Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Rimarkoj pri 2 punktoj de Plano A de ATTAC
de Samir ABIAD  
11a septembro 2005

ATTAC PLANO A

Rimarkoj pri 2 punktoj de Plano A proponita de ATTAC

La arsenalo de tujaj disponoj de rompo kun la novliberalaj politikoj, proponita de ATTAC, entenas du postulojn (nome n-rojn 2 kaj 7) kiuj bezonas kroman pripensadon kaj eventuale malsaman reformuladon, pro la sekvaj kialoj :

1. Koncerne la Eŭropan Centran Bankon (ECB), trudiĝas kvar ĉefaj rimarkoj :

1.1 necesas memorigi ke la monpolitiko de la ECB celas la realigon de celoj kiuj estas al ĝi diktitaj de la tekstoj de la traktatoj kiuj kondukis al ĝia starigo kaj al la difino de ĝiaj taskoj (vd la artikolojn 2 kaj 105 de la Traktato Stariganta la Eŭropan Komunumon). Estus vane postuli « substancan modifadon de la monpolitiko » de la ECB sen modifi ĝiajn fundamentajn celojn kiuj, siavice, troviĝas en la tiurilataj traktatoj. Temas do pli ĝuste pri revizii ties tekstojn.

Nu, ĉu estas realisme antaŭvidi ke la reviziado de la traktatoj estu realigebla urĝe ? Tia iniciato bezonas ke sufiĉa nombro da membrolandoj de la eŭrozono deziru tion. Tio tute ne estas la kazo en la nuna situacio de la Unio kaj en la kadro de la voĉdonsistemo pri tia temo. Cetere, la eksplicita alvoko al malaltigo de la interezokvotoj devus ne aperi en kunteksto kiu celas formuladon de konstitucio kiu estu supozata havi FIKSAN juran referencon. La determinado de nivelo de la kvotoj estas parto de la instrumentoj kies mastrumado estas ĉiutaga kaj do VARIEBLA laŭ la evoluo de la makroekonomia konjunkturo same interne de la eŭrozono kiel ekstere kaj aparte en la landoj kiuj havas kritikan pezon en la monda ekonomio.

1.2 Notindas ankaŭ, ke malaltigo de la kvotoj de la eŭro estas en la momento maltaŭga, ĉar tio pligravigus la malaltiĝon de la ŝanĝokvoto de la eŭro vid-al-vide de la dolaro en kiu esprimiĝas la petrolfakturoj kaj altigus ankoraŭ pli la prezaltiĝon de la barelo.

1.3 Aliflanke, la influo de la nivelo de interezokvotoj sur la investoj kaj la kresko ŝajnas esti konsiderata kvazaŭ tio funkcius per si mem. Tio jam ne estas nepre valida, se konsideri la sperton de Japanio kiu travivis plurajn jarojn dum kiuj la investoj ne reagis al la tre malalta nivelo de la kvotoj. En iuj momentoj, tiuj estis eĉ kondukitaj al nulo sen produkti la esperitajn efikojn.

2. Koncerne la disponon n-ro 7 celanta, interalie, la forigon de la impostparadizoj kaj adoptadon de ĝenerala imposto, necesas la sekvajn rimarkojn :

2.1 Se oni celas la impostparadizojn (difinitajn per foresto de impostoj kaj de bankokontrolado fare de la nacia aŭtoritato de la teritorio sur kiu agas la koncernaj bankoj) ekzistantaj interne de la Unio, tre longaj intertraktadoj pri ilia submeto al kontroloj estis faritaj en la kadro de la luktado kontraŭ la monlavado kaj financado de la terorismo. Ili rezultis, interalie, en adopto de direktivo (n-ro 2003/48/EC) kiu donas al la akceptantaj eŭropaj landoj la opcion aŭ : imposti la devenantojn de la Unio profitantaj enspezojn devenantaj de deponoj kaj/aŭ investoj ĉe tiaj bankoj je ŝtupaj kvotoj atingontaj la impostokvotojn de ŝparo komunajn en la landoj de la zono, aŭ : malkaŝi la identecon kaj datenojn de la eŭropa posedanto de tiaj deponaĵoj al la aŭtoritatoj de lia devenlando, por ke tiuj impostu lin laŭ la naciaj kriterioj.

2.2 Koncerne la impostparadizojn ekzistantajn en la suverenaj landoj ekster la eŭro-zono, la influo de la Unio okazas kadre de la reguladoj intertraktitaj kaj adoptitaj internaciskale kaj kunordigataj je la nivelo de la G7-landoj inkluzive de Usono kaj Japanio.

2.3 Precizindas ke la koncepto de « impostparadizo » estas tre elasta : ĝia formo povas evolui sufiĉe rapide laŭ la konkurenco. Spite al ĉiaj subpremaj disponoj, la subkuŝa principo ekzistos tiom longe kiom la bankaj establoj tra la mondo havas la eblecon diferenci inter si per avantaĝoj kaj aliaj kompensaĵoj kiujn ili ofertas al siaj klientoj.

2.4 Koncerne la ĝeneralan imposton, ĝia fareblo dependas de pluraj multflankaj konsideroj, el kiuj : (a) aliĝo de ĉiuj membrolandoj de la UN ; (b) determinado de kvotonivelo akceptebla por ĉiuj landoj ; (c) indikado de la internaciaj kaj naciaj aŭtoritatoj taskotaj pri kolektado kaj redistribuado de la koncerna imposto kaj ankaŭ de la kriterioj de ĝia redistribuado, ĝia fina uzo kaj ĝiaj kontroloj.

Rimarkoj proponitaj de :

Samir ABIAD.

Terminoj

eŭro-zono : landoj en kiuj la eŭro estas la oficiala valuto.

monlavado : enigado de mono akirita per malpermesitaj agadoj, ekz-e per komerco de fidrogoj, en la oficialan cirkviton (france : blanchissement d’argent, germane : Geldwäsche)

Elfrancigita por la Monda Asembleo Socia (MAS) kaj enretigita la 11-an de septembro 2005 de Vilhelmo Lutermano

Hejmpaĝen