Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Akuzita en Bolivio pro terorismo, Marinkovic trovas rifuĝejon en Usono
de Jean-Guy ALLARD  
8a februaro 2010

DUM LA USONAJ instancoj submetas la vojaĝantojn el dek kvar landoj inkluzive ‒ sen ajna praveco ‒ de Kubo, al tiel nomataj integraj kontroladoj, la teroristoj ligitaj al la latinamerika ekstremdekstro trovas daŭre rifuĝon en usona teritorio.

La lasta reprezentanto de tiu mafio de latinamerikaj puĉistaj entreprenistoj kiuj prezentis sin en Miamo estas la bolivia opoziciulo de la regiono SantaCruz, Branko Marinkovic, kiun la justecsistemo de tiu lando ĵus akuzis kiel ĉefan financan apoganton kaj komplicon de la terorista bando arestita en tiu departemento en 2009.

La bolivia Enmigrad-Servo konfirmis al la publika ministrejo ke Marnkovic forlasis la landon la 26-an de junio 2009, en la internacia flughaveno de Viru Viru Santa Cruz per flugo kies celo estis Miamo, Usono.

La 16-an de aprilo, grupo de la Taktika Unuo de Krizsolvado de la bolivia polico eniris la hotelon Las Américas, de Santa Cruz, kaj surprizis kvazaŭarmean komandon rekrutitan kaj financata de Marinkovic kaj de aliaj konspirintoj.

La eŭropaj dungsoldatoj Eduardo Rózsa Flores (kroato), Michael Dwyer (irlandano) kaj Árpád Magyarosi (rumania hungaro) pereis en la polica operacio. La teroristoj preparis atencon por murdi la bolivian prezidanton Evo Morales.

La bolivia publika ministrejo ĵus anoncis ke la pruvoj kolektitaj dum la lastaj monatoj montras la respondecon de Marinkovic kaj de aliaj entreprenistoj ankaŭ ligitaj kun la terorista afero.

Laŭ la enketistoj, Marinkovic financis la teroristan ĉelon konsistantan el Rózsa Flores, Dwyer, Magyarosi kaj Mario Tadic, arestita dum la operacio kun la hungaro Elod Tóasó. Estas pruvite ke Marinkovic donis 200.000 dolarojn al la teroristoj por la aĉeto de armiloj.

Branko Marinkovic, konsiderata kiel unu el la grandaj grundproprietuloj de agrokulturaj teroj, naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1967 en Santa Cruz de la Sierra. Li estas filo de ustaŝa nazio rifuĝinta en Bolivio kaj studis ĉe la Universitato de Teksaso, en Usono.

Marinkovic financis ankaŭ la secesismajn elementojn kiuj kontraŭas la prezidanton Evo Morales, kiuj kaŭzis gravajn incidentojn en septembro 2006 en Santa Cruz de la Sierra kaj en aliaj urboj de la orienta parto de Bolivio.

Rosza Flores, kroatdevena, ĉefo de la dungsoldata grupo financata de Marinkovic, apartenis en Hungario, kie li loĝis, al rondoj ligitaj kun la novnazia partio Jobbik.

Cetere oni observis kiel separatisma organizaĵo gvidata de Marinkovic, la grupo FULIDE, apartenas al la liberala reto de Latinameriko (RELIAL), financata kaj orientata de la germana fondaĵo Friedrich Naumann Stiftung (FNS).

FULIDE havas la apartecon montri svastikojn en siaj manifestaciojn. Oni scias ankaŭ ke la terorista grupo de Rosza Flores estis konsilata de Jorge Mones Ruiz, kapo de UnoAmérica, faŝisma organizaĵo asociita kun la CIA.

Tiaj ekstremdekstraj organizaĵoj apartenas al la reto kiu kunigas diversajn grupojn kiuj aperis en la lastaj monatoj, apud la puĉistoj de Honduro gvidata de la entreprenisto Roberto Micheletti.

Inter aliaj apogantoj de la reĝimo de Tegucigalpo oni trovis la kubdevenan teroriston Armando Valladares, asociita kun la agadoj de malstabiligo de Marinkovic. En Bolivio, kie li loĝis, Valladares agis sub la kovro de la usona organizaĵo Human Rights Foundation, kiel bolivia reprezentanto, Hugo Achá Melgar, fuĝis al Usono post esti kulpigita pro kompliceco kun la bando de Rosza Flores.

En Venezuelo, La Friedrich Naumann Stiftung aliĝis al la granda ĥoro de dekstraj organizaĵoj sekvantaj la linion de la usona ŝtatdepartemento kaj kiuj predikas la novliberalajn politikojn, kun eksterordinaraj buĝetoj disponigitaj de la USAID kaj la National Endowment for Democracy.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano