Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
La Kopenhaga Diagnozo, 2009
de Manfred WESTERMAYER  
15a februaro 2010

Resumo de la "Ĝisdatigo de la lastaj sciencaj rezultoj pri klimato" (60 paĝoj) kaj komento de M. Westermayer

"Ĝisdatigo de la lastaj sciencaj rezultoj pri klimato" (60 paĝoj)

Aŭtoroj : I. Allison, N. L. Bindoff, R.A. Bindoff, R.A. Bindschadler, P.M. Cox, N. de Noblet, M.H. England, J.E. Francis, N. Gruber, A.M. Haywood, D.J. Karoly, G. Kaser, C. Le Quéré, T.M. Lenton, M.E. Mann, B.I. McNeil, A.J. Pitman, S. Rahmstorf, E. Rignot, H.J. Schellnhuber, S.H. Schneider, S.C. Sherwood, R.C.J. Somerville, K.Steffen, E.J. Steig, M. Visbeck, A.J. Weaver, The University of New South Wales Climate Change Research Centre (CCRC), Sidneo, Aŭstralio, 60pp.

La plej gravaj lastatempaj konkludoj pri klimata ŝanĝiĝo estas :

Ekbolantaj forcejaj gasoj : Tutmondaj ellasoj de karbona dioksido de fosiliaj fueloj en 2008 estis 40% pli alta ol tiuj en 1990. Eĉ se tutmonda ellaso-indicoj estas stabiligata je hodiaŭaj niveloj, nur 20 jaroj pli da ellasoj donus 25%a probableco ke varmiĝo superos 2 °C. Eĉ sen ellasoj post 2030. Ĉiu jaro da prokrastita agado pliigus la ŝancojn ke varmiĝo superos 2 °C.

Aktualaj tutmondaj temperaturoj montras hom-bazitan varmiĝon : Dum la lastaj 25 jaroj temperaturoj pliiĝis je 0.19 °C en ĉiu jardeko, en tre bona korelacio kun prognozoj surbaze de la pliigo de forcejaj gasoj. Eĉ dum la lastaj dek jaroj, malgraŭ malpliiganta suna energio, la tendenco ankoraŭ estas tiu de varmiĝo. Naturaj, mallongatempaj variadoj okazas kiel kutime, sed mankas gravajn ŝanĝojn en la fundamenta varmiĝo- tendenco.

Akcelo de degelo de glacitavoloj, glaĉeroj kaj glacikovraĵoj : vasta kvanto da mezuroj el satelitoj kaj rekte sur la glacio nun montras sendube ke kaj la Grenlanda kaj Antarkta glacio-tavoloj perdas mason je pliiĝanta kvoto. Degelo de glaĉeroj kaj glacikovraĵoj en aliaj mondopartoj ankaŭ akcelis ekde 1990.

Rapida Arkta marglacio malkreskas : Somertempa degelo de Arkta marglacio akcelis multe pli rapide ol la ekspektoj de klimato-modeloj. La areo de somertempa marglacio dum 2007-2009 estis je 40%oj malpli ol la averaĝa prognozo de IPCC AR4 klimato- modeloj (IPCC = Internacia Fakularo pri Klimata Ŝanĝiĝo, IFKŜ)

Aktuala marnivela altiĝo pli ol kalkulita : Satelitoj montras grandan tutmondan mezuman altiĝon de marnivelo (3.4 milimetroj jare dum la lastaj 15 jaroj), kiu estas 80%oj super pasintaj IPCC-prognozoj. Ĉi tiu akcelo en marnivela altiĝado akordiĝas kun duobliĝo de kontribuoj de degelado de glaĉeroj, glacikovraĵoj kaj la Grenlanda kaj Okcident-Antarkta glacitavoloj.

Marnivela prognozo reviziita : Je 2100, la tutmonda marnivelo verŝajne altiĝos almenaŭ duoblon de tio kio projektis Laborgrupo 1 de la IPCC AR4, por malmildigitaj ellasoj ĝi verŝajne superos 1 metron. La supra limo estas taksita 2 metra altiĝo de la marnivelo je 2100. Marnivelo ankoraŭ altiĝos dum jarcentoj post tutmonda temperaturo estos stabiligita, kaj kelkaj metroj de altiĝo de la marnivelo devas esti ekspektataj dum la venontaj jarcentoj.

Prokrasto de ago riskigos nerenverseblan damaĝon : Kelkaj sentemaj elementoj en la klimata sistemo (ekz. kontinentaj glacitavoloj, Amazonia pluvarbaro, Okcidentafrika musono (pluvo) kaj aliaj) povus esti puŝata al abrupta aŭ nerenversebla ŝanĝo se varmiĝo daŭros laŭ kutima maniero senĉese dum la nuna jarcento. La risko transiri kritikajn sojlojn (“baskul-punkto, punkto de nereiro”) pliiĝos forte kun daŭranta klimata ŝanĝigo. Sekve, atendi pli altajn nivelojn de scienca certeco povus signifi ke iuj baskul- punktoj estos transirantaj antaŭ ol ili estos agnoskitaj.

La turnopunkto devas alveni baldaŭ : Se tutmonda varmiĝo estos limigata maksimume al 2 °C super la antaŭ-industriaj valoroj, tutmondaj ellasoj atingu la pinton inter 2015 kaj 2020 kaj poste malkresku rapide. Por stabiligi la klimaton necesas tutmonda socio kiu preskaŭ ne emisias CO2 kaj alian longdaŭrajn forcejajn gasojn, kio estu atingita bone ene de ĉi tiu jarcento. Pli specife, la mezuma ellaso ĉiujara por unu homo devos reduktiĝi bone sub 1 tuno da CO2 je 2050. Ĉi tio estas 80-95% malsupre de la po-kapa ellasoj en evoluintaj landoj en 2000.

Komento de Manfred Westermayer

Pli racia postulo venis intertempe, limigi la ellasojn de CO2 kaj metano, ktp., tiel ke la temperaturo altiĝos nur ĝis 1,5 °C, por ne perdi tro multe da areo al la altiĝanta maro. Po-kapa ellaso devus enkalkuli ankaŭ la pliiĝantan kvanton da homoj. Tiu kritiko venas antaŭ la legado de la kompleta 60-paĝa verko.

Traduko en Esperanto de Manfred Westermayer