Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Propono por Eŭropo
de Georges-Henri CLOPEAU  
13a septembro 2005

Georges-Henri CLOPEAU : Propono por Eŭropo

Nun, Eŭropo funkciadas sen novaĵoj laù la jam ratifitaj traktatoj. Ni jam konstatas ke tiu funkciado ne estas tute kontentiga.

  Plejparte de tiuj, kiuj aprobis la projekton de konstitucio prezentita de la Giscarda konvencio, opiniis ke tiu konstitucio estis ebligonta pli kontentigan evoluon. Plejparte de tiuj (kiel mi), kiuj malaprobis ĝin, opiniis ke ĝi tute ne modifis la traktatojn sed kontraùe faris ilin neŝanĝeblaj konstituciaj leĝoj.

  Do nun, ĉiuj kiuj opinias ke la nuna funkciado estas ne kontentiga devas ne daùrigi la debaton pri la prezentita projekto, sed ili devas sin kunigi por pripensi la deziratajn ŝanĝojn. La komuna celo estas akiri demokratian konstitucion por la unuiĝanta Eùropo.

Eke, mi proponas pripensadon pri funkciado de demokratia parlamento.

   La nuna eŭropa parlamento prezentas difektojn (inter kiuj estas difektoj kiujn havas ankaŭ la diversaj naciaj parlamentoj) : malbona komunikado inter la deputitoj mem ; malbona komunikado inter la deputitoj kaj iliaj elektantoj ; neniu eùropa partio, neniu eùropa programo (krom tiu de E°D°E°) : la kandidatoj al deputado pledas nur naciajn tezojn.

  Ŝajnas al mi ke necesus "eŭropa direktivo" dekretante :

- La baloto okazos la saman tagon en la tuta Eŭropo

- Ĉiu kandidato devas esti komisiita de iu eŭropa politika partio, deklarita en ĉiuj eŭropaj ŝtatoj (eĉ se tiu partio ne povas prezenti kandidatojn en ĉiuj ŝtatoj)

- Ĉiu politika partio devas ŝuldiĝi pri du publikigitaj programoj :

     * orientanta programo (pri principoj) kiu konsistas el la principoj kiuj devas inspiri la agadojn de ĝiaj deputitoj kaj ĉiujn decidojn de la partio.

     * okaza programo (proponoj pri eŭropaj leĝoj) kiu klarigas la precizajn leĝajn proponojn kiujn la deputito promesas fari tuj post sia elekto. Tiel eblos ke iu propono estos subtenata de pluraj partioj (eĉ nealiancitaj) ; tiam, tiu propono estus adoptebla, eĉ se la majoritata partio ne ĝin subtenas. (De longe ekologiaj leĝoj estus starigitaj en Francio se tia dispozicio estus uzita en nia parlamento - kaj oni povas kredi ke se la eŭropa parlamento funkcius tiel, ni rapide akirus subtenon por Esperanto)

 

- La parlamento publikigos monatan raporton pri la balotoj kaj la voĉdonoj de ĉiu deputito. Espereble la gazetaro komentos tiun raporton kaj la elektantoj povos kontroli siajn deputitojn kaj postuli ke tiuj klarigu siajn agadojn. Nur tiel, demokratio estos ambaù reprezenta kaj partopreniga.

  Kompreneble, la elspezoj por ĉiuj tiuj elektoj, balotoj kaj publikaĵoj ne devas malebligi ke ĉiu partio disponu pri la samaj rimedoj por sin konatigi.

  Tiun projekton, kiu rilatas al la eŭropaj partioj, ni povas tuj postuli kiel « direktivon », sen atendi Konstitucion, Ĉar la popoloj havas povon postuli de siaj registaroj ke tiuj postulu decidon de la "konsilio de la ministroj". Nur tiu konsilio rajte havas povon, laŭ la traktatoj, kaj ĝi estas teorie kontrolata de la popoloj, ĉar ĝi konsistas el reprezentantoj de la demokratiaj registaroj (Rajte, la Komisiono estas teknika organizo de fakuloj nur helpanto la Konsilion). Do, urĝas ke ĉiuj popoloj postulu klarigojn, debatojn, pripensadojn kaj informojn pri la komunikado inter la diversaj nacioj, temante pri necesa konstitucio por Eŭropo. Kompreneble, ĝis kiam la registaroj ne kuraĝigos tiujn komunikadojn, la Esperantistoj provos iom kompensi, tradukante por siaj samlingvanoj la ĉefajn esprimitajn pensojn.

