Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Dum la mafio parolas pri „homrajtoj” ‒ la teroristo Orlando Bosch dormas trankvile en sia domo de Hialeah
de Jean-Guy ALLARD  
26a aprilo 2010

Du jardekoj jam pasis post kiam George Bush patro ordonis la liberigon de la ĉefon de terorista bando Orlando Bosch ‒ unu el la farintoj de la detruado de kuba civila aviadilo kaj unu el la supozataj komplicoj de la murdo de John F. Kennedy ‒ sub kondiĉoj kiujn li neniam respektis kaj kontraŭ la opinio de oficistoj de la Ministrejo pri Justeco kiuj rekonis lian respondecon pri multaj krimoj.

Tiu aŭtenta seri-murdisto kiu kunlaboris kun la CIA en la starigo de la Kunordigado de Unuiĝintaj Revoluciaj Organizaĵoj (KURO), terorista organizaĵo kiun li en la sekvo gvidis, vivas hodiaŭ en sia domo de Hialeah (Miamo), kie lie daŭre ĝuas la protekton de la altaj sferoj de la jura potenco.

La 18-an de julio 1990, James LeMoyne, de la taggazeto The New York Times, raportis el Miamo la liberigon de Bosch, okazintan la tagon antaŭe laŭ ordono de la Blanka Domo, en teksto multrivela pri la konspiro de la respublikanoj eligi el lia ĉelo de la Enmigro-servo tiun kiu estis ordoninta, en 1976, kun sia komplico Luis Posada Carriles, la dumflugan detruon de kuba civila aviadilo, kiu mortigis 73 senkulpajn homojn.

La dokumento, redaktita kun honesteco kiu ŝajnas hodiaŭ miriga, pruvas kiel la dosiero de Luis Posada Carriles estis manipulita ĝis la nuna proceso en El Paso kiu ne ĉesas komenciĝi.

La titolo de la raportaĵo ne povas esti pli klara : „Kubano ligita kun la teroristaj atencoj estas liberigita en Miamo” („Cuban Linked to Terror Bombings Is Freed by Government in Miami”).

Post indiki ke Bosch estis „blankigita” de la venezuela jursistemo lige kun la eksplodigo de aviadilo, la ĵurnalisto precizigas kial, spite al tiu fakto, „la usonaj funkciuloj diras ke ili kredas ke li partoprenis en la atenco”.

La novjorka gazeto raportas ke jaron antaŭe la Departemento pri Justeco „provis deporti lin baziĝante sur raporto de la FBI en kiu oni asertas ke li intencas daŭre „kaŭzi vundojn kaj mortojn”.

„Sed hodiaŭ, Dan Eramian, porparolanto de la Departemento pri Justeco, diras ke „revizio” de la dosiero kondukis al la decido liberigi” Bosch-on.

Funkciuloj private esprimis siajn rezervojn, indikas oni poste, „timante ke tia gesto estus malfacile klarigebla kiam Vaŝingtono pretendas kondamni la terorismon”.

Apenaŭ liberigita, li fajfas pri la tribunalo

La novjorka Times raportas poste la serion da kondiĉoj fiksitaj por Bosch kaj pri kiuj li poste fajfis publike, inter kiuj „promeso rezigni pri terorismo”, kio implicas do la rekonon de lia eco de teroristo.

Bosch akceptis ankaŭ resti en sia domo de Miamo „escepte inter la 11-a kaj la 14-a horo”, permesi la superrigardon de siaj aktivecoj, konservi skriban registron de siaj vizitantoj, permesi la aŭskultadon de siaj telefonalvokoj, submetiĝi al testo de mensogdetektilo kiaj permesi traserĉadon de sia domo kaj de sia persono”.

Dum la gazetara konferenco kiu sekvis lian liberigon, Bosch montris nenian penton. Li malkaŝe priskribis la „aranĝon” kiun li ĵus subskribis kiel „ridindan” kaj „farson”, skribas la ĵurnalisto.

La teroristo eĉ ironie komentis : „Ili aĉetis la katenon, sed ili ne kaptis la simion”.

La novjorka Times indikis tiam ‒ kion ĝi hodiaŭ ne kuraĝus fari ‒ kiel Bosch profitis la apogon de la respublikana senatoro Connie Mack, de la deputitino Ileana Ros-Lehtinen kaj de la filo de la prezidanto, Jeb Bush, „respublikana gvidanto ĉi ite”.

La gazeto daŭrigas memorigante ke Bosch estis malliberigita „antaŭ pli ol 20 jaroj” post esti kondamnita ĉar li pafis per bazoko al pola varŝipo kaj ke li fuĝis „al Latinameriko kie, diras la usonaj funkciuloj, li kaŭzis dekojn da atencoj kontraŭ kubaj reprezentejoj kaj homoj favoraj” à la revolucio.

Oni povas demandi sin, kie troviĝas hodiaŭ „usonaj funkciuloj” kapablaj rekoni tiajn faktojn.

Posada, Rodríguez, Gregg, North kaj kompanio

Kun miriga malkaŝemo, la novjorka Times denuncis, laŭvorte, ke „kubaj teroristoj, pluraj el ili trejnitaj de la Centra Inform-Agentejo, faris atencojn kontraŭ la domoj kaj la oficejoj de tiuj pri kiuj ili supozis ke ili favoras kontaktojn kun la kuba registaro”.

Eĉ pli surprize : „La obskura medio de la kubanoj trejnitaj de la CIA havas longan rilaton kun la respublikanaj administracioj”, skribis LeMoyne, en la plej influa usona gazeto. Io neimagebla en la lando de Bush filo kaj de Obama.

„La sekreta reto de provizado de la nikaragva Contra estis starigita de la administracio Reagan fare de kubano kiu estis agento de la CIA, Félix Rodríguez Mendigutía, sub la direktado de helpanto de la Konsilantaro pri Nacia Sekureco, Oliver L. North, kies ĉefa asociito, Luis Posada Carriles, alia eksagento de la CIA, estis akuzita pro esti farinta teroristajn atakojn kun Bosch”, skribas la raportisto LeMoyne indikante kiel Rodríguez renkontis la vicprezidanton Bush en Vaŝingtono, kun ĉeesto de ties konsilisto pri sekureco, Donald Gregg, „eksa oficiro de la CIA kiu antaŭe laboris sub la superrigardo de tiu sama Rodríguez”.

Kaj la novjorka Times precizigas : „Carriles eskapis el la malliberejo en 1986, poste reaperis kiel agento kaj ĉefo de la proviz-operacio de la Contra”.

Hodiaŭ Félix „Ismael” Rodríguez gvidas en Miamo la Brigadon 2506, la asocion de la eksaj dungsoldatoj de Playa Girón, dum Posada kaj Bosch ĝuas sian pension de „emeritoj” de la CIA.

Jen la justeco en la lando kie kvin kubanoj restas malliberigitaj fare de la administracio Obama ĉar ili enŝoviĝis en la vicojn de murdistaj organizaĵoj en kiuj torturistoj kaj mortigistoj trejnitaj de la imperiaj informservoj daŭre konspiras, sub la protekto de la jura aparato kiu pretendas kontraŭbatali la terorismon.

Inter aliaj krimoj, Bosch estas unu el la farintoj de la eksplodigo de kuba aviadilo en 1976 kiu kaŭzis la morton de 73 homoj.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano