Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Teologio de liberigo ‒ ĉu etikedo-trompo aŭ paŝoj al emancipiĝo ?
de Otto MEYER  
2a februaro 2010

Hugo Chávez en Venezuelo, Luis Inácio Lula da Silva en BraziloEvo Morales en Bolivio kiel ankaŭ aliaj maldekstruloj en Latinameriko identigas sin kun elementoj de la bazaj religioj en siaj popoloj kaj speciale kun instruoj el la teologio de liberigo. Io simila okazis ĉe la batalo kontraŭ la rasdisigo [apartheid] en Sud-Afriko, kie la ANC-gvidantoj kiel Nelson Mandela akceptis gravajn ŝlosilvortojn de la bazaj komunumoj en la townships aŭ de teologoj, pastroj kaj eĉ episkopoj. La fenomeno de religio mondvaste ja tute ne malpliiĝis, kiel kleraj intelektuloj el la metropoloj ĉiam denove konstatas. Kaj en ĉiuj landoj en kiuj iam kun la koloniado ankaŭ la kristana misio enradikiĝis, la indiĝenoj same kiel la tie asimilitoj enigis siajn proprajn kulture religiajn tradiciojn en la ekleziajn formiĝojn transigitajn el Eŭropo kaj plenigis ilin per propra religia vivo.

1. Religio de la bazaj komunumoj kiel defio por la teologio

Multaj el tiuj triamondaj komunumoj ne nur kantas kaj preĝas multe pli bunte kaj pli gaje, ili samtempe engaĝiĝas en la politikaj kaj sociaj luktoj de siaj landoj. La demandoj de multaj komunumoj kondukis multajn pastrojn al socia-materiisma konvertiĝo : Por kompreni, kiel en tempo de kapitalismo oni produktas riĉaĵon el malriĉeco, ili ekuzis marksismajn konojn. Ili uzas la marksismon kiel sociologian kaj ekonomian analiz-instrumenton. Ili ĝenerale ne difinas sin kiel marksistojn, ili restas kristanoj. Ili ankaŭ volas resti fidelaj anoj de siaj eklezioj. Sed ili volas veki la tradician eklezion, por ke ankaŭ la episkopoj akceptu la demandon de liberigo kiel tuteklezian taskon, speciale en la liberigo de la malriĉuloj ‒ kion la Biblio ja postulas. La eklezio, laŭ ili, devas fari „antaŭrangan opcion por la malriĉuloj”. Kaj plimulto de la episkopoj de Latinameriko, komence de sia konferenco 1968 en Medelino, konsentis tiajn sociajn celojn ĝis en la 1980-aj jaroj.

La episkopo de Salvadoro Oscar Romero, pro sia klara opcio por eklezio de la malriĉuloj, estis mortpafita de la militistoj ĉe la altaro dum celebrado de eŭĥaristio. Kvankam la kontraŭbato ‒ akorde kun la CIA kaj la usona registaro1 ‒ intertempe konsiderinde malprogresigis la aferon, daŭre ekzistas granda nombro da socie engaĝitaj bazaj komunumoj. La teologio de liberigo estas tute ne mortinta, ĝi herbradike disvastiĝas, ĉiukaze la nuntempa vekiĝo en Latinameriko ne kompreneblas sen ĝia kontribuaĵo.

2. Liberiga teologio ‒ ĉu etikedo-trompo ?

Dekstruloj kiel parto de la maldekstrularo ofte asertas, ke la teologio de liberigo estas etikedo-trompo. Konservativuloj diras : „Tio ne estas teologio, sed marksisma ateismo”, ia troja ĉevalo de la komunistoj, kiun la liberigaj teologoj enŝovis en la alie bone fortikigitan katolikan eklezion. El maldekstra flanko oni aŭdas : „La pastroj parolas pri liberigo, sed celas nur spiritan elsaviĝon, ian ekleziigon de la batalo por liberigo” ‒ do sendentan pseŭdo-marksismon.

Kun la dekstra riproĉo la pozicio de la katolika oficiala eklezio estus konfirmita, kiu plej malfrue kun la enoficiĝo de la konsekvenca kontraŭkomunisto Karol Wojtyla 1978 kiel Papo Johano Paŭlo la II-a fariĝis decida politiko de la Vatikano. Speciale la kuria kardinalo Josef Ratzinger, baldaŭ nomumita Prefekto de la Kreda Kongregacio konsideras ‒ kaj nun eĉ pli kiel Papo Benedikto la XVI-a ‒ ke la sociale orientitaj bazaj komunumoj forlasis sian eklezian fundamenton. La Vatikano nomumas jam nur konservativajn episkopojn, maldekstraj pastroj en multaj pozicioj estas ĉiam pli ofte alvokataj al la katolika ordo difinita de Romo. Al Gustavo Gutiérrez oni trudis portempan malpermeson publikigi, same al Leonardo Boff, kiu fine devis forlasi sian pastran oficon kaj fariĝis konsilisto de Lula.

Laste, en tiu ĉi jaro [2007], la Kreda Kongregacio verdiktis kontraŭ Jon Sobrino, ke li tro emfazis la terecan flankon de la persono Jesuo Kristo, tiel ke la dia flanko malaperis. La papa kondamno estas ĉi-kaze aparte abomena, pretenda kaj ja cinika, ĉar la teologi-profesoro kaj jezuito Jon Sobrino estas la sola postvivanto de ekzekuta ago de la salvadora militistaro. Ses profesoroj kaj pastroj kaj la kuiristino kaj ties filino estis murditaj en la nokto de la 16-a de novembro 1989 sur sia universitata tereno. Romo havas evidente nenian skrupulon kulpigi la murditojn mem pri sia morto : La jezuitoj simple tro engaĝiĝis kun la liberiga movado, ili simple fariĝis tro „profanaj”. Oni celas elradikigi la „teologion de liberigo” el la sino de la papa eklezio, kun la argumento ke ĝi jam ne estas „teologio”, do, „instruo de Dio”, sed marksisme orientita „antropologio”. La bazaj komunumoj, kiuj engaĝiĝis ekz-e en Brazilo ĉe la okupadoj de grundo, estas, laŭ tio, delogitaj de marksismaj pastroj ‒ aŭ delonge transformiĝintaj al revoluciaj ĉeloj, kiuj ne rajtas kalkuli kun la beno de la eklezio.

La maldekstra riproĉo ne havas tiom rektajn efikojn kiel la dekstra, kie oni laboras per rifuzo de mono, ekskomunikado, forpeloj kaj masakroj, eĉ per murdo al episkopoj kaj pastroj. Estas vere, ke en tempoj de mondkomunismo dominata tiam ankoraŭ de Moskvo okazis ankaŭ de ortodokse komunisma flanko taktika prudento, kelkfoje ankaŭ truditaj disigoj en aliancaj demandoj, kiuj hodiaŭ tiel ne efikas. Sed la interna rezervo kontraŭ religio, kredo kaj teologio de multaj marksistoj estas miaopinie ĝis hodiaŭ ne negebla. Ĝi ofte malebligas nepran solidarecon. Maldekstraj gekristanoj, ekz-e la grupoj de la „Kristanoj por socialismo” (de kiu mi rajtas konsideri min ano), trafas sur miro : Ĉu io tia entute eblas ? Kelkfoje miaspeculoj sentas ankaŭ certan malfidon : Ĉu tiu ne volas fine uzi nin por siaj ekleziaj celoj ? Pro tio mi ŝatus doni kelkajn pritaksojn el la sperto de evangelia teologo kaj pastro el la FRG [Federacia Respubliko Germanio] en laborista komunumo kiel en pastra ofico de studentoj, por provi ebligi pli bonan reciprokan komprenon.

