Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Rezolucio de la Eŭropa Parlamento kontraŭ Kubo
de Aŭstra-Kuba Societo   Eŭropa Parlamento  
26a aprilo 2010

Aŭstra-Kuba Societo : Haltigu la komunikilan kampanjon kontraŭ Kubo

Dimanĉon, la 21-an de marto 2010

Ekde la tragika morto de malliberulo, kondamnita pro enrompiĝo, korpa vundado kaj nepermesita armilposedo al plurjaraj punoj de malliberejo en Kubo, la kariba insulo estas elmetita al giganta kampanjo de la komunikiloj. Sciigoj pri protestoj kaj malsatstrikoj estas artefarite pufigataj.

Pasintan ĵaŭdon la aŭstra novaĵagentejo transprenis mesaĝon de la dpa pri „perforte ĉesigita protestmarŝo” de 30 virinoj, kiuj manifestaciis en Havano por liberigo de siaj malliberigitaj edzoj. Fronte al ili staris 200 simpatiantoj de la kuba registaro, kiuj „superkriegis” („niedergebrüllt”) la marŝon. La protesto de la „sinjorinoj en blanko” estis post tio „sufokita” de la sekurec-fortoj.

Al tiu agenteja mesaĝo la aŭstra televido liveris ankaŭ ŝajne kongruajn bildojn. Sur iptv.orf.at oni prezentas 44-sekundan filmeton, kiu tamen kongruas pli al la priskribo de la germana taggazeto „junge welt”, laŭ kiu kubaj policistoj ŝirmis la protestmarŝon de la „sinjorinoj en blanko”, por malebligi ke la situacio fariĝu nekontrolebla : „Mardon ili akompanis ilin [la sinjorinojn] ĝis la loĝe de unu el iliaj membroj, merkrede ili disponis, laŭ agentej-mesaĝoj, pri du policaj veturiloj por hejmenigi la sinjorinojn.”

Koncerne la malsatstrikantaj kubaj malliberuloj tiu tendenca ĝis falsa raportado daŭris. Kiel en la kazo de la antaŭ nelonge mortinta Orlando Zapata Tamayo la kaŭzoj de la malliberigo kaj la klopodoj de la familianoj kaj kuracistoj estas konscie prisilentataj. Tamayo estis por la unua fojo kondamnita en 1993 pro enrompiĝo, en 200 li estis en pluraj procesoj kondamnita kaj malliberigita pro korpa vundado (murdoprovo), trompo kaj malpermesita armilposedo. La 9-an de marto 2003 li estis liberigita kaj la 20-an de marto denove malliberigita por 3 jaroj. Pro pluraj agresoj al sammalliberuloj kaj gardistoj lia puno estis etendita al entute 25 jaroj. La kuracistoj inkludis la patrinon de Tamayo en siaj klopodoj por savi lian vivon. Filmdokumentoj atestas ke la patrino estis dankema al la kuracistoj pro iliaj klopodoj.

De fine de februaro Guillermo Fariñas, kontraŭanto al la registaro, troviĝas en malsatstriko, kiun li volas daŭrigi „ĝis la fino”. Lia patrino sekvas tiun agadon konsternite. „Mi ne aprobas tiun malsatstrikon kaj ne dividas la ideojn de mia filo”, diras la 75-jara eksa flegistino al la agentejo AFP.

La Aŭstra-Kuba Societo kondamnas tiun komunikilan kampanjon kontraŭ Kubo kaj invitas la tiel nomatan „liberan gazetaron” ne lasi sin jungi antaŭ la ĉaron de Usono kaj de la EU, kies deklarita celo estas forigi la socialisman revolucion kaj submeti Kubon al la diktatoreco de la „libera merkatekonomio”.

Fonto : Österreichich-Kubanische Gesellschaft (ÖKG) / RedGlobe http://www.cuba.or.at/

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano

La rezolucio adoptita de la Eŭropa Parlamento pri la situacio de la politikaj malliberuloj kaj de la malliberuloj pro opinio en Kubo

Rezoluci-propono deponita seke al la deklaro de la Alta Reprezentantino de la Unio pri Eksterlanda kaj Sekureca Politiko laŭ la artikolo 110 paragrafo 2 de la proced-regularo

pri la situacio de la politikaj malliberuloj kaj de la malliberuloj pro opinio en Kubo de José Ignacio Salafranca Sánchez-Neyra, Francisco José Millán Mon, Bogusław Sonik nome de la PPE-frakcio

Rezolucio de la Eŭropa Parlamento pri la situacio de la politikaj malliberuloj kaj de la malliberuloj pro opinio en Kubo

La Eŭropa Parlamento,

‒ indikante siajn antaŭajn rezoluciojn pri la situacio en Kubo, speciale tiujn de la 17-a de novembro 2004, la 2-a de februaro 2006 kaj 21-a de junio 2007,

‒ indikante siajn antaŭajn rezoluciojn pri la jarraportoj pri la homrajtoj en la mondo 2004, 2005, 2006, 2007 kaj 2008 kaj la politiko pri homrajtoj de la Unio,

‒ indikante sian rezolucion de la 14-a de decembro 2006 pri la sekvaj disponoj post la aljuĝado de la Saĥarov-premio, ‒ konante la deklaron de la Konsilantara Prezido de la 14-a de decembro 2005 pro la „sinjorinoj en blanko” kaj ĝiajn pli fruajn deklarojn de la 26-a de marto 2003 kaj 5-a de junio 2003 pri la situacio en Kubo,

‒ indikante la Komunan Starpunkton 96/697/GASP de la Konsilantaro pri Kubo, akceptita la 2-an de decembro 1996 kaj ĝisdatigataj en regulaj intervaloj,

‒ konante la konkludojn de la Konsilo Ĝeneralaj Aferoj kaj Eksteraj Rilatoj de la 18-a de junio 2007, 23-a/24-a de junio 2008 kaj 15-a de junio 2009 pri Kubo,

‒ apogite sur la artikolo 110 paragrafo 2 de sia proceda regularo,

‒ konante la deklaron de la Alta Reprezentantino de la Unio pri Ekstera kaj Sekureca Politiko kaj vicprezidantino de la Komisiono, Baroness Catherine Ashton, pri la morto de la politika malliberulo kaj malliberulo pro opinio Orlando Zapata Tamayo en Kubo, A. konsiderante, ke unu el la ĉefaj celoj de la Eŭropa Unio konsistas daŭre en apogado de la principo, ke la homrajtoj inkluzive de la civitanaj, politikaj, ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj estas ĝenerale validaj kaj nedivideblaj,

‒ B. konsiderante, ke dekduoj da sendependaj ĵurnalistoj, pacaj disidentoj kaj homrajt-aktivuloj estas daŭre surbaze de longaj punoj je malliberejo tenataj en malliberejo kaj ke kelkaj el ili grave malsaniĝis,

‒ C. konsiderante, ke la Eŭropa Parlamento atribuis la Saĥarov-premion pro spirita libereco en la jaro 2005 al la „sinjorinoj en blanko” kaj ke la kuba registaro ne permesis al la „sinjorinoj en blanko” akcepti sian premion ĉe la sidejo de la Eŭropa Parlamento, kio konsistigas rompon de unu el la fundamentaj rajtoj de la homoj, nome la rajton povi en sia propra lando libere en- kaj el-vojaĝi, kio estas eksplicite agnoskita en la Universala Deklaro de la Homrajtoj,

‒ Ĉ. [alilingve : D] konsiderante la demarŝojn faritajn de la institucioj de la Komunumo favore al la liberigo kaj al humana pritraktado de la politikaj malliberuloj kaj malliberuloj pro opinio en Kubo,

‒ D [alilingve E]. konsiderante, ke la morto de Orlando Zapata prezentas ekstreme gravan fakton kaj signifas malprogreson koncerne la respekton de la homrajtoj en Kubo, ‒ E [alilingve : F]. konsiderante, ke la morto de Orlando Zapata kaŭzis sur internacia nivelo ondon da protestoj kaj kondukis al tio ke kromaj politikaj malliberuloj kaj kubaj disidentoj ankaŭ komencis malsatstrikon,

1. kondamnas kategorie kaj senrestrikte la post longa malsatstriko de 95 tagoj notitan kruelan morton de la paca kuba opoziciulo kaj disidento Orlando Zapata Tamayo, kiu signifis nepre evitendan finon kaj estis nomata de la patrino de Orlando Zapata, Reina Lucía Tamayo, intenca ŝtatkrimo ;

2. decide refutas la mankantan humanecon kaj sentemon de la kuba registaro, koncerne la entombigan ceremonion kaj la respekton de la familianoj kiel la antaŭmalhelpajn kaj arbitrajn premojn kaj arestojn, per kiu oni volis malebligi ke parencoj, simpatiantoj kaj amikoj montru al la forpasinta disidento la lastan honoron ;

3. bedaŭras la foreston de ia ajn nomebla gesto flanke de la kubaj registaraj instancoj kiel respondo al la alvokoj de la EU kaj de la cetera internacia komunumo favore al la liberigo de ĉiuj politikaj malliberuloj kaj de la senrestrikta respekto de la fundamentaj liberecoj kaj rajtoj, speciale de la opini-libereco kaj de la libereco je politika unuiĝo ;

4. montras sian profundan zorgon pri la situacio de la politikaj malliberuloj kaj kubaj disidentoj, kiuj post la morto de Orlando Zapata ankaŭ komencis malsatstrikon, speciale pri la sorto de la ĵurnalisto kaj psiĥologo Guillermo Fariñas, kies sanstato estas ekstreme alarma ;

5. postulas de la kuba registaro la senprokrastan, definitivan kaj senkondiĉan liberigon de ĉiuj politikaj malliberuloj kaj malliberuloj pro opinio ;

6. bedaŭras, ke la postulo de la Konsilantaro kaj de la Eŭropa Parlamento koncerne la senprokrastan liberigon de ĉiuj en la lando pro politikaj aŭ opiniaj kialoj malliberigitaj personoj ne estis plenumita, kaj konfirmas, ke la malliberigo de kubaj disidentoj pro iliaj idealoj kaj ilia paca politika agado kontraŭas la Universalan Deklaron de la Homrajtoj ;

7. instigas la Konsilantaron kaj la Komisionon, daŭre fari tiurilatajn disponojn por postuli la liberecon de la politikaj malliberuloj kaj subteni kaj garantii la agadon de la homrajt-aktivuloj ;

8. insiste instigas la eŭropajn instituciojn senkondiĉe subteni kaj senrezerve antaŭenigi la enkondukon de paca procezo por politika transiro al plurpartia demokratio en Kubo konforme al la Komuna Starpunkto 96/697/GASP de la Konsilantaro ;

9. esprimas sian profunde sentatan solidarecon kun la tuta kuba popolo kaj subtenas ĝin ĉe siaj progresoj direkte al demokratio kiel al respekto kaj antaŭenigo de la fundamentaj liberecoj ;

10. instigas la Altan Reprezentantinon de la Unio pri Ekstera kaj Sekureca Politiko kaj la komisionanon kompetentan pri kunlaborado, senprokraste eniri strukturitan dialogon kun la kuba civila socio kaj kun tiuj, kiuj subtenas pacan transiron sur la insulo, kaj apogi sin ĉe tio sur la konkludoj adoptitaj diversokaze de la Konsilantaro de la Eŭropa Unio, kaj uzi la komunajn meĥanismojn de la kunlaborado pri evoluo, speciale la Eŭropan Iniciaton por Demokratio kaj Homrajtoj ;

11. taskas sian prezidanton transdoni tiun ĉi rezolucion al la Konsilantaro, al la Komisiono, al la alternanta EU-prezido, al la Alta Reprezentantino por la GASP, al la Parlamenta Asembleo Eŭropo-Latinameriko kaj al la registaro kaj al la Popola Kongreso de la Respubliko Kubo.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano

Jen la rezoluci-propono de la Maldekstro en la Eŭropa Parlamento, rifuzita de la grandega plimulto

Rezoluci-propono de la Eŭropa Parlamento pri la morto de Orlando Zapata Tamayo en Kubo

PE439.693 B7-0177/2010

La Eŭropa Parlamento,

‒ indikante la iniciaton de la starpunkto de la Konsilantaro de la 2-a de decembro 1996 pri Kubo, formulita de la eksa hispana ĉefministro José María Aznar,

‒ indikante la sankcioj deciditaj en 2003 de la Eŭropa Unio, kiuj estis en 2005 suspenditaj kaj en junio 2008 definitive nuligitaj,

‒ indikante la konkludojn de la Konsilantaro de la 24-a de junio 2008, el kiuj sekvas, ke la EU pretas komenci ampleksan kaj malfermitan dialogon kun la kubaj instancoj kaj paroli ĉe tio pri ĉiuj demandoj de ambaŭflanka intereso, kaj ke tiu dialogo devas ampleksi la tutan spektron de la kampoj, en kiuj eblus koncepti kunlaboradon, t.e. politiko, homrajtoj, ekonomio, scienco, kulturo kaj aliaj, ĉe kio ĝi baziĝu sur reciprokeco kaj sen kondiĉoj, libera je diskriminacioj kaj orientita al rezultoj,

‒ indikante la Universalan Deklaron de Hombrajtoj,

‒ apogite sur la artikolo 110 paragrafo 2 de sia procedura regularo,

A. konsiderante, ke la kuba civitano Orlando Zapata Tamayo bedaŭrinde post malsatstriko mortis en kuba malsanulejo, kvankam li ricevis adekvatan medicinan prizorgadon,

B. konsiderante, ke la Komuna Starpunkto de la EU malhelpas flegi ampleksajn kaj malfermitajn rilatojn al la kuba registaro surbaze de la ambaŭflankaj interesoj, kaj ke Kubo estas la sola ŝtato mondvaste, al kiu la EU montras tiel eksterordinaran sintenon,

C. konsiderante, ke la hispana prezido de la Konsilantaro deklaris sian intereson malfermi diskuton pri tio, kiom klopodoj por atingi interkonsenton estus senchavaj, por ke la rilatoj de la EU al Kubo povu esti bazitaj sur duflanka jura dokumento,

Ĉ [alilingve : D] konsiderante, ke koncerne normaligon de la rilatoj al la EU la kubaj instancoj ripete esprimis sian pretecon, surbaze de reciproka respekto kaj de dialogo de samrajtaj partneroj fari ampleksajn interparoladojn pri ĉiu temo de ambaŭflanka intereso, inkluzive de la homrajtoj,

D [alilingve : E] konsiderante la gravajn efikojn de la ekonomia, komerca kaj financa embargo, kiun Usono kun evidenta rompo de la internacia juro de pli ol 50 jaroj daŭrigas kontraŭ Kubo, kaj la ĉiuspecajn minacojn kaj atakojn kontraŭ Kubo, kiuj estas parte terorismaj, kaj la ripetajn klopodojn malstabiligi Kubon, kiuj plej ofte devenas el Usono,

E [alilingve : F] konsiderante, ke la embargo efikas malutile al la kuba ekonomio kaj al la vivkondiĉoj de la kubanoj kaj ke la registaro de Kubo tamen daŭre donas liberan aliron al sanprizorgado kaj edukado,

‒ F [alilingve : G] konsiderante, ke kvin kubaj civitanoj estas en Usono de 1998 en malliberejo sen justa proceso kaj ke aliflanke la registaro de Usono daŭre donas protekton al kuba civitano kiu instigis al la bombatenco kontraŭ civila aviadilo, ĉe kiu mortis 76 homoj,

1-e bedaŭras la morton de la kuba civitano Orlando Zapata Tamayo en kuba malsanulejo post malsatstriko,

2-e instigas la EU nuligi la Komunan Starpunkton kaj komenci ampleksan politikan dialogon kun la kuba registaro, por kiu validas la samaj kriterioj kiujn ĝi aplikas al ĉiuj ŝtatoj, kun kiuj ĝi havas rilatojn ;

3. salutas tiurilate la decidon de la Konsilantaro el la jaro 2008 nuligi la sankciojn kontraŭ Kubo kaj instigas la Konsilantaron respekti tiun decidon ;

4. konfirmas sian decidan kondamnon de la embargo kaj postulas ties senprokrastan nuligon, tiel kiel ĝi estis jam dekokfoje postulita de la granda plimulto de la UN-membroŝtatoj en la Ĝenerala Asembleo ;

5. subtenas la klopodojn de la hispana prezido de la Konsilantaro normaligi la rilatojn inter la EU kaj Kubo, ĉe kio tiu procezo trovus sian apogeon en la kompleta nuligo de la Komuna Starpunkto, kaj esperas, ke la morto de Orlando Zapato Tamayo ne haltigos tiun procezon ;

6. postulas pli densan dialogon kaj daŭreman bazon por vera partnereco inter la EU kaj Kubo por la pritraktado de aferoj de komuna intereso inkluzive de aferoj de homrajtoj ;

7. taskas sian prezidanton transdoni tiun ĉi rezolucion al la Konsilantaro, la Komisiono, la registaroj kaj la parlamentoj de la membroŝtatoj kaj aliĝontaj landoj, al la AKP-EU-ministro-konsilantaro, al la Egalparta Parlamenta Kunveno AKP-EU, al la Parlamenta Kunveno Eŭropo-Latinameriko kaj al la registaro kaj Nacia Asembleo de la Respubliko Kubo.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano