Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
ONDO DA VERO Numero 65
de Koffi GBEGLO   Afrika Centro Esperantista  
11a majo 2010

*************************************************

Numero 65 oktobro-decembro 2009

O N D O D A V E R O

Trimonata informilo de TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando

Eldonata ekde januaro 1994

Redakcio : Parfo AJTO,

p/a TIETo, B.P. 13169,

Lome-TOGOLANDO

E-poshto : esp.togo@cafe.tg

**************************************************

"Se temus nur pri la demandoj, mi certe sukcesus la ekzamenon, Pachjo. La demandoj estas tre facilaj, sed trovi la respondon estas malfacile. Mi petis de la ekzamenantoj, ke ni shanghu rolon ; tiam mi donos la demandojn, kaj ili, la respondojn. Chu vi scias, Pachjo, ke ili rifuzis ? Kial nur ekzamenantoj demandu kaj la ekzamenatoj respondu ? Chu iam oni ne shanghu rolon che ekzameno ke ekzamenantoj kaj ekzamenatoj alternative shanghu la rolon ? ". La patro rigardis, konsternite, sian filon, kiu, pliafoje, per sia rakonto, al malsukceso survojas. "Pachjo, komprenu min. Se vi volas, ni povas fari eksperimenton. Vi kaj mi estu jen ekzamenanto, jen ekzamenato kaj vi vidos, ke ankau mi tre kapablas ion fari". La patro tute ne kontrauis la proponon de la filo, kaj jen io okazetis.

- Bone, Pachjo, estus bone, ke unue ni elektu la temon !

- Konsentite ! Chu vi proponu au mi ?

- Char vi estas la patro, proponu !

- Bone, kiel temon mi proponu ion tre kutiman, la homan korpon.

- Jes, estas vere tre simpla temo. Vi estas la ekzamenanto. Tial faru kvin demandojn.

- Ne, ni faru demandojn po unu alternative.

- Mi konsentas. Nun montru vian unuan demandon.

- Kiom da dentoj havas la homo

- Tridek du

- Ne !

- Kial ?

- Char via respondo ne estas ghusta. De nul ghis 32, kaj kelkafoje iom pli. Chu vi komprenas ?

- Ne tute !

- Kiom da dentoj vi havis kiam vi estis bebo ? Kaj nun ? Kiom da dentoj havas via avo, mia patro ?

- Ho jes, mi komprenas nun. Do nun mi montru mian demandon ?

- Chu estas truoj sur la homa korpo ?

- Kompreneble jes : naztruo, okulkavoj, busho, oreloj, anuso, truo en la seksorganoj, vundoj che vunditoj, kaj.....

- Pachjo, estas tro ?

- Tamen mankas. Kio mankas ? Jen mia dua demando !

- Puto ?

- Ho, ne.

- Jes ja, Pachjo. Lastfoje, kiam venis la soldatoj por kolekti impostojn, chu vi ne kashis vin en la puto ? Se tio ne estus homa truo, tie vi ne kashus vin.

- Ne, mia filo, ne memorigu al mi doloran aferon. Mi petas, ne parolu pri tio, kio okazis tiam. Se mi ne kashus min tiam en la puto, chu nun mi estus kun vi ?

- Pachjo, vi pravas. La najbaron la soldatoj arestis, char li ne pagis la impostojn. Jam pasis preskau unu monato, sed li ne revenis. Sed, kial oni arestas homojn pro la impostoj ? Tio estas mia dua demando ?

- Chesu tuj la ekzameno, char vi vekas dormantajn bestojn.

- Kie ili estas, tiuj bestoj ? Jen mia tria demando

- Ili estas tie chi, kie finighas nia eksperimento. Ni daurigos poste, char ni devas pli bone difini nian laborterenon, por ke ni ne estu ekstertemaj. Tio estas tre necesa por chia homagado.

- Jes, ja ! Mi komprenas vin. Io tia jhus okazis che la nacia E-kongreso en la urbo Aneho de Togolando. Post iom da tempo da stagnado, jen UTE, la asocio de chiuj esperantistoj trovighantaj en Togolando, klare difinis sian laborkampon. Tio estas tiom bone difinita, ke chiuj nun scias kien iras la asocio ekde nun. Certe ankau la ekzamenantoj havas programon por siaj demandoj, kaj lau tiuj programoj la instruistoj formas la gelernantojn.

- Perfekte vi komprenas nun. Nun ni sekvu la iradon de la aferoj en Unuigho Togolanda por Esperanto, kio ebligos al ni jughi, chu chio iras glate. Jam la sekvaj linioj ion montros. Tuj ni aliru ilin.

- Bone, ni kunvoju !

- Jen Esperantujismo ? Chu vi scias pri kio temas ? Jen mia kvara demando ?

- Ne, Pachjo, ni jam interkonsentis pri la fino de la ekzameno. Chu ne ? Ho, kio estas tio ? Chu FUKRO au FRUKTO ? Pachjo, jen mia tria demando ?

- Chu nun ankau vi faras pliajn demandojn ? Kie diskriminacio utilas ? Jen mia kvina demando.

- Hej, Pachjo, kion oni skribis tie ? Chu FUTE au FUTO ? Pri kiu oni aludis per tio. Tiel montrighas mia kvara demando.

- Nun ni faru chion ajn, chu ne ? Nun pri FARE kion ni scias ?

- Ankau tion diras la subaj vortoj.

- Jen ni estas che la fino de la pilgrimumado tra la linioj de OVO 65.

- Kion ni povas teni en niaj kapoj ?

- Multon. Ni invitas aliajn homojn vagadi tra la vortojn de OVo 65

================

PRIPENSU

================

Esperantujismo

Io pushis d-ron ZAMENHOF por krei la internacian lingvon. Pri kio temas, certe tion scias plejparto da esperantistoj. "Iam, kiam la homoj, komprenos unu la alian, tiam ili chesos reciproke malami", diris Zamenhof. Estas tute klare, ke Zamenhof kreis la lingvon por ke la homoj interfratighu. Se tiu chi interfratigho estas reala, chu iuj homoj diros, ke ili estas nigraj, dum la aliaj blankaj ? Chu iuj diros, ke ili estas togolandanoj, dum la aliaj, ganaanoj ? Certe antau Zamenhof tute ne ekzistas baroj nek lingvaj nek naciaj. Chu nunaj esperantistoj respektas tion ?

La konduto de nunaj esperantistoj, jes, ankau tiuj de antauaj esperantistoj montras, ke la ideo de Zamenhof pri la homaro estas almenau neglektata. Tio sentighis jam en la unuaj jaroj de Esperanto. Kial la unua UKo de Bulonjo ne povis aprobi la tutan tekston proponitan de Zamenhof kiel tiun de la deklaracio pri Esperantismo ? Jam tiam Esperanto ekperdis tiun chi idean flankon. Tamen Zamenhof ne cedis. Kio okazis en postaj jaroj, tio aludas pri chio. En la kongreso de Genevo, dua UKo, Zamenhof reiris al sia ideo, kiun li nomis interna ideo de Esperanto. Tiu koncepto INTERNA IDEO de Esperanto estas tute privata al Zamenhof, ghuste tial ghi ne aperis en la deklaracio pri Esperantismo. Kaj nun kio okazas ?

Neniu dubas, ke aperas naciismaj tendencoj en la Esperanto-movado. Tiel Togolandano tute ne povis esti en la estraro de tutlanda asocio en Ganao. Io tia aperas ankau en Burundio. Antau 2005 burundianoj rifughis en Tanzanio. Tamen, kiam konturighis io asocieca en la lando, ankau ili shatus esti membroj, dum kongolandano vivanta en Burundio restis for. La demando estus : Chu en iuj landoj nur la homoj, kiuj havas tiulandan shatanecon estu membro de la E-asocio ? Esperantujismo shatus respondi la demandon.

