Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Hans Modrow : Ni volis neŭtralan Germanion
de Heinz MODROW   Arnold SCHÖLZEL  
3a februaro 2010

Interparolado pri Miĥaelo Gorbaĉovo pri la germana problemo, la triŝtupa plano de germana unuiĝo kaj la NATO-etendiĝo al oriento. Intervjuanto : Arnold Schölzel.

Jen intervjuo kiun ne nur legas ĉiu kun granda emocio, kiu siatempe ĉe iu aŭ alia flanko engaĝiĝis, sed teksto kiu povas ankaŭ helpi kompreni diversajn aferojn de tiuj momentoj - kaj eble eĉ helpi por la estonteco ... (Vilhelmo Lutermano)

Hans Modrow (nask. 1928) estis ĉefministro de la Germana Demokratia Respubliko (GDR) de la 13-a de novembro 1989 ĝis la 12-a de aprilo 1990, poste delegito de la germana parlamento (Bundestag) kaj de la Eŭropa Parlamento. Li estis honorprezidanto de la Partio de la Demokratia Socialismo (PDS) kaj ekde 2007 prezidanto de la Plejaĝula Konsilistaro de la partio Die Linke.

La 30-an de januaro 1990 vi vojaĝis al Moskvo por interparolado pri la germanaj aferoj kun Miĥaelo Gorbaĉovo, tiam ĝenerala sekretario de la KPdSU kaj prezidanto de Sovetunio. Kiel okazis tiu vizito, kiam ĝi estis decidita ?

Ne eblas paroli pri decidoj tiam. La unua interkonsento, ke necesas ĝisfunda interparolado, estis farita la 4-an de decembro 1989, kiam mi havis mian entute unuan renkontiĝon kun Gorbaĉovo. Tie li unue ne estas preparita al renkontiĝo kun mi, mi devis unue tra Valentin Falin (tiam la gvidanto de la internacia sekcio de la Centra Komitato de la KPdSU -red) iomete „puŝi”. Tiun tagon Gorbaĉovo analizis kun reprezentantoj de la landoj de la Varsovia Traktato sian renkontiĝon kun la usona prezidanto George Bush en Malto de la 2-a kaj 3-a de decembro. Bush informis samtempe en Bruselo la NATO-ŝtatojn. Mia impreso estis tiam, ke la germana demando estis ludinta nur subordigitan rolon en Malto, ĉar Gorbaĉovo montris nenian iniciaton por paroli kun mi sole. En la interparolado ni interkonsentis ke necesas pli profunda opini-interŝanĝo. La renkontiĝo je la 30-a de januaro 1990 estis ankaŭ por mia tiama opinio tro malfrua. La rapido de la evoluo estis eksterordinare akceliĝinta, la tempo forkuris, kaj mi ne komprenis, kial ĉe la sovetia flanko ne estis intereso. Nur pli poste, kiam mi legis memoraĵojn de politikistoj, tio fariĝis al mi komprenebla ‒ malpli ĉe Gorbaĉovo mem ol ĉe Aleksandro Jakovlev (tiam membro de la Politika Buroo de la KPdSU -red) kaj Anatoli Ĉernjajev (konsilisto de Gorbaĉovo pri ekstera politiko -red). Ili bremsis, komencis aliorientiĝi kaj pripensis, en kiu mezuro la GDR restu ankoraŭ partnero por interparolado kaj ĉu la Federacia Registaro ne ricevu la antaŭrangecon. Hodiaŭ oni scias, ke ili komencis nur la 25-an de januaro intense prepari nian renkontiĝon de la 30-a. Tio montras la vakuon kiu tiam ekzistis en la sovetia ekstera politiko. Dum sesio de la Centra Komitato de la KPdSU la 8-an kaj 9-an de decembro 1989 oni ankoraŭ fiksis, ke ĝi staras solidare al la GDR kiel al sia aliancano. Ni taksis tion klara eldiro. Hodiaŭ necesas diri : Tio estis dirita pli al la interno ol al la ekstero, por havi trankvilon en la partio kaj en la lando.

