Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La multfaceta sinjoro Pellet
de Jean-Guy ALLARD  
26a aprilo 2010

La historio de germana diplomato en zorgo pri la homrajtoj de la „disidentoj” en Kubo

La germana diplomato Volker Pellet, pri kiu oni raportas ke li dediĉas sin al la kazo de la misnomataj „disidentoj” en Kubo, okupis en la pasinteco postenojn kiuj havas nenion komunan kun la speco de „homrajtoj” kiuj ŝajnas nun esti la objekto de liaj zorgoj. Pri la aŭtentaj kaj pruvitaj rompoj de la „homrajtoj”, pri kiuj li estis atestanto en sia kariero, Pellet preferas ne paroli. Laŭ oficialaj datumoj de lia ministrejo, la diplomato estas aktuale la afertaskito de la diplomata reprezentejo en Kubo. Tamen, li estis ankaŭ la porparolanto de ministro kun ambigua pasinteco kiel provoka agento, partoprenis en eŭropa konferenco pri sekureco kaj defendo, aperis kiel observanto en la Konsilio pri Sekureco de la UN kaj preparis en Kosovo la alvenon de la NATO, kiu kun siaj aliancanoj tie bombadis kaj masakris. Volker Pellet agis en 2000 kaj 2001 kiel porparolanto de la germana ministro pri Eksteraj Aferoj, Joseph Martin „Joschka” Fischer, kiam li elvokis detalojn de la eventoplena vivo de sia ĉefo, laŭ tio kion rakontas la sensaciisma gazeto Hamburger Morgenpost en sia eldono de la 14-a de julio 2000, kvankam ĝi ne donas pli da informoj pri tio.

Tamen, en tiu epoko la germana gazetaro pritraktis ĝisfunde la politikan pasintecon de Fischer, kiu komencis sian politikan karieron kiel maldekstra „ekstremisto”. Laŭ la informoj de la germanaj informiloj, kun apogo de la fotoj en iliaj arĥivoj, li lanĉis benzinbombojn kontraŭ la polico kaj pruntis sian aŭtomobilon al „teroristoj”, kiuj uzis ĝin por plenumi iun agon.

„En normalaj cirkonstancoj, Fischer finiĝus en malliberejo kaj sub nenia koncepto oni permesus al Fischer esti pordisto de la ministrejo, kaj des malpli esti ministro” ; komentas fonto kiu aldonas : „Se fine la faktaj potencoj permesis tion, tio estis ĉar tiu influhava membro de la Verda Partio akiris certajn meritojn en la pasinteco”. En 2002, la nomo de Pellet legeblis en listo de lialandaj diplomatoj kiuj disvolvis sian agadon en la koridoroj de la Konsilio pri Sekureco de la Un.

Eĉ pli interese, Pellet aperas en januaro 2007 asignita al la „germana kancelierejo” (ne lia aktuala ministrejo, sed la institucio kiu organizas la laboron de la ĉefo de la registaro), kiam li partoprenis en konferenco de la „Eŭropa Politiko de Sekureco kaj Defendo” (EPSD), organizata de la tiama germana prezidanteco de la Eŭropa Unio.

La EPSD estis tiam politika-armea organismo tra kiu la EU preparis kaj plenumis siajn unuajn militajn intervenojn ekster Eŭropo, konkrete en la Demokratia Respubliko Kongo kaj en Ĉadio. La du afrikaj landoj interesas la eŭropanojn pro siaj naturriĉaĵoj kaj sia strategia pozicio.

En la sama listo de partoprenantoj en tiu politika-armea evento, flanke de Pellet, aperas esence personoj kiuj havas nenian rilaton kun la „homrajtoj”, kiel Kaspars Ozolins, la direktoro de Sekureco de la Eksterlandaj Aferoj de Latvio ; la kolonelo generalo Jean-Paul Perruche, ĝenerala direktoro de la Armea Konsilio de la Eŭropa Unio ; Pete Piirainen, asesoro de la Ministrejo pri Defendo de Finnlando. Vekas la atenton la fakto ke la listo ne specifigas la taskon de s-ro Pellet.

Nia interparolanto konkludas : „Malice direblus, ke la germana kancelierejo havas ankaŭ servojn eksterordinarajn ...”

Surprizo : li estis en Kosovo

Se oni serĉas en la arĥivoj, oni malkovras kiel Pellet estis konsulo en Beogrado kaj ke li mastrumis la dosieron de ... Kosovo. Tiel ke oficialaj kosovaj informoj diras ke en 1995 li renkontiĝis kun Ibrahim Rugova, la forpasinta secesiisma gvidanto, kiam okazis grandaj perturboj kiuj kondukis al la okupado de la teritorio fare de NATO-trupoj.

En siaj memoraĵoj titolitaj „La ĉasado : mi kaj la militkrimuloj”, la antaŭa ĝenerala prokuroro de la Internacia Tribunalo pri Militkrimoj por Jugoslavio en Hago, Carla Del Ponte, rakontas kiel, en la bombado de Serbio kaj Kosovo kiun la NATO faris dum 78 tagoj en 1999, centoj da homoj mortis en malsanulejoj, lernejoj, parkoj kaj eĉ en preĝejoj.

La amiko de la pagataj kubaj „disidentoj” scias tutcerte pli bone ol iu ajn pri tiu masakro, kiel li devas scii ion pri la militbazo de Campo Bondsteel, kiu priskribiĝis kiel „versio de Guantanamo”. Kaj pri la nuna Kosovo, gvidata, kiel oni diras, de deliktaj bandoj kiuj komercas pri fidrogoj, kontrabando kaj virinoj, al kies starigo li modeste kontribuis. Sed pri tio li ne parolas. Pura hazardo, Frantisek Fleisman, la ĉeĥa akompananto de Pellet en la lastaj okazaĵoj partoprenis en la Pintkunveno de la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ), kiu okazis en San Pedro Sula, Honduro, de la 2-a ĝis la 3-a de junio 2009, kiel observanto apud la ĉeĥa ambasadoro en Kostariko.

Se li restintus kelkajn tagojn plu, li atestintus la ŝtatrenverson kontraŭ la prezidanto Manuel Zelaya.

Laŭ la germana gazeto Hamburger Abendblatt, Pellet havis la funkcion de afertaskito de la germana ambasadejo en Portoprinco, Haitio, post la tertremo komence de la jaro. Tie li dediĉis sin meti tion kion li nomis la „bazojn” de la germana helpo.

Kaj nun li aperas en Kubo kie li donas komunikilan kovron al tiuj personoj kiuj defendas la malamikojn de la kuba revolucio. Nome de sia „diplomata” interpreto de „homrajtoj”.

Jean-Guy ALLARD.

Elhispanigita de Vilhelmo Lutermano