Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Yoani Sánchez : profesio ? „Disidento”
de Salim LAMRANI  
11a majo 2010

La kuba blogistino Yoani Sánchez enkarnigas nun la politikan disidentecon kontraŭ la reĝimo de Castro. Ŝia interretejo en 18 lingvoj havas efikon sen komuna mezuro kun ĝia frekventado, kaj ŝi ricevis multajn literaturajn aŭ politikajn premiojn en diversaj okcidentaj landoj. Tamen, la kroniko kiun ŝi skribas estas plena de kontraŭdiroj kaj ŝia biografio estas konfuza, notas Salim Lamrani. Ĉefe, ŝia interetejo disponas pri gravaj teĥnikaj rimedoj kaj pri administraj sendevigoj en Usono, kiuj montras ke malantaŭe troviĝas potenca usona logistiko, kio estas mensoge prezentata kiel individua kaj sponta iniciato.

La 7-an de novembro 2009, la okcidentaj komunikiloj dediĉis larĝan spacon al la kuba blogistino Yoani Sánchez. La novaĵo el Havano pri la disputo inter la disidentino kaj la kubaj aŭtoritatoj ĉirkaŭiris la mondon kaj rapide kaŝis la reston de la aktualaĵo. [1]

Sánchez rakontis detale sian misaventuron en sia blogo kaj en la komunikiloj. Ŝi asertis esti arestita akompanate de tri el siaj amikoj fare de „tri fortikaj nekonatoj” dum „posttagmezo ŝarĝita de batoj, de krioj kaj de insultoj” [2].

Ŝi poste klarigas sian historion kiu similas al vera kalvario :

„La « agresantoj » alvokis patrolon kiu kunprenis la aliajn du knabinojn [...]. Mi rifuzis iri en la Geely [kaj] [...] sekvis batoj kaj puŝoj. Ili portis min, la kapon malsupre, kaj oni provis ŝtopi min en la aŭton. Mi alkroĉis min ĉe la pordo. Mi ricevis batojn sur la manartikoj. Mi sukcesis preni paperon kiun unu el ili portis en sia poŝo kaj mi metis ĝin en mian buŝon. Nova batado por ke mi redonu la dokumenton.

Orlando troviĝis jam ene, senmovigita de karateo-ŝlosilo kiu tenis la kapon sur la planko. Unu el la viroj metis sian genuon sur mian bruston dum la alia, de la antaŭa seĝo, frapis min sur la renojn kaj la kapon por ke mi malfermu la buŝon kaj ke mi lasu la paperon. Dum momento mi pensis ke mi neniam plu eliros el tiu aŭto. « Estas la fino, Yoani », « Ĉesigu la stultaĵojn » diris tiu sidanta apud la ŝoforo kiu tiras min ĉe la haroj. Sur la malantaŭa seĝo okazis bizara spektaklo : miaj gamboj alten, mia vizaĝo ruĝiĝinta pro la tensio kaj mia korpo dolora. Aliflanke, Orlando rompita de draŝspecialisto. Mi povis nur vidi ties testikojn tra lia pantalono, en malespera ago. Mi enpremas miajn ungojn, supozante ke li daŭrigos dispremi mian bruston ĝis la lasta spiro. „Mortigu min fine”, mi kriegis al li per ĉio kio restis de mia lasta enspiro. Tiu de antaŭe tiam avertis la pli junan : „Lasu ŝin spiri”.

Mi aŭdis Orlandon anheli dum la batoj daŭre hajlis. Mi kalkulis la eblecon malfermi la pordon kaj elsalti, sed ne estis mantenilo interne. Ni estis en ilia povo, sed aŭdi la voĉon de Orlando redonis al mi kuraĝon. Li diris al mi poste, ke tio estis la samo por li : ke miaj interrompitaj vortoj diris al li : „Yoani ankoraŭ vivas”. Oni lasis nin faligitaj kaj dolorigitaj en strato de La Timba. Virino proksimiĝis : „Kio okazis al vi ?”... „Kidnapo”, mi sukcesis diri. Ni ploris, unu en la brakoj de la alia, meze de la strato. Mi pensis pri Teo. Ho Dio, kiel mi klarigos al li ĉiujn ĉi bluajn makulojn ? Kiel mi diros al li ke li vivas en lando kie okazas tiaĵoj ? Kiel rigardi lin kaj rakonti al li ke lia patrino estis agresita en plena strato ĉar ŝi skribas blogon kaj esprimas siajn opiniojn ciferece ? Kiel priskribi al li la despotan esprimon kiu animis tiujn kiuj metis nin perforte en tiun aŭton, la plezuron kiun oni vidis sur ilia vizaĝo kiam ili batis nin, kiam ili levis mian jupon kaj trenis min duonnuda en la aŭton”. [3]

Usono (kie Yosvanis Valle, 34-jara kubdevenulo, estis ekzekutita 48 horojn antaŭe, kio altigis la nombron de ekzekutoj al 42 por la jaro 2009 [4]) esprimis sian „profundan zorgon”, pere de la porparolanto de la ŝtatdepartemento Ian Kelly. „Ni daŭre ricevas novaĵojn pri la persona sano kaj pri la aliro al medicina prizorgado de Yoani Sanchez”, aldonis li. [5]

Kontraŭdiroj

La vortoj de Yoani Sánchez estas timigaj kaj vekas tuj la simpation de la leganto kaj kompaton por la viktimo. Tamen, estas neeviteble noti kelkajn kontraŭdirojn kiuj ĵetas ombron sur la kredindeco de tia raporto.

La 9-an de novembro 2009, tri tagojn post sia misaventuro, Yoani Sánchez akceptis ĉe si la eksterlandan gazetaron por rakonti la incidenton. Unua surprizo por la internaciaj ĵurnalistoj, esprimita de la BBC-korespondulo en Havano Fernando Ravsberg : malgraŭ la „batoj kaj puŝoj”, „la batoj sur la artikoj de [ŝiaj] manoj”, la „nova lavango da batoj”, la „genuo sur [ŝia] brusto”, la batoj sur la renoj kaj la kapo”, la tirado de „haroj”, „la vizaĝo ruĝigita de la tensio kaj la korpo dolorigita”, la „batoj kiuj daŭre hajlis” kaj „ĉiuj ĉi bluaj makuloj” elvokitaj de la kuba blogistino [6], Ravsberg notas ke Sánchez „ne havas hepatomon, signojn aŭ cikatrojn”. [7] La bildoj de la usona televido CNN, kiu ankaŭ intervjuis la blogistinon, konfirmas la vortojn de la brita ĵurnalisto. Krome, la korespondanto de CNN uzas prudentajn vortojn kaj insistas pri la „ŝajna” sufero de Sánchez (ŝi uzas lambastonon por iri). [8] Laŭ la Agence France Presse, kiu rakontas la historion kun la klarigo ke temas pri la versio Sánchez, kun la titolo „Kubo : la blogistino Yoani Sanchez diras ke ŝi estis batita kaj mallonge malliberigita”, la blogistino „ne estis vundita”. [9]

Demandite pri tio de la BB C, Yoani Sánchez provas klarigi tiun kontraŭdiron. Laŭ ŝi, la signoj kaj la hematomoj sur la vizaĝo kaj la korpo reale ekzistis, sed de tiam malnetiĝis. „Dum la tuta semajnfino miaj vangosto kaj arko estis ŝvelintaj”. Ĉiuj ĉi signoj malaperis ... jam lunde matene kiam la unua eksterlanda ĵurnalisto venis. Sed hematomoj kaj „pluraj spuroj” persistas, asertas ŝi, sed ... „ĉefe sur la sidvangoj kaj malfeliĉe mi ne povas montri ilin al vi”, klarigis ŝi. [10]

Sánchez ne precizigis la kialojn pro kiuj ŝi ne volis foti la hematomojn kaj la signojn sur sia vizaĝo tuj post la incidento, kiam ili estis ankoraŭ videblaj, kio estus nerefutebla pruvo de polica perforto kontraŭ ŝi. Koncerne la harojn kiuj estis al ŝi elŝiritaj, laŭ ŝi, kio absolute ne videblas sur la fotoj kaj filmetoj, ŝia klarigo estas simpla : „Mi perdis multajn harojn, sed ĉe tiu abunda hararo tio ne videblas”. [11]

En sia teksejo kaj en radio-intervjuo Sánchez parolas pri „forkonduko en la plej fia stilo de la sicilia kamoro”, donante la impreson ke ŝi estis malliberigita dum pluraj horoj. [12] Sed en sia intervjuo por la BBC, kiam la ĵurnalisto insistis kaj petis de ŝi precizigojn, la blogistino konfesas ke la incidento en realo daŭris entute „25 minutojn”. Cetere Sánchez asertas ke la aresto okazis „en plena tago je la 17-a horo 45 en la centro de Havano, fronte al bushaltejo plena de homoj”. Tamen la okcidenta gazetaro ne sukcesis trovi unu solan atestanton, eĉ anoniman, por konfirmi la vortojn de la blogistino kaj tiel atesti pri la vero de ŝiaj diroj. [13] Same, neniu el la personoj kiuj akompanis Yoani Sánchez volis respondi al la petoj pri intervjuoj de la okcidentaj komunikiloj, ili resendis ilin al la blogistino, taskita paroli nome de ĉiuj.

Cetere ŝajnas surprize kaj mallogike ke la aŭtoritatoj de Havano decidis publike mistrakti disidentinon tiom prezentata en la komunikiloj kiel Yoani Sánchez, sciante ke tia ago tuj estigus internacian skandalon. Apriore ekzistas aliaj multe pli efikaj kaj pli diskretaj rimedoj por timigi oponantojn.

Fine, Sánchez implikiĝas en novaj kontraŭdiroj provante klarigi la ombrajn zonojn de sia atesto. Ekzemple, ŝi klarigis ke ŝi rezistis, ĉar la civile vestitaj agentoj „ne identigis sin kiel aŭtoritato. Mi kondutintus alie se temus pri agento en uniformo. Mi petis ilin voki la policon. Ili telefonis kaj patrolo forkondukis la du aliajn knabinojn kaj lasis nin kun Orlando inter la manoj de la aliaj”. [14] Sed en ŝia blogo ŝi asertas ke la polico venis komence de la sceno, sed tio ne malhelpis ŝin rezisti al tio kio similas pli kaj pli ‒ se vere okazis aresto ‒ al identec-kontrolo fare de civile vestitaj policanoj ol al publika linĉado.