3. Pritakso de la religio en la komunista tradicio

La demando estas, ĉu la orientadoj speciale de Lenino, sed ĝerme ankaŭ de la maljuna Engelso, estu daŭre validaj. Ĉu ambaŭ fine ne estis epoke kaŭzitaj avertoj kontraŭ religio kaj samtempe kontraŭ ŝtata eklezio, kiu ekz-e en Prusio kaj poste en la Germana Imperio estis ja rekta esprimo de dominad-ideologio ? ‒ Mi koncedas ke ankaŭ hodiaŭ la du grandaj popol-eklezioj [katolika kaj evangelia/protestanta] daŭre konsideras sin religiaj-ideologiaj helpantoj de la regantaj rondoj. Sed ilia potenco kaj ilia influo kiel episkopoj kaj ekleziaj prezidantoj estas svenanta ‒ kaj tio estas bona. Anstataŭ tio, ankaŭ en nia lando aperas komunumaj grupoj por paco kaj justeco aŭ por eklezia azilo ; kaj ekzistas, kvankam malgranda nombro da geamikoj, kiuj sentas sin ligitaj al teologio de liberigo en Eŭropo.

Eĉ pli grava ol por la maljuna Engelso, kiu devis ja ankaŭ digesti la hipokritecon de sia propra familia pieco de vupertala fabrikist-familio, estis kiel sperta fono la potenca kaj abomena agado de la ortodoksa ŝtateklezio en la carisma Ruslando por Lenino. Nur tiel kompreneblas la vere malamikaj atakoj, kiujn li formulis ekz-e 1905 en sia verko „Socialismo kaj religio”. Tie li povas lasi la marksan diron de „religio” kiel „opio de la popolo” nur en ĝia plej detrua formo. Lenino skribis : „La religio estas unu el diversaj specoj de spirita jugo, kiu ... pezas sur la popolamasoj subpremataj de eterna laboro por aliuloj, de mizero kaj soligo.”2 Lenino vigle rifuzis proponojn de kunbatalantoj ricevi el religiaj sintenoj ankaŭ pozitivan heredaĵon por la konstruado de socialismo. Por li ankaŭ poste validis : „La religio estas ia spirita brandaĉo, en kiu la sklavoj de la kapitalo dronigas sian homan vizaĝon kaj siajn pretendojn je iomete da hominda vivo.”3

La pritaksoj de Leninoj estis flanken metitaj en Sovetunio kun la deklaro de la „Granda Patruja Milito” kaj de la enpreno de la Rusa-Ortodoksa Eklezio en la militon kontraŭ la atako de la hitlera Germanio. Ankaŭ en la socialismaj popoldemokratioj post 1945, la kompleta rifuzo de religio ne estis en la programo, religio estis traktata kiel „privata afero”. En la GDR okazis eĉ ŝtataj traktatoj kun eklezioj ĝis financaj subtenoj de la orientaj eklezioj ; la Evangelia Eklezio difinis sin kiel „eklezio en socialismo”. Tamen la reciproka rezervo plej ofte konserviĝis, la verkoj de Lenino kiuj montris onidiran antagonismon en mondperceptaj demandoj estis en la GDR ĉiam denove eldonitaj kiel praktikaj poŝlibroj. Sed io simila okazis, kun inversa tendenco, ankaŭ ĉe la eklezioj.

Uwe-Jens Heuer verkis pri ĉiuj ĉi demandoj tre informriĉan libron : „Marksismo kaj kredo”4. Li pledas por pli da reciproka kompreno, li kiel konvinkita marksisma materiisto kaj ateisto asertas pri si mem eĉ „kredon” ja la komunismaj bazaj konvinkoj. Tio, kion li miaopinie tro malmulte vidas, estas la okazanta signifoŝanĝo ĉe la kristana religia flanko, kiu komenciĝis ĉe la teologio de liberigo kaj tute ne malfareblas per dekretoj el Romo. Ankaŭ la pritakso de la multaj indikoj ĉe Markso pri pozitiva „aŭfhebo”5 de la religiaj tradicioj ne estas sufiĉe detala.

4. La malkovro de la marksa religikritiko

Multe pli diversaspekta ol ĉe la maljuna Engelso kaj ĉefe multe pli kompetente ol ĉe Lenino sonas tiuj frazoj per kiuj Markso en sia „Enkonduko” al la Kritiko de la hegela jurfilozofio provas difini la religiajn bezonojn : „La religio estas opio de la popolo”6 ‒ do, unuavice drogo, kiun la popolo mem kreas kaj ĝuas. Tie ne staras : „opio por la popolo”, elkovita de la regantoj ‒ kvankam ankaŭ tio estas ja sufiĉe ofte provata, tamen por la daŭro kun malmulte da espero je akcepto. Plue legeblas ĉe Markso, ke „religio” estas same „esprimo de la reala mizero” kiel samtempe „suspiro de la premata kreaĵo”.7 La „suspiroj de la premata kreaĵo” ja ne science forinterpreteblas aŭ eĉ ŝtate malpermeseblas ! Oni devas ja akcepti la religian proteston kontraŭ la reala mizero kaj, se eblas, direkti ĝin al pli efikaj vojoj ; sed ne voli primoki aŭ administre malebligi ĝin ...

Kiel Fojerbaĥo, Markso komprenis la religiajn ideojn kiel projekciojn de ĝis nun ne plenumitaj deziroj. Sed alie ol Fojerbaĥo, Markso montris ke la sopiroj estigantaj religion kaj respondatajn per religio kaj kulto estas esprimo de subpremaj kondiĉoj, en kiuj homoj estas senigitaj je sia libero, minacataj je morto kaj pelataj en reciprokan malamikecon, mallonge : trompata je sia plena homesto sur tiu ĉi Tero, pro kio ili elrevas plenumadon jam nur en transe imagata ĉielo. La „aŭfhebo de la religio kiel iluzia feliĉo estas la postulo de ĝia reala feliĉo”.8 Vera religio entenas en si do la postulon, veni el la iluzio al la reala feliĉo, el la imagata libereco al la fakta libereco.

Se la kritiko volas diserigi la „imagatajn florojn” (de la religio) „ĉe la kateno” de la sklavigo ‒ kaj tiun frazon ĉiu marksisme orientita liberpensulo profunde konsideru ‒, tiam ne povas esti ke la homo „portu la senfantazian, senkonsolan katenon” ‒ kio povas konduki ja nur en cinikismon, malspritecon, ĝis en senkonscian konsumadon de pornografio en televido aŭ interreto. Kaj al ĉio kion la novliberale aganta kulturindustrio alie proponas al loĝantaro konsiderata ne emancipita. Ankaŭ la alkoholismo de la amasoj ludas rolon en la religi-kompensaĵo. Kaj la vanaj provoj de Gorbaĉovo limigi la misuzon de alkoholo eĉ ĉe la laborejoj evidentigis al ĉiu komprenema homo jam longe antaŭ 1989/90, ke religia klerigo kaj ateisma propagando tute ne kontentigis la bezonon je opio en la marksa senco ‒ ke en la lokon de la religio venis nun nur la reala „brandaĉo”. Sed la celo devas ja esti ke ĉiu „deĵetu la katenon” kaj „rompu la vivantan floron”.9 La religia heredaĵo indikas heredaĵon de „floroj”, kiu ankaŭ atendas esti florigota en liberigita socio.

