Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
KomACE 40
de Afrika Centro Esperantista  
14a marto 2010

KomACE 40

13/03/2010

=================================================

KOMUNIKOJ DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA KomACE


Redaktas : Cophie PARPHES

Adreso de la redakcio : afrikacentro@hotmail.com


La informojn en KomACE chiuj rajtas chiel ajn uzi nur kun indiko de la fonto

=================================================

La prezidento Eyadema GNASSINGBE de Togolando, kiu mortis en februaro 2005, che siaj unuaj jaroj de regado diradis :"Se tio, kion mi faras estas malbona, Dio baru al mi la vojon ; sed se tio, kion mi faras estas bona, Dio lasu min daurigi". Eyadema surtronighis en 1967 kaj ne pli frue ol en 2005 li mortis. Neniu krom Fukro (Fortego la Universon kreanta kaj reganta) scias, chu Eyadema faris bone. Kaj nun ankau ion tian diradas Koffi GBEGLO :"Nur Fukro vidas en la korojn de chiuj. Kio nun okazas inter Osmo BULLER, Renato kaj mi pri Esperanto-aferoj, nur Fukro chion scias kaj certe jughos chiujn ghustatempe. Ni homoj nur atente observu. Se mi faras bone, sukceson mi havu, sed ne, malsukceso kovru min""

Koffi estas sola en sia lukto, sed Renato kaj Osmo havas siajn homojn, ankau kiu atakas s-ron Koffi. Kiam tiu chi scias tre bone ke li pravas, li neniam reiras, kia ajn estas la bato al li. Jen Koffi daurigas sian laboron, kaj ghuste tion chi UEA-gvidantoj klopodas nun sapei, maskante sin en Komitatano Z por pliafoje bati lin. Homoj estas solidaraj al la kompatinda Koffi.

Unue reagis la Esperanta Civito, kiu, kiel kutime defendas afrikajn esperantistojn pri chiuj maljustajhoj, kiujn oni, kaj precipe UEA-gvidantoj, faras al ili. Sekvis poste reago de afrika esperantisto. Ne silentis mem Koffi. Tiuj chi kvar tekstoj aperas sube !

Jughu mem !

========================================================

La teksto de Komitatano Z en la revuo Ondo de Esperanto

========================================================

La perdita honoro de iu Gbeglo Koffi


Lernejestro Gbeglo Koffi, eksa afrika emblemulo de UEA, bruligis unu ponton post alia en siaj rilatoj kun UEA kaj ties gvidantoj. Enigma silentanto inter la estraranoj, kiu sur kongresaj podioj impresis kiel kamparano abrupte jhetita el vilagho al chefurbo, evoluis en lautan krichulon en movadaj retlistoj. Aklamata en 1998 kiel la unua afrikano, kiu ighis estrarano de UEA — ech se nur por dormi en la kunsidoj de la ekzekutivo, lau Michela Lipari — li nun vekas malshaton kaj chagrenon che siaj iamaj apogantoj.

Kio misiris kun la togolandano ? En si mem nenio eksterordinara okazis. La monda aklamo estas fragila kaj disflugema, kiel spertas ankau la unua nigra shtatestro usona, sed ghi ankau facile blindigas kaj la apetito kreskas dummanghe. Gbeglo Koffi iris longe de sukceso al alia. Elirinte el la estraro de UEA li trovis sin en la Akademio, ankau tie la unua nigrulo. Pri lingvoscio li ech ne bezonas honti apud iuj kunakademianoj, char almenau akuzativon UEA bone plantis en Afriko. Sian chefan sukceson, starigon de propra lernejo en bela konstruajho, li tamen rikoltis ekstermovade, kvankam tio ne eblus sen lia bonshanca kunvojaghado en la movado.Al neniu alia afrikano la lernado de Esperanto alportis tiel grandiozan sukceson kaj materian prosperon. La lernejon UEA ne povos forpreni de li, sed ghi restos lia ankau, kiam la lasta unuamondano perdos paciencon pri li.