Unuvorte, nenia elemento ebligas konfirmi la vortojn de Yoani Sánchez, nenia atesto disponeblas nek de la personoj kiuj akompanis ŝin. Necesas do konfidi la solan version de la blogistino kiu estas trasemita de kontraŭdiroj. Vide al tiuj elementoj maleblas ne pridubi la vortojn rakontitajn de la fama kuba interretistino.

Trudiĝas komparo. La okcidentaj komunikiloj dediĉis en apenaŭ 72 horoj, pli da spaco al Yoani Sánchez pri ŝia incidento kun la aŭtoritatoj ol al ĉiuj krimoj faritaj (pli ol cento da murdoj, same multaj malaperigoj kaj sennombraj agoj de torturo kaj de perforto) de la armea diktatoreco gvidata de Roberto Micheletti ekde la 27-a de junio 2009. Klaras, ke Sánchez ne estas simpla blogistino kiu kritikas sistemon, kiel ŝi volas kredigi.

Reveno al la fenomeno Yoani Sánchez

Yoani María Sánchez Cordero estas havananino naskita en 1975, ŝajne diplomita pri filologio en la jaro 2000, laŭ ŝia blogo. Restas dubo pri tio, ĉar dum ŝia restado en Svislando du jarojn poste, kiam ŝi enregistriĝis ĉe la konsulejo, ŝi deklaris havi nivelon „antaŭuniversitatan”, kiel montriĝis en la arĥivoj de la konsulejo de la Respubliko Kubo de Berno. [15] Post labori en la mondo de eldonejo kaj doni kursojn pri la hispana lingvo al turistoj, ŝi elektis forlasi la landon akompanate de sia filo. La 26-an de aŭgusto 2002, post edziniĝi al germano nomata Karl G., ŝi decidas elmigri al Svislando per „permeso vojaĝi eksterlanden” valida dek unu monatojn, pro „la elreviĝo kaj la ekonomia sufokiĝo” kiu regas en Kubo. [16]

Oni poste malkovras, strange, ke post esti fuĝinta el „grandega malliberejo, kun ideologiaj muroj” [17], por repreni la vortojn kiuj ŝi uzas por nomi sian naskiĝlandon, ŝi decidas, du jarojn poste, en la somero 2004, forlasi la svisan paradizon ‒ unu el la plej riĉaj nacioj de la mondo ‒ por reveni sur „la ŝipo[n] kiu ĉie tralasas akvon kaj kiu estas rompiĝanta”, kiel ŝi metafore karakterizas la insulon. [18] Pri tiu nova kontraŭdiroj Sánchez klarigas ke ŝi decidis reveni al la lando kie regas „la krioj de la despoto” [19] „de la ombraj estaĵoj kiuj, kvazaŭ vampiroj, nutras sin el nia homa ĝojo, inokulas al ni la timon per batoj, minaco, ĉantaĝo” [20], „pro familiaj kialoj kaj kontraŭ la konsilo de certaj proksimuloj kaj amikoj” [21], sen doni pli da detaloj.

Se oni legas la blogon de Yoani Sánchez, kie la kuba realeco estas priskribita groteske kaj tragike, oni havas la impreson ke kompare la purgatorio estas prosana promenado, kaj ke nur la sufoka varmego kaj la antaŭĉambro de la infero donas ideon pri tio kion la kubanoj ĉiutage travivas. Nenia pozitiva trajto de la kuba socio aperas. Rankontiĝas nur juĝdeflankiĝoj, maljustaĵoj, kontraŭdiroj, malfacilaĵoj. Sekve, la leganto malfacile komprenas kial la juna kubanino decidis forlasi la riĉegan Svislandon por reveni vivi en tio kio similas al la infero de Danto kie „la poŝoj estis malplenaj, la frustriĝoj en haŭso kaj la timo ĉie”. [22] En ŝia blogo la komentoj de ŝiaj eksterlandaj partizanoj abundas pri tiu temo : „Mi ne komprenas vian revenon. Kial vi ne donis pli bonan estontecon al via filo”, „Kara amikino, mi ŝatus scii pro kiuj kialoj vi decidis reveni al Kubo ?” [23]

Aliflanke, iuj ŝiaj samlandanoj vivantaj eksterlande, elrevitaj de la okcidenta vivmaniero, ankaŭ montras al ŝi sian emon reveni por vivi en Kubo : „Mi revenos por vivi en Kubo”, „Mi vivas en Miamo de sep jaroj [...] kaj kelkfoje mi demandas min ĉu la elradikiĝo valoris la penon”, „Mia popolo mankas al mi [...]. Iun tagon mi revenos kun mia germana edzo ‒ alia frenezulo kiu pretas peti la konstantan loĝpermeson en Kubo”, „Mi ofte pensis pri reveno”, „Kial vi revenis ? Soleco, nostalgio, melankolio. [Poste, pri la okcidenta mondo] strangaj vizaĝoj, homoj malĝojaj kaj koleraj pri la resto de la homaro sen ke oni scias kial ? Politikistoj ankaŭ koruptaj, kaj multaj grizaj tagoj. Ne necesas ke vi klarigu ion ajn. Jam de 14 jaroj ne estas suno sur mia tempo-karto”, „Mi sendis la informon al mia patro kiu vivas en eksterlando kaj kiu pensas reveni”. [24]

Nur unu el du : aŭ Yoani Sánchez ne disponas pri ĉiuj siaj mensaj kapabloj kiam ŝi decidas forlasi la Perlon de Eŭropo por reveni al Kubo, aŭ la vivo sur la insulo ne estas tiom drameca ol la priskribo kiun ŝi faras pri ĝi.