Ĉu la koncepto forlasi la GDR jam ekzistis la 30-an de januaro, aŭ ĉu tio estis tiom evoluinta nur en la interna rondo ĉirkaŭ Gorbaĉovo ?

Mi dirus inverse ‒ kaj tio estas por mi la problemo : Ĉar oni ne havis koncepton, la pozicio tuj ekŝancelis, kiam temis pri la interesoj de Sovetio kaj de la GDR. La senĝena etendiĝo de la NATO ĝis al la rusaj limoj ŝuldiĝas ankaŭ al tiu nefunkciado de la sovetia ekstera politiko. La propraj interesoj kaj tiuj de la gecivitanoj en la postsekvaj ŝtatoj ne estis konsiderataj.

Malfacilas kredi simple je renversiĝo en tiu demando en tiom mallonga tempo de komence de decembro ĝis fino de januaro. Ĉu tie do ne estis koncepto ?

Ekzistas du elementoj, kiujn oni devas bedaŭrinde konsideri. Se la ŝtatestro, tiukaze Gorbaĉovo, jam ne prenas konsilon, tiam la aferoj staras malbone. Tio evidentiĝas el la memoraĵoj de marŝalo Sergej Aĥromejev, lia armea konsilisto. Laŭ tio, la ŝlosila evento estis la renkontiĝo kun Bush en Malto. La usona flanko estis amplekse kaj plej bone preparita, dum Gorbaĉovo konsiliĝis nur kun sia plej densa konsilrondo. Marŝalo Aĥromejev kaj per tio la defendministrejo ne estis inkludita, do la armea faktoro ‒ temis ja pri NATO kaj Varsovia Traktato ‒ estis ĉe la sovetia flanko ne kvalifike enprenita. La samo veras por la ministrejo pri eksteraj rilatoj. Mia impreso estas ankaŭ, ke la sovetia sekreta servo estis nur malmulte enprenita kaj ke la evoluoj kiuj okazis tiukampe estis nur malmulte analizataj. Kontraste al tio, la usonaj sekretaj servoj tre bone sciis. Mi taksus tion hodiaŭ jene : Gorbaĉovo sidis ĉe intertraktadoj fronte al la Okcidento kvazaŭ nudulo. Li estis ‒ mi ne volas diri, ilia klaŭno ‒ sed iu, kiu iris tien nepreparite, babilis iom multe kaj kredis ke li faras mondpolitikon. Tio decide deŝovis la disdividon de la pezoj.

Tia mezuro de malkompetenta gvidado estas en lia tiama pozicio malfacile imagebla. Kia estis via persona impreso pri Gorbaĉovo ?

Tiun pritakson mi ne ricevis el nia parolado de la 4-a de decembro. Ankaŭ la renkontiĝo je la 30-a de januaro ne kondukis al ĝi. Ni venis en malgranda delegacio ‒ apud mi estis la vica ministro pri eksteraj aferoj Harry Ott kaj la gazetara porparolanto de la GDR-registaro. Ĉe la sovetia flanko sidis Gorbaĉovo, la ĉefministro Nikolaj Riŝkov, la ministro pri eksteraj aferoj Eduard Ŝevardnadse kaj Falin. En tiu momento nia partio nomiĝis jam SED-PDS, la gvida rolo de la partio jam ne ekzistis, ne ekzistis interkonsentoj en pli granda rondo, sed mi devis fidi miajn fakulojn, do la pripensojn, kiel oni povas per triŝtupa plano atingi la unuiĝon de ambaŭ germanaj ŝtatoj. Mi volas hodiaŭ emfazi ke ni en tiu interparolado emfazis la suverenecon de la GDR tiom kiom tio verŝajne ne estis farita antaŭe. Tio koncernis ankaŭ nian proponon prezenti ĝin dum internacia gazetara konferenco la 1-an de februaro. Restis nur 24 horoj, en kiuj ekzistis kontaktoj inter nia ambasadoro Gerd König, Falin kaj la sovetia ambasadoro en la GDR Vjaĉeslav Koĉemasov, por interŝanĝi niajn ideojn. Ni volis armee neŭtralan unuiĝintan Germanion, kaj pri tio ni interparolis tra tiuj kanaloj la 31-an de januaro.

Kiam tiu triŝtupa plano estis konceptita kaj kio estis ilia fono ?

Ekzistis precipe tri faktoroj, kiuj antaŭ ĉio instigis min ellabori tion. Unue : En mia unua registara deklaro la 17-an de novembro 1989 ankoraŭ estis klare : Ĉiuj kvin partioj de tiu granda koalicio opinias ke ne la unuiĝo staras sur la tagordo, sed la transformiĝo de la GDR. Kun tiu sinteno mi ankoraŭ vojaĝis al Moskvo komence de decembro. Sed kiam mi spertis en Moskvo, kiom nepreparite Gorbaĉovo okupiĝis pri la germana problemo, Harry Ott kaj mi pripensis ke unue ni mem devas pripensi pri la plua evoluo. La dua : La 9-an kaj 10-an de januaro okazis sesio de la Konsilantaro pri Reciproka Ekonomi-helpo (KRE) en Sofio. Tie Riŝkov disvolvis iniciaton transformi la KRE kaj okazigi la interŝanĝon inter la KRE-ŝtatoj jam ne surbaze de transigebla rublo kaj sur la kurantaj traktatoj, sed surbaze de libere interŝanĝebla mono. Per tio estis klare : Sur tiu bazo la GDR ne kapablos difini sian ekonomian disvolvadon, konservi aŭ eĉ pli disvolvi stabilecon. Tio signifas : Politike kaj armee la alianco jam ne tenis, sur ekonomia kampo eblis nenia kunlaborado. La integriĝa procezo de la KRE ne daŭros, la afero kondukas al germana unuiĝo. Trie : Ene de la GDR la etoso de la amasoj estis ankoraŭ pli renversita. Mi ne apartenas al tiu kiuj asertas ke ĉe ni ĉio estis kaduka. Sed mi devas konstati, ke en la jaroj 1988 kaj 1989 centmiloj da homoj forlasis nin kaj ke la ĉiam denove, ankaŭ ankoraŭ dum la 40-a datreveno elvokita konfido al la partio kaj al la ŝtatgvidantaro tute ne ekzistis.

En la unuaj du semajnoj de 1990, pli ol 20.000 GDR-civitanoj anoncis sin en la Federacia Respubliko ...

Necesis do agi. Necesis iri mem en la ofensivon. Tio, kion mi tiam ne povis plene superrigardi, estis la fakto, ke ankaŭ Usono reagis tre rapide. El la libro de Philipp Zelikow kaj de la posta ministrino pri eksteraj rilatoj Condoleezza Rice, „Stelhoro de diplomatio” evidentiĝas ke mia gazetara konferenco en Berlino, la 1-an de februaro, dum kiu mi igis mian triŝtupan planon publika, estis tre precize analizita en Vaŝingtono. Per la postulo de armee neŭtrala Germanio, la trudado de la usonaj interesoj estis pridubita. Post tio, la ministro pri eksteraj rilatoj James Baker venis al Moskvo, la 8-an kaj 9-an de februaro, kaj parolis pri tio kun Ŝevardnadse. Ĉe tio la GDR-interesoj restis jam komplete neatentitaj. En la sekva interparolado kun Gorbaĉovo fariĝis klara : La armea neŭtraleco estas nuligita. Gorbaĉovo povas hodiaŭ multe paroli pri tio, ke la NATO-etendiĝo al Orienti estis neniam interkonsentita ‒ lia konduto malfermis la pordon al tio. Ekzistis nenio deviga. Sekvatage, la 10-an de februaro, la federacia kanceliero de FRG Helmut Kohl, informite de Baker, flugis al Moskvo kaj poste deklaris : Nun ĉioj aferoj estas klarigitaj. Mia konkludo estas : La tiom festata rolo de Gorbaĉovo en la unuiĝo de la du germanaj ŝtatoj konsistis en tio ke li tiom ĝustatempe kapitulacis kaj fordonis la sovetiajn interesojn, ke Usono povis komplete trudi sin en ĉio kio sekvis.

