Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La senatoro Bob Menéndez, kun la mano en la sako
de Jean-Guy ALLARD  
21a februaro 2010

La usona demokrata senatoro Roberto „Bob” Menendez, unu el la plej fidelaj reprezentantoj de la kuba-usona mafio en la Kongreso, estas ĵus surprizita kun la mano en la sako, dum oni malkaŝas kiel li en julio intervenis ĉe la Federacia Rezervo favore al banka institucio ĉerande de la bankroto, kies ĉefaj gvidantoj estas gravaj kontribuistoj al lia kampanjo-fonduso.

Tio devis ja okazi pli aŭ malpli frue. Menendez posedas longan liston pri dubaj rilatoj. Kiam li estis urbestro de Union City, ekde 1986 ĝis sia elekto en la Kongreson, tiu mafia urbo konfirmiĝis pli ol iam antaŭe kiel paradizo de la kontraŭleĝa ludo, de eltrudado, de fraŭdo kaj de prostituado.

Ĉi-foje, Menendez provis kontraŭleĝe savi siajn bankistajn amikojn kontraŭ neevitebla bankroto, per tio ke li postulis la aprobon de vendo de tiu institucio, la First Bank Americano, de la urbo Elizabeth, Nov-Ĵerzeo. Se la akiro estintus aprobita, liaj amikoj savintus sian investon, dum oni jam ne donis pli ol tri tagojn al la kriza banko por kolapsi.

En letero adresita la The Wall Street Journal, kiu ĝin publikigis, Menendez premas la prezidanton de la Federacia Rezerv-Banko, Ben Bernanke, por ke li aprobu la vendon de tiu institucio de Union City al la JJR Bank Holding Co. de Brick, Nov-Ĵerzeo.

Bernanke ne sekvis la rekomendon de la korupta senatoro, kaj la First BankAmericano bankrotis la 31-an de julio.

Observantoj en Vaŝingtono kvalifikis kiel „skandala” kaj „groteska” la oportunisman geston de Menendez por influi administran procezon pro politikaj motivoj, dum la lando troviĝas meze de profunda ekonomia krizo stampita de rekorda senlaboreco.

En sia raporto, la Wall Street Journal identigas la du amikojn de Menendez kiel prezidanton de la First BankAmericano, Joseph Ginarte, advokato kiu kontribuis per 30.000 dolaroj al la kampanjo-fonduso de la senatoro, kaj Raymond Lesniak, senatoro de la ŝtato Nov-Ĵerzeo, kies larĝanimeco por Menendez estas bona konata.

En 2006, indikas la gazeto, li organizis en sia hejmo kunvenon de kolektado de fondusoj, kun la ĉeesto de la prezidinto Bill Clinton.

Kio neniel aranĝas la situacion : Menendez estas membro de la Banka Komitato de la senato kaj gvidas la demokratan kampanjon por la elektoj de tiu ĉi jaro.

Dum li gvidis la urbon Union City, oni komparis Menendez-on kun la mafiulo Meyer Lansky. La politikisto tie organizis siamaniero enklavon de la krimo kie ĉia funkciulo, inkluzive de policaj oficiroj, havis sian prezon.

En aprilo 2006, Menendez aperis en Ĝenevo por ataki Kubon ĉe la Komisiono de Homrajtoj kun sia vicurbestro José Manuel Alvarez, kies aparteno al la terorista organizaĵo Abdala ‒ kies fondinto li estis ‒ estis konata kiel ankaŭ lia rolo en la preparado kaj realigo de la murdo al la kuba diplomato Félix García, ekzekutita en Novjorko, fare de la mortigisto de Omega 7, Pedro Remón.

La mafia historio de Menéndez gluiĝas kun tiu de lia kolego Albio Sires, kiu estis urbestro de West New York, najbara urbo de Union City. Sires estas ankaŭ konata pro siaj rilatoj kun la kuba-usona feĉo kiu tie disvolvis gravan reton de kontraŭleĝa ludo kaj de prostituado.

Jean-Guy ALLARD.

elfrancigita de Vilhelmo Lutermano