En intervjuo en sia blogo en julio 2007, Yoani Sánchez rakontas detale la anekdoton de sia reveno al Kubo. „Antaŭ tri jaroj, en Zuriko kun mia filo, mi decidis reveni por vivi en mia lando”, anoncas ŝi, emfazante ke temis „pri simpla historio de reveno de elmigrinto al sia naskiĝlando”. „Ni aĉetis biletojn alen-reen” por Kubo. Sánchez tiam decidis resti kaj ne reveni al Svislando. „Miaj amikoj kredis ke mi ŝercas kun ili, mia patrino rifuzis kredi ke ŝia filino ne plu revenos al la Svisio de lakto kaj ĉokolado”. La 12-an de aŭgusto 2004, Sánchez prezentiĝis do al la provinca oficejo de la enmigroservoj de Havano por klarigi sian kazon. „Mi estis ege surprizita kiam ili diris al mi ke mi staru ĉe la vicofino de « tiuj kiuj decidis reveni al la lando » [...]. Tiel mi malkovris aliajn « frenezulojn » kiel mi, kun ilia kruda historio de reveno al la lando”. [25]

Efektive, la kazo de Sánchez tute ne estas kazo izolita, kiel montras tiu anekdoto kaj la komentoj de legantoj en ŝia blogo. Pli kaj pli da kubanoj, kiuj decidis elmigri eksterlanden, post alfronti multajn malfacilojn de adaptiĝo kaj malkovri ke la okcidenta Eldorado ne brilas tiom kaj ke la privilegioj kiujn ili disponis hejme ekzistas nenie aliie, decidas reveni por vivi en Kubo.

Sed Yoani Sánchez preterlasas rakonti la verajn kialojn kiuj instigis ŝin reveni al Kubo, trans la elvokitaj „familiaj kialoj” (kialoj kiuj ŝajne ne estas dividitaj de ŝia patrino, laŭ ŝia surprizo). La kubaj instancoj donis al ŝi favoran traktadon pro humanaj kialoj, permesante al ŝi reakiri sian statuson de konstanta loĝado en Kubo, malgraŭ la fakto ke ŝi restis pli ol 11 monatojn ekster la lando.

En la realo, la restado en Svislando tute ne estis tiom idilia kiom pensite. Sánchez malkovris okcidentan vivmanieron komplete malsaman ol tiu kiun ŝi kutimis en Kubo, kie, malgraŭ la ĉiutagaj malfacilaĵoj kaj sortŝanĝoj, ĉiuj civitanoj disponas pri relative ekvilibra nutraĵo malgraŭ la porciolimiga libreto kaj la malabundoj, pri senpaga aliro al medicina prizorgado kaj al edukado, al kulturo kaj al libertempaj aranĝoj, pri loĝejo kaj pri etoso de sekureco (krimkvoto estas tre malalta sur la insulo). Kubo estas sendube la sola lando de la mondo kie eblas vivi sen labori (kio ne estas nepre bona afero). En Svislando, Sánchez havas grandegajn malfacilojn trovi laboron kaj dece vivi kaj, malespere, ŝi decidas reveni al la lando kaj klarigi la kialojn al la instancoj. Laŭ ŝi, Sánchez petegis en larmoj la enmigrajn servojn doni al ŝi esceptokazan dispenson „por nuligi ŝian elmigran statuson”, kaj tio fariĝis. [26]

Tiun realecon, Yoani Sánchez decidis zorge kaŝi.

La reta disidenteco

En aprilo 2007, Yoani Sánchez decidas aliĝi al la opozicia universo en Kubo, kreante sian blogon „Generación Y”. Forgesante la larĝanimecon de la instancoj pri ŝi dum ŝia reveno al Kubo en 2004, ŝi fariĝas nun akra kritikanto de la registaro en Havano. Ŝiaj kritikoj estas acidaj, malmulte nuancitaj kaj unusencaj. Ŝi prezentas apokaliptan panoramon de la kuba realeco kaj akuzas la aŭtoritatojn respondeci pri ĉiaj malbonaĵoj. Ne eĉ momenton ŝi elvokas la apartan geopolitikan kuntekston en kiu Kubo troviĝas ekde 1959. Centoj da blogoj ekzistas en Kubo. Certa nombro da ili denuncas en tranĉa maniero cetajn absurdaĵojn de la kuba socio. Sed la vidpunkto estas multe pli nuancita kaj la informo malpli unuĉela. Tamen la okcidentaj komunikiloj elektis la maniĥean blogon de Sánchez. [27]