La kvintesenco en la retaj litanioj de Koffi estas mono. Dorlotita de UEA kiel la chefa afrikano, li abunde realigis la revon pri materia plibonfarto, kiun multaj afrikanoj flaras che Esperanto. Kiam materiaj avantaghoj estas la chefa antauen-pelilo, konkurado, envio kaj jhaluzo farighas des pli krudaj, ju pli limigita estas ilia fonto, chi-kaze la poshoj de UEA kaj de ghiaj solidaraj kaj ofte naivaj membroj. Naivaj estis ankau la gvidantoj de UEA, kiam por “afrikanigi” la gvidadon de la afrika agado ili fondis oficejon en Togolando, pli precize en la loghejo de Koffi. Inter ghiaj taskoj estis decidi pri la distribuo de subvencioj de UEA. Estis blinde ne vidi, ke tiu arangho favorus Koffi ankorau pli ol li jam estis favorata kaj pli egaligus la afrikan agadon al togolanda agado. Baldau oni rimarkis la eraron kaj decidis interveni submetante la oficejon rekte al la ghenerala direktoro. Manke de detaloj ekstera observanto demandas sin, kial ne estis tiel dekomence, char tion ja preskribas pri la oficejoj de UEA ghia statuto. Koffi rifuzis submetighi al Osmo Buller, kies reputacion li jam kiel estrarano provis subfosi per asertoj pri fraudecaj agoj kaj seksaj perversajhoj, kun la sola rezulto detrui sian propran reputacion. Post sia historia estraranigho la iama fierajho de UEA tiom marghenigis sin per siaj achaj chikanajhoj, ke lian nomon en analoj savos nur forgeso de chio, kio okazis poste.

Koffi postulas Afrikon por afrikanoj. Postulante regon super sia helpmono UEA agas kiel chiu subvencianto, kiu disponigas sian monon por certaj celoj. Prave. Ankau la mono vershata al Afriko servu tion, kion la decidfarantoj de UEA jughas utila al la monda movado.

Komitatano Z

La Ondo de Esperanto, 2010, ?3 (185

==============================

Reago de la Esperanta Civito

===============================

Por dronigi afrikanon, nomi lin rabia


La anonimulo kiu subskribas kiel Komitatano Z aperigis senprecedentan atakon el la UEA-medio kontrau c-ano Koffi Gbeglo, en la jhusa numero de "La Ondo de Esperanto".

La artikolo, titolita "La perdita honoro de iu Gbeglo Koffi", klare montras sian celon : kiel en la romano "La perdita honoro de iu Katarino Blum" morale detrui la koncernaton. Verdire la chefverko de Heinrich Böll nur priskribas la misaventuron de la kompatinda protagonistino, dum Komitatano Z ne estas atestanto, sed jughisto kaj esafodisto kontrau Koffi Gbeglo.

La artikolo entenas plurajn falsajn asertojn. Foje ili celas nur igi groteska la viktimon de Komitatano Z : "li ighis estrarano de UEA nur por dormi en la kunsidoj de la ekzekutivo", ekzemple. Sed pli ofte ili celas priskribi c-anon Gbeglo kiel avideman au profiteman : "la kvintesenco en la retaj litanioj de Koffi estas mono" au "dorlotita de UEA kiel la chefa afrikano, li abunde realigis la revon pri materia plibonfarto, kiun multaj afrikanoj flaras che Esperanto". Kaj la pinto de la agreso kontrau la afrikano manifestighas en la (espereble ne petita) defendo pri europano : "Koffi rifuzis submetighi al Osmo Buller, kies reputacion li jam kiel estrarano provis subfosi per asertoj pri fraudecaj agoj kaj seksaj perversajhoj, kun la sola rezulto detrui sian propran reputacion." Nature, kiel fajna esafodisto Komitatano Z (se komitatano, do UEA-gvidanto) ne forgesis apogi korbon por la gilotinita kapo : "Post sia historia estraranigho la iama fierajho de UEA tiom marghenigis sin per siaj a chaj chikanajhoj, ke lian nomon en analoj savos nur forgeso de chio, kio okazis poste."

C-ano Giorgio Silfer, kiu gastis che c-ano Gbeglo, volonte atestas ke li vivas kun sia familio en tre modesta dometo, kie mankas fluanta akvo, kaj certe mankas ne nur klimatizado sed ech simpla ventolilo ; la dometo mem situas en malricha periferia kvartalo de Lomeo. Do chiu akuzo pri materia plibonfarto per esperanto sonas kiel kalumnia fantaziajho. Kaj se li estis elektita nacia sekretario de la asocio de la privataj lernejoj en Togolando, certe tio ne estas merito de UEA-subvencioj !