La 7-an de februaro la registaro en Bonno decidis tuj eniri intertraktadojn kun la GDR pri mona unio. En la publiko tiu temo ja estis jam multe diskutata, ankaŭ en la loĝantaro de la GDR. Ĉu en la triŝtupa plano la ebleco enkonduki la okcidentgermanan markon en la GDR ludis rolon ?

Ne, tiu plano estas kontraŭa al ĝi, ĉefe al la rapido kiun oni trudis en la diskuto en la Federacia Respubliko pri tio. La bazo de tiu plano estis ke la proponoj de intertrakta komunumo, pri kiu mi parolis kun Kohl la 19-an de decembro en Dresdeno, estas ankoraŭ validaj. La unua ŝtupo devis ampleksi proksimume unu jaron, en dua fazo devis esti konfederacio de la du ŝtatoj. La unua paŝo ne estis la mona unuiĝo, sed nova interrilato de la du ŝtatoj inter si ĝis al federacia ŝtato.

Gorbaĉovo preparis sian la 25-an kaj 26-an de januaro kun siaj konsilistoj por la interparolado de la 30-a de januaro. Laŭ la raportoj pri tio, liaj konsilistoj tiam premis lin transdoni la GDR. Ĉu tio ludis rolon la 30-an de januaro ?

El la arĥivoj kaj el miaj interparoladoj ekz-e kun Falin evidentiĝas ke la dato de 30-a de januaro estigis tiun konsilon. En ĝi partoprenis ĉiuj, kiuj estis rektaj portantoj de la potenco ‒ ĉefministro, ministro pri eksteraj aferoj, la ĉefo de la sekreta servo. Unuflanke staris tie Ĉernjajev, kiu malkaŝe deklaris ke oni jam ne faru intertraktadojn kun la GDR, ke la UdSSR devas orientiĝi sur Bonno. Sur la alia flanko staris Falin, kiu ankoraŭ povis parte trudi sin kun siaj pripensoj. Li klarigis, ke tiu, kiu volas ion havi de la Federacia Registaro, ne devas jam antaŭe transdoni la GDR. Tiel restis la dato de la 30-a de januaro, sed oni volis ĉefe montri al la ekstero ian ekvilibron. Sed kun la rezigno pri armea neŭtraleco kontraŭ Baker kaj Kohl estis klare : Ĉi tie estiĝas NATO-Germanio.

Estis sensacio, kiam Gorbaĉovo anoncis la 30-an de januaro, ke neniu principe kontraŭstaras unuiĝon de la du germanaj ŝtatoj. Ĉu la gazetara konferenco de la 1-a de februaro preparis tion ?

Li donis tiun deklaron jam antaŭ nia interparolado. Per tio estis klara, ke la sovetia flanko premas en tiun direkton. Tio signifis por ni, ke ni povis kaj devis en tiu procezo ankoraŭ kunlabori. Sed baldaŭ fariĝis ankaŭ klara : Gorbaĉovo rezignis la postulon je armea neŭtraleco, kaj la interesoj de la GDR ne estos subtenataj de lia flanko en la unuiĝprocezo.

Sed ŝajnas evidete ke Helmut Kohl havis jam tre frue signalojn el Moskvo, ke la GDR povas esti transprenita. Aŭ ĉu tiu impreso ne ĝustas ?

Pri tio, historiistoj certe ankoraŭ multon plian kolektos ol kiom politikisto kaj atestantoj povas diri. Estas fakto, ke Kohl kune kun Usono agis en tiu senco.