  Kaj la eŭropa movado E°D°E° povas tuj apliki al si mem, tion kion ĝi proponus por ĉiuj eŭropaj partioj. Tiel, E°D°E° iĝus la pratipo por postaj eŭropaj partioj, se la projekto estus adoptita.

 

Projekto de eŭropa leĝo pri komunikado en la eŭropaj institucioj

- Ĉiu membro de eŭropa institucio rajtas kaj devas esprimi sin per sia propra lingvo, kiu devige estas la lingvo de siaj elektantoj, al kiuj li devas raporti. Ĉiuj aliaj tamen rajtas scii kion li diris aŭ skribis, kaj ili ankaŭ rajtas respondi per sia propra lingvo, la lingvo de siaj propraj elektantoj. Bedaŭrinde, nun, tiuj rajtoj sekvigas ne tolereblajn prokrastojn kaj elspezojn por tradukoj, kaj fakte, tiujn rajtojn oni ofendmokas.

- La samtempaj tradukadoj de lingvo al lingvo estos ankoraŭ longtempe uzataj por debatoj pri traktadoj inter ŝtatoj, eŭropaj aŭ ne. Profesiaj tradukistoj de lingvo al lingvo, veraj dulingvanoj ĉiam necesos.

- Sed, agnoskante la facilecon por akiri kapablecojn en Esperanto, agnoskante ankaŭ ke la kapableco pri kompreno akireblas multe pli frue ol la kapableco pri flua esprimado, eblus ke la eŭropaj institucioj funkcios tradukante ĉiujn lingvojn nur al esperanto, ekde ĉiuj eŭropaj deputitoj kaj oficistoj komprenos Esperanton. Tiel, ĉiu sin esprimas per sia propra lingvo, kaj ĉiuj komprenas.

    

Sekvas tiun projekton de eŭropa leĝo (aŭ nuna direktivo) :

 
- Ĉiuj profesiaj tradukistoj de la Eŭropa Unio lernos Esperanton por akiri kapablecon de samtempa tradukado de sia lingvo al Esperanto (tion ili plejparte sukcesos post unu jaro).

- Ĉiuj membroj de la eŭropaj institucioj lernos Esperanton por akiri kapablecon kompreni Esperanton (ĉiuj povos sukcesi post unu jaro)

- La elspezoj de tiuj instruadoj estos skribitaj en la buĝeto de la EU…..

- Per helpo de UEA, la necesaj kursoj estas kreitaj, uzante ĉiujn teknikajn rimedojn.

- Tiu decido ne kadukigas la karierplanon de la tradukistoj eŭropaj oficistoj.

 

Projekto de eŭropa leĝo por la komunikado inter la popoloj

  Celante :

- pli viglan vivon de la eŭropaj lingvoj kaj kulturoj,

- progreson de la multlingvismo

- kaj tamen eblecon, por ĉiuj ajn civitanoj, interkompreniĝi,

la eùropaj infanoj estos instruataj pri esperanto dum tri jaroj (de la 8-a ĝis la 11-a jaraĝo).

  La membroŝtatoj devos kunordigi siajn instrusistemojn, kalkulante pri la nuna nacia organizo, kaj pri la disvolvado de Esperanto interne de sia teritorio. Eĉ en lando kie estas malmultaj disponeblaj Esperantistoj, la celo estas atingebla, ĉar por senerare komenci instruadon de Esperanto, sufiĉas minimuma kapableco, (akirebla de ĉiu instruisto per mallonga staĝo), kaj la kapableco de la instruisto progresos instruante. Tia grava facileco por disvastigata instruado distingas Esperanton inter ĉiuj aliaj lingvoj.

 

Nu, mi denove rimarkigas ke eblas atingi eŭropan leĝon en la nuna Eŭropa Unio, per propono de iu ŝtato kaj aprobo de sufiĉe multe da aliaj (kvalifikita plimulto). Do, ne necesas atendi 2009 por postuli de ĉiuj naciaj registaroj la eŭropajn « pordemokratiajn leĝojn » kaj reklami en la tuta Eŭropo pri ili.

Hejmpaĝen