Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Ĉu Ros-Lehtinen forgesis sian konekton kun Abramoff ?
de Jean-Guy ALLARD  
21a februaro 2010

Se la usona respublikana reprezentantino Ileana Ros-Lehtinen ŝajnas eliri sendifekta el la skandalo kiun kaŭzis la israela-usona premgrupisto Jack Abramoff, pluraj homoj en Vaŝingtono memoras pri ŝiaj ligoj kun la afero kiun ŝia amiko John McCain evitis ekzameni, kiu ne senkiale taskis sin pri la senata enketo.

La 13-an de marto 2006, la specialiĝinta publikigaĵo Roll Call malkaŝis ke la politikistino de Miamo estis celo de enketo de la Departemento pri Justeco kune kun ok kromaj membroj de la Kongreso, el kiuj kelkaj estis publike konataj kiel grandaj amikoj de Abramoff.

Laŭ Roll Call, Ros-Lehtinen troviĝis inter tiuj kiuj ne havis „publikan konekton”, do konatan, kun la persono kiu estas nun mallibera pro siaj krimoj.

La reprezentantino de la distrikto 18 de Florido havas de ĉiam la famon pasie ŝati la „junkets”, tiujn luksajn vojaĝojn proponatajn de la „premgrupanoj” por aĉeti, stimuli aŭ moligi tion kio restas da etiko ĉe la koruptaj politikistoj.

Lastan 6-an de decembro, artikolo de The New York Times indikis ke Ros-Lehtinen troviĝis inter la kongresanoj kiuj plej konsentas vojaĝi interŝanĝe kun siaj voĉoj. La raporto malkaŝis ke la politikistino ĝuis restandon en la luksega hotelo King David de Jerusalemo kaj gala-feston.

Tiu donaco estis proponita al ŝi sub la preteksto de semajnon daŭranta kongreso por kiu ‒ laŭ invito de la organizanto, la israela-usona firmao Doheny Global Group ‒ la premgrupistoj kaj interesitaj registaranoj pagis po 18.000 dolarojn por ĉiu partoprenanto.

En la dosiero Abramoff, en kiu la dempartemento pri justeco implikis ŝin dum sia enketo, Ros-Lehtinen, en evidenta maniero, estis favorata de la senatoro John McCain, kiu aktive partoprenis, kaj ne senkiale, en la senata enketo pri tiu eksterordinara skandalo.

La respublikana senatoro, ekskandidato por la prezidanteco de Usono, estas fama pro siaj „familiaj” ligoj kun la kuba-usona terorista feĉo de Miamo, kies plej radikalaj elementoj certigis ŝin poste je senmanka apogo dum la lastaj elektoj.

Necesas memorigi ke McCain estas la ĉefo de la Internacia Respublikana Instituto, de ekstremdekstro, financa subtenanto de la puĉistoj de Honduro kaj de sennombraj atakoj kontraŭ la progresemaj landoj de la kontinento.

La alia „historia” vojaĝo kiun la reprezentantino faris en 2001 kun sia edzo, Dexter Lehtinen, kaj la du filinoj, Amanda kaj Patricia, sub la iom ironia preteksto „fortigi la ligojn inter Israelo kaj la hispanlingva komunumo”, estas ankaŭ memorinda. La Fonda Aish HaTorah, cionista organizaĵo de Jerusalemo, transprenis la fakturon de 24.000 dolaroj kiu entenis la 10.000 dolarojn pro rondflugo en helikoptero de Masada, favorata loko de la plej militemaj israelaj sektoroj.

Alia ne tre skrupula vojaĝo kiun profitis Ros-Lehtinen estis donacita al ŝi en 2001 de partnero de Jack Abramoff, la premgrupisto Ed Buckham, de la firmao Alexander Strategy Group, sub la preteksto de la korea grupo [Hanwha Group. Tiuokaze la politikistino ĝuis la bonaĵojn donitajn pere de ŝiaj gastigantoj en Seulo.

McCain kaj liaj enketistoj de la senato forgesis enketi pri tiom suka pilgrimado.

Fine de 2006, la Komitato de la Demokrata Kampanjo por la Kongreso (Democratic Congressional Campaign Committee) malkaŝis kiel la kongresano Mario Díaz Balart akceptis 10.000 dolarojn de la fonduso ARMPAC de Tom Delay.

Samtempe, la novaĵagentejo Associated Press malkaŝis ke la kuba-usonaj kongresanoj Lincoln kaj Mario Díaz Balart, same kiel Ileana Ros-Lehtinen voĉdonis en 93 % de la okazoj kun Tom Delay.

Fine de la juraj proceduroj orientitaj de la Bush-ista eksa ĝenerala prokuroro Alberto Gonzales, tiu kiu protektis Posada Carriles, Abramoff estis deklarita kulpa nur pri du el la ses akuzoj kontraŭ li, post sukcesa interkonsento kun la publika ministrejo.

Jack Abramoff troviĝas en malliberejo de Cumberland, en la ŝtato Marilando, je horo kaj duono da vojo de Vaŝingtono tra la aŭtovojo 68. Li scias jam ke li estos liberigita la 4-an de decembro.

Jean-Guy ALLARD.

elfrancigita de Vilhelmo Lutermano