Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
KONSCIU Numero 49
de Afrika Centro Esperantista  
11a majo 2010

=================================

K O N S C I U

=================================

Numero 49 14/03/2010


Informilo por enprofundighi en la E-movadon Afrikan


Redaktas : Liberesko

==============================

Afrikaj esperantistoj konsciaj pri sia afrikaneco daurigas sian vojon cele al sendependigo de Afrika Agado. Tiu chi laboro komencighis jam antau 2004 kaj plirimarkighis inter 2006 kaj 2009. Ekde de januaro 2010 ghi havas tute alian irvojon. Afrikaj esperantistoj organizighas nun ke estu tutafrika E-organizajho, kiu reprezentu Esperantujon antau afrikaj instancoj kaj ankau antau tiaj internaciaj instancoj. Tiu chi organizajho reprezentas neniun jam ekzistantan E-tendencon, sed kunlaboras kun chiuj, kiuj akceptas ghian kunlaborpeton. Rekonindas, ke la tasko estos ne facila, char E-tendencoj, kies intenco estas iel revenigi koloniismon ankau en esperantujon, tute ne kontentos/konsentos, kaj chiel uzos chiajn vojojn por malhelpi la iradon de la avanuloj kaj tiun chi frapi tre severe. Tiajn homojn oni chiel atakas, kaj tia sinteno estas ofta sur chiu kampo de homagado. Jen tuj aperos artikoleto pri sorto de avanuloj. Oni jhus legis la severan atakon de UEA-homoj al GBEGFLO Koffi. En KomACE 40 aperis la artikolo kaj reagoj de solidaraj homoj. Inter tiu chi estas ankau Giorgio Silfer pere de la Esperanta Civito. Ankau tial sube aperas letero de Humphrey TONKI en la revuo Esperanto de februaro 2010. Giorgio Silfer estas unu el la homoj, al kiuj Humphrey riverenciis. Tiun chi leteron ni titolis "Mankas Renato CORSETTI kaj Osmo BULLER, sed estas Girgio SILFER". Fine fermaj vortoj konsistis el io pri irletero de afrikanoj kaj ankau konkludo. Vidu !

1- Sorto de avanuloj


Jesuon Kriston oni krucumis. La kialon scias multaj homoj tra la mondo : li oferis sin por la homoj, kaj tio ne plachis al homoj, kaj jen tiuj chi mortigis lin. Kio okazis al Sokrato, tion preskau chiuj scias. Chu kulpas Sokrato ? Kaj Galileo ? La pastoron Martin Luther King estas mortigita. Bahaanoj scias tre bone kion suferis Bab, Bahaulah en la naskigho de bahaismo. Char ili klopodas por la savo de la homaro ilin oni atakis kruele ghis mortigi iujn. Tiaj ekzemploj abundas ankau en Afriko.

Pri la sendendigho de Afriko luktis homoj. Multaj estas moritigitaj. La listo estas tre longa. Kelkaj estu memorataj. En Demokratia Kongolando oni ne forgesas LUMUMBA. Certe oni iam audis pri SEKOU TOURE de Gvineo. Li rezistis al la koloniismo kaj kiel statis lia lando ghis lia morto. Aliaj tiaj herooj afrikaj estas mortigitaj de la blankuloj. Kaj ankau afrikanoj mem kontraubatalas samkontinentanojn, kiuj luktas por la liberigho de la kontento. Oni memoras kiel mortis la unua prezidento de Togolando. Kaj en Liberio, kio okazis al William TOLBERT. Memorindas ankau Thomas SANKARA en Burkino. Apud tiuj murdoj estas ankau aliaj klopodoj malpurigaj.

Iam aperis foto de prezidanto de Monda Banko (eble, Robert Nak Namara).Vidighis la subo de unu el liaj shuoj. "Che botistoj la shuoj estas kun truoj", sed kvankam la tiama prezidanto ne estis che botistoj, sed aperis en gazeto, oni montris lian shuon kun truoj. Ne, tute ne temas pri karikaturoj, sed pri vera foto. Jes, ankau karikaturoj iel same prezentas gravajn homojn. En politika medio, tia agado estas tute alia.

Alasan OUATARA en Kotdivauro devus esti tiea prezidento, sed samlandanoj diris, ke li ne estas kotdivuarido. Tiaj aferoj okazas ankau en Togolando. Al Gilchrist OLYMPIO, filo de la unua prezidento de Togolando, oni plurfoje rifuzis kandidati por prezidentaj elektoj. La kialoj estas, ke li havas plurajn atestojn pri shtaneco. Jhus okazis prezidentaj elektoj en Togolando. Io okazis. Vidu !