Kaj ĉe Markso jen sekvas frazo de la vera kredo : „La kritiko de la religio finas per la instruo, ke la homo estas la plej supra estaĵo por la homo, do per la kategoria imperativo, renversi ĉiujn kondiĉojn, en kiuj la „la libera evoluo de ĉiu (estas) la kondiĉo por la evoluo de ĉiuj”, laŭ la Komunista Manifesto. Kaj tiel, laŭ Markso, ekzistas ankaŭ tabulo de ordonoj, kategorian imperativon, nome (refoje) : Renversi ĉiujn kondiĉojn, kiuj humiligas, servutigas, sklavigas, kiuj soligas kaj forlasigas, kiuj senkuraĝigas kaj kiuj kondukas al malestimo de aliaj kaj de si mem.

„Kritiko de la religio” en la bone komprenita marksa senco do ne celas platan forigon de la religio. „Kritiko” estas uzata de Markso analoge al Kantio, kiu en sia „Kritiko de la pura racio” ankaŭ ne volis forigi la racion, sed liberigi ĝin el ĝiaj misformiĝoj. Por Markso aldoniĝas la hegela dialektiko, do „aŭfhebo” de la religio, per kiu ĝia vero nur aperigeblus. En la religio de la ĝisnunaj homoj, tiom kiom ĝi ankoraŭ ne misevoluis al kompleta farso, ekbrilas io, kio ankoraŭ ne ĉeestas, sed kiu volas kaj povas aperi. El ĝia misuzo, kiu povas esti ankaŭ ĝia simple nur akceptata uzo, oni devus ellabori tion, kio ĝis nun ankoraŭ ne estis plenumita.

5. Markso kiel teologo ‒ lia kritiko de Dio

Ankaŭ Markso estis siatempa homo kaj sciencisto ‒ kiel povus esti alie ? Kvankam mi okaze diras ŝerce : „Markso estis la kvina evangeliisto !” Li prilaboris kiel neniu alia en la 19-a jarcento ankaŭ la filozofion kaj la teologion de sia tempo kaj kondukis ilin al novaj analizoj, kies revolucia graveco miaopinie ankoraŭ ne estas ĝuste ekkonita. Jam en lia doktoriga laboraĵo troviĝas eminente teologiaj frazoj. Ekz-e, kiam li identigas sin kun Epikuro kaj dekretas : „Sed sendia estas ne tiu kiu forbalaas la diojn de la amaso, sed tiu kiu atribuas la ideojn de la amaso al la dioj.”10 La revoj kaj deziroj, transigi la subŝovitajn sopirojn en dian transejon, por lasi sur la Tero daŭre ekzisti maljuston kaj subpremon ‒ tio estas envere sendia. La ŝtataj eklezioj kaj la ŝtataj filozofoj estas envere la sendiuloj, ili estas la veraj „ateistoj”. Ĉar ‒ tiel Markso plu ‒ kun Prometeo estu tiu „eldiro (de la filozofio) kontraŭ ĉiuj ĉielaj kaj teraj dioj, kiuj ne agnoskas la homan memkonscion kiel plej supran dion : Neniu estu apud ĝi.”

Teologo asociigas ĉi tie la 1-an kaj la 2-an ordonon : „Mi estas la sinjoro, via dio, kiu kondukis vin el Egiptujo, el la sklaveco. Ne havu aliajn diojn apud mi. Ne faru al vi bildon nek ian komparon nek pri tio kio estas en la ĉielo nek sur tero aŭ en la akvo, sub la tero ; ne adoru ilin kaj ne servu ilin !” (kp. 2-an de Moseo, 20,2 sj) Aŭ la psalmon 82, kie tekstas interalie : „Dio ekstaras en la komunumo de la dioj kaj estas juĝanto inter la dioj : ’Kiom longe vi volas juĝi maljuste kaj preferi la sendiulojn ? Faru juston al la malriĉulo kaj al la orfo kaj helpu la mizerulon kaj senhavulon al ilia rajto ! Elsavu la humilulon kaj malriĉulon kaj savu lin el la povo de la sendiuloj.’ Sed”, la teksto daŭrigas rezignacie, „ili ne lasas al si diri ion kaj komprenas nenion, ili palpe iras en mallumo. Pro tio ĉiuj fundamentoj de la Tero ŝanceliĝas.” Pro tio la verdikto : „Mi ja diris : Vi estas dioj ... ; sed vi mortos kiel homoj kaj pereos kiel tirano.”

Markso estis elstara konanto de bibliaj kaj teologiaj tekstoj, li ja kunlaboris dum certa tempo kiel asistanto kun la teologi-docento Bruno Bauer, ĝis kiam li povis flanken meti ankaŭ ties limigitan vidon. Li ĉiam honoris la teologon Fojerbaĥo, sed li estis konvinkita ke li kaj lia amiko Engelso devis iri pli antaŭen, ke ili, per la dialektika materiismo, devis konduki la tutan religikritikon al la celo. Pro tio ili eklaboris pri la kritiko de la politika ekonomio. Ili volis analizi la realajn kondiĉojn sur la Tero, por pli bone kompreni la ĉielon, por senpopoligi kaj purigi ĝin.

Ĉu poste restas ankoraŭ ia dio, plej supra estaĵo ? Mi pensas ke tiu demando devas resti senresponda ‒ ĝi estas mu-demando, kiel diras la budhistoj. Mu-demando povas estigi nur malĝustajn respondojn : Tiu, kiu emas al teismo, devas respondi la demandon : Al kiu dio vi servas ? Ne sufiĉas jeso. Sed kiu diras Ne, ne ekzistas dio, mi estas ateisto, tiu devas lasi sin demandi, per kio li plenigas tiun malplenon. Kio estas do via plej alta esto ? Lutero diras : „Je kio vi kroĉas vian koron, tio estas via dio”. Eĉ se tiun „je kio” vi ne volas nomi „dio”. Ni legis ja ĉe la juna Markso : Neniu dio ol nur tiu, kiu agnoskas la homan memkonscion kiel diaĵon. Aŭ li parolas pri „la homo” kiel „plej alta estaĵo”, kaj poste difinas ties ordonon : Renversi ĉiujn kondiĉojn kiuj humiligas, sklavigas, forlasigas kaj malestimigas.

La burĝa ateismo kiu klerisme disvastiĝis ekde la franca revolucio ‒ ĉu tiu ne konas lastajn aŭtoritatojn, diajn ordonojn ?11 Ĉu Markso kaj Engelso ne faris tiurilate gigantan klerigan laboron, senkomparan senmaskigon ? Miaopinie oni devas legi la tri volumojn de la „Kapitalo” same kiel la „Grundrisse” kiel precizan analizon de tio kio lastinstance movas tiun ĉi kapitalisman mondon. La leĝoj de la produktado de plusvaloro estas feraj leĝoj de ekspluatado, la leĝoj de la merkato kun konkurenco, kiu estas la bazo de la milito de ĉiuj kontraŭ ĉiuj, la senkondiĉa leĝo de senĉesa kapitalakumulado estas la fundamenta leĝo de la reala kapitalisma socio, la „plusfarado (estas) la fremda dio”, kiu unue metis sin „apud la malnovaj dioj de Eŭropo sur la altaron kaj ... per puŝo renversis ilin”. Jam ne validas la dek ordonoj de la 2-a libro de Moseo, nun validas : Akumulu ! Akumulu ! Jen Moseo kaj la profetoj !”12

La fama ĉapitro pri la fetiĉo en la „Kapitalo”, volumo I, kie ĉiu varo estas deĉifrata kiel fetiĉo, do kiel eta dio, kaj speciale mono kaj kapitalo estas analizataj kiel plej alta fetiĉo, do kiel ĉefa dio de tiu socio, miaopinie ankoraŭ ne estas sufiĉe komprenita en la disputo kun la novliberaluloj kaj ilia dio „mondmerkato”. Ankaŭ maldekstruloj ja opinias ke la ŝlosilvorto „fetiĉismo” rilatas nur al iom da kritiko al reklamo kaj banka lukso. Ne, celata estas la baza substanco de la malmolaj materiaj merkatleĝoj, temas pri la sociordo de la kapitalismo, pri ĝiaj produktadkondiĉoj : Tie regas senkompata dio al kiu ĉiujare estas oferataj milionoj da homaj vivoj.

Do, ankaŭ kaj ĝuste la materiisma esplorado de la realo estas plenumo de la kritiko de la religio, de la kulturo, kiel de la tuta „superstrukturo”. Ĝi estas ankaŭ kritika teologio. Markso mem donas ja ĉiam denove tiajn indikojn, ekz-e, kiam li en piednoto en la 1-a volumo de la Kapitalo klarigas sian metodon : „Estas fakte ja multe pli facile, trovi per analizo la teran kernon de la religiaj nebulformoj ol inverse, el la realaj vivkondiĉoj disvolvi ties ĉieligitajn formojn. La lasta estas la sole materiisma kaj pro tio scienca metodo.”13

6. Bibliaj nocioj, interpretataj liberigteologie

6.1 La centra revelacio

La centra revelacio de Dio okazas al Moseo en Egiptio. Moseo naskiĝis kiel hebreo, sed estas privilegiita kiel adoptofilo de la faraonfilino. Kiam li estis elkreskinta, li vidas la mizeron kaj la suspirojn de siaj samlandanoj, kiuj, tenataj en sklaveco, devas fari ĉiam pli malfacilajn laborojn ĉe tegolfarado. Moseo mortbatas unu el la egiptaj sklavgardistoj kaj devas fuĝi. En la dezerto li tiam spertas Dian revelacion : Voĉo el flamanta dorn-arbusto parolas al li, „Mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abrahamo, de Isaako kaj de Jakobo. ... Mi vidas la mizeron de mia popolo en Egiptio kaj aŭdis iliajn kriegojn pro iliaj subpremantoj ; mi ekkonis ilian suferon. Kaj mi malsupriĝis, por ke mi elsavu ilin el la mano de la egiptoj kaj konduku ilin el tiu ĉi lando en bonan kaj vastan landon, en landon kie fluas lakto kaj mielo.” Kaj jen Moseo ricevas la taskon : „Iru, mi volas sendi vin al la faraono, por ke vi konduku mian popolon, la izraelidojn, el (la sklavdomo) Egiptio !” (2-a Moseo, 3,10) Eble inter vi estas ankoraŭ konate, kiom akre la liberiga batalo estis fine elbatalata : ĝis mortigo de ĉiuj egiptaj unuenaskitaj infanoj kaj fine per dronigo de la faraona armeo en la ondoj de la Ruĝa Maro. Okazas, laŭ la rakonto, pluraj miraklaj intervenoj ankaŭ de la dia forto ‒ sed Moseo kaj lia frato Aarono kaj multaj aliaj devas esti movataj kaj pretigataj por batalo.

Ankaŭ indiko tute filozofie interpretenda pri la dia forto estas interesa. La dio ja unue prezentis sin kiel dio de la patroj. Sed Moseo opinias, ke tiu mencio de la triba tradicio verŝajne ne povas motivi liajn samlandanojn sklavigitajn de generacioj ; ili demandus : kiu estas do tiu dio de la patroj, ĉu dio de la pasinteco ? Kie li estis ĝis nun, ĉu tiu havas ankoraŭ ian ajn gravecon ? Kiu estas via „nomo” hodiaŭ ? Kaj „nomo” celas en la hebrea ĉiam la demandon je la povo. Al tiu ja senkreda demando Moseo ricevas plurajn respondojn : 1. Mi estos kun vi, kiam vi devos batali kontraŭ la faraono ‒ simple kredu tion. 2. La tuta popolo iom post iom komprenos min, nome nur tiam, kiam ili sukcesis la liberigon, ili ĉiuj kredos je mi kaj alportos al mi oferojn ‒ ekstere de la sklavdomo, en la dezerto. Kaj 3. (nun venas la preskaŭ filozofie interpretenda eldiro pri la di-nomo kaj ties povo) : Mia nuna nomo estas JHWH, elparolata eble Jahve, en nia biblio tradukita per „sinjoro”. Por tiuj 4 literoj la biblio donas strangan klarigon ; ili estas la mallongigo de „Mi estos tiu kiu mi estos”. Sed tio signifas ja nenion alian ol : tiu esto de Dio estas estiĝanta. Ties esto estas komponanto de la estonteco, ĉar dependa de tiuj kiuj agas en lia nomo. Kaj lia kaj ilia agado havas klaran direkton : liberigo.