En via deklaro de la 1-a de februaro vi diris : „Germanio devas fariĝi ree unueca patrujo de ĉiuj civitanoj de germana nacio. Por ke neniam plu eliru danĝero por vivo kaj havaĵo de ĝiaj najbaroj, necesas konscio de respondeco, prudento kaj kompreno por la fareblo kaj por tio kion Eŭropo povas elteni.” Ĉu tio estis la provo transigi la evoluon en la GDR trans ĝin ?

Tio estis antaŭ ĉio la provo konservi la GDR kiel aktivan faktoron de la politiko, konservi ĝian suverenecon kiel faktoron en la procezo de la unuiĝo. La dua elemento estis : Nun temas ĉefe pri tio, en kiu mezuro ni povas ankoraŭ konservi la interesojn de la GDR-civitanoj per propra leĝdonado. Tio estis eksteordinare grava, por veni de la koalicia registaro al la registaro de Nacia Respondeco, kiu estiĝis komence de februaro, en kiu ankaŭ la ceteraj partioj de la Ronda Tablo estis reprezentitaj.

Pro la transpreno de la formulo „Germanio unueca patrujo”, kiu estis prenita el la nacia himno de la GDR, vi estis akre kritikita. Kiel vi vidas tion hodiaŭ ?

Por mi gravis, kiel la gvidantaro de la SED-PDS kondutis. Tiu signalis : Nekredeble. Gregor Gysi, kiu la 2-an de februaro estis en Moskvo, ne subtenis la Modrow-koncepton. Li ankoraŭ opiniis ke la UdSSR ricevus plej grandan malutilon el la pereo de la GDR, kio estis bedaŭrinde ĝusta. Tiam mi komprenis la opinion de Gysi, sed mia konvinko estis : Plimulto de la gecivitanoj de la GDR premas al unuiĝo, kaj la registaro respondecas pri tio ke iliaj interesoj estu ĉe tio dece respektataj.

Ĉu la GDR post la vizitoj de Baker kaj Kohl en februaro en Moskvo estis jam nur objekto, ne plu subjekto ?

Ni devis ŝanĝi nian strategion. La konservado de la GDR kun profunda transformiĝo jam ne estis sur la tagordo. Nun temis pri tio, kiajn rajtojn ni povis konservi por la GDR-civitanoj. La terreformo tute ne povintus validi, se ni ne instigintus la sovetian registaron kaj ‒ mi diru la vorton tiel ‒ ankaŭ devigis ĝin fari la tiurilatajn decidojn. Kial devigis ? La situacio estis jena : Se la UdSSR ne kuniras tiun vojon, la moskva registaro trafas sur eksterordinara kontraŭdiro en la propra lando. Pruvo por tio estis por mi la tiea debato fine de la intertraktadoj de la grandpotencoj en la tiel nomata Du-Plus-Kvar-Traktato. La samo veris por la tiel nomata Modrow-leĝo, kiu certigis al dekmiloj da GDR-civitanoj domon kaj parcelon. Ni havis ankaŭ socialan ĉarton por la unuiĝo, sed la registaro de Lothar de Maizière ne atentis la plej multajn aferojn kun la sama intenseco. Ekzistis la projekto de nova GDR-konstitucio ‒ la registaro de la 18-a de marto jam ne transdonis ĝin por diskuto en la Popolĉambro1.

Ĉu tio estis tiam ia partizan-agado ?

Pri tio juĝu aliaj. Temis, kaj pri tio mi insistas, pri la observado de la interesoj de la GDR-civitanoj. Kaj tiam kune agis pri tio homoj kiel Matthias Platzeck kaj eĉ Rainer Eppelmann en la registaro. Tio estis la kazo eĉ la 13-an de februaro, kiam nia registaro estis vizite en Bonno. Kohl eĉ sub la diskriminaciaj cirkonstancoj, kiujn li tiam kreis al ni, ne sukcesis publike meti kejlon en nian registaron. Sed mi volas ankaŭ aldoni : Kiom da membroj de mia registaro havis aliajn kanalojn ‒ al partioj, al sekretaj servoj ‒, tion mi ne scias. Mi esperas, ke arĥivoj iom donos informojn pri tio, sed tute sensuspekta pri tio mi ne vivas. Kaj iuj, kiuj celis sukceson ĉe la voĉdonadoj en marto, pretis fari demagogian ludon.

Kiun bilancon vi faras hodiaŭ, 20 jarojn post la deklaro de la 1-a de februaro ?

Vilhelmo Pieck enkondukis la vorton „El germana grundo neniam plu eliru milito” ĉe la fondiĝo de la GDR, kion Willy Brandt kaj aliaj okcidentgermanaj politikistoj poste ankaŭ referencis. Kiam post la unuiĝo de GDR kaj Federacia Respubliko trudiĝis la vorto „normaleco”, tiam falis ankaŭ tiu principo, kaj estiĝis nova baro inter Oriento kaj Okcidento en Eŭropo. En la Federacia Respubliko ekzistas krome nova socia baro, kiu esprimiĝas ekzemple en tio, ke 40 elcentoj de la armeaj soldatoj en Afganio devenas el Orienta Germanio, kie vivas malpli ol 20 elcentoj de la loĝantaro. Tio rilatas kun la socia situacio de junuloj kaj kun ilia senperspektiveco. Tion oni devas ankaŭ konsideri kiam oni rigardas la pasintajn 20 jarojn. Se ĉi tie ne okazos nova interrilato unu kun la alia, tiam restas la etmensaj vidmanieroj, kaj eĉ tio, kio povus esti kune, ne kunkreskos.

Datoj

- 4-a de decembro 1989 : La GDR-ĉefministro Hans Modrow kaj la sovetia ŝtat- kaj parti-estro Miĥail Gorbaĉov unuafoje renkontiĝas en Moskvo.

- 8-a/9-a de decembro : En Moskvo kunsidas la Centra Komitato de la KPdSU, Gorbaĉovo deklaras, ke la GDR ne estos forlasota de Sovetunio.

- 9-a/10-a de januaro 1990 : En Sofio okazas la 45-a sesio de la Konsilantaro pri Reciproka Ekonomihelpo. Sovetio proponas funkciigi la komercon surbaze de konvertebla valuto.

- 25-a/26-a de januaro : En Moskvo la sovetia gvidantaro prepariĝas interne por la interkonsentita interparolado kun Modrow. Kelkaj konsilistoj de Gorbaĉov premas la tio, intertrakti jam nur kun Bonno kaj ne plu kun la GDR.

- 30-a de januaro 1990 : Modrow renkontas Gorbaĉovon en Moskvo. Antaŭe Gorbaĉov deklaras al la gazetaro, ke neniu principe kontraŭas la germanan unuecon.

- 1-a de februaro : Modrow publikigas en gazetara konferenco en Berlino la koncepton „Por Germanio unueca patrujo”.

- 8-a/10-a de februaro : La usona ministro pri eksteraj rilatoj James Baker parolas en Moskvo kun la sovetia ministro pri eksteraj rilatoj Eduard Ŝevardnadse kaj Gorbaĉov. Interne oni interkonsentas, ke unuiĝinta Germanio fariĝos membro de la NATO.

- 11-a de februaro : La Federacia kanceliero (ĉefministro) Helmut Kohl parolas kun Gorbaĉov en Moskvo. Sovetunio deklaras oficiale, ke la demando de la germana unueco esti decidota de la germanoj mem. Kohl parolas pri historia rezulto. Junge Welt komentas : „Sed enigo de la GDR en la NATO, pri tio Gorbaĉov certe ne lasis dubon, ne povas kalkuli kun kompreno en la USSR.”

El : „Junge Welt” Wochenendbeilage, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano