Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
KomACE 39
de Afrika Centro Esperantista  
13a marto 2010

KomACE 39

05/03/2010

=================================================

KOMUNIKOJ DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA KomACE


Redaktas : Cophie PARPHES

Adreso de la redakcio : afrikacentro@hotmail.com


La informojn en KomACE chiuj rajtas chiel ajn uzi nur kun indiko de la fonto

=================================================

Ekde de januaro 2010 afrikaj esperantistoj emfazas sian deziron pri AFRIKO AL AFRIKANOJ, kiun ili volas jam jarojn. La veraj klopodoj tiucele komencighis fine de 2005 kaj nun chio estas klara al chiuj, ke afrikaj esperantistoj petas de chiuj eksteraj geamikoj, ke neniu el ili havu shlosilan rolon en la gvidado de la E-movado afrika. Afrikanoj tion montras jam en DEAE (Deklariacio pri la Esenco de Afrika Esperantismo) kaj nun en 2010 ili volas tion konkretigi per la fondo de tutafrika E-instanco. Nun iras la klopodoj.

1-DEAE

Estimataj gesinjoroj de la tutmonda Esperanto-komunumo,

En Afriko estas uzataj lingvoj afrikaj jam de la komenco de la tempoj. La alveno de koloniistoj transformis lokajn lingvojn al dialektoj por tiel privilegii lingvojn Europajn. Afrikanoj estas devigataj lerni tiujn lingvojn. La franca kaj angla tiel farighas chefaj laborlingvoj en Afriko. Zamenhof iniciatis en 1887 la internacian lingvon, kaj funkciuloj de koloniistoj portis ghin ankau al Afriko kun la intenco, ke ghi utilu al Afriko kiel ghi jam utilas ankau al Europanoj.

De 1980 ghis nun la internacia lingvo akiras tute alian pozicion en Afriko ankau pro la kontribuo de afrikanoj en ghia disvastigado, precipe pro la sindedicha laboro de Hans Bakker. Esperantistoj afrikaj chiel praktiku la lingvon, kunlaborante kun chiuj Esperantistoj kaj E-organizajhoj tutmondaj. Tial ili per la suba deklaracio montras kiel ili konsideras la internacian lingvon, kaj kia ili deziras, ke ghia movado estu en Afriko, ke ghi estu profitodona ankau al la kontinento

DEKLARACIO PRI LA ESENCO DE LA AFRIKA ESPERANTISMO

Char pri la esenco de la esperantismo en Afriko multaj havas diversajn ideojn, tial ni subskribintoj, aktivaj por kaj per esperanto en pluraj landoj de la nigra kontinento, trovis oportuna proponi la sekvan klarigon.

1. La afrika esperantismo estas la penado de afrikanoj apliki esperanton en chiu kampo de la individua kaj socia vivo, surbaze de la valoroj kiujn la esperanto-kulturo originale produktis dum pli ol jarcento, ech anticipante la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj (1948) kaj la Universalan Deklaracion pri la Lingvaj Rajtoj (1996).

2. Inter la originalaj valoroj de la esperanto-kulturo certe karaj al la afrikanoj estas :

a) la konscio pri aparteno al la tuta mondo, kaj ne nur al propra etno, nacishtato au kontinento ; konscio jen religie inspirita, kiel che la homaranismo de Lazaro Ludoviko Zamenhof , jen sekulare motivita, kiel che la sennaciismo de Eugeno Lanti ;

b) la rajto de chiu popolo je memdeterminado lau neperfortaj metodoj, kies heroldo estis Edmond Privat, amiko de Gandhi ;

c) la strebo al internacia kooperado paralele al la rezigno pri militoj, kies chefa teoriisto estis Pierre Cérésole, fondinto de la Internacia Civil-Servo ;

d) la transnacia lingvospaco kreebla inter rifughintoj, militkaptitoj, ekzilitoj en la sama areo sed el malsama origino, kiel pruvis unuavice Julio Baghy en Siberio ;

e) la partopreno en unika kultura diaspora fenomeno, kiun elkristaligis la plej grandaj verkistoj en la esperanto-literaturo, perante tra la lingvo senton de komuna destino, kaj ech identeco, kun multaj homoj dise en la mondo.

Disvolvi chi tiujn valorojn estas prioritato por la afrikanoj scipovantaj esperanton.

3. Same kiel la lingvo apartenas private al neniu, sed ghin proprietas la tuta homaro, ankau la esperantlingva komunumo ne povas esti monopolo de unu asocio, kiel ajn granda au antikva ghi estas. Tial la afrikanoj sentas sin liberaj pozitive kunlabori kun chiuj institucioj de la esperanto-mondo, se ili povas utili al la realigo de la afrika esperantismo.

4. La universale referenca verko por la lingvo estas la Fundamento de Esperanto, en chiuj siaj tri partoj : gramatiko, ekzercaro, vortaro. La Fundamento de Esperanto estas preskriba rilate la denotacion, sed nur priskriba rilate la konotacion. La konotacio, inkluzive de la tropa parolo nur europe kaj biblie inspirita, estas rigardebla kiel nur sinkronie valora, kaj diakronie evoluigebla tra la jarcentoj ankau danke al la kontribuo de la lingvouzo en la afrika Esperantio.

5. Esperantisto estas nomata chiu persono, kiu scias kaj uzas esperanton, tute egale por kiaj celoj li ghin uzas, do nur kiel komunikilon, sendepende de la originalaj valoroj de la esperanto-kulturo. Esperantiano estas nomata chiu homo, kiu scias kaj uzas la lingvon kongrue al la supraj artikoloj, vidante en esperanto ne nur komunikilon, sed ankau artan perilon kaj identigilon.

La 14an de aprilo 2006

2- KAA

Estas starigita KAA (Komisiono pri Afrika Agado), kies chefa tasko estas verki la bazdokumentojn por la tutafrika E-organizajho, kiu zorgos pri la E-movado en Afriko. La komisiono konsistas el :

- Benino : HOUNSOUNOU Fran ?s

- Burundio : Birindwa Mushosi Brindwa Mushosi , Eric NSENGIYUMVA

- DRkongolando :Emile MALANDA , Moliere Ngangu , Namutema Wabasobe

- Komoroj : Ali Mze MIHIDJAHI

- Kotdivuaro : Antoine KOUABLAN KOUASSI

- Malagasio : Henriel FIDILALAO

- Malio : Drissa Flayoro DIAKITE

- Nigherio : Princo Henriko OGUINYE

- Sudafriko : Elysee BYELONGO , Axel von Blottnitz

- Tanzanio : Ambrose POLLE , Disma Robert

- Togolando : DOUMEGNON Koffi , GBEGLO Koffi

La komisiono laboros tutan monaton por ion proponi al afrikaj esperantistoj.

3- Nur afrikanoj respondecu kaj tial ili responsas

Afrikaj esperantistoj deklaris, ke Renato CORSETTI retirighu de la E-movado afrika tiel ebligante al afrikaj esperantistoj mem okupi la unuan vicon en tiu chi agado. Per tio la afrikaj esperantistoj tion deklarantaj

- tiel petas ne nur de Renato CORSETTI, sed de chiuj esperantistoj eksterafrikaj.

- ne forigas eksterafrikajn esperantistojn de si, sed nur shatus, ke tiuj esperantistoj nur kunlaboru kun afrikaj esperantistoj por subteni ilin, neniam ion altrudante al ili.

- shatus memstare agadi, starigi proprajn planojn kaj ilin realigi

- tiel responsas pri chio koncerne Afrikan Agadon, kaj afable petas de chiuj eksterafrikaj esperantistoj ne entrudighi en iliajn aferojn kun la intenco semi dividon inter ili

- petas de chiuj esperantistoj tutmondaj ke ili nur atente sekvu iliajn pashojn kiujn ili nur subtenu, kiam ili trovas ion lau ili subteninda.

Estas klare mencii, ke la intenco de afrikaj esperantistoj estas vere la unuigho de chiuj afrikaj esperantistoj. Tial ili ekskludas neniun afrikan esperantiston el tiu laboro, sed male, invitas chiujn, kiujn ili chiam konsideras homgefratoj. Kun tiu chi intenco la afrikaj esperantistoj tute de deklaras, ke iu E-organizajho perdas Afrikon. La nigran kontinenton perdas nek unu E-tendenco en la mondo, nek la alia, sed chiuj E-organizajhoj havas sian lokon en ghi. Simple Afriko sendependighas en Esperantujo kiel estas la aliaj kontinentoj. La diversaj E-organizajhoj nur honeste kaj serioze rilatu kun Afriko. Nun tute ne estas la momento gheni afrikajn esperantistojn per vortoj, kiuj bremsos ilian laboron, sed oni devas anstataue subteni, kuraghigi ilin.

4- Oka de marto

Karaj koleginoj,

Jen vortoj okaze de la oka de marto !

Blandine !

Patro al sia filo : "Vi nun havas propran profesion kaj gajnas vian vivon. Vi scias tre bone, ke, en nia medio, gefiloj tiel laborantaj zorgas pri siaj gepatroj precipe finance. Ion gravan mi diru al vi. Kiam vi havas monon, donu multe al via patrino. Shi multe suferis kaj plusuferas por kaj pro vi. Certe vi donos ankau al mi, sed pligrandan parton donu al la patrino. Chu vi scias kial ? Kiam vi donas multon al via patro, li tuj havos plian edzinon, sed se tiom vi donos al via patrino, shi zorgos bone pri ghi, ke tion shi uzos por zorgi pli pri vi mem. Patrinoj estas chiam pli proksimaj al la gefiloj ol la patroj. Tion neniam forgesu".

Kvankam tiu patro parolas al sia filo, certe tio koncernas chiujn gefilojn. Gravan rolon havas la patrino en la prizorgado de la gefiloj. Chu necesus ion pli klarigi ? Eble estus bone memori kelkajn etapojn en la vivo de la homo : naskigho, kresko, maturigho, maljunigho, ktp.

Antau la naskigho la infano estas en la ventro ne de la patro, sed de la patrino. Nur tiu chi naskas ghin, dum tiam la patro povus esti kun alia virino. Naskite la bebo estas jen en la brakoj de la patrino, jen sur shia dorso, jen.... Kiam malsanighas la infano, ne dormas la patrino, dum patroj apude ronkadas. Kaj kreskas la infano.

Se nun vi vizitas togolandajn kamparojn, vi vidos, ke nur patrinoj portas la infanojn al la lernejo. La patro ech ne volas doni monon, kaj li pravigas tion per jena diro :"La filinoj estas aliulaj murstangoj". Li volas diri, ke baldau la filinoj edzinighos kaj forlasos la gepatran domon por esti en la domo de la edzo. Chu la patro estas prava ? Kaj kio pri la edukado de la gefiloj ?

Jes, chiuj gepatroj kontribuas. Instruisto rimarkigas al ekslernantino nun gravulino :"Se vi sukcesas ghis tiu chi nivelo, danku vian patrinon. Certe shi ne ghenadis vin pri domlaboroj kaj faradis mem chion, tiel ebligante al vi zorgi nur pri viaj studoj. Kaj hodiau chio estas klara al vi. Sukcesan vivon vi havas dum viaj koleginoj, kiujn chiam ghenadis iliaj patrinoj pri diversaj laboroj domaj, nun ne havas vian nivelon". Vere la patrinoj multe kontrbuas en tiu sukcesa vivo. Kaj ghis kiam ?

En 2008 mortis du homoj en Togolanda vilagho : viro kaj poste ties patrino. Tiam 79-jarighis la viro. Divenu la aghon de la patrino. Certe oni ne scias, ke tiu viro estas la tria filo de sia patrino. Tial la unua estus almenau 83-jara. Ghis la morto de la viro, chiutage la patrino donas al li manghon. Ech en la tago kiam mortis la viro, la patrino achetis por li manghon, kiam la filo estis jam mortinta. Neniu informis shin pri tio, kaj shi daure sendadis manghon al la domo de la filo. Ghis kiam chesos tiu chi apudigho de la patrino al siaj gefiloj ? Chu tiaj kondutoj trovighas nur che patrinoj ?

Rigardu geknabojn amuzighantajn. La rolo de patrino tuj iras al la knabinoj. En grupoj de gelernantoj, kiam oni festas, la tasko pri servado al chiuj tuj iras al lernantinoj. Fratinoj pli zorgas pri gefratoj ol fratoj. Vidighas, ke la zorgoj pri homoj estas ne nur che patrinoj, sed che virinoj ghenerale. Tial la homaro shuldas multon al la virinoj. Tiuj chi devas rekoni tion chi por virinoj, kiujn ili devas chiam dorlote danki. Tial necesas reiri al la supra konsilo de patro al sia filo kaj etendi ghin al chiuj virinoj. "Kiam vi havas monon, donu ghin ne al viroj, sed al virinoj, char kiam viroj prenos tion, ili havos pliajn edzinojn au konkubinojn, dum virinoj uzos ghin por zorgi pri aliaj homoj.

Certe la supra konsilo de patro al sia filo estas tute prava, char la patrino pli suferas por kaj pro la gefiloj ol la patro. Do ghenerale, en la estigho de la homaro, virinoj havas la chefan rolon. Tial ili meritas apartan dankon kaj rekonon de chiuj. Chiuj homoj konsciu tion chi en tiu chi tago, la oka de marto 2010, la tago de la virinoj.

La tekston

- verkis KOSSIVI Affi Djatougbe franclingve

- Esperantigis GBEGLO Koffi