Laŭ la blogistino, en Kubo „la procezo, la sistemo, la perspektivoj, la iluzioj suferis ŝiprompon. Temas pri totala ŝiprompo”, anoncas ŝi, antaŭ ol konkludi en tiu konciza metaforo : „la ŝipo dronis”. Por ŝi, evidentas ke Kubo devas ŝanĝi la kurson kaj la registaron : Necesas ŝanĝi la „stiriston kaj la tutan skipon” [28] por starigi „kapitalismon siaspecan” [29]

Sánchez estas sagaca persono kiu perfekte komprenis ke ŝi povas rapide prosperiĝi per tiu retoriko ŝatata de la okcidentaj komunikiloj, kiuj povas rekompenci tian fidelecon. Cetere ŝi faris tiun silentan negocon kun la transnaciaj entreprenoj de komunikado kaj informado. Ĉar por esti konsiderata de la okcidenta gazetaro kiel „sendependa blogisto” kaj do ĝui ian komunikadan prestiĝon, oni devas nepre esprimi sin kontraŭ la sistemo kaj la registaro kaj postuli radikalan ŝanĝon, kaj ne kontentiĝi per denuncado de certaj absurdaĵoj de la sistemo.

Kiel konfirmi la aserton de koluzio inter Sánchez kaj la komunikilaj potencoj ? Per la faktoj. Apenaŭ kelkajn semajnojn post la naskiĝo de ŝia blogo, la okcidentaj komunikiloj lanĉis eksterordinaran kampanjon de ŝia subteno, prezentante ŝin kiel la blogistinon kiu kuraĝas defii la reĝimon kaj la limigojn de esprimlibereco. Ankaŭ tie la okcidenta gazetaro tute ne timas siajn proprajn kontraŭdirojn. Unuflanke ĝi ne ĉesas ripeti ke absolute maleblas por ĉiu kubano fari heterodoksajn eldirojn en Kubo, ke estas rigore malpermesate eligi la plej etan kritikon pri la registaro aŭ eĉ devojiĝi de la oficiala linio sub minaco de malliberejo. Aliflanke ĝi laŭdas la geniecon de Yoani Sánchez, kies ĉefa aktiveco estas draŝi la registaran politikon sen tamen esti ĝenata de la aŭtoritatoj. [30]

Tiel, en apenaŭ unu jaro da ekzisto, dum ekzistas dekoj da pli malnovaj blogoj kaj ne malpli interesaj ol tiu de Sánchez, la kuba blogistino ricevis la premion de Ĵurnalismo Ortega y Gasset, kun sumo de 15.000 eŭroj, la 4-an de aprilo 2008, atribuita de la hispana taggazeto El País. Kutime tiu premio atribuiĝas al prestiĝaj verkistoj kaj ĵurnalistoj kun longa literatura kariero. Estas la unua fojo ke persono kun la profilo de Sánchez ricevas ĝin. [31] Sammaniere la blogistino estis elektita inter la cent plej influaj personoj de la mondo, fare de la revuo Time (2008), kune kun Georges W. Bush, Hu Jintao kaj la Dalailamao. [32] Ŝia blogo estis inkludita en la listo de la 25 plej bonaj blogoj de la mondo, fare de la televidĉeno CNN kaj la revuo Time (2008), kaj ŝi ricevis ankaŭ la hispanan premion Bitacoras.com kaj The Bob’s (2008). [33] La 30-an de novembro 2008 la hispana taggazeto El País inkludis ŝin en sian liston de la cent plej influhavaj hispanamerikaj eminentuloj (listo en kiu ne aperas Fidel Castro nek Raúl Castro. [34] La revuo Foreign Policy faris eĉ pli bone en decembro 2008, inkludante ŝin inter la dek plej gravaj intelektuloj de la jaro. [35] La meksika revuo Gato Pardo faris same por la jaro 2008. [36] La prestiĝa usona universitato de Kolumbio atribuis al ŝi la premion Maria Moors Cabot [37] Kaj la listo ankoraŭ longas. [38]

Tamen, Yoani Sánchez estas vera nekonato en sia lando, kion ŝi sincere rekonas : „La revuo Time inkludis min en sia listo de influhavaj personoj en 2008 kune kun 99 aliaj famuloj. Mi, kiu neniam suriris scenejon, nek tribunon, dum miaj najbaroj ne scias ĉu ’Yoani’ skribiĝas kun ’h’ en la mezo aŭ kun ’s’ ĉe la fino [...]. Mi imagas ke la aliaj enskribitoj demandos sin : Kiu estas tiu nekonata kuba blogistino kiu akompanas nin”. [39] Senvole Sánchez metis la revuon Time fronte al sia grandega kontraŭdiro : Kiel blogistino nekonata de siaj najbaroj povas inkludiĝi inter la cent plej influhavaj eminentuloj de la mondo ? Ĉi tie estas nerefuteble ke la usona revuo privilegiis la politikajn kaj ideologiajn kriteriojn per la enpreno de Sánchez, kio makulas la kredindecon de la klasado. La argumento validas ankaŭ por la aliaj distingaĵoj.

La vivkondiĉoj de Yoani Sánchez

Jen kroma el la multaj kontraŭdiroj. La komunikiloj, disvastigante la eldirojn de Sánchez, ne ĉesas ripeti ke la kubanoj ne havas aliron al interreto, tamen sen klarigi kiel la blogistino povas ĉiutage skribi sur sia blogo en Kubo. La proksimume ducent internaciaj ĵurnalistoj akredititaj ĉe la Internacia Foiro de Turismo en Kubo ege miris, la 6-an de majo 2009, kiam ili vidis Yoani Sánchez trankvile instalita en la akceptosalono de la plej luksa turisma establo de la insulo, la Hotel Nacional, krozante sur Interreto, dum la kosto por konektado estas malinstiga, eĉ por eksterlandaj turistoj. [40]

Du demandoj leviĝas neeviteble : Kiel Yoani Sánchez povas konektiĝi al Interreto en Kubo, dum la okcidentaj komunikiloj ne ĉesas ripeti ke tie ne estas aliro ? De kie venas la mono kiu ebligas al ŝi flegi vivstilon kiun neniu kubano povas permesi al si, dum ŝi disponas pri nenia oficiala fonto de enspezo ?

En 2009, la departemento de trezoro de Usono ordonis la fermon de pli ol 80 komercaj interretejoj en rilato kun Kubo kiu rompis la leĝojn pri ekonomiaj sankcioj. Strange, la retejo de Yoani Sánchez ne estis trafita, kvankam tiu retejo proponas la aĉeton de ŝia libro en la itala, krome pere de Paypal, sistemo kiun neniu kubano vivanta en Kubo povas uzi pro la ekonomiaj sankcioj (kiuj malpermesas, interalie, la elektronikan komercon). Same, Sánchez disponas pri kopirajto por sia blogo „© 2009 Generación Y - All Rights Reserved”. Neniu alia kuba blogisto povas fari same pro la embargo-leĝoj. Kiel klariĝas tiu unikaĵo ? [41]

Kromaj demandoj atendas ankaŭ respondon. Kiu kaŝiĝas malantaŭ la retejo de Sánchez desdecuba.net, kies servilo estas gastigata en Germanio ĉe la entrepreno Cronos AG Regensburg (kiu gastigas ankaŭ ekstremdekstrajn retejojn), kaj registrita sub la nomo de Josef Biechele ? Oni malkovras ankaŭ ke Sánchez enregistris sian domajnnomon pere de la usona entrepreno GoDaddy, kies ĉefa trajto estas la anonimeco. La Pentagono uzas ĝin ankaŭ por enregistri retejojn diskrete. Kiel Yoani Sánchez, kuba blogistino vivanta en Kubo, povas enregistri sian retejon ĉe usona entrepreno, dum tio estas formale malpermesata de la leĝo pri la ekonomiaj sankcioj ? [42]

Cetere, la retejo Generación Y de Yoani Sánchez estas ekstreme rafinita, kun eniroj por Facebook kaj Twitter. Krome ĝi ricevas 14 milionojn da vizitoj monate kaj estas eble la sola en la mondo kiu disponeblas en ne malpli ol ... 18 lingvoj (angla, franca, hispana, itala, germana, portugala, rusa, slovena, pola, ĉina, japana, litova, ĉeĥa, bulgara, nederlanda, finnlanda, hungara, korea kaj greka). Neniu alia retejo, inkluzive de tiuj de la plej gravaj internaciaj institucioj kiel ekzemple la Unuiĝintaj Nacioj, la Monda Banko, la Internacia Mon-Fonduso, la OEKD, la Eŭropa Unio, disponas pri tiom da lingvaj versioj. Nek la retejo de la ŝtatdepartemento de Usono, nek eĉ tiu de la CIA disponas pri tiom da varieco. [43]

Alia aspekto surprenas. La retejo kiu gastigas la blogon de Sánchez disponas pri bendlarĝo 60-oble pli grandan ol tiu kun disponas Kubo por ĉiuj siaj uzantoj de Interreto ! Aliaj demandoj leviĝas neeviteble pri tio : kiu administras tiujn paĝojn en 18 lingvoj ? Kiu pagas la administrantojn ? Kiom ? Kiu pagas la tradukistojn kiuj laboras ĉiutage sur la retejo de Sánchez ? Kiom ? Krome, la mastrumado de fluo kun maksimumoj kiuj povas atingi milionojn da vizitoj monate, dum informilaj kampanjoj estas ekstreme multekostaj ? Kiu pagas ĉion ĉi ? [44]

Yoani Sánchez havas perfekte la rajton esprimiĝi libere kaj eldiri akrajn kritikojn kontraŭ la aŭtoritatoj de Havano ‒ kion ŝi ja uzas ‒ pri la realaj ĉiutagaj malfacilaĵoj en Kubo. Ŝi ne povas kaj devas ne esti kritikata pro tio. Aliflanke, ŝi faras gravan intelektan trompon kiam ŝi prezentas sin kiel simplan blogistinon kaj asertas ke ŝia sola celo estas honeste plenumi sian devon de civitano.

Ŝia zorgema obstino sisteme nigrigi la realecon, elvoki nur la negativajn aspektojn, elkuntekstigi la problemojn, metode ignori la geopolitikan ĉirkaŭaĵon en kiu Kubo troviĝas, speciale en ĝia rilato kun Usono kaj la senkompatan trudadon de ekonomiaj sankcioj kiuj kondiĉas la vivon de ĉiuj kubanoj, uzi malverojn facile konstateblajn pri la kazo de la supozita „agreso”, per ĉio ĉi ŝi tendencas malindiĝi. Ŝia rolo estas ĉefe kaj antaŭ ĉio amindumi certan publikon decide kontraŭa al la kuba revolucia procezo, kaj ne fidele prezenti la kuban realecon en ĝia komplekseco.

