Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
KONSCIU 50
de Koffi GBEGLO  
5a junio 2010

K O N S C I U

=================================

Numero 50 13/05/2010


Informilo por enprofundighi en

la E-movadon Afrikan


Redaktas : Liberesko

==============================

Karaj geamikoj,

Antau kvar jaroj aperis la subaj vortoj. Ilin dissendis Renato CORSETTI, kiu ne ilin verkis. La autoro mem estas Osmo BULLER. Nun en majo 2010 oni povas iri al Benino por rigardi kio estas tie ?

Raoul HOUNNAKE ne plulaboras tie, nek ZINKPE Benoit . Kial ? la veran respondon oni neniam havos, char la subaj vortoj neniam povis en 2006 antauvidi tion. La tiamaj legantoj pensus, ke Afrika Oficejo estas en bonaj manoj en Lokossa, kiel kredigis al ili Osmo BULLER kaj Renato CORSETTI.

Benoit pasigis nur unu jaron en la oficejo, kaj poste lin Osmo BULLER maldungis kun la kialo, ke li ne havas universitatan klerighon. Pri Raoul la kialo estas nekonata, sed tiuj, kun kiuj li laboris en la Afrika Oficejo en Togolando povus ion supozi. Eble temus pri neakurateco en la plenumado de la taskoj kaj finfine li malaperis kiel tion li faris ankau en 2005 en AO Togolando.

Se estus alia demando, ghi koncernu s-ron HOUNSOUNOU Franois. Chiuj scias pri lia rilato nun kun UEA-korifeoj.Nenio nun plu iras bone.

Nun iru al la Gazetaraj Komunikoj de Osmo BULLER kaj konkludu mem. Kaj vi, karaj afrikaj esperantistoj, ne forgesu, ke ankau vi havos vian vicon che la barbiro. Tial nun estu tre singardaj.

Subject : (afriko) AFRIKA OFICEJO KUN NOVA TEAMO EN NOVA EJO From :Renato Corsetti

Date : Fri, 17 Mar 2006 12:10:32 +0100

To : , ,,,,

======================================================

GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA

N-ro 229

2006-03-16

=======================================================

AFRIKA OFICEJO KUN NOVA TEAMO EN NOVA EJO

Komence de marto eklaboris la nova teamo de la Afrika Oficejo de UEA en Lokosao (Lokossa) en Benino, kie tiu cxi agadcentro nun trovigxas en ducxambra ejo. Meze de marto estis jam preskaux finitaj la preparoj por certigi la necesajn teknikajn kondicxojn por glata funkciado de la oficejo.

Komplete nova la teamo ne estas, cxar unu el la dungitoj, la juna togolanda juristo Raoul Hounnake estas fakte veterano, kiu garantias kontinuecon en la funkciado de la Afrika Oficejo. Li laboris ankaux en la antauxa sidejo de AO en Lomeo, Togolando, ekde 2000 gxis la fino de 2004. En 1999 li laboris ses monatojn kiel volontulo en la Centra Oficejo de UEA spertigxante pri administrado kaj la tutmonda movado por poste eklabori en la Afrika Oficejo, kies starigo tiam estis planata. Samjare li partoprenis ankaux en la Universala Kongreso en Berlino. Li do nature estas nun la cxefa oficisto de AO, kun la benina aktivulo Zinkpe Benoit kiel sia talenta kolego. Kvankam nova kiel oficisto, Zinkpe Benoit havas 20-jaran sperton pri movada aktivado. Raoul Hounnake parte laboras hejme en Lomeo, dum Zinkpe Benoit dejxoras tuttempe en la oficejo en Lokosao.

Ambaux afrikaj oficistoj de UEA respondecas rekte al la gxenerala direktoro Osmo Buller. Ili estas en regula kontakto ankaux kun prezidanto Renato Corsetti kaj kun Jean Codjo, la kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA. Granda avantagxo estas, ke la TEJO-estrarano pri afrika agado, Francois Hounsounou, logxas en Lokosao kaj povas praktike cxiutage helpi en la funkciado de la oficejo kaj asisti per konsiloj la dungitojn kaj la gxeneralan direktoron. Krome, jam tradicie la Afrika Oficejo havas fidelajn kunlaborantojn ankaux ekster Afriko, kiuj gvidas komencantajn kaj progresantajn lernantojn de Esperanto. Informado pri Esperanto kaj organizado de instruado dauxre havas altan prioritaton en la oficeja taskaro, sed AO havas sxlosilan rolon ankaux kiel plenumanto de la planoj kaj decidoj de la Afrika Komisiono de UEA. Pri la agado de AO kaj de la afrika Esperanto-movado gxenerale oni povos informigxi per la bulteno "Esperanto en Afriko" (antauxe "Tr’Afrik’"), kiun AO redaktas.

UEA kovras la salajrojn kaj oficejajn kostojn de AO el sia gxenerala bugxeto. La elspezoj por informado kaj instruado kaj por subteno de afrikaj landaj asocioj kaj lokaj kluboj estas financataj el Fondajxo Afriko, kies rimedoj konsistas cxefe el donacoj de solidaraj esperantistoj. Interesigxantoj pri Esperanto ne mankas en Afriko. La kapabla teamo de la Afrika Oficejo estas plena de entuziasmo por kontentigi la petojn de siaj lernemaj samkontinentanoj. Mondonacoj al Fondajxo Afriko estas tre bonvenaj por ebligi tiun laboron, sed bonvenas ankaux lernomaterialoj. La mondonacojn oni sendu al la Centra Oficejo en Roterdamo, dum lernilojn oni povas sendi rekte al : Afrika Oficejo de UEA, BP 416, Lokossa-Mono, Respubliko Benino. UEA ankaux petas, ke eldonantoj de Esperanto-gazetoj aldonu AO al siaj senpagaj ricevantoj. La retadreso de AO estas .

* * * * *


Renato Corsetti, Via del Castello, 1

IT-00036 Palestrina, Italujo

renato.corsetti@esperanto.org