Tamen almenau artikolfine Komitatano Z strebas al iomete serioza analizo : "Postulante regon super sia helpmono UEA agas kiel chiu subvencianto, kiu disponigas sian monon por certaj celoj. Prave. Ankau la mono versata al Afriko servu tion, kion la decidfarantoj de UEA jughas utila al la monda movado." Kvankam ne estas tute klare pri kiu monda movado temas, bedaurinde evidentas ke Komitatano Z kaj liaj (ge)amikoj ne konsideras afrikanojn parto de la kategorio "decidfarantoj de UEA", ech se komitatanoj A : chu ili do estus nur duarangaj UEA-anoj, ech nur duarangaj homoj ?

Kiam la Kapitulo de la Esperanta Civito aprobis la partoprenon en grava projekto en Burundio, ghi konsentis ke la Projekta Konsilio konsistu nur el afrikanoj ( vidu sube : Kandidatoj por la Konsilio de "AmaHoro")La. Kial investi en Afriko, se oni ne fidas afrikanojn ? Kaj en la Forumo la reprezentantoj de la paktintaj establoj en Afriko estas egalrajtaj "decidfarantoj" de la nova Esperantio, same kiel tiuj el aliaj kontinentoj.

La artikolo de Komitatano Z ne respektas la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj. Nia redakcio esprimas plenan solidarecon al c-ano Gbeglo pro chi tiu rasisma atako de poltrona anonimulo.

[HeKo 428 3-A, 9 mar 10]

Kandidatoj por la Konsilio de "AmaHoro"


Sekve de la notaria akto inter SIPU kaj Pro Esperanto, la prezidanto de SIPU kaj la Konsulo de la Esperanta Civito nomumos morgau la kvin membrojn de la Konsilio kiu responsos pri la realigo de la projekto "AmaHoro".

Lau alfabeta vico, la kandidatoj de SIPU estas : Martin Mbazumutima, Léonard Ngendakumana, Frédéric Nimubona, Jerôme Niyokindi, Salvator Nizigiyimana, Zacharie Sagaba. Inter ili la Konsulo elektos tri.

La kandidatoj de la Konsulo estas : Jean-Paul Barikumutima, Mushoshi Birindwa, Libère Mudende, Chamberline Nguefack Zedong. Inter ili la prezidanto de SIPU elektos du.

CHiuj dek kandidatoj havas la esperantan civitanecon. Ok el ili havas la burundian statanecon, unu la kongolandan (Birindwa), unu la kamerunian (Nguefack). Nau el dek loghas en Bujhumburo, la deka (sen. Nguefack) pretas vojaghi tien kaj restadi ech monatojn, se necese.

C-ano Nimubona kaj sen. Silfer retmesaghos siajn vochojn morgau samtage kaj samhore. Tiel la estraro de SIPU, respektive la Kapitulo, havas tempon por lastaj internaj konsultighoj.

[HeKo 420 2-C, 23 jan 10]

==============================

Reago de afrika esperantisto

===============================

La emblemulo de Esperanto en Afriko


Estimataj,

Mi legis la artikolon de la homoj de UEA koncerne nian kamaradon GBEGLO Koffi. Se ni ne batalu nun por helpi lin, poste oni faros tion ankau al aliaj esperantistoj de Afriko. Pro tio mi respondas la artikolon. Aliaj afrikanoj aldonas aliajn parolojn. Mi nun estas konvinkita, ke la homoj de UEA estas malbonaj, tre malbonfaraj ; ili estas satanoj, diabloj en la infero. Dio punu ilin !

Sekvas miaj vortoj pri la atakoj kontrau nia sincera amiko Koffi. Mi respondas la vortojn de Komitatano Z. Komitatano Z kashas sin. Kial ? Chu ili timas s-ron Koffi. Mi supozas, ke Osmo BULLER kaj Istvan ERTL havas rolon en la afero sen forgesi Renaton CORSETTI. Nun vidu miajn vortojn.

1- Lernejestro Gbeglo Koffi

Koffi neniam estis lernejestro en sia vivo.. Multfoje oni tion proponis al li, sed li chiam rifuzas. Laste, en 1997 oni nomis lin viclernejestro kontrau lia volo. Du jarojn poste li demisiis.

2- eksa afrika emblemulo de UEA, bruligis unu ponton post alia en siaj rilatoj kun UEA kaj ties gvidantoj.

