Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Respondo de la Nacia Asembleo de Kubo al la rezolucio de la EU-Parlamento
de Nacia Asembleo de Kubo  
11a majo 2010

Responde al la Rezolucio de la Eŭropa Parlamento

Deklaro de la Nacia Asembleo de la Popola Potenco

Post interaranĝita kampanjo fare de potencaj komunikilaj entreprenoj, ĉefe de Eŭropo, kiuj sovaĝe atakis Kubon, la Eŭropa Parlamento aprobis, post malhonesta debato, rezolucion de kondamno al nia lando, manipulante sentojn, tordante faktojn, elkriante mensogojn kaj kaŝante realojn.

La uzata preteksto estis la morto de malliberulo, kondamnita unue pro ordinara delikto kaj poste manipulata fare de usonaj interesoj kaj la interna kontraŭrevolucio, kiu laŭ propra decido rifuzis alpreni manĝaĵojn spite al la admonoj kaj la interveno de la kubaj medicinaj specialistoj.

Tiu bedaŭrinda okazaĵo ne uzeblas por kondamni Kubon argumentante ke morto eviteblis. Se en iu punkto nia lando ne bezonas defendi sin per vortoj, ĉar la realo esta nerefutebla, tio estas en tiu de la batalo por la vivo de homaj estuloj, egale ĉu ili naskiĝis en Kubo aŭ en aliaj landoj. Unu sola ekzemplo estas la ĉeesto de kubaj kuracistoj en Haitio, de dek-unu jaroj antaŭ la tertremo de lasta januaro, prisilentata de la hegemonia gazetaro.

Tiu kondamno entenas profundan cinikecon. Kiom da vivoj de infanoj perdiĝis en la malriĉaj nacioj pro la decido de la riĉaj landoj, reprezentataj en la Eŭropa Parlamento, ne plenumi la promesojn de helpo al disvolvado. Ĉiuj scias ke tio estis kondamno al amasa mortigo, sed ili elektis konservi la nivelojn de malŝparo kaj de elmontro de konsumismo kiu estas, por la daŭro, memmortiga.

Ofendas la kubanojn ankaŭ tiu provo doni al ni lecionojn, en momentoj en kiuj en Eŭropo oni subpremas enmigrintojn kaj senlaborulojn, dum ĉi tie la popolo, en kunvenoj de najbaroj, proponas siajn kandidatojn por la distriktaj elektoj, libere kaj sen perantoj. [1]

Tiuj, kiuj partoprenis aŭ permesis la kontraŭleĝajn flugojn de malliberuloj, la starigon de kontraŭleĝaj malliberejoj kaj la praktikadon de torturoj, ne havas moralon por pritaksi popolon agresatan kaj brutale blokatan. [2]

Tiom diskriminacia kaj selekteca kondamno [3] klarigeblas nur per la fiasko de politiko nekapabla surgenuigi heroan popolon. Nek la Leĝo Helms Burton [4], nek la Eŭropa Komuna Pozicio [5], aperintaj samjare, en la samaj cirkonstancoj kaj kun samaj celoj, kiuj ambaŭ atencas nian suverenecon kaj nacian dignon, havas eĉ la plej etan estontecon, ĉar ni kubanoj rifuzas trudadon, maltoleremon kaj premon kiel normon en la internaciaj rilatoj.

Nacia Asembleo de la Popola Potenco de la Respubliko Kubo La 11-an de marto 2010.

Notoj

- 1. Por nekubanoj tiu esprimo eble klarigendas. Dum en Eŭropo la kandidatoj por urbaj, distriktaj, regionaj kaj ŝtataj elektoj estas starigitaj de politikaj partioj ‒ do, kie la simpla civitano sen membreco en politika partio havas absolute nenian influon sur la starigo de kandidatoj, en Kubo neniu partio, sindikato aŭ alia institucio rajtas interveni en la aŭtenta starigo de kandidatoj fare de la loĝantoj mem. Tiel, la baza elekto, do la starigo de la kandidatoj, okazas en Kubo de la loĝantoj de ĉiu kvartalo mem, dum en eŭropaj landoj fare de politikaj partioj. -vl

- 2. Per „blokado” la kubanoj celas la ekonomian, financan kaj politikan „bojkoton”, kiu efektive atingas la dimension de blokado, kiun faras Usono, kontraŭ internaciaj leĝoj kontraŭ Kubo jam de kvindek jaroj, kaj kiu estas ĉiujare en la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj kondamnata de preskaŭ ĉiuj landoj de la Tero, kun la escepto de Usono, de Israelo kaj de pacifika insulo sub dominado de Usono. -vl

- 3. Diskriminacia kaj selekteca, en la senco ke la fakto, ke oni elektis ĝuste Kubon por la riproĉoj pro mortinta malsatstrikanto (ĉu la Eŭropa Parlamento eble menciis la irlandajn mortintajn malsatstrikintojn kiujn s-ino Margaret Thatcher siatempe intence lasis morti ?) kaj pro alia kompreno de demokratio ol tiu de la Eŭropa Unio, ne konsideras la situacion de aliaj landoj en la mondo. -vl

- 4. Pozicio kontraŭ Kubo instigita siatempe de la tiutempe oficanta hispana ĉefministro Aznar kaj, kvankam intertempe suspendita, tamen daŭre valida, kaj kiun la nuna hispana ĉefministro Zapatero, en la momento rolanta kiel reprezentanto de la Eŭropa Unio, provas nuligi. -vl

Elhispanigita de Vilhelmo Lutermano