Kelkajn monatojn antau la elektoj audighis, ke chiama kandidato Nicolas LAWSON rabis monon de ganaa komercisto. La kandidatighon de Koffi Yamgnane oni ne akceptis, kaj la kialo montrita estas, ke li havas du naskighdatojn. Tiom da aferoj nur por malplurigi homojn. Se temas nur pri malpurigoj, tio ne estas tro danghera, sed la murdado de homoj estas malhoma. Feliche en Esperantujo oni ne jam scias pri tiaj murdoj, sed pri la malpurigoj oni multe audas, kaj la freshdata estas tio, kion homoj el UEA-medio jhus skribis pri GBEGLO Koffi. Vidu !

2- Nek Renato CORSETTI, nek Osmo BULLER, sed Giorgio SILFER

Kara redaktoro, kara Stano,

Vi heestis la ceremonion en Roterdamo, en kiu Probal Dasgupta kaj la estraro de UEA transdonis al mi la festlibron,kiun miaj amikoj Ulrich Lins kaj Detlev Blanke tiel zorge ­ kaj sekrete (mi eksciis pri ghi nur kiam mi legis anoncon en la januara numero de via estimata revuo) ­ redaktis miahonore. Sekve vi povas raporti al viaj legantoj pri la faktoj de la afero. Vi anticipe petis min respondi al kelkaj viaj demandoj, por transdoni miajn respondojn al la legantoj. En la momentoj post la transdono mi estis tiel emociita, kaj la cirkonstancoj estis tiaj, ke mi nur skize kaj iom nekohere aldonis miajn dankajn rimarkojn. Chi tie mi ripetos kelkajn tiujn rimarkojn kaj aldonos unu-du aferojn, kiujn mi devus diri en mia dankesprimo sed stumble ne sukcesis elbushigi.

Unue ­ kaj tion mi emfazis en miaj rimarkoj ­ se miaj amikoj rajtas fari geston al mi (en tiu chi kazo belan kaj certagrade neantauviditan geston), mi same plene rajtas fari geston al ili ; kaj tio estas, emfazi, ke tiu chi honoro estas honoro kolektive meritata, do ke ni chiuj lau niaj diversaj manieroj kontribuis al la bela momento, kiun ni travivis en Roterdamo ­ kaj al la koncerna libro.

Pli ol cento de miaj geamikoj kontribuis al la volumo mem (mi ne konsciis, ke mi posedas tiom !), kaj mi scias, ke multaj aliaj personoj ankau esprimis siajn bondezirojn ; sed mi deziras, ke ni chiuj retrorigardu per momento da kontento al la diversaj atingoj, kiujn ni plenumis kune. Nur momento, vi komprenas ­ char iom da malkontento kaj iu spirito de nekompleteco estas tio, kio spronas nin antauen. Kaj chiuokaze mi neniam pensis pri mi mem kiel aparte modesta, kaj tro da jubileado facile produktas orgojlon…

Mi aparte ghojis pri la titolo de la verko, La arto labori kune. Se ion ajn mi klopodis kaj klopodas praktiki en mia Esperantovivo (kaj espereble en la vivo ghenerale) tio estas trovi la bonon en la homoj kaj eviti la malbonon : trovi la harmoniemon, sur kiu eblas fari kolektivan laboron, kaj eviti la kverelemon kiu kondukas malen.

Ankau plachis al mi, ke venis por kune festi kun mi homoj, kiujn mi konas tridek, kvardek, ech kvindek jarojn ­ John Wells kaj Victor Sadler, el la 1950-aj jaroj ; Eliza Kehlet, Ulrich kaj Detlev, Claude Nourmont, Brian Moon, Otto Prytz, Hans Bakker, Diccon Masterman, Stefan MacGill, kaj pluraj aliaj el la 1960-aj au ech pli frue. La Centra Oficejo estis bone reprezentata, el chiuj siaj epokoj ; la estraro cheestis pro morgaua estrarkunsido ; kelkaj kolegoj el la Akademio cheestis ; cheestis homoj el miaj TEJO-jaroj, el la malfacilaj 1970-aj jaroj, kaj el postaj periodoj.

Mankis tiuj homoj el la fruaj jaroj, kiuj, promesplenaj, tamen pro frua forpaso ne ghuis la fruktojn de sia laboro. Mi pensas pri homoj kiel Marek Pietrzak, sekretario de TEJO ; pri Philippe Bonnard kaj Paul Ciliga, kiuj kunlaboris en STELO ; pri Violina Stoichkova kaj Kerrin Masterman, el la jaroj de TEJO. Kaj se la spiritoj entute animis la chambron, mi esperas, ke cheestis ankau la spiritoj de Emmanuel Chicot, kiu kunlaboris en Unesko, de Pol Denoël, kiu rolis kiel la granda paciganto de la 1970-aj jaroj en UEA, kaj de Mark Starr kaj Akiko Nagata, kiuj kontribuis al la UNagado.

Foje oni demandis al James Callaghan, iama chefministro de Britio, kiel li sukcesis vivi tiel longe. Lia konsilo : vivu modere, kaj ne surmetu la shtrumpojn starante. Estante nur 70-jara, mi apenau povas paroli pri longa vivo : 70 estas la nova 60, eble ech la nova 50, kaj mi plene intencas dedichi min al multaj jaroj de plia laboro por Esperanto kaj por UEA. Sed se vi demandus al mi mian recepton por bona laboro, mi citus tri esencajn ingrediencojn : obstino, klarvido, ghuo.

Nia Esperanto-movado estas dotita per kelkaj homoj de apenau kredeblaj obstino kaj diligento ; pensu pri Silfer che Literatura Foiro, Maul che Monato, Barbara Pietrzak che Pola Radio, Korjenkov che Ondo de Esperanto (kaj mi certe forgesis multajn) ­ homoj, kiuj sekvas similan obstinan vojon kiel la antauuloj Kalocsay, Régulo, Lapenna, Jung. Sen tiu fundamento de absoluta sindedicho al iu tasko tra multaj jaroj, ni ne havus la stabilan kaj organizitan movadon, kiun ni havas. Klarvido estas malpli difinebla virto, sed same esenca. Tamen tria ingredienco estas ghuo : se oni ne ghuas la laboron por Esperanto, oni ne laboras kune sed laboras pune. Mi laboras por Esperanto pro konvinko, sed ankau char mi ghuas la partoprenon, shatas miajn kunlaborantojn kaj deziras (por tiel diri, kante labori, kaj labore kanti). Non sine carmine labor, dirus la antikvaj romianoj ­ ne sen kanto estu la laboro ; sed ankau Non sine labore carmina ­ la kantoj ne venas sen iom da laboro. Eble tiel ni konceptu la ceremonion en Roterdamo.

Nun, ree al la laboro ­ klarvide kaj kantante !

Humphrey TONKIN (revuo Esperanto n-ro1233 (2), Februaro 2010)

3- Irletero de afrikaj esperantistoj

"Ni forigu chiun malbonan spiriton, kiun ghenas la tutlandan unuighon, kontrau ghi ni batalu kiel kontrau la imperiismo" diris la himno de la togolanda politika partio RPT. Ion tian ankau afrikaj esperantistoj faru, se ne, ili tute ne povas atingi sian celon. En tiu chi komenco de nia agado, nin oni chiel atakos, klopodos misvojigi kaj subacheti. Ni tenu nin firmaj kaj daurigu nian laboron tute sincere kaj honeste.

Kion ni evitu, tio estas uzo de maldecaj terminoj en niaj klarigoj al la samhomoj pri niaj sortoj. Se jam korifeoj de tutmonda E-organizo malpurigas unu el ni, tio ja montras, ke ni estas surla prava vojo, kaj ghuste tio ghenas la profitemulojn. Kio sukcesigos nin, tio estas nia sincereco al ni, nia honesteco al ni, kaj precipe nia sinkono. Ni sciu kio ni estas, kaj laue agadu.

Pligrandighas la konsisto de KAA (Komisiono pri Afrika Agado) pro la aligho de pliaj landoj afrikaj. Ni daurigu tute trankvile nian laboron. Jhus formighis la gvidantaro de KAA (Komisiono pri Afrika Agado) jene :

Kunordiganto : Princo Henriko OGUINYE Sekretario : DOUMEGNON Koffi (helpata de ACE-laborantoj) Konsilantoj : Antoine KOUASSI KOUABLAN, Molière NGANGU kaj Birindwa Mushosi

Tutcerte " la nepoj nin benos, se ni patience eltenos".

Konkludo


La vortoj de UEA-gvidantoj el la busho de Komitatano Z en KomACE 40 estas estas nenio krom tiaj de homoj kiuj chiel agadas por ne nur bremsi sed ankau por neniigi agadojn de homoj, kiuj luktas por la bono de homoj. Anstatau senkuraghigi afrikajn esperantistojn kiel faris Giorgio SILFER de la Esperanta Civito, iuj chiel klopodos por malsukcesigi ilian iniciaton. Afrikaj Esperantistoj trovu la vojon irendajn por atingi pli da sukcesoj. Ili daurigu sian vojadon antauen cele al memstarigo de Afrika Agado. Zamenhof suferis pli ol tio sed li spitis chion kaj nun Esperanto estas nia kaj funkcias tre bone. Zamenhof jam montris al ni la vojon per sia poemo LA VOJO. Tio chi estu la irletero de afrikaj esperantistoj. Antauen ili iru ke Esperanto havu fortan kaj certan bazon en Afriko. "I have a dream" diris Martin Luther King, kaj nun tio realighas kun la prezidentigho de Obama en Usono. Jes, tia revo realighos ankau en Afriko, kie trovighos la centro de la tutmonda Esperanto-movado. Jes, estu tiel en la nomo de FUKRo (Fortego la Universon Kreanta kaj reganta) !