Alia unikaĵo, la usona prezidanto Barack Obama respondis al intervjuo de Yoani Sánchez. Do, dum Usono dronas en senprecedenca ekonomia krizo, dum la batalo por la reformo de la sansistemo furiozas, dum la afgana kaj iraka dosieroj estas pli kaj pli brulaj, malgraŭ la ekstreme ŝarĝita agendo de la prezidantejo, la dosiero ekstreme tikla de la sep usonaj militbazoj instalitaj en Kolombio kiu vekas la kontinentan malaprobon, la ŝtatrenverso en Honduro en kiu Vaŝingtono estas grave implikita, kaj la centoj da antendantaj intervju-petoj de la plej gravaj komunikiloj en la mondo, Barack Obama metis ĉiujn ĉi dosierojn flanken por respondi al la demandoj de la kuba blogistino. [45]

Dum sia intervjuo, Sánchez eĉ ne unu fojon petas la finon de la ekonomiaj sankcioj kiuj tuŝas ĉiujn kategoriojn de la kuba socio kaj unuavice la plej vundeblajn (virinojn, infanojn kaj maljunulojn), kiuj estas la ĉefa obstaklo por la disvolvado de la lando kaj kiuj estis rifuzitaj de la grandega plimulto de la internacia komunumo (187 landoj dum la voĉdonado ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en oktobro 2009) pro ilia karaktero anakronisma, kruela kaj neefika. Male, ŝi uzas precize la vaŝingtonan retorikon pri la temo : „La politika propagando diras al ni ke ni vivas en sieĝata fortreso, pri Davido fronte al Goliato kaj pri la ’vorema malamiko’ preta ataki nin” [46] La ekonomiaj sankcioj, kiujn ŝi kvalifikas kiel simplaj „komercaj restriktoj”, estas „tiom mallertaj kaj anakronismaj”, ne pro la dramecaj sekvoj por la kuba loĝantaro, sed ĉar ili estas „uzataj por pravigi same la ekonomian fiaskon kiel la subpremadon kontraŭ tiuj kiuj pensas alie”. [47] Temas tie precize pri la samaj argumentoj uzitaj ... de la reprezentantino de Usono ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en oktobro 2009 por pravigi la daŭrigon de la sieĝostato kiun Vaŝingtono trudas al Kubo ekde 1960, tamen sen klarigi kial 187 landoj de la mondo pretas de 18 jaroj ĉiujare fari tion kion ŝi nomas „politika propagando”. [48]

Vide al ĉiuj ĉi elementoj klaras ke Yoani Sánchez ne povas esti simpla kuba blogistino kiu denuncas la malfacilaĵojn de sistemo. Potencaj interesoj kaŝiĝas malantaŭ la fumkurteno de Generación Y, kiu estas grava armilo en la komunikila milito kiun Usono faras kontraŭ Kubo. Yoani Sánchez perfekte komprenis ke la vasaliĝo al la potenculoj estas malavare rekomencata (proksimume 100.000 eŭroj totale). [49] Do, ŝi decidis aliĝi al la disidenta komerco kaj pasigi feliĉajn tagojn en Kubo.

Salim LAMRANI.

Instruisto, docento ĉe la universitatoj Parizo-Descartes kaj Paris-Est Marne-la-Vallée. Lasta verko publikigita : „Cuba. Ce que les médias ne vous diront jamais [Kubo. Kion la komunikiloj neniam diros al vi]” http://www.amazon.fr/Cuba-Medias-Vo....

Notoj

- 1. Andrea Rodríguez, « Cuban Blogger Says She Is Briefly Detained », The Associated Press, 7 novembre 2009.

- 2. Yoani Sánchez, « Secuestro estilo camorra », Generación Y, 8-a de novembro 2009. (teksejo konsultita la 15-an de novembro 2009).

- 3. saml., (franca versio de la blogo).

- 4. Agence France Presse, „ Texas executes Cuban-born gang member [Teksaso ekzekutas kub-naskitan bandanon]”, 11-a de novembro 2009.

- 5. Le Monde, „ Cuba : les USA indignés par les mauvais traitements infligés à des blogueurs [Kubo : Usono indignita pro la malbonaj traktadoj kontraŭ blogistoj”, 10-a de novembro 2009.

- 6. Yoani Sánchez, „ Secuestro estilo camorra „, v.c.

- 7. Fernando Ravsberg, « Ataque a blogera cubana, ¿cambio de política », BBC Mundo, 9-a de novembro 20009.

- 8. CNN, „ Yoani Sánchez golpeada en La Habana”(http://www.youtube.com/watch?v=umu5...), 9-a de novembro 2009. (retejo konsultita la 15-an de novembro 2009).

- 9. Agence France Presse, „Cuba : la blogueuse Yoani Sanchez dit avoir été frappée et brièvement détenue [Kubo : la blogistino Yoani Sanchez diras ke ŝi estis batita kaj mallonge malliberigita]”, 7-a de novembro 2009.

- 10. Fernando Ravsberg, „Ataque a blogera cubana, ¿cambio de política ?”, v.c.

- 11. saml.

- 12. Yoani Sánchez, „Secuestro estilo camorra”, v.c. ; Youtube, „Entrevista a Yoani Sánchez tras la golpiza que recibió por parte del Gobierno Cubano [Intervjuo kun Yoani Sánchez post la batoj kiujn ŝi ricevis de la Kuba Registaro] http://www.youtube.com/watch?v=7CzD..., 9-a de novembro 2009. (retejo konsultita la 15-an de novembro 2009).

- 13. Fernando Ravsberg, „Ataque a blogera cubana, ¿cambio de política”, v.c.

- 14. saml.

- 15. Korespondaĵo kun lia Ekscelenco, s-ro Isaac Roberto Torres Barrios, Ambasadoro de la Respubliko de Kubo en Berno, 17-a de novembro 2009.

- 16. Yoaní Sánchez, „Mi perfil” http://www.desdecuba.com/generacion..., Generación Y.

- 17. France 24, „Ce pays est une immense prison avec des murs idéologiques [Tiu lando estas grandega malliberejo kun ideologiaj muroj]” http://observers.france24.com/fr/co..., 22-a de octobro 2009.

- 18. Yoaní Sánchez, „Siete preguntas” http://www.desdecuba.com/generacion..., Generación Y, 18-a de novembro 2009.

- 19. Yoaní Sánchez, „Final de partida” http://www.desdecuba.com/generacion..., Generación Y, 2-a de novembro 2009.

- 20. Yoaní Sánchez, „Seres de la sombra” http://www.desdecuba.com/generacion..., Generación Y, 12-a de novembro 2009.

- 21. Yoaní Sánchez, „Mi perfil” http://www.desdecuba.com/generacion..., Generación Y, v.c.

- 22. Yoaní Sánchez, „La improbable entrevista de Gianni Miná” http://www.desdecuba.com/generacion..., Generación Y, 9-a de majo 2009.

- 23. Yoaní Sánchez, „Vine y me quedé” http://www.desdecuba.com/generacion..., Generación Y, 14-a de aŭgusto 2007.

- 24. saml.

- 25. saml.

- 26. Korespondaĵo kun lia Ekscelenco s-ro Orlando Requeijo, Ambasadoro de la Respubliko Kubo en Parizo, la 18-an de novembro 2009.

- 27. Libertad Digital, „Yoani Sánchez : ‘Hemos naufragado ; hace rado que estamos bajo el agua’” http://www.libertaddigital.com/mund..., 12-a de novembro 2009.

- 28. saml.

- 29. Mauricio Vicent, „Los cambios llegarán a Cuba, pero no a través del guión del Gobierno” http://www.elpais.com/articulo/soci..., El País, 7-a de majo 2008.

- 30. Yoani Sánchez, Generación Y.

- 31. El País, „El Pais convoca los Premios Ortega y Gasset de periodismo 2009” http://www.elpais.com/articulo/soci..., 12-a de januaro 2009.

- 32. Time, „The 2008 Time 100” http://www.time.com/time/specials/2..., 2008. (retejo konsultita la 25-an de novembro 2009).

- 33. Yoani Sánchez, „Premios” http://www.desdecuba.com/generacion..., Generación Y.

- 34. Miriam Leiva, „La ‘Generación Y’cubana”, El País, 30-a de novembro 2008.

- 35. Yoani Sánchez, „Premios”, v.c.

- 36. saml.

- 37. saml.

- 38. El País, „Una de las voces críticas del régimen cubano, mejor blog del año” http://www.elpais.com/articulo/inte..., 28-a de novembro 2008.

- 39. Yoani Sánchez, „¿Qué hago yo ahí ?” http://www.desdecuba.com/generacion..., Generación Y, 3-a de majo 2008.

- 40. Guillermo Nova, „Bloguera cubana Yoani Sánchez descubierta escribiendo sus artículos desde el wi-fi de hoteles” http://www.rebelion.org/noticia.php..., Rebelión, 11-a de majo 2009.

- 41. Norelys Morales Aguilera, „Si los blogs son terapéuticos ¿Quién paga la terapia de Yoani Sánchez ?” http://ciberprensa.com/si-los-blogs..., La República, 13-a de aŭgusto 2009.

- 42. saml.

- 43. Yoani Sánchez, Generación Y http://www.desdecuba.com/generaciony.

- 44. Norelys Morales Aguilera, „Si los blogs son terapéuticos ¿Quién paga la terapia de Yoani Sánchez ?” http://ciberprensa.com/si-los-blogs..., v.c.

- 45. Yoani Sánchez, „Respuesta de Barack Obama a Yoani Sánchez” http://www.desdecuba.com/generacion..., Generación Y, 20a de novembro 2009.

- 46. Yoani Sánchez, „Siete preguntas” http://www.desdecuba.com/generacion..., Generación Y, 19-a de novembro 2009.

- 47. Yoani Sánchez, „Made in USA” http://www.desdecuba.com/generacion..., Generación Y, 18-a de novembro 2009.

- 48. Yoani Sánchez, „Siete preguntas” http://www.desdecuba.com/generacion..., v.c.

- 49. Yoani Sánchez, „Premios” http://www.desdecuba.com/generacion..., Generación Y.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano