Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La terorista agreso de "La Coubre" : 50 jarojn poste Vaŝingtono silentas
de Jean-Guy ALLARD  
16a marto 2010

Spite al la ripetaj denuncoj de Kubo koncerne la respondecon de la usona Centra Agentejo pri Informoj (CIA) pri la eksplodigo, la 4-an de marto 1960, de la franca ŝipo La Coubre en la haveno de Havano, la registaro de Usono, kvindek jarojn poste, daŭre „sidas sur la dokumentoj” de siaj arĥivoj.

La fakto estis konfirmita vendredon, la 26-an de februaro, kiam responde al informpeto, oficistoj de la Naciaj Sekurec-Arĥivoj, neregistara akademia esplorprojekto de la universistato George Washington, malkaŝis ke ekzistas nenia dokumento pri la temo el la usonaj informservoj.

La solaj disponeblaj dokumentoj, alireblaj per la datumbanko Digital National Security Archives (DNSA) kaj destinitaj por studentoj kaj personaro de la menciita universitato, estas du mallongaj kronologiaj referencoj kaj dokumento kiu estas ankaŭ kronologio iomete pli detala ol la du aliaj, laŭ ili.

Tiel konfirmiĝis ke la lando, kies propagand-aparato generas konstante ondojn da kalumnioj kontraŭ Kubo, ne kapablis liveri dum duona jarcento unu solan dokumenton, eĉ misformitan, pri la tragedio kiu kostis la vivon al proksimume cento da homaj estuloj, antaŭ 50 jaro, la 4-an de marto 2010.

Eksplodo meze de CIA-kampanjo de terorismo

Por bone kompreni la tragedion de La Coubre en ĝia tuta dimensio, oni devas konsideri ĝin en la kuntekston de 1960, apenaŭ 15 monatojn post la triumfo de la kuba revolucio.

La eksplodo de la franca ŝipo en la haveno de Havano, en la momento kiam oni malŝarĝis municiojn, okazis meze de sistema terorismo-kampanjo kontraŭ Kubo, kie la atencoj sin sekvis en vere infera takto.

La kronologio de la perfortaĵoj montras klare : ekde „la morto de laboristo en incendio de la urbo Matanso, kaŭzita de bombado per brulaĵoj”, komence de januaro, ĝis la 31-a de decembro kun „la sabotado per grandampleksa incendio en la magazeno La Epoca en Havano”, dekoj kaj dekoj da teroristaj agoj okazis, ĉiuj ligitaj iel aŭ alie kun la CIA.

Antaŭ apenaŭ du jaroj kaj duono, en julio 2007, en la radiprogramo de Miamo „La Noche se mueve”, la terorista ĉefo Antonio Veciana ‒ kiu rekonas ke li laboris dum jardekoj kun la CIA ‒ rakontis kun ĉiuj detaloj kiel „... brulbomboj” tiam alvenis al Havano pere de la CIA. Li precizigis ke ili alvenis en diversaj modeloj, ĉiu kun kolora kodo kiu indikis en kiu tempospaco ili eksplodos.

Preskaŭ ne kredeble, Posada Carriles mem, kontraŭ kiu la usonaj „kontraŭteroristaj” prokuratoroj de la Justic-departemento asertas hodiaŭ ke ili havas nur malfortajn pruvojn, konfirmis tion ankaŭ propramane en siaj konfesoj kiujn li redaktis en la 1980-aj jaroj.

Tiu, kiu torturis en Karakaso dum jardeko por la CIA kaj ordonis la detruadon de kuba civila aviadilo, inter aliaj fiaĵoj, diras laŭvorte : „La Centra Agentejo pri Informo (CIA) sendis eksplodaĵojn (C3), eksplodtempajn regulilojn, meĉojn, eksplod-ŝnuregojn, eksplodigilojn kaj ĉion necesan por sabotaĵoj. Tiutempe (1960), tiaj agadoj estis konataj sub la nomo « agado kaj sabotado »”.

Kaj tiu kiu nun promenas en Miamo kun la beno de la FBI kaj kiu tiam partoprenis en tiuj krimoj, precizigas : „Mi partoprenis en tiuj grupoj. José Puente Blanco, prezidinto de la universitata studenta federacio kaj lia frato Roberto, kiu gvidis movadon. Mi iris al Usono kaj tie mi mi konatiĝis kun Alfredo Cepero, kiu apartenis al la sama movado ; kun li ni ellaboris planojn por enkonduki milit-materialon en Kubon kaj liveri ĝin al niaj amikoj en Havano.”

Iomete pli, kaj Posada rakontus kion li scias, nepre, pri la krimo de La Coubre kiu ligas lian komplicecon kun la agentejo. En realo, hodiaŭ ekzistas ankoraŭ dekoj da atestantoj el tiu epoko kiam la CIA lanĉis sian angan kontraŭkuban ofensivon : Carlos Alberto Montaner mem, aktuale la primadono de la usona propagando-servo kontraŭ Kubo, estis tiam kaptita ĉe la faro, dum li estis dismetanta bombojn en la magazenoj kaj kinejoj de la ĉefurbo.

La faktoj postulis enketon

La tiam plej granda terorista atenco, la eksplodo de La Coubre, kaŭzis pli ol centon da mortintoj, pli ol 200 vunditojn kaj multajn malaperintojn. La kostoj de la materiaj damaĝoj estis poste taksita je proksimume 17 milionoj da dolaroj.

D-ro José Luís Méndez Méndez, rekonata kiel la specialisto pri la terorismo kontraŭ Kubo, faris detalan analizon de la faktoj ĉirkaŭ tiu sovaĝa agreso kontraŭ la Revolucio, en oktobro 2002 en la kadro de internacia konferenco. Li indikis tiam ke evidentas ke en Usono „oni devis oficiale enketi” pri tiu krimo. „Ne eblas ne koni la cirkonstancojn en kiuj pluraj usonanoj estis implikitaj”, asertis li.

Li nombris interalie multajn suspektajn elementojn :

- Sola pasaĝero sur tiu ŝipo, Donald Lee Chapman, iris al Nebrasko, kvankam li estis elŝipiĝonta en Miamo, milojn da mejloj for de sia vojaĝcelo, dum alia, Jack Lee Evans, foriris haste el Kubo la 5-an de marto, por deklari en Miamo ke li konis la farintojn de la sabotado, kio montriĝis kiel manovro por obstrukci la komencajn esplorojn. Ĉu tiuj usonanoj estis nur erare en tiu momento en tiu loko ? damandas al si la fakulo.

- Du kongresanoj el la ŝtato Nebrasko intervenis favore al Donald Lee Chapman, sendis peticiojn kaj postulis de la ŝtatdepartemento ke ĝi premu Kubon por lia liberigo.

- La kolonelo de la CIA J. C. King havis kontaktojn en Miamo kun Rolando Masferrer Rojas, krimulo de la tiraneco de Fulgencio Batista, kiu estis gvidinta en Kubo grupojn de kvazaŭmilitistoj. Masrerrer estis interparolinta en tiu urbo kun la usonano Richard E. Brooks, kiu sciis pri la alveno en Kubo de ŝipoj transportantaj armilojn kaj pri la havenoj kie tiuj devis esti elŝipigotaj. Kia rilato ekzistis inter J.C. King, Masferrer, Brooks kaj La Coubre ?

- La ĉeesto de la CIA en Havano volis ĉefe ricevi informojn pri la alveno de armiloj. Ne estis hazardo ke pluraj usonanoj, inter kiuj Chapman, estis arestitaj dum ili estis fotantaj sur la loko de la eksplodo la saman tagon de la ago. La ambasadejo de Usono intervenis favore al ili.

Francaj kamaradoj memoras

La tragedio de La Coubre havas ankaŭ alian karakterizaĵon kiu devigas la usonajn instancojn serioze enketi pri la sekvoj de la krimo farita de ĝia terorista agentejo. Ses francaj maristoj pereis en la giganta eksplodo.

La ĉefleŭtenanto François Artola, la stiristo Jean Buron kaj la maristoj Lucien Aloi, André Picard, Jean Gendron kaj Alain Moura mortis en la detruita ŝipo.

Kiel historia hazardo, tiuj fiaĵoj okazis en la momento kiam la verkistoj Jean-Paul Sartre kaj Simone de Beauvoir estis vizitantaj Kubon laŭ invito de Fidel Castro kaj de Che Guevara. Tiuj du emblemecaj aŭtoroj de la moderna franca literaturo partoprenis, sur la Placo de la Revolucio, en la adiaŭan ceremonion por la viktimoj.

Merkredon, la 4-an de marto 2010, je la tria horo posttagmeze, dum en Havano la kuba popolo memoras refoje la datrevenon de tiu krimo kiu kostis tiom da vivoj, dekoj da francoj omaĝas siajn murditajn kamaradojn.

Por la unua fojo de multaj jaroj, en la franca urbo Nanto, la maristoj kaj havenlaboristoj metas florojn antaŭ la historia monumento dediĉita al la malaperintaj maristoj kun la partopreno de pluraj sindikatoj solidaraj kun Kubo, krome kun reprezentantoj de ĉiuj asocioj de solidareco kaj de la diplomatoj kiuj reprezentas Kubon en Francio. Tie, kiel en Kubo, sonas la esenca demando pri la krimo de La Coubre, kiun formulis la gvidanto de la kuba revolucio en siaj pensadoj de la 17-a de julio 2007 :

„Kial, nome de la informlibereco, oni ne malsekretigas unu solan dokumenton kiu diras al ni kiel la CIA, antaŭ preskaŭ duonjarcento eksplodigis la ŝipon La Coubre ?”

Traduko el la hispana al la franca de Rose Marie LOU por Cuba Si France, el la franca al Esperanto de Vilhelmo LUTERMANO, de la Monda Asembleo Socia (MAS)