Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Legi la marksan „Kapitalon” resume
de Vilhelmo Lutermano  
31a marto 2010

Recenzo de Cafiero : Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso

Antaŭ nelonge aperis nialingve du libroj pri la sama temo : Kio estas kaj kiel efikas la kapitalo ? ‒ do la profunda analizo de tio kio jam de longa tempo ĝis nun determinas la sorton de la tuta planedo kaj de la homoj vivantaj sur ĝi ; nome la unua parto de la Marksa La kapitalo[1] kaj resumo de tiu libro, fare de la italo Carlo Cafiero[2]. Mi ŝatus prezenti la duan, do la resumon faritan de Cafiero.

Temas fakte pri resumo de la unua libro de la Kapitalo de Karlo Markso (el tri libroj, kaj eĉ kvar, se enkalkuli ankaŭ la multe pli poste aperintan „Teorioj pri la plusvaloro” kiun Karl Kautsky aperigis en la jaro 1905). Cafiero faris sian resumon ‒ cetere sufiĉe ampleksan, se konsideri ke ĝi etendiĝas sur 115 el la 158 paĝoj ‒ en momento, en kiu ankoraŭ ne ekzistis itala traduko de la verko de Markso.

Lia motivo klariĝas tuj per la unua frazo de lia antaŭparolo : „Profunda sento de malĝojo kaptis min, dum mi studis La Kapitalo, ĉe la penso, ke tiu libro estas kaj kiu scias kiom da tempo ankoraŭ restos komplete nekonata en Italio.” Kaj, ĉar li konsideris la klerulojn sufiĉe inteligentaj legi kaj kompreni la Kapitalon ankaŭ en fremda lingvo, li dediĉis sin al la tasko prezenti la enhavon, li pensis ke tiuj „junuloj devenantaj de la burĝaro, kiuj aliĝis al la afero de la laboristaro, sed kiuj tamen ne akiris sufiĉan sciaron nek sufiĉan intelektan disvolviĝon por kompreni La kapitalon en ĝia originala teksto [... kaj] tiu junularo de la lernejoj, kun ankoraŭ virga koro, komparinda al bela plantaro ankoraŭ nematura, sed kiu donos la plej bonajn fruktojn, se oni plantos ĝin en favora tereno” estus la taŭga publiko por „facila kaj konciza kompendio de la libro de Markso”. Do, anstataŭ traduki la libron, li decidis resumi ĝin en maniero facile komprenebla.

Li pensis, laŭ mi tute prave, ke per sia resumo li ege faciligos la komprenon de la scienca analizo de la kapitalo kaj ties ekonomio kaj socio. Ne nur postaj komentistoj, sed Markso mem diras jam en sia unua antaŭparolo, ke ĝuste la unua ĉapitro de la unua libro ‒ kiu analizas la varon ‒ havas malfacilojn por la kompreno, malfacilojn ne pro la prezentado (kiun, kiel li diras, li „kiom eble plej popularigis”[3], sed pro la objektiva malfacilo de fenomeno, kiun „la hommenso de pli ol 2000 jaroj provis esplori [...] vane”.[4] Markso pensis ke la cetera parto de la libro ne prezentas malfacilojn por la kompreno, sed li „supozas kompreneble legantojn kiuj volas lerni ion novan, do ankaŭ mem pensi”.

Cafiero ne estis la sola kiu faris resumon de la Kapitalo, ekz-e ankaŭ la plej granda amiko de Markso, Frederiko Engelso, faris plurfoje kaj plurokaze diversampleksajn resumojn (unu el tiuj troviĝas en la Esperanta traduko de la unua parto de la Marksa Kapitalo[5]). Sed tiu de Cafiero estas miascie la plej ampleksa resumo de la unua libro de tiu verko. Li ne povis, kiel li esperis[6], resumi ankaŭ la duan kaj trian librojn (por eĉ ne paroli pri la kvara), ĉar li bedaŭrinde mortis antaŭ ties apero.

Kiel li procedis, kaj kiel li sukcesis plenumi sian taskon ? Por „faciligi” la komprenon de la iom „malfacila” unua sekcio, kiu traktas pri la varo, la varinterŝanĝo, pri mono kaj varcirkulado, li elturniĝas skizante nur la „skeleton” de la ekonomia fenomeno, ellasante la multaspektan analizadon de Markso. Tiel li resumas la tekston, kiu ĉe Markso okupas 217 paĝojn de formato A5, al 5 paĝoj de iomete malpli da vortoj, do al 1/53 aŭ al 6,35 %,[7] do farebla nur per limigo al la sola „ekonomia skeleto”. Tio estas certe salutinda por resumo, en kiu la leganto volas nur havi supraĵan superrigardon de la plej esenca eldiro, kiun li per tio povas senprobleme kompreni.

La aliaj ĉapitroj ne suferas same drastan redukton ; ĝenerale Cafiero donas tre ofte la parolon al Markso mem, elektante teksterojn kiujn li konsideras sufiĉe koncize formulitaj ; en la ceteraj partoj li resumas en formo de mallongigo, uzante ne nur la terminojn de la aŭtoro, sed ankaŭ ties „prezentan” perspektivon, kio donas al la teksto viglecon kaj la senton ke temas pri la originala verko. Petro Levi, la Esperantiginto, pravas dirante „Ĉiu, kiu havas iom da scio pri la kontado de entreprenoj, povas tuj konstati la aktualecon de la ekonomiaj rezonoj de Markso, disvolvitaj en la « Kapitalo » kaj fidele popularigitaj de Cafiero kaj Guillaume”. Estas vere : „fidele popularigitaj”, kaj en tiu senco, la teksto de Cafiero estas majstra verko ! Mi ne vidas konkuron inter la verko de Markso kaj la resumo de Cafiero. Ambaŭ havas sian propran utilon, kun la diferenco ke unu havas superrigardon kaj la alia profundan esploron.

Kaj laŭ mi tute ne ĝenas la fakto ke Petro Levi Esperantigis ĝin ne el la itala originalo, sed el ties franca traduko fare de James Guillaume, do ke ĝi estas traduko el traduko. Jam Cafiero verkis sian kompendion ne laŭ la germana originalo, sed laŭ franca traduko.

La libro havas enkondukon, en kiu la Eldona Fako Kooperativa de SAT klarigas siajn eldonajn principojn, antaŭparolon de la tradukinto (Petro Levi), antaŭparolon de James Guillaume, en kiu li raportas i.a. tre interesajn faktojn pri Cafiero, Markso, Bakunin kaj la Unua Internacio, antaŭparolon de Cafiero mem. Aprezindas ankaŭ la multnombraj piednotaj klarigoj de Guillaume, plurfoje valore kompletigitaj de Petro Levi.

Krome, ĉe la fino, troviĝas artikolo de James Guillaume kun la titolo „Carlo Cafiero kaj Karlo Markso ‒ Du neeldonitaj leteroj ‒ Letero de Carlo Cafiero al Karlo Markso kaj respondo de Markso”. La korespondaĵo estas interesa por la verko de Cafiero, ĉar en ĝi Markso agnoskas ĝian valoron. Sed Guillaume citas la malneton de la letero de Markso kun la diversaj trastrekitaj frazoj. Kaj jen la interpreto de Guillaume : „La forstrekoj de tiu letero de Markso estas pli interesaj ol la letero mem”, kaj li citas duonfrazon trastrekitan, kiun li interpretas kiel la veran pensadon de Markso : „Tiu skizita komparo montras, sub formo pli klara kaj pli frapanta ol longaj paĝoj, kiel Markso konceptis la socian historion”. Laŭ mi, la maniero konsideri la forĵetitajn rubaĵojn kaj eĉ valorigi la rubaĵojn pli ol la definitive skribitan tekston, estas malserioza aliro al la pensado de aŭtoro. Sed tiu mispaŝo estas la sola kiun mi povas riproĉi al tiu ĉi cetere leginda libro.

Petro Levi transprenis la traduklaboron pro la evidenta utilo por la Esperantistaro disponi pri tiu grava verko, sed ie li mencias ankaŭ ke li ĝojas pri tio, ke Cafiero, la anarĥiisto, kaj Markso, la komunisto, renkontiĝas en tiu ĉi verko, kaj ke li, Petro Levi, povas tiel favori tiun renkontiĝon ankaŭ inter Esperantistaj anarĥiistoj kaj komunistoj. Mi aliĝas al tiu ĝojo, kun la espero, ke la verko konduku tiujn, kiuj ĝis nun filozofias pri la socio, sed fajfas pri ĝia bazo, sentu sin instigataj okupiĝi ankaŭ pri ĝi.

Mi ne finu sen granda laŭdo al la tradukinto. Lia lingvaĵo estas ĉiam klara, bona kaj klasika Esperanto. Kia feliĉo legi komplikajn pensojn en klara kaj simpla lingvo ! Ĝuste en tio sidas la arto de bona tradukisto. Dankon, Petro Levi, pro tiu via granda laboro !

Vilhelmo LUTERMANO.

Notoj

1. Karlo Markso : La kapitalo, Kritiko de la politika ekonomio, Unua volumo, Libro I : La produktadprocezo de la kapitalo, Ĉapitroj unua ĝis naŭa, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, ISBN 978-2-918300-13-7, 378 paĝoj, 21 eŭroj.

2. Carlo Cafiero : Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso, [elfrancigita de Petro Levi], Eldona Fako Kooperativa de SAT, 2009, ISBN 978-2-918053-00-2, 160 paĝoj, 10 eŭroj.

3. Karlo Markso : La kapitalo, v.c., p. 14.

4. Saml., p. 15.

5. Saml., p. 364-371.

6. Carlo Cafiero, saml., p. 26.

7. La marksa teksto de la E-a traduko havas mezume 37 liniojn pa­ĝe kun po 49 signoj, dum la libro de Cafiero mezume 32 lini­ojn paĝe kun po 46 signoj.