Chu Koffi ne meritas tiun emblemon por UEA ? Multon li faris kaj plufaras, kaj tion Esperantistoj tra la tuta mondo scias. Certe li tute ne petis de UEA igis lin tia, sed lia agado allogas UEA-gvidantojn kiuj decidis uzi lin por atingi siajn celojn ? Kial UEA-gvidantoj ne elektis alian afrikan esperantiston ? Kaj Koffi estis estrarano de UEA dum du mandatoj, kaj li retirighis mem che la tria mandato, kiam li rimarkis aferojn nebone funkciantaj ene de UEA, kaj pri tio kulpas ne UEA sed ties korifeoj-gvidantoj..

Neniam kun UEA Koffi havas ion, sed kun UEA-gvidantoj. UEA ja estas asocio por chiuj membroj. Chu opoziantoj en iu lando estas kontrau la lando au kontrau la povohavantoj ? Komparu !

3- kiu sur kongresaj podioj impresis kiel kamparano abrupte jhetita el vilagho al chefurbo.

Tio chi estas granda vero. Ech en sia Togolando li aspektas tiel chie. Li malbele vestas sin, kaj aperas tute alia ol li vere estas interne. "Don’t mind the body, but mind the engine"

4- Aklamata en 1998 kiel la unua afrikano, kiu ighis estrarano de UEA — ech se nur por dormi en la kunsidoj de la ekzekutivo, lau Michela Lipari

Ankau tio chi estas vero. Li iam diris :"Miaj tagoj estas tre mallongaj. Chu Dio ne povus iomete plilongigi miajn ?". Kiom da horoj li vere dormas en la tago, tion oni devas scii. Li enlitighas kutime post la deka horo nokte kaj jam antau la tria homo de la sekva mateno li estas ekster la lito. Chu vi scias la demandon chiaman de lia edzino al li ? Jen : " Chu vi tamen dormis dum la nokto ? Irante en la liton mi vidis vin che la tablo, kaj jen ankau che mia ellitigho plu che la tablo mi vidas vin". Koffi ellitighas, kiam la edzino estas endorminta, kaj eliras, kiam shi pluestas en profunda dormo. Neniam krom ekster la nokto li rehavas erojn de la perdita dormo dumnokta.

Nur kelksekundaj somnoletoj savas lin dum la tago. Mi vidis lin en tia stato dum mia partopreno en nacia kongreso en Togolando. Kaj legante tiujn vortojn pri li, mi demandas min, chu tiu GBEGLO Koffi vere dormetas dum la kunsidoj au enmemighas por kapti la kvintesencon de chio. La pruvo estas, ke li tamen fidele raportas pri chio kio okazadis dum la kunsidoj. Certe tiu Koffi havas sekreton en sia somnolado dum aranghoj.

5- Gbeglo Koffi iris longe de sukceso al alia.

Vere, li pluiras tiel, la venontaj jaroj elmontros chion. Certe lia sukceso estas ne mona. Kiam komencighis lia aventuro kun UEA-gvidantoj, UEA-membroj diradis al li, ke la medio de la Esperanta Civito ne havas tiom da mono kiel UEA por subteni lin, kaj tial li ne kunlaboru kun Giorgio SILFER. Koffi tuj rebatadis :"Por mi kono estas pli bona ol mono. Kiu havas konon, al tiu mono povas iri, sed al kiu havas monon sen kono, estas malfacile al kono atingi lin". La sukceso de Koffi koncernas ne materiajn aferojn, kiel asertas Komitatano Z, sed vere la spiritan kreskon de la homo, kaj iom da tio havas Koffi kaj tio estas lia sukceso kiu chiam estas kun li, kiom ajn sur lin oni shutas koton. Togolanda porko diras :"Ech kovrita de haladza koto, mi chiam havas mian valoron".

6- Al neniu alia afrikano la lernado de Esperanto alportis tiel grandiozan sukceson kaj materian prosperon

Certe al la kliko Komitatano Z mankas informoj pri afrikaj esperantistoj. Kiom kostas la kontruado de la lernejo Instituto Zamenhof, pli ol tiom havas afrikaj esperantistoj, kiuj per Esperanto migris al aliaj kontinentoj, kie ili havas tre bonan laboron kaj sekve prosperan vivon. Ech en Afriko, per Esperanto esperantistoj akiris multon, kian ne havas Koffi. Flegejoj, preghejoj, lernejoj, ktp estas konstruitaj en Afriko. Per Esperanto afrikaj esperantistoj atingis helporganizajhojn, kiuj amason da mono disponigas al ili. Ion tian ne havas Koffi. Decas mencii, ke ne nur afrikaj esperantistoj per Esperanto atingas tiajn aferojn, sed ankau homoj el la aliaj kontinentoj. Kiam falis la berlina muro, kiom da esperantistoj atingis la unuan monon !

La prospero, kiun Esperanto alportas al esperantistoj, koncernas ne nur afrikanojn, sed ankau chiujn aliajn homkategoriojn en la mondo. Se nun Heidi GOES havas laboron, tion shi shuldas al Esperanto, kaj precipe al afrikaj esperantistoj, sen kiuj shi neniam povus verki sian memuaron.

Kaj Osmo BULLER tute ne povis resti en sia Finnlando, kiel ankau Istvan ERTL en sia Hungario, kaj nennio krom Esperanto helpis lin aperi che monda koncerto. Ili danku Esperanton samkiel chiuj aliaj esperantistoj, kiuj per Esperanto akiris ion, kion ili neniam havus se ili ne lernus Esperanton.

7- char almenau akuzativon UEA bone plantis en Afriko.

Koffi menciis, ke UEA portis nur la akuzativon al Afriko. Li klare aldonis kiel. Li asertis, ke UEA havas neniun planon pri E-instruado en Afriko, kaj tiun akuzativon portis al Afriko ne UEA-gvidantoj mem, sed Hans BAKKER.

8- Sian chefan sukceson, starigon de propra lernejo en bela konstruajho, li tamen rikoltis ekstermovade, kvankam tio ne eblus sen lia bonshanca kunvojaghado en la movado.

La lernejo tute ne apartenas al Koffi, sed al TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando.

Estas vero, ke la lernejo estas starigita danke al neesperantistoj. Tion oni tre bone sciu. Jes, se li ne estus esperantisto, ne ekzistus tiu lernejo. Abundas tiaj aferoj, kiuj okazis se oni ne estus esperantistoj. Se la anonima verkinto de la antaua artikolo ne estus esperantisto, li ne estus kashata Komitatano Z.

Se Osmo BULLER ne estus esperantisto, li nun ne estus ghenerala direktoro de UEA. Se Istvan ERTL ne estus esperantisto, li neniam havus postenon en Centra Oficejo de UEA, certe ili vegetus en sia respektiva patrujo.

9- Esperanto alportis tiel grandiozan sukceson kaj materian prosperon.

Chu Koffi havas grandiozan sukceson kaj materian prosperon ? Pri tio oni devas esplori ? Li kiu aperas che podioj de kongresoj kiel kamparano certe ankau pro tio, ke li ech ne havas jakon, nek kravaton ? Kie li trovos monon por tiaj aferoj ? Esperantistoj vizitas Togolandon kaj lian domon. Ili konas lian familion. Tiuj vizitintoj povus atesti pri la stato de la kamparano Koffi. Tre simpla homo kun sia kadukighanta motorciklo !

10- La lernejon UEA ne povos forpreni de li, sed ghi restos lia ankau, kiam la lasta unuamondano perdos paciencon pri li.

Nun montrighas al chiuj la intenco de UEA-gvidantoj, kiun ili mem zorge kashas. Nun chio estas klara, ke UEA-gvidantoj shatus uzi la lernejon kiel sian bazon en Afriko. Char tion ili ne atingis, ili atakas kaj Koffi kaj Hans BAKKER. Memorindas la diroj de Probal DASGUPTA kontrau Hans. Ne, tio estas signo de maldanko.

11- La kvintesenco en la retaj litanioj de Koffi estas mono.

Povus aperi tiel, sed fakto ne estas tiel. Koffi verkis libron, kiun li povas donaci al petantoj. En tiu libro estas chio pri la afero. Kiuj vere sekvas liajn intervenojn che retlistoj, tiuj komprenas la esencon de la afero. Lia libro SUB LA VERDA BLUZO resumas chion.

12- Dorlotita de UEA kiel la chefa afrikano, li abunde realigis la revon pri materia plibonfarto

Mi ne scias tion, kion UEA-gvidantoj pere de Komitatano Z aludas tie chi. Chu oni komprenu, ke Koffi richighis el mono de UEA ? Supre estas menciitaj vortoj pri la stato de Koffi. Chu UEA havas tiom da mono por doni al esperantistoj, ke ili richighu ? Eble Komitatano Z tie chi intermiksas aferojn. Certe Osmo BULLER sidas sur la mono de UEA farante el ghi tion, kion li volas, sed Koffi klare diferencigas tion, kio estas lia kaj tion kio ne estas lia. Se iuj malhoneste alproprigas al si monon de E-organizajho, tio ne estas la kazo de Koffi, kiu naskighis neriche kaj pluvivas tiel ghis ghis nun. Monon ne mastras lin kaj ghuste tial li tute ne povis cedi al UEA-gvidantoj, kiuj promesis al li monon, ke li silentu pri misuzo de UEA-mono fare de Osmo BULLER.

13- Naivaj estis ankau la gvidantoj de UEA, kiam por “afrikanigi” la gvidadon de la afrika agado ili fondis oficejon en Togolando, pli precize en la loghejo de Koffi.

Ne, UEA-gvidantoj tute ne estis naivaj. Tie chi montrighas, ke Komitatano Z tute ne konas la fonon de la aferoj.

Estas multaj klarigoj pri la fondo de Afrika Oficejo. Ghi tute ne estis de UEA. Ghi estis la oficejo de Hans BAKKER. Tial en la komenco nur Hans BAKKER financis sian funkciadon. Kiam estis petate de UEA-gvidantoj prizorgi ghin, la tiama ghenerala direktoro de UEA, Osmo BULLER, rifuzis. Tial li ne akceptis subskribi kontrakton kun la laborantoj de Afrika Oficejo. Nur en 2005, kiam UEA-gvidantoj vidis, ke Hans kaj GBEGLO Koffi sukcese starigis la oficejon en Togolando, ili subskribis la kontrakton ankau kun la intenco akapari la lernejon Instituto Zamenhof tiam konstruatan.

UEA-gvidantoj devus vere danki s-ron GBEGLO Koffi, kiu multe laboris por ili. Chu li luigis lian domon al ili ? Tute ne ! Li senpage disponigis chambron en lia domo kaj pagadis mem por la elektro, kiun oni uzas por la laboroj de la oficejo. Chu tiel okazas nun kun Afrika Oficejo en Benino ? Tie chi la ejo de la oficejo estas luita che la patro de Jean CODJO. Per la mono de UEA Jean CODJO pagas la elektron de la tuta domo. UEA-gvdantoj estu dankemaj al Koffi. Plia afero rimarkinda en la sinforo de Koffi al UEA-laboroj jenas.

Por konstruigi tiun chambreton kaj ghin disponigi por Esperanto-laboroj de Afrika Oficejo, Koffi vendis propran motorciklon. Ne, UEA-gvidantoj danku s-ron Koffi. Tion sciu ankau Komitatano Z, proparolanto de UEA-gvidantoj.

14- Inter ghiaj taskoj estis decidi pri la distribuo de subvencioj de UEA. Estis blinde ne vidi, ke tiu arangho favorus Koffi ankorau pli ol li jam estis favorata kaj pli egaligus la afrikan agadon al togolanda agado.

Afrika Oficejo neniam decidis pri la distribuo de subvencioj. Char UEA-gvidantoj tute neglektis Afrikan agadon ili nenion scias pri ghi. Antaue Hans BAKKER decidadis pri la distribuo de subvencioj el propra mono. Poste li taskis al Afrika Oficejo fari proponon. Tiel Afrika Oficejo helpas al Hans en la asignado de subvencioj kaj ankau en la kontrolado de la raportoj pri la uzado de la subvencioj. Jen chio !

15- Baldau oni rimarkis la eraron kaj decidis interveni submetante la oficejon rekte al la ghenerala direktoro.

Ne, tute ne estas tiel. Estis neniu eraro tie. Kial UEA-gvidantoj decidis submeti la oficejon rekte al la ghenerala direktoro, tion mi jam menciis. Ili volas akapari la lernejon Instituto Zamenhof. Vidu, ke neniom UEA-gvidantoj kontribuis en la konstruado de la lernejo ? Ech se ili kontribuus, tio ne estu kialo, ke ili gvidu la lernejon de Roterdamo. Kion postulis Osmo BULLER kaj Koffi rifuzis ? Vidu ! UEA-gvidantoj proponis kontrakton pri Afrika Oficejo en Togolando. Tiu chi oficejo devos gasti en Instituto Zamenhof. Jen en la kontrakto Osmo BULLER kaj Renato CORSETTI postulis, ke la togolandanoj havu permeson de ili antau ol ion Esperantan organizi en la lernejo. Chu ili pensas, ke la kamparano Koffi akceptos tion ? Li estas kamparano, sed ne kreteno. Prave la togolandanoj rifuzis tiun rabadon fare de UEA-gvidantoj. Jen do ili chiel sankcias Koffi, char lau ili, li estas la posendanto de la lernejo kaj ne akceptis cedi ghin al ili.

16- Manke de detaloj ekstera observanto demandas sin, kial ne estis tiel dekomence, char tion ja preskribas pri la oficejoj de UEA ghia statuto.

Tion chi oni ja povas mem kompreni. En la komenco Osmo BULLER neniel rekonis la oficejon kiel oficejon de UEA. Hans BAKKER kaj GBEGLO Koffi havis sian oficejon en la domo de Koffi. Hans kaj Koffi klopodis por la konstruigo de la lernejo Instituto Zamenhof, kies alo utilos ankau kiel Afrika Oficejo. En 2004 la lernejo estis tute preta, kaj nur tiam UEA-gvidantoj akceptis kontribui en la kostoj de Afrika Oficejo. En 2005, kiam la lernejo tute funkcianta estis ankau kun la laboroj de Afrika Oficejo, UEA-gvidantoj subskribis unuan kontrakton de kunlaboro kun ghi. La kontrakto klare menciis chion. La oficejo tute ne estis de UEA sed de Hans kaj Koffi pri Afrika Agado.. Tial al ghi oni ne aplikis regulojn de la oficejoj de UEA. Ghuste tial Koffi klarigis, ke Afrika Oficejo neniam estis oficejo de UEA lau la statutoj de Universala Esperanto-Asocio. Kiam fine de 2005 Osmo BULLER asertis, ke Afrika Oficejo estas oficejo de UEA, nur li sciis kion li havas en la kapo. Koffi tiam petis, ke li montru paperon, kiu atestis tion. Li nenion povis montri. Li nur erarigis la komitaton, ke Koffi estas direktoro de Afrika Oficejo lau la statutoj de UEA.

17- Koffi rifuzis submetighi al Osmo Buller

Estas klarigite supre pri tiu Koffi. Li ne estas iu ajn GBEGLO Koffi, sed nur unusola GBEGLO Koffi en Esperantujo. Chu oni ne scias, ke UEA-gvidantoj plurfoje provis subacheti lin. Li ne cedis kaj neniam cedos. Komitatano Z asertis ke li dormis dum estraraj kunsidoj, aperis kiel kamparano, ktp. Kial li rifuzis submetighi al Osmo BULLER ? Tion oni serchu. Chu vi pensas, ke la kamparano Koffi povas submetighi al unuamondano Osmo, kies intencoj pri Afriko estas neklara, ech malutila. Submetighi al Osmo, estas kvazau vendi la lernejon Instituto Zamenhof ech la tutan Afrikon al Osmo BULLER, kiu volas fari Instituton Zamenhof bazo por ghia nebula agado en Afriko. Koffi neniam povas tion akcepti. Kaj ghuste tio chi estas la kialo de chio, kion UEA-gvidantoj kaj precipe Osmo BULLER shutas sur la kompatindan Koffi. Instituto Zamenhof akceptis gasti Afrikan Oficejon de UEA sed neniam transformighi en Afrikan Oficejon de UEA, kiun estru iu Osmo BULLER el Roterdamo.

18- kies reputacion li jam kiel estrarano provis subfosi per asertoj pri fraudecaj agoj kaj seksaj perversajhoj, kun la sola rezulto detrui sian propran reputacion.

Jes, jam dum li estis estrarano de UEA, Koffi ne blinde sekvis la dikton de Osmo kaj certe tion aludis Komitatano Z en "Li jam kiel estrarano...".. Li pli fidas sian kampararan kapon ol aliulan. Asertoj de Koffi pri fraudecaj agoj de Osmo BULLER estas pruvitaj veraj. Alprunto al la projekto Indighenaj Dialogoj, Misvojigo de mono de Koffi el ties kontoj che CO de UEA, kasho de la vero al la komitato pri aferoj koncerne Afrikan Agadon, ktp. Pri la seksaj perversajhoj oni ne parolu tie chi, char Michela Lipari, Renato CORSETTI, Kalle KNIIVILA, Ans BAKKER ten Hagen, Kep ENDERBY, Pasquelke ZAPELLI, Sjoerd BOSGA, Ilja de COSTER, volontuloj en Centra Oficejo, ktp scias multon.

19- Post sia historia estraranigho la iama fierajho de UEA tiom marghenigis sin per siaj achaj chikanajhoj, ke lian nomon en analoj savos nur forgeso de chio, kio okazis poste.

Komitatano Z tie chi montras kion li volas ke Koffi estu. Chu povos okazi tiel ? La estonteco tion pruvos. Koffi ne jam mortis, kaj li estas nun pli forta ol antaue. Kiu sekvas la iradon de Afrika Agado, tiuj rimarkos kiom energiplena estas tiu Koffi. Certe tion notas UEA-gvidantoj, kiuj nun en la masko de Komitatano Z chiel klopodas por malpurigi lin, ke li senkuraghighu. Plia pruvo de tio estas la sekvaj linioj.

20- Koffi postulas Afrikon por afrikanoj.

Jes, tio estas simpla afero. Afrika Agado sendependighu kiel la agado sur la aliaj kontinentoj. Jen chion, kion Koffi kaj aliaj esperantistoj afrikaj petas. Ili ne bezonas permeson de UEA-gvidantoj antau ol fari tion. Chiel ajn UEA-gvidantoj malpurigos Koffi, li certe, kiel mi konas lin, tute ne senkuraghighos. Li pli kaj plu antauen iros.

21- Postulante regon super sia helpmono UEA agas kiel chiu subvencianto, kiu disponigas sian monon por certaj celoj. Prave. Ankau la mono vershata al Afriko servu tion, kion la decidfarantoj de UEA jughas utila al la monda movado.

Tio chi estas tute normala. La nunaj movoj nun en Afriko tute ne celas la helpon de UEA. Kiel E-organizajhoj estas financataj per kotizoj kaj donacoj, tiel ankau la sendependa Afrika Agado estos financata. Certe oni ne scias, ke Hans BAKKER je dispono de Afrika Agado starigis ne tusheblan kapitalon, kiu generas renton, per kiu oni subvenciu Afrikan Agadon. Bedaurinde la monon li metis en Afrikan Fondajhon de UEA, kaj jen UEA-gvidantoj siamaniere uzas ghin. Tio tute ne estas problemo che Hans BAKKER kaj ties kunlaborantoj afrikaj. Jam pli ol tri jarojn UEA-gvidantoj ne donas subvencion al Togolando por ties nacia kongreso, sed la kongreso chiam okazas. Tiuj gvidantoj ech ne hontas char ankau ili sendas mesaghon al la kongreso.

La nuna kvazau revolucia vento en Afriko Esperantujo tute ne esperas helpon rekte de iu E-organizajho. La afrikaj esperantistoj kondutos kiel chiuj aliaj E-organizajhoj klopodante vivigi sian E-organizajhon per kotizoj kaj donacoj ricevitaj, jes bankau per vendo de Esperantajhoj.

sam

SOKPO Vignon

======================

Reago de GBEGLO Koffi

======================

Dio ne punu sed BENU

Kara Sam,

Koran dankon pro viaj subtenaj vortoj ! Mi tre bone komprenas vin. Tamen ni, afrikaj esperantistoj konsciaj pri nia afrikaneca esperantisteco, jam decidis ne plu reagi al atakoj. Viaj vortoj klarigaj ne estas malbonaj, sed la enkonduko estas, lau mi, tro forta. Chion ni konfidu al Fukro (La Fortego la Universon kreanta kaj reganta).

Fukro chion scias kaj de ghi chiuj ni dependas. Nur ghi donas honoron kaj reputacion. Neniu homo sur la tero havas tian potencon. Tial ni chiam esperu, kalkulante je ghi. Kion ni bezonas nun, tio estas la unuigho de chiuj afrikaj esperantistoj, ke ankau en Afriko Esperanto havu tre fortan bazon. Ion ni jam komencis, kaj certe tio sukcesos.

Kiuj decidas malutili al ni, certe liaj agoj progresigos nin. Tial lin ni tutkore danku kaj petu de Fukro lin beni. Chiujn ni bezonas kaj neniu povas malutili al ni. Certe iuj havos en la kapo la ideon malutili al ni kaj ech tiucele agadas, sed ni rekonu, ke chio dependas de Fukro, kaj nur ghi donas al ni tion, kio estas al ni necesa. Niaj malfelichoj estas felichoj antau Fukro. Kial do maltrankvilighi ?

Karaj geamikoj, ni estu senlime pardonemaj, kaj certe ni atingos nian celon.

Kuraghe antauean !

gk