Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
KONSCIU 51
de Koffi GBEGLO  
19a junio 2010

K O N S C I U

Numero 51 23/05/2010

Informilo por enprofundighi en la E-movadon Afrikan

Redaktas : Liberesko

"Ne ne mortigu la mushojn sed zorgu pri la vundo, ke resanigho estu baldaua", diris preterpasanta frenezulo al stratbalaisto, kiu mortigas mushojn svarmantajn chirkau vundo che la maldekstra piedo. Tio similas al sinteno de homoj kuracantaj per naturaj metodoj. Iuj el ili asertas :"Medikamentoj neniam kuracas. Ili nur forigas la doloron dum la malsano pluestas kaj iom post iom shlifas. Uzi medikamenton similas kovri ion per io alia. La kovrado malhelpas, ke oni vidas la aferon. Chu la afero tamen ne ekzistas ? Io tia okazas ankau en Esperantujo.

Jhus oni fabrikis la novan estraron de UEA. Post kelkaj monatoj oni ekkritikos la estraranojn ke ili ne bone laboras. Chu la estraranojn oni kritiku au la elektomanieron. Plia afero koncernas la agadon de UEA en Afriko. Osmo BULLER kaj Renato CORSETTI ghis nun ne rekonas, ke Afrika Oficejo neniam plu ekzistas en Lokossa. Tamen la fakto, ke ili finfine eliminis Jean CODJO el la listo de la nova estraro de UEA montras, ke ili siamaniere forlasas la beninanon nun loghantan en Kanado. Sed, chu tio sufichas por bone agadi en Afriko nome de UEA ? Chiu leganto diru al si sian respondon.

La suban artikolon GBEGLO Koffi metis en la retan gazeton Libera Folio. Tuj la redaktoro forigis ghin, ke en ghi estas kalumnio kontrau Osmo BULLER. Sube aperas la artikolo. Kion vi pensas pri ghi ?

PLENUMIGHAS PROFETAJHOJ

Mi iam diris al Jose Antonio VERGARA, ke li ne aperos en la estraro 2010-2013 de UEA. Mi ne scias, chu li memoras tion. Alian aferon mi diris en 2007 pri la rolo de Osmo BULLER en la fabrikado de UEA-estraroj.

La tiama elekta komisiono ne akceptis tion. Ghis nun mi plu pensas tiel :"Ne nur la elekta komisiono fabrikas la estraron de UEA, sed alia strukturo konsistanta el Osmo BULLER kaj la elekta komisiono. La strukturo estas tia, ke Osmo BULLER diktas chion al la prezidanto de la elekta komisiono, kiu altrudighas al la aliaj membroj de la komisiono, simplaj kapjesuloj (lau esprimo de Istvan ERTL). Nun kiu profetajho jhus plenumighis ?

Eble ni ne bezonas pliajn vortojn por tion scii :" ne aperis en la listo de la fabrikata estraro la diligenta Jose Antonio VERGARA". Mi skribis ne FABRIKITA, sed FABRIKATA, char povus esti, ke shanghoj aperos en Kubo. La komitato havas nun la defion montri, ke nur ghi estas la supera organo de UEA. Estas tute certe, ke Probal ne povos esti elektita inter B-komitatanoj. Tion jam scias Renato per flustroj de Osmo BULLER kiuj kontrolas la alvenantajn bolitilojn por B-komitatanojn elekti. Jen tuj oni metis lin sur la liston de kandidatoj por C-komitataneco. Se la komitato funkcios kiel vera komitato vere aktiva, ankau fiaskos Probal dum la elekto de C-komitatanoj. Sed, chu Osmo kaj Renato lasos fali tiom lojalan kaj obeegeman homon Probal ? Jen nun aperas la dua profetajho.

La vochnombrado che B-komitataneco okazas en la CO. Osmo havas chiujn eblecojn por chion ajn montri kiel li volas. Jen certas, ke Probal aperos sukcesinta jam che la elekto de B-komitatanoj por pruvi al la mondo, ke lin elektis demokrate individuaj membroj de UEA. Eble decas ankau aludi pri la elekto au la fabrikado de la diversaj komisionoj de UEA. Jen aperas la tria profetajho.

Osmo jhus dissendis gazetarajn komunikojn pri kursoj en Kenjo. Li deklaris, ke UEA nun donas pli da atento al tiu regiono (certe post la fiasko en Benino kaj la hermeta rezisto de Togolandanoj kontrau liaj postuloj). En sia artikolo Osmo BULLER menciis du nomojn : Jeremie SABIYUMVA kaj Costantine MASHAURI. Kio nun kirlighas en la kapo de UEA-gvidantoj, tio estas la profetajho :

i- Costantine havas fortan shancon esti la nova kunbordiganto de Afrika Komisiono post la fiasko de Jean CODJO, Florent NTOTO kaj ALOFA Charles.

ii- Char UEA-gvidantoj sankciis la beninanon Jean CODJO pro ties mensogoj koncerne Afrikan Oficejon en Benino, la konstruajho por kiu Johan DERKS kolektas monon por ghia realigho en Burundio, estos la Afrika Oficejo kaj tiam Jeremie SABIYUMVA estos la oficisto. Chu ne estos danko al Jean CODJO pro la kunmensogado koncerne la funkciadon de AO en Benino ?

Vidu, ke lin oni proponas por C-komitataneco. Jean nun grumblas pro tio, ke oni eliminis lin el la listo de UEA-estraranoj 2010-2013. Eble li forlasos la E-movadon au tuj ekrilatos kun UETA-anoj au pluestos en afrika komisiono por kamufli sian elrevighon.

FUKRo (Fortego la Universon Kreanta kaj Reganta) faru sian taskaron ! Amen !!