Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
EU-Parlamento alfrontas Kubon
de Harald NEUBER  
26a aprilo 2010

Rezolucio instigas Bruselon unuafoje al aktiva subteno de opoziciuloj en la karibia ŝtato

Ĉiam denove la eŭropa politiko pri Kubo kreas disputojn en la EU-parlamento, tiel ankaŭ en la lastaj tagoj. Post la morto de kuba malliberulo la frakcio de la Eŭropa Popolpartio (EPP) estigis debaton pri la situacio de homrajtoj en la socialisma karibia ŝtato. Ĝia bazo estis recolucio de la konservativuloj, al kiu ĉe la voĉdonado ĵaŭde aliĝis kromaj frakcioj ‒ socialdemokratoj, dekstraj popolistoj, dekstraj konservativuloj, liberaluloj kaj verduloj. La kvinpaĝa dokumento estas eksterordinara.

Ĝi kondamnas per 509 voĉoj la morton de la malliberulo Orlando Zapata, kiu la 23-an de februaro mortis post plursemajna malsatstriko en la oriento de la karibia ŝtato malgraŭ medicina prizorgado. La rezolucio parolas pri „kruela morto” kaj „intenca ŝtatkrimo”, por tiri serion da konkludoj. La politikistoj pri eksterlanda politiko de la EU estas instigataj „senprokraste eniri strukturitan dialogon kun la kuba civila socio kaj kun tiuj, kiuj subtenas pacan transiron sur la insulo, kaj (...) uzi la komunajn meĥanismojn de la kunlaborado pri disvolvado, speciale la Eŭropan Iniciaton por Demokratio kaj Homrajton”. [1]

La kvalito de tiu deklaro estas nova. Kvankam ankaŭ la Komuna Starpunkto, decidita en 1996 laŭ iniciato de la tiama dekstra konservativa hispana registaro sub la ĉefministro José María Aznar, postulas politikan ŝanĝon en Kubo, nun unuafoje tia politiko politike apogendas. La meĥanismoj nomataj en la rezolucio unuafoje ebligas financadon de strukturoj kontraŭ la registaro en Kubo.

En Kubo la demarŝo trafis do sur decida kritiko. Malantaŭ la kondamno troviĝas „profunda cinikeco”, laŭ deklaro [2] de la kuba Nacia Asembleo. Nur pro la decido de la riĉaj landoj ne plenumi siajn devojn pri helpo al disvolvado multaj vivoj en la malriĉaj nacioj perdiĝis. La morto de la malliberulo estas, laŭ ĝi, nur preteksto por agi kontraŭ Kubo.

La maldekstra frakcio GUE/NGL provis, laŭ propraj eldiroj, malakrigi la rezolucion kaj teni la eblecon de politika dialogo malfermita. Sed ĉiuj tri tiaj amendoproponoj de la hispana delegito Willy Meyer estis rifuzitaj. La frakcio GUE/NGL post tio prezentis propran proponon [3], kiu ricevis tridek voĉojn.

Meyer akre kritikis la komunan rezolucion. La dokumento adoptita de la ceteraj frakcioj estas „ekzemplo de la misuzado de la homrajtoj fare de dekstre orientitaj delegitoj”, diris li. Tiuj, kiuj nun aliĝis al la agresa deklaro kontraŭ Kubo „estas kelkfoje la samaj delegitoj, kiuj rifuzis kondamni la ŝtatrenverson en Honduro kaj kiuj rifuzis eĉ nur paroli pri la murdoj al sindikatistoj en Kolombio”, tiel Meyer. La maldekstro daŭre postulas ke la EU „traktu Kubon same kiel la ceterajn ŝtatojn, al kiuj ĝi mondvaste flegas kontaktojn”. En sia propono la maldekstruloj indikis ankaŭ „ke la kuba civitano Orlando Zapata Tamayo bedaŭrinde mortis, kvankam li ricevis adekvatan medicinan prizorgadon”.

Sed kial la ekscitiĝo pri la kazo ? Okulfrapas, ke dekstraj frakcioj lanĉis iniciatojn kontraŭ Kubo en la pasintaj jaroj precipe tiam, kiam proksimiĝo al la EU fariĝis ebla. Tiaj situacioj ekzistis en 1996 dum la decido de la „Komuna Starpunkto” same kiel en 2003, kiam la EU decidis sankciojn kontraŭ Kubo pro la malliberigo de kontraŭantoj al la registaro.

Harald NEUBER

la 13-an de marto 2010.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano

Notoj

- 1. Vidu la plenan tekston de tiu rezolucio de la Eŭropa Parlamento.

- 2. Vidu la deklaron de la Nacia Asembleo de Kubo.

- 3. Vidu la rezoluci-proponon de la maldekstra frakcio de la Eŭropa Parlamento.