Esperantujo estas lando de chiuj esperantistoj en la mondo. Ghi tiel farighis la tutmonda esperantistaro. Se estas asocio de chiuj esperantistoj, en ghi chiuj esperantistoj automate estas membroj. Tial kiam formighos gvidantaro de tia asocio, automate nur homoj, ne anoj de iuj landoj, sed nur esperantistoj estu membroj. Se estus E-socio en iu lando, tie chi oni konsiderus ne nur la landanojn kun chilanda shtataneco, sed chiujn esperantistojn vivantajn en tiu chi lando. Do, en iu lando estas ne esperantistoj kun la landa shtataneco kun esperantistoj kun alilanda shtataneco, sed nur esperantistoj. Nur per esperanto oni rekonos esperantistojn. Ekzistas nenio alia por identigi Esperantistojn krom Esperanto mem. Jen do Esperantistoj farighas alia tavolo de la tutmonda popolo.

Esperantujismo proklamas, ke esperantistoj estas nur esperantistoj kaj nenio pli au malpli. Tial en Esperantujo chiuj esperantistoj estas egalrajtaj, kaj nur per Esperanto oni rekonu la homojn-esperantistojn. En la korpo de homoj fluas ne blanka sango por iuj, kaj nigra por aliaj, sed chiuj homoj havas la rughan sangon. Tio ja estas signo de komuna trakto de chiuj homoj. Plie la esperanta flago ne estas blanka por Europo kaj flava por Azio. Ghi estas verda por chiuj landoj, do por Esperantujo. Tiu unueco de la homoj vidighu ankau en Esperantujo, kaj ghuste tion deklaras Esperantujismo.

La koncepto Esperantujismo naskighis en 1993, kiam okazis la tria AK (Afrika Kongreso) en Ganao. Tiam Togolandano kaj Kotdivuarano ne povis eniri la organizan komitaton de la kongreso, nur char ili ne estas denaskaj ganaanoj. Ne, ne devus esti tiel. Poste tra la jaroj, aliaj okazajhoj montras, ke homoj pli kaj bazighas ne sur Esperanto por rekoni esperantistojn, sed nur sur aliaj kriterioj vere ne homecaj. Tio estas ne deca konduto en Esperantujo. Necesis skizi unuajn pashojn en Esperantujismo, kaj jen naskighis libro tiucela.

Nun vendighas che diversaj libroservoj (de UEA, FEL, ktp) la libro ESPERANTUJISMO. Ghi montras la unuajn pensojn pri la koncepto. Ankau tiucela diskutlisto ekzistas, ke oni povu doni siajn opiniojn pri la afero. Chiu rajtas skribi al "esperantujismo@googlegroups.com". Chiuj esperantistoj estas invitataj al tiu chi forumo, ke kune ili partoprenu en la protektado de la animo de Esperanto, ghia interna ideo, en Esperantujo.

Pliaj informoj pri la koncepto haveblas che la iniciatinto : GBEGLO Koffi "esp.togo@cafe.tg"

===========

INFORMAS

===========

1- Programo de TIETo en 2010

Precipas en la agado la instruado kaj utiligado. Ne mankos pashoj por informi kaj esperantistojn kaj neesperantistojn.

I- Instruado

La kursoj pluiros en IZo kaj ankau al unuopuloj per la metodo FEREZ. La organizado de la diversaj ekzamenoj okupas la prizorgantojn de TIETo. Reiro al antaua sistemo necesus : okazigo de ekzameno A en marto, ekzameno B en julio/augusto kaj ekzameno C en decembro. TIETo sekvos la programon de EdukARE ( estis KIEA), kiu nun klopodas unuformigi la ekzamenan sistemon en Afriko.

TIETo klopodos verki gvidilon por la instruado de Esperanto lau Zagreba Metodo au Metodo 11.

II- Utiligado

Okazos la kutima partoprenado de TIETo en la agado de UTE. Ghi pli frue komencos pretigi la aferojn por la kvizo de la 18-a TEK. Krom la kongreso TIETo organizos E-renkontighojn en Instituto Zamenhof ke jamaj esperantistoj povu paroli regule Esperanton. Pluaperos la periodajho OVO rete kaj papere. Chijare TIETo partoprenos en la revigligado de la kluboj/sekcioj de UTE kaj helpos ilin en la flegado de la kluba vivo.

III- Informado

Instituto Zamenhof pluestos la informejo de TIETo. Tie pluokazos la kutima chiutaga informado al vizitantoj. Plie, TIETo klopodos informi pri Esperanto dum neesperantistaj aranghoj, kiujn ghi partoprenos.

2- Ekzameno A de TIETo en junio 2010

De la 28a de junio ghis la 2 de julio 2010 okazos la ekzameno A de TIETo en Instituto Zamenhof. Tiun chi ekzamenon, kiu samtempe estas la ekzameno A de EdukARE trapasos la gelernantoj de la tria klaso de la duagrada nivelo de Instituto Zamenhof. Ghin trapasos ankau aliaj esperantistoj ne lernant(in)oj en Instituto Zamenhof.

3- Helpokaso plufunkcianta

La helpokaso en Togolando ebligis al esperantistoj finlerni, acheti medikamentojn au lernilojn. Ghi plufunkcias kaj atendas la petojn. Interesighantoj skribu al : Helpokaso BP 13169 Lome Togo Retadreso : esp.togo@cafe.tg Chiu petanto priskribu kial li/shi bezonas la monon. Li/shi menciu siajn adresojn.

4- Donacoj de TIETo al Togolandaj Esperantistoj

La libro SUB LA VERDA BLUZO estas je la dispono de chiuj togolandanoj, ankau la KDo pri Instituto Zamenhof. Kiuj bezonas ilin, tiuj vizitu Instituton Zamenhof por ricevi unu au ambau. Ankau ekstertogolandanoj rajtas ricevi tion. Kiam ili iam vizitos Togolandon, ili iru al Instituto Zamenhof por ricevi tion. Kiuj ne povas viziti Instituton Zamenhof, sed tamen shatus ricevi tiujn donacojn, tiuj rilatu kun Afrika Centro Esperantista por sciighi pri la kondichoj.

==============

MOVOJ NIAJ

==============

1- Raporto pri la agado de TIETo en 2009.

De la naskigho de Instituto ZAMENHOF (IZo) ghis nun preskau la tuta forto de TIETo koncentrighas sur ghia funkciado. Tamen ne mankas gravaj pashoj al aliaj agadoj.

I-Instruado

La laboroj de TIETo kiel la eduka fako de Unuigho Togolanda por Esperanto (UTE) ne estis tre grandaj en la jaro pro la misfunkciado de la sekcioj de la landa asocio. Tamen ghi povis okazigi kursojn diversgradajn en la jaro. Fine de augusto 2009 okazis kurso por komencantoj kaj por progresantoj. Esperantistoj el diversaj kluboj kaj aliaj ne membroj de E-kluboj partoprenis. Fine de la kurso estis ekzamenoj. Tiuj kursoj okazis en IZo, kie estas E-kurso dum la tuta lerneja jaro.

En IZo estas du niveloj : la elementa kaj la meza. La Esperanta kurso estas disponigita al la gelernantoj de la meza nivelo. Pli ol ducent gelernantoj lernas la lingvon dum normalaj kurshoroj.

Ne forgesindas kelkaj homoj, chirkau dek, kiuj vere malrapide sekvas la kurson FEREZ. Iuj lernas perkorespondade, dum la aliaj venas al IZo por ricevi la kursfoliojn, kaj por disponigi siajn taskojn por korektado.

II- Utiligado

Redaktado de E-periodajho, partopreno en TEK (Togolanda Esperanto-kongreso) kaj kunlaborado de TIETo kun aliaj E-organizajhoj chefas en tiu chi rubriko.

La periodajho OVO aperis sesfoje rete kaj trifoje papere. Ghi prezentas la laborojn de TIETo kaj ankau de kluboj funkciantaj de UTE. Ghi en la jaro menciis kursojn en la klubo UVA, KZ (klubo de Zamenhof) kaj ankau klopodojn de unuopuloj por informi pri Esperanto. Tia estas la partopreno de Esperantistoj membroj de JOTE en elsendo televidstacia. En septembro 2009, la vicprezidanto de JOTE, GBEGLO Dzifa, akompanate de sia fratino GBEGLO Aminda kaj de amikino MIDODJI Chimeme tiel informis pri Esperanto el la nacia televidstacio de Togolando.

La 17a TEK ne povus okazi se ne ekzistus TIETo. La tuta laboro organiza okazis en IZo, kaj membroj de TIETo ege kontribuis en tio. La ghenerala sekretario de UTE, s-ro AGBOLO Apelete kaj la vicprezidanto ATTAGLO Kokou Evienyeame, laborantoj en IZo chiam interkonsilighis kun s-roj DOUMEGNON Koffi kaj GBEGLO Koffi por prepari la kongreson. Grandan parton financan de la kongreso kovris TIETo. Ankau en la kultura parto ghi kontribuis, okazigante la plej gravan programeron de la kongreso : la kvizo.

TIETo profitas la okazon por danki la gesamideanojn Hans BAKKER, Mireille GROSJEAN, Ans HEIJSTRA, Jeanne-Marie CASH, Gilles WALLEZ kaj aliaj esperantistoj pro ties kontribuo al la sukceso de la kvizo, disponiginte materialon tiucelan. La kvizon de malproksime partoprenis ankau nekongresanoj kiuj achetigis biletojn de la kvizo por gajni ion. Tiaj homoj venas al Esperanto pere de la kongreso.

Dum la jaro TIETo plurilatis kun la Esperanta Civito kaj kun ILEI. Kun Civito estis klopodoj por plia lernado esperantologia kaj ankau por iama organizado de internacia E-arangho en Togolando. La klopodoj koncernis ankau la organizadon de E-ekzamenoj lau la Lingvotesta Sistemo de la Esperanta Civito. Okazis la ekzamenoj A1, A2, B1 kaj B2 lau KEFR. La kunlaboro kun ILEI temis chefe pri la organizado de la internaciaj ekzamenoj de ILEI en Togolando. En septembro kaj decembro okazis la ekzamenoj.

III-Informado

TIETo tute ne plu intencas organizi nur informkampanjon informan, sed uzas E-aranghon pri Esperanto. Tiel rolis la kongresoj naciaj. Ghia informa laboro okazas chiutage en Instituto Zamenhof kie homoj venas por informighi pri la lingvo kaj pri ghia lernado.

Tiuj laboroj de TIETo tute ne povas okazi sen la senlacaj laboroj de ghia stabo konsistanta el :

- ATTIOGBE-AGBEMADON B. Mensah : respondeculo

- GBEGLO Koffi : ghenerala sekretario

- SAGBADJELOU Kokou : kasisto

- DOUMEGNON Koffi : vicsekretario

2- Ekzamenoj de TIETo en decembro 2009.

Dum la 17a TEK okazis diversaj ekzamenoj de TIETo kaj ACE.

a) Ekzameno A de TIETo au de EdukARE

Estis kvar kandidatoj el kiuj tri sukcesis. La sukcesintoj estas :

- OMBA Alexandrine

- AHOLOU Messan

- VODJI Wilfried

b) Ekzamenoj lau LTSEC (Lingvo Testa Sistemo de la Esperanta Civito)

Estis la niveloj A1, A2, B1 kaj B2. Jenas la rezultoj !

Ekzameno A1

1- DEGBE Koffi Kossou (Lome, Togolando)

2- EKOUE DOVI Kodjo (Lome, Togolando)

3- d’ALMEIDA Kokou Selete (Lome, Togolando)

4- AKPAYEDO Kodjo (Lome, Togolando)

Ekzameno A2

1- AVOMENOU Kodjovi (Kleve, Togolando)

2- VODJI Wilfrid (Cotonou, Benino)

3- OMBA TSHAMENA Alexandrine (Kinshaso, DRKongolando)

4- d’ALMEIDA Komlan (Lome, Togolando)

5- AHOLOU Messan Agb駮igan (Lome, Togolando)

6- BAYITA M. Marcellin (Lome, Togolando)

7- DJONKO Kodjo Rulisco (Lome, Togolando)

Ekzameno B

1- AYENA Kossi T괪 (Lome, Togolando)

2- KEDE GADJI K. Hezekiel (Lome, Togolando)

3- GBEGLO Aminda (Lome, Togolando)

4- KOUFIONOU Koffitche (Lome, Togolando)

Ekzameno B2

1- OURO-AGORO Tchatikpi (Sotoboua, Togolando)

2- EDAH Gadoufia Kingslim (Kara, Togolando)

3- GBEGLO Dzifa (Lome, Togolando)

c) Internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI

Elementa ekzameno

Nau kandidatoj faris la antauteston. La sukceslimo estis 35 poentoj sed ni ebligis al homoj kun poentoj super 30 ke ili daurigu. Tiel sep homoj povis daurigi la ekzamenojn. Finfine sukcesis unu. Li estas KEDE GADJI Kokou Ezekiel

Meza ekzameno

Estis ses kandidatoj. la sukceslimo estas 77, sed ni ebligis al homoj kun poentoj pli ol 68 daurigi. Tiel chiuj daurigis la ekzamenon, sed neniu sukcesis che la skriba parto. Tamen el korespondado kun IEK (Internacia Ekzameno Komisiono) rezultis, ke eblus trapasigi plian parolan ekzamenon al s-ro OURO-AGORO Tchatikpi

3- 17a TEK

De la 26a ghis la 28a de decembro 2009 okazis la 17a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso). Ghin partoprenis 76 geesperantistoj el kiuj 1 el DRKongolando, 2 el Benino kaj la ceteraj estas togolandanoj.

Tiu chi kongreso estas nova relancho de la Togolanda movado post kelkjara stagnado. Togolandanoj esperantistoj esprimighis pri :

- La rolo de UTE en Esperantujo :

Chiuj akordighis, ke togolandaj esperantistoj rilatu kun chiuj E-organizajhoj en la mondo. Estis do taskite al esperantistoj rilati kun SAT, UEA, MAS, Esperanta Civito kaj EsperantoLand.

- La virina agado

Fondighis la brando de FARE (Feminismo en Afrika Reto Esperantista) en Togolando. Temas pri FUTE (Feminismo en Unuigho Togolanda por Esperanto).

- Diskriminacio

La togolandaj esperantistoj trovis, ke neniu diskriminacio estas bona. Ili ne povis trovi lokon au kampon, kie diskriminacio utilas. La diskuttrondo pri "Seksa orientigho" ebligis al chiuj kompreni, ke chiuj devas toleri ankau samseksamulojn samkiel malsamseksamulojn. Neniu el tiuj chi homoj propravole elektas sian seksamon sed naskighas kun ghi.

- La rolo de ACE en la togolanda movado

Afrika Centro Esperantista estas por Togolando tio, kio Afrika Oficejo de UEA estis por ghi de 2000 ghis 2005. La laboroj de TIETo kovras nur Togolandon kiel eduka fako de UTE, sed la taskoj de ACE koncernas la tutan Afrikon.

Togolandaj Esperantistoj, kaj precize TIETo, tutkore dankas la geesperantistojn Mireille GROSJEAN (Svislando), Jeanne-Marie CASH (Francio), Dorothy Holland (Usono), Gilles WALLEZ (Francio), kiuj povis kontribui per donacoj al sukceso de kvizo de la kongreso.

4- Esperantistinoj en Instituto Zamenhof

En decembro 2009 kaj januaro 2010 la DRKongolandano OMBA Alexandrine kaj la chehhino Vladka Chvatalova restadis en Instituto Zamenhof. Dum la unua staghis pri Esperanto-aferoj, la alia, grava helpantino de afrikaj infanoj sensubtenaj, pasigis la tempon por malkovri la profundon de Togolando kaj ankau alportis sian kontribuon la la evoluo de Instituto Zamenhof.

===================

PODIO DE KREDOJ

===================

FUKRO

De la pratempoj homoj supozas, ke io kreis kaj regas la mondon. Chiuj siamaniere rilatas kun ghi, kaj ghuste tio estas la fonto de religioj. Tamen legante diversajn religiajn librojn oni havas la impreson, ke estas multaj Dioj. Kio plej frapas okulojn, tio estas la fakto, ke ech en unusola konfesio, la religianoj batalas unu kontrau la aliaj. Iuj diras, ke ili bone adoras Dion, dum la aliaj ne. La batalo inter du malsamaj konfesioj povus esti komprenata. Ekzemple, kristanojn islamanoj konsideras nekredantoj kaj reciproke. Tamen ambau religioj konsideras paganojn nekredantoj. Chu ekzistas IO kion iuj nomas Dio, aliaj Alaho, kaj ceteraj, Shiva Baba, Ata Kitikata, Shilo, ktp. ? Chu tio postulas, ke la homoj adoru ghin ? Mi devis serchi. La rezulto unua de miaj esploroj trovighas en la libro MIA KREDADO. Tiam mi konkludis, ke estas nur unusola IO Superforta, kiun chiu nomas siamaniere kaj tial ankau adoras siamaniere.

Vere la adormanieroj estas ege malsamaj kaj, lau mi, tio semas la diskordojn inter la adorantoj de malsamaj "nomoj". Chu ne "religiaj aferoj devas esti fonto ne de diskordoj, sed de konkordoj" ? La pilgrimumado al la konado kaj rekonado de IO Superforta, kiu kreis kaj regas la mondon, pluiras. Kaj Zamenhof parolis pri FORTEGO. Dum la unua UKo en Bulonjo-sur-maro, li preghis tiun FORTEGOn per sia poemo SUB LA VERDA STANDARDO, kies teksto jene prezentighas :

Al vi, ho potenca senkorpa mistero,

Fortego, la mondon reganta.

Al vi, granda fonto de l’amo kaj vero

Kaj fonto de vivo konstanta

Al vi, kiun chiuj malsame prezentas,

Sed chiuj egale en koro Vin sentas,

Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reghas,

Hodiau ni preghas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,

Kun dogmoj de blinda fervoro ;

Silentas nun chiu disput’religia

Kaj regas nur kredo de koro.

Kun ghi, kiu estas che chiuj egala,

Kun ghi, la plej vera, sen trudo batala,

Ni staras nun, filoj de l’ tuta homaro

Che Via altaro.

Homaron vi kreis perfekte kaj bele,

Sed ghi sin dividis batale ;

Popolon popolo atakas kruele,

Fraton frato atakas shakale.

Ho,kiu ajn estas Vi, forto mistera,

Auskultu la vochon de l’pregho sincera,

Redonu la pacon al la infanaro

De l’granda homaro !

Ni jhuris labori, ni jhuris batali

Por reunuigi l’homaron.

Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,

Sed lasu nin venki la baron ;

Donacu Vi benon al nia laboro,

Donacu Vi forton al nia fervoro

Ke chiam ni kontrau atakoj sovaghaj

Nin tenu kuraghaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos :

Ghi signas la bonon kaj belon.

La Forto mistera de l’mondo nin benos,

Kaj nian atingos ni celon.

Ni inter popoloj la murojn detruos,

Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos

Kaj falos por chiam, kaj amo kaj vero

Ekregos sur la tero.

Estas klare, ke Zamenhof sentis la Ion, kiel FORTOn, kiu kreis kaj gvidas la mondon. Li siamaniere turnighis al ghi. Tion sentis ankau aliaj homoj. Kiuj pravas ? Certe tiun chi demandon neniu povas tre tauge respondi. Kion oni povas rimarki, tio estas la komunaj trajtoj che la diversaj konceptoj pri IU FORTEGO reganta super la universo. Tion mi shatus nomi, imitante d-ron ZAMENHOF, la "Fortego la Universon Kreinta kaj Reganta", mallongo FUKR, kaj akronime "Fukro".

Pliaj vortoj pri Fukro aperos en venontaj numeroj. Tamen scivoluloj povas ricevi respondojn al siaj diversaj demandoj, kontaktante la elpensinton de la termino, s-ro GBEGLO Koffi esp.togo@cafe.tg

===================

F E L I E T O N E

===================

SPIRITA VIVO EN LA SOCIO

de Omraam Mikhael Ainhov(1900-1986).

TRIA CHAPITRO :FIZIKA LABORO KAJ SPIRITA LABORO

Tro multaj personoj rigardas neakordigeblaj la fizikan laboron kaj la spiritan. Ili eraras. Eblas ja spiritigi iun ajn fizikan agadon, se oni kapablas enmeti en ghin dian elementon ; aliflanke, spirita agado ighas tute tereca, se ghi ne celas superan idealon. Chiuj, kiuj, pretekste de atento al la spirita vivo, forlasas chian laboron en fizika kampo, reale estas ne spiritemuloj sed uloj mallaboremaj. Tre malmultaj estuloj kapablas plurhore elteni veran spiritan laboron. La aliaj lasas sin al cerbumadoj, kiuj ilin malfortigas kaj difektas. Ofte, estus pli bone, ke ili purigu la tolajhon, kuiru manghon au piochu en la ghardeno. Multaj miskomprenoj plu ekzistas tiukampe. Spirita vivo konsistas, ne el rifuzo de korpa laboro, sed el la arto uzi ghin por altigi sin ghis Dio, harmoniigi kaj ligi sin al Li.

Ofte mi audis homojn, kiuj pretendas estis spiritemaj, diri, ke, laborante sur fizika tereno oni perdas sian lumon ! Dio ! Kion ili komprenas pri la naturo de lumo ? Primitivuloj sciis pli multe ol ili pri tiu temo. Kiam ili volis ekigi fajron, ili ekzemple prenis du lignopecojn, kiujn ili frotis unu che la alia ; tiu frotado estigas varmon, kaj post kelka tempo ili vidis, ke jen flamo aperas, kaj do lumo. Lumo rezultas el movo kaj varmo. Jes, kiu faras laboron fizikan, metante en ghin siajn tutajn konvinkon kaj konscion, tiu sentas, ke naskighas en li amo, "varmo" por tiu laboro ; lia koro ekghojas, kaj io hela ekbrilas en lia spirito.

Vi do devas kompreni, ke laboro sur fizika kampo estas nemalhavebla por chies evoluo. Ech se neniu petas vin pri ghi, vi devas devigi vin ghin fari, tio bonefike spegulighos unue en via sano, tute certe, sed ankau per via pli bona kompreno de la vivo. En via hejmo, chiufoje, kiam vi havas okazon purigi, ordigi, lavi, kudri, metiumi, tion faru. Neniam neglektu la farindajhojn. Diru al vi, ke lasi al la aliaj la materian laboron ne estas bona rimedo montrighi pli evoluinta.

Indas senigi sin definitive je tiuj eraraj konceptadoj. Se vi imagas, ke mane laborante vi perdos vian lumon, estas pli bone perdi ghin, char tiu ne estas la vera lumo ! La veran lumon oni ne perdas laborante, tute male. Se vi laboras, ghi ne plu forlasos vin ; dank’al la laboro vi pli bone komprenas la aferojn, vi faras malkovrojn, kaj tion ne, se vi lasas la laboron al aliaj pretekste, ke vi dialogas kun Dio au la angheloj.

Vera lumo estas ligita al vera amo, vera amo al vera volo, kaj oni ekzercas sian volon per laboro fizika.

(Daurigota en la venonta numero)

======================================================= KIEL RICEVI OVo-n paperan kaj sesmonatan ?

1- Per abono : 15 euroj estas la abonprezo

2- Subtenante TIETon : disponigante monon al la instituto, ekz. 15 eurojn au pli.

La monon oni sendu al la konto "tiet-u" che UEA

KIEL RICEVI LA RETAN VERSION DE OVo ?

Necesas alighi al la tiucela dissendolisto.

Tio ebligas ankau ricevon regulan de informoj pri la movado en Togolando.

Oni do sendu malplenan mesaghon al :

Por memvola mondonaco la UEA-konto "tiet-u" estas je chies dispono

KUNLABORANTOJ

OVo estas chies proprajho. Do, ghi konsideras chiujn Esperantistojn kunlaborantoj.

La kontribuajhojn oni sendu al la redaktanto.

LA VENONTA NUMERO

aperos fine de marto 2010

Artikoloj por tiu numero atingu la redakcion plej malfrue la 15-an de marto 2010

REPRESO

Chiu homo rajtas chiel ajn uzi la artikolojn de OVo.

Sola kondicho estas, ke oni indiku la fonton.