Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
KomACE 41
de Koffi GBEGLO  
5a junio 2010

KomACE 41 13/05/2010

=================================================

KOMUNIKOJ DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA KomACE


Redaktas : Cophie PARPHES

Adreso de la redakcio : afrikacentro@hotmail.com

La informojn en KomACE chiuj rajtas chiel ajn uzi

nur kun indiko de la fonto ====================================================

Jhus okazis prezidenta elekto en lando Togolando. Reelekitighis la nuna prezidento Faure GNASSINGBE, filo de la antaua prezidento EYADEMA. Lau la asertoj de la opozicio, okazis fraudoj, kiuj metis la nunan prezidaneton Faure antau la aliaj kandidatoj. Kiuj jam pli ol dekojn da jaroj laboradas kun la antaua prezidanto Eyadema kaj ankau kun ties filo Faure, tiuj asertadis :"La kutimoj pluestas. Ili neniam shanghighas". Chu nur en Togolando okazas tiel ?

Unuigho Togolanda por Esperanto , La 27an de marto 2010, reagis al decido de Barbara kaj Probal, metante limdaton je 30a de aprilo 2010 por ricevi respondon . Probal kaj Barabara ne resapondis ghis pasis la limdato. UTE pliafoje sendis mesaghon, kaj feliche venis ia respondo. La enhavo montras, ke "La kutimoj pluestas. Ili neniam shanghighas". Vidu !

======================================

Letero de UTE la 10an de majo 2010

=====================================

Date : Mon, 10 May 2010 20:10:49 +0200

To : "uea-komitatanoj-googlegroups.com" From : UTE Togolando (by way of GBEGLO Koffi ) Subject : 2- A PROTESTO DE UNUIGHO TOGOLANDA POR ESPERANTO

Lome, la 10an de majo 2010

MALFERMITA LETERO AL LA ESTRARO DE UEA, KIU RAJTAS PLUSENDI GHIN AL LA KOMITATO DE UEA, KAJ ECH AL LA UEA-membroj

AL LA ESTRARO DE UEA,

Estimataj gesamideanoj,

La 27an de marto 2010 ni sendis la suban mesaghon al vi. Ghis nun ni ricevis neniun respondon de vi. Tiu nerespondo estas plia signo de via decido chiam malutili al UTE. Se necesus listi ion pri via konduto al nia asocio, ni mencius

- La neaperon en la revuo Esperanto de raportoj pri la agado de UTE

- la nerespekton de nia listo pri kanutigo. Estas kanutigitaj homoj, kiujn ni ne menciis char ili estas ne plu aktivaj en la Togolanda movado. Dume estas forstrekitaj homoj nun tre aktivaj kaj kiujn ni proponis.

- La malakcepton de chefdelegito, kiun ni proponas por nia lando - la traktadon kontrau unu el la fondintoj de UTE, GBEGLO Koffi, kiun vi daure surtretas, neniam starigante komisionon arbitracian por zorgi pri la afero.

- Kaj laste la decido de la ghenerala sekretario, Barbara PIETRZAK, kaj la prezidanto Probal DASGUPTA, koncerne la forigon de la sama GBEGLO Koffi el la komitato, metante lin sur la liston de observantoj.

Pri tiu chi lasta decido de du estraranoj ni sube reagis, ke estu revizio de la tuta afero, ke s-ro GBEGLO Koffi reestu plenrajta komitatano. Ghis hodiau la 10an de majo 2010 estas neniu respondo de la estraro, kio en si mem estas alia frapo via al al UTE. Kial tiom da arbitrajhoj, maljustajhoj ?

Ni demandas nin sur kiuj punktoj de la statutoj au regularoj de UEA bazighas gesinjoroj Barbara kaj Probal por tiel trakti nian landon. Estas tute maljuste tiel agi kontrau nia asocio. Ni simple rimarkas, ke la nuna estraro neniel kapablas solvi la problemon. Ni tamen povas iom pli longe pacience atendi vian respondon al nia peto. Ni plu atendos ghis la 31-a de majo 2010. Se ghis tiam ne estos respondo al ni pri nia suba peto, ni estos devigata agi tiel :

Ekde la 1-an de junio ghis la 31-a de julio 2010 : 1- UTE-anoj en la konsilantaro de afrika komisiono ne plu laboras por tiu komisiono. UEA-gvidantoj tuj forigu iliajn adresojn de tiu chi listo.

2- Ne plu aperu en la periodajho ESPERANTO EN AFRIKO informoj pri la agado de UTE

3- Estas malpermesate al UEA-gvidantoj mencii ion pri UTE-laboroj en siaj informiloj

4- Neniu UEA-respondeculo sendu informojn, raportojn , ktp al retlistoj togolandaj

5- Estu forvishitaj chiuj informoj pri UTE en la retpaghoj de UEA kaj de Afrika Komisiono

6- Neniu UEA-gvidanto sendu salutvortojn al la renkontighoj de UTE

Se ghis la 31a de julio 2010 la estraro de UEA estos farinta tion, kion ni petis sube, tuj nulighos la supra decido. Sed se nenio okazos ghis la 31a de julio 2010, la 1-an de augusto 2010 eksvalidighos la supraj ses-punkta decido, kaj tiam ni rilatos kun la nova estraro de UEA por la retraktado de la tuta afero.

Kun la espero, ke la estraro de UEA luktos por la vera bono de UEA, ni kore salutas chiujn.

Por Unuigho Togolanda por Esperanto,

La Ghenerala Sekretario

AGBOLO Apelete Didier


From : UTE Togolando

To : "probal53@yahoo.com" , ,, , , l.a.demmendaal@planet.nl

Cc : Hans BAKKER , Koffi GBEGLO esp.togo@cafe.tg, ADJE Adjevi Subject : PROTESTO DE UNUIGHO TOGOLANDA POR ESPERANTO Date : Sat, 27 Mar 2010 18:27:38 +0000

AL LA ESTRARO DE UEA

La komitato jhus informighis pri la chi-sekva letero de la sekretario de UEA al la UEA –komitato :

lau la peto de la prezidanto, kiu nun estas malhelpata mem interveni, mi informas, ke komitatano Gbeglo Koffi restas en Komitata Listo sole kiel observanto, sen la rajto skribi al ghi. Tio validas ekde nun ghis la fino de la nuna komitata periodo. La novelektita Komitato en Havano povos decidi pri iuj aliaj gvidprincipoj por la " la Komitata Listo, aplikotaj post la kongreso en Havano. Tiun malagrablan kaj bedaurindan decidon motivas daure incitaj kaj ofendaj mesaghoj de komitatano Gbeglo Koffi. Ili enhavas ade ripetatajn demandojn, kiuj estis jam plurfoje kaj plurloke responditaj.La decidon motivas ankau protestaj mesaghoj de aliaj komitatanoj, kiujn sentas sin ghenitaj en sia komitatana laboro. Komitatanoj, kiuj volas bloki la mesaghojn, kiujn Gbeglo Koffi eventuale plu sendos per aliaj kanaloj ekster tiu chi listo, povos laubezone peti konsilojn de Roy McCoy,

.

Barbara Pietrzak,

ghenerala sekretario de UEA

La estraro de UEA tiel igis nur observanto, la komitatanon A de UEA por Togolando, s-ron GBEGLO Koffi.

La komitato de UTE surprizighas, ke tian gravan decidon prenis la prezidanto de UEA sen antaua sciigo al UTE. Aldone al la aktuala sinteno de UEA, menciindas la ne apero de informoj (raportoj) de UTE en la revuo ESPERANTO, la vakeco de la posteno de la chefdelegito en Togolando.

Tial :

1- La komitato de UTE postulas de la estraro de UEA revizii sian decidon, por ke GBEGLO Koffi rehavu chiujn siajn rajtojn kiel UEA komitatano lau la statutoj de UEA.

2- La komitato de UTE petas de la estraro de UEA, ke ghi klarigu kial ghi tiel kondutas al UTE pri la ne apero de informoj rilate al UTE en la revuo ESPERANTO, pri la vakeco de la posteno de la chefdelegito en Togolando Respondon UEA nepre sendu al UTE ghis la 30-a de aprilo 2010

Farita en Lomé, la 27-an de marto 2010

Por la komitato,

La ghenerala sekretario de UTE

AGBOLO Apélété

=================================

Respondo de Probal DASGUPTA

la prezidanto de UEA

===============================

Date : Tue, 11 May 2010 21:16:36 -0700 (PDT)

From : probal dasgupta

Subject : Re : 2- A PROTESTO DE UNUIGHO TOGOLANDA POR ESPERANTO

To : UTE Togolando , Barbara Pietrzak ,joseantonio vergara , Hori Yasuo , Claude Nourmont ,Loes Demmendaal

Cc : Hans BAKKER , Koffi GBEGLO , ADJE Adjevi , Didier AGBOLO ,Elom Attaglo , Koffi Placido DOUMEGNON , "koksagba@yahoo.fr" , Koffi KOUEVIGAN kofiejero@yahoo.fr

Al la Komitato de Unuigho Togolanda por Esperanto

Estimataj,

La Estraro de UEA ricevis vian leteron de la 27-a de marto 2010, pri kiu ni kore dankas. La Estraro traktis viajn plendojn kaj respondas jene :

> 1- La komitato postulas de la estraro de UEA revizii sian decidon, por > ke GBEGLO Koffi rehavu chiujn siajn rajtojn kiel UEA komitatano lau la > statutoj de UEA.

GBEGLO Koffi daure estas komitatano A por UTE kaj ghuas la rajtojn, kiujn la Statuto kaj aliaj regularoj de UEA asignas al la komitatanoj. Interrompita estis nur lia rajto mesaghi al la reta diskutlisto de la Komitato pro ripeta malrespekto de ghiaj reguloj, precipe pro la ofenda stilo de liaj rimarkoj pri aliaj komitatanoj kaj funkciuloj de UEA. La interrompo ne estis subita, sed ghi okazis post antauaj avertoj, kiujn s-ro Gbeglo ignoris.

Formale, partopreno en la komitata listo ne estas statuta rajto de la komitatanoj, char la statuto de UEA ne konas ghin. Tamen, ech se temus pri formala rajto, validus la sama praktiko kiel en la fizikaj kunsidoj de la Komitato. Ankau tie la prezidanto rajtas kaj ech devas interrompi au ne doni parolon al membro, kiu ne observas la regulojn pri deca diskuto. Pro serioza miskonduto, post avertoj, la prezidanto ech rajtas forigi komitatanon el la kunsidejo. La kazo de Koffi estas komparebla kun tiu lasta. Li tamen ne estis forigita el la "chambro", sed li plu povas sekvi la diskutojn kiel ricevanto de la listaj mesaghoj.

> 2- La komitato de UTE petas de la estraro de UEA, ke ghi klarigu kial > ghi tiel kondutas al UTE pri la ne apero de informoj rilate al UTE en la > revuo ESPERANTO, pri la vakeco de la posteno de la chefdelegito en Togolando

Plimulto el la 70 landaj asocioj kaj 40 fakaj asocioj formale ligitaj al UEA povus plendi, ke ekzemple pasintjare nenio pri ilia agado aperis en la revuo de UEA. Temas nur pri spacomanko kaj pri nenio alia, ankaÅ­ kaze de UTE.

Por la posteno de chefdelegito UEA atendas proponon de UTE, sed UEA ne povos akcepti renomumon de Gbeglo Koffi. Kiel reprezentanto de UEA en iu lando povas esti akceptita nur esperantisto, kiu estas plene lojala al UEA kaj kies konduto estas neriprochebla. La kialoj, pro kiuj la chefdelegiteco de s-ro Gbeglo estis chesigita, bedaurinde plu validas.

En via nova mesagho, sendita la 10-an de majo, en kiu vi plendis pri manko de respondo al via supra plendo, vi aldone plendis, ke ne estis akceptitaj chiuj togolandanoj, kiujn UTE proponis por membrigo en UEA helpe de Fondajho Canuto. Tiurilate viaj informoj evidente ne estas ghisdataj, char lau la informo de la Centra Oficejo chiuj viaj kandidatoj estas membrigitaj. Pro malrapidaj poshtaj ligoj tiu informo vershajne ankorau ne atingis chiujn el ili. Lau la CO, UTE sendis sian liston tre malfrue, en aprilo, dum por glata traktado ghi devus esti sendita frue en la komenco de la jaro.

Kun samideanaj salutoj,

Probal Dasgupta

Prezidanto de UEA

Probal Dasgupta

Linguistic Research Unit

Indian Statistical Institute

203 B.T. Road Kolkata 700108, India

tel. +91-9831815042

============================

Reago de GBEGLO Koffi

al la mesagho de Probal

=============================

Date : Wed, 12 May 2010 19:05:40 +0200

To : probal dasgupta , UTE Togolando , Barbara Pietrzak , joseantonio vergara , Hori Yasuo , Claude Nourmont , Loes Demmendaal From : GBEGLO Koffi esp.togo@cafe.tg

Subject : Reage al respondo de Probal al PROTESTO DE UNUIGHO TOGOLANDA POR ESPERANTO

Cc : Hans BAKKER , ADJE Adjevi , Didier AGBOLO , Elom Attaglo , Koffi Placido DOUMEGNON , "koksagba@yahoo.fr" , Koffi KOUEVIGAN kofiejero@yahoo.fr

Bcc : ueakomitatanoj

GBEGLO Koffi (GK) :

Kara Probal,

Mi taskas al mi ne plu reagi al tordoj de veroj kaj manipulado fare de UEA-gvidantoj. Sed viaj subaj vortoj devigas min ion diri. Miaj subaj vortoj estas nur miaj, kaj tial nur mi respondecas pri ili. Ili NENIAM ESTAS LA RESPONDO DE UTE AL VIA MESAGHO.

Vortoj de UTE

> 1- La komitato postulas de la estraro de UEA revizii sian decidon, por> ke GBEGLO Koffi rehavu chiujn siajn rajtojn kiel UEA komitatano lau la > statutoj de UEA.

Probal DASGUPTA (PD)

GBEGLO Koffi daure estas komitatano A por UTE kaj ghuas la rajtojn, kiujn la Statuto kaj aliaj regularoj de UEA asignas al la komitatanoj. Interrompita estis nur lia rajto mesaghi al la reta diskutlisto de la Komitato pro ripeta malrespekto de ghiaj reguloj, precipe pro la ofenda stilo de liaj rimarkoj pri aliaj komitatanoj kaj funkciuloj de UEA. La interrompo ne estis subita, sed ghi okazis post antauaj avertoj, kiujn s-ro Gbeglo ignoris.

GK :

Eble la estraro de UTE ne povus frue vidi vian vortludon. Vidu !

Kiel vi komprenas mesaghi al la komitata listo ? Chu tio ne similas partopreni komitatan kunsidon ? Lau vi, mi do nur legos la intervenojn en la komitata listo. Chu vi kiel Probal, la prezidanto de UEA ne scias, ke chiuj UEA-membroj ne-komitatanoj havas la rajton legi chion de la komitata listo sen interveni ? Kiu nun estas la diferenco inter mi kaj aliaj UEA-membroj ne komitatanoj koncerne tiun sekvadon de la aferoj en la komitata listo.

Kion vi nomas OFENDA STILO ? Donu ekzemplojn al chiuj.

Kiuj avertoj ? Ech se estus avertoj, chu mi nun frenezighas por diri ion ajn sen iu atako al mi ? Kion vi pensas pri la vortoj de aliaj komitatanoj al mi ? Kiam venos la tauga momento, tiam vi vidos, ke mi adekvate respondis la vortojn de la aliaj komitatanoj.

Plie vi parolis pri respektoj de reguloj. Pri kiuj reguloj ? Chu de UEA-statutoj/regularoj au iuj aliaj elpensitaj sekrete de UEA-gvidantoj nun por bati nekulpulojn. Bonvolu tamen mencii ilin ?

PD :

Formale, partopreno en la komitata listo ne estas statuta rajto de la komitatanoj, char la statuto de UEA ne konas ghin.

GK :

Nur sencerba homo kredus tion chi. La statuto de UEA verkighis kiam ne estas la interreto. Michela bone klarigis al vi, ke la komitata listo estas alia kunveno komitata, kaj tial oni devas gvidi ghin. Chu vi povis ion gvidi ghis nun ?

La fakto ke la retlisto komitata estas kvazau kunveno komitata, chiu komitatano rajtas ghin partopreni. Sciu tion tre bone, kaj lernu gvidi la kunvenojn.

PD :

Tamen, ech se temus pri formala rajto, validus la sama praktiko kiel en la fizikaj kunsidoj de la Komitato. Ankau tie la prezidanto rajtas kaj ech devas interrompi au ne doni parolon al membro, kiu ne observas la regulojn pri deca diskuto.

GK :

Prave, sed tio okazus nur dum unu kunveno au pri definita temo. La prezidanto neniel rajtas decidi, ke ekde nun iu komitatano estos nur observanto kaj ne plu rajtas interveni en komitata kunsido ghis la fino de la mandato.

PD :

Pro serioza miskonduto,

GK :

La serioza miskonduto koncernas ne min, sed gvidantojn de UEA. Kiam venos la tauga momento vi vidos. Tiuj homoj egan malbonon faras al UEA. Tiu chi asocio ne estas ilia proprajho. Ili estu for, ke ni povu progresigi la asocion.

PD :

la prezidanto ech rajtas forigi komitatanon el la kunsidejo.

GK :

Prave ! Nur por unu kunsido, neniam dum (parto de) mandato de komitato. Kian povon havas prezidanto kaj precize la prezidanto Probal por tiel decidi ? Chu ne pravigu tiuj, kiuj asertas, ke estas che nunaj UEA-gvidantoj ne demokratio sed autokratio ?

PD :

La kazo de Koffi estas komparebla kun tiu lasta.

GK :

Vi trompas vin, char vi ech ne kapablas trakti la aferojn. Vi chiam diras al mi, ke mi silentu, ke mi ne respondu la vortojn de aliaj. Bone, sed kiam iuj insultis min en retlisto de la komitato, vi neniam reagis.

Chu vi memoras kiom Osmo BULLER, Francisko kaj Clay insultadis Kep-n kaj ankau Michela-n kaj Renaton ? La puno de ili ricevita, estas reakiro de posteno kaj promocio en la laboro.

PD :

Li tamen ne estis forigita el la "chambro", sed li plu povas sekvi la diskutojn kiel ricevanto de la listaj mesaghoj.

GK

Kiel vi konsideras min. Sciu, ke mi pensas per mia kapo. Sekvi diskuton sen interveni estas rajto de chiuj UEA-membroj ech nekomitatanoj. Meti min en tiun chi staton signifas simple preskau forigi min de la komitato. Tion sciu, kajankau chiuj scias chion. Mi bezonas mian kompletan rajtaron, ghis estos klara traktado de la afero inter Osmo BULLER, Renato kaj mi.

Vortoj de UTE

> 2- La komitato de UTE petas de la estraro de UEA, ke ghi klarigu kial

> ghi tiel kondutas al UTE pri la ne apero de informoj rilate al UTE en la

> revuo ESPERANTO, pri la vakeco de la posteno de la chefdelegito en Togolando

PD :

Plimulto el la 70 landaj asocioj kaj 40 fakaj asocioj formale ligitaj al UEA povus plendi, ke ekzemple pasintjare nenio pri ilia agado aperis en la revuo de UEA. Temas nur pri spacomanko kaj pri nenio alia, ankaÅ­ kaze de UTE.

GK :

Tio estas malvero. Ne defendu nedefendeblan. Kio okazas kontrau Togolando, tio dauras jam pli ol kvin jarojn. Tiaj vortoj montras kio vi estas antau ni. Nekredeble, Kia prezidanto ? Tiajn vortojn neniam plu diru. Ne konsideru homojn stultaj por tiajn vortojn adresi al ili. Vere vi vershas benzinon sur la fajron. Vi respondecas pri la konsekvencoj.

PD :

Por la posteno de chefdelegito UEA atendas proponon de UTE, sed UEA ne povos akcepti renomumon de Gbeglo Koffi. Kiel reprezentanto de UEA en iu lando povas esti akceptita nur esperantisto, kiu estas plene lojala al UEA kaj kies konduto estas neriprochebla. La kialoj, pro kiuj la chefdelegiteco de s-ro Gbeglo estis chesigita, bedaurinde plu validas.

GK :

Faru al vi demandon : kiel oni povis alveni ghis tie chi ? Se vi trovas la respondon, balau vian domon, antau ol eniri tiun de UTE. Vi neniel rajtas postuli ion de UTE. UTE estas tre libera elekti siajn respondeculojn/reprezentantojn. Lasu la asocion libere iri sian vojon.

PD :

En via nova mesagho, sendita la 10-an de majo, en kiu vi plendis pri manko de respondo al via supra plendo, vi aldone plendis, ke ne estis akceptitaj chiuj togolandanoj, kiujn UTE proponis por membrigo en UEA helpe de Fondajho Canuto. Tiurilate viaj informoj evidente ne estas ghisdataj, char lau la informo de la Centra Oficejo chiuj viaj kandidatoj estas membrigitaj. Pro malrapidaj poshtaj ligoj tiu informo vershajne ankorau ne atingis chiujn el ili. Lau la CO, UTE sendis sian liston tre malfrue, en aprilo, dum por glata traktado ghi devus esti sendita frue en la komenco de la jaro.

GK :

Pri tio mi ne havas ion por diri, sed, char mi estas tre proksima al UTE-aj aferoj, mi scias, ke pluestas kanutigitaj homoj nun ne plu aktivaj en UTE.

Por fini mi shatus gratuli Probal ke li havas multajn stilojn kaj manierojn prezenti mesaghojn. Tial la nunaj en tiu chi mesagho estas tute aliaj ol tiuj, kiujn mi kutime ne vidas che li. Char li verkas la mesaghon che la sama tablo kiel Osmo, la tuta mesagho odoras osmece. Gratulojn

Chion bonan

gk

=================================

Respondo de UTE al la letero

la prezidanto Probal de UEA

=============================

From : UTE Togolando utetogo@hotmail.com

To : "probal53@yahoo.com" , Barbara Pietrzak , joseantonio vergara ,Hori , , Demmendaal

Cc : Hans BAKKER , Koffi GBEGLO ,ADJE Adjevi , Didier AGBOLO , Elom Attaglo , Koffi Placido DOUMEGNON , "koksagba@yahoo.fr" ,Koffi KOUEVIGAN , , mawussey@gmail.com

Subject : RE : 2- A PROTESTO DE UNUIGHO TOGOLANDA POR ESPERANTO

Date : Wed, 12 May 2010 19:50:25 +0000

Kara Probal

Ni legis viajn vortojn, kaj tuj reagas

1- GBEGLO Koffi rehavu chiujn siajn rajtojn.

Ni petas, Bonvolu Relegi la vortojn de la ghenerala sekretario de UEA : "la peto de la prezidanto, kiu nun estas malhelpata mem interveni, mi informas, ke komitatano Gbeglo Koffi restas en Komitata Listo sole kiel observanto. Kion nun vi kredigas al ni per viaj longaj vortoj. Viaj vortoj nenion solvas. Tial bonvolu iri al nia letero por bone kompreni kion ni petas.

Niaj decidoj diritaj en nia antaua mesagho pluvalidas. GBEGLO Koffi rehavu sian rajton skribi al la komitata listo. Ni petas, klopodu trovi solvon al tiu chi problemo, se ne, ekde la 1-a de junio ni aplikos tion, kion jam diris al vi.

2- Chefdelegito Nia propono pluestas GBEGLO Koffi.

Jam estas multaj intervenoj pri starigo de arbitracia komisiono por solvi la problemon. Chu tio ne eblas ? Sen tio oni neniam povas vidi la veran vizaghon de la tuta problemo. Ghis estos starigita fidinda komisiono arbitracia por solvi la proponon, nia kandidato pluestas GBEGLO Koffi por la posteno de chefdelegito.

3- Pri ne apero de informoj de UTE en la revuo Esperanto. Ni klopodas kompreni vin pri spacmanko en la revuo, kaj esperas ke iam aperos spaceto kie oni legos vortojn pri nia abunda E-agado en Togolando.

Kun la espero, ke vi solvos chion antau la 1-a de junio, ni anticipe dankas vin kaj certas, ke viaj decidoj faros bonon al UEA kaj al ni chiuj.

Por Unuigho Togolanda por Esperanto La Ghenerala Sekretario

AGBOLO Didier

==================================

Nun la demando estas, chu Probal povos respekti la limdaton ? Nun li estas inter la martelo kaj la amboso. Kion li farus. Eble li preghu, ke li ne estu elektita B-komitatano de UEA. Tiel li ne pluestos prezidanto de UEA, kiam la 1a de augusto 2010, la afero reaperos .