kiun li donis al la New York Times en 1998, en kiu li konfesas esti la respondeculo pri la terorkampanjo kiun li lanĉis en Havano la jaron antaŭe, Posada konfesis kun miriga naiveco : „La CIA instruis al ni ĉion ..., kiel uzi eksplodaĵojn, kiel mortigi, fabriki bombojn ...”.

La afero Posada estas multe pli ol la afero de unu sola homo.

La dekstra gazetaro de Venezuelo montras tion ĉiufoje kiam ĝi atakas la ĉeeston de kubaj civilaj kunlaborantoj en tiu lando, dum ĝi dum jaroj ignoris kaj kelkfoje pravigis la kuban ĉeeston en la DISIP kiam taĉmento de mortigistoj masakris junajn revoluciulojn, sub la komando de Posada kaj de ties amikoj.

Hieraŭ kun la terorismo de Posada kaj liaj komplicoj, hodiaŭ malantaŭ la fumkurteno de la fifamigaj kampanjoj, en kiuj ili prezentiĝas kiel defendantoj de homrajtoj, la mastroj de la fiejo de Guantanamo rikoltos tion kion ili semis.

Por Usono, por tiu de Bush same kiel por tiu de lia posteulo, Posada estas io alia ol kroma agento, li estas servema mortigisto kiun oni devas protekto por ne timigi la ceterajn.

Posada estas la ŝlosilvorto de jardekoj da fimilito, da murdo-operacioj, da skandala enmiksiĝo, da fiaj komplicecoj per kiuj oni kredis povi estingi, elradikigi, nuligi en tiu mondparto ĉian ekzemplon de ribelo.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigis Vilhelmo Lutermano