Do, ne la demando estas traktata : Ĉu ekzistas iu dio ? Sed nur la demando : Kiu dio havas kian povon kaj kio aŭ kiu pretendos estontece validon ? Validu : Dio, la liberigo el sklaveco.

6.2 La homiĝo de Dio

Al sole valida teologia graveco laŭ la kvalito de „dio” kongruas tiu eldiro el la Nova Testamento, kie ni legas : „Nia dio fariĝis homo” ‒ li enkarniĝis, do alprenis mondan formon en Jesuo de Nazareto, kiu ĉe sia unua publika apero uzas por si la vortojn el Jesajo : La spirito de „Jahveo estas sur mi, eldiri la feliĉigan kaj liberigan mesaĝon por la malriĉuloj ; li sendis min prediki al la malliberuloj, ke ili estu liberaj, kaj al la blinduloj, ke ili vidu, kaj al la disbatitoj, ke ili estu liberaj kaj senŝarĝaj, anonci la jaron de graco de Jahve/de la sinjoro.” (kp Luko 4, 18-21) La lastaj vortoj celas : estas dekretita jaro de liberigo el sklaveco kaj jaro de nuligo de ŝuldoj, kiel anoncite en malnovtestamentaj tempoj. Tiu homiĝinta dio, poste nomata ankaŭ Kristo aŭ Mesio, sanigas malsanulojn, forpelas la malbonajn spiritojn el paraliziĝo antaŭ la romia aŭ templa regado, postulas solidarecon, precipe kun ĉiuj malriĉuloj. Li instruas kaj praktikas kundividadon (nutrado de la kvin mil). Li ĝenas la potenculojn de sia tempo, la farisean aristokration, la klerulojn kaj la temploservistojn. Li mallogas la riĉulojn, se ili ne donas ĉion al la malriĉuloj. Kaj fine venas en la politikajn manojn de la roma okupadpotenco kaj de la satrapa reĝpotenco de Herodo, kiuj en sia kunludado ekzekutas lin.

6.3 Kruco kaj releviĝo

Nur la latinamerika liberigteorio povis flanken meti grandan parton de la subpremaj praktikoj de la ekleziaj kruzum-teologioj, per tio ke ĝi simple legis la tekstojn pli precize, kaj ke ĉefe la malriĉuloj el la bazaj komunumoj diris al ĝi, kie la nuntempaj krucigoj daŭre okazas, nome al la kamparanoj kiuj luktas por sia tero, kiuj estas simple masakrataj de la mortigo-skadroj de la latifundi-proprietuloj. Aŭ al Che Guevara, al Oscar Romero, al ĉiuj mortigitaj en la liberiga batalo. En iliaj komunumaj kunvenoj oni ĉiam denove antaŭlegas iliajn nomojn. Kaj tiam la komunumo krias „Presente !” [„Ĉeesta !”] Li kaj ŝi ĉeestas, leviĝinta en nia solidara batalo kaj engaĝiĝo por liberigo kaj rekta irado ! ‒ Nenion alian ni legas ol la realisman kernon en la bibliaj pasko-rakontoj.

Mi ŝatus ĉi tie fortigi ankaŭ alian parton de la kruc-interpretado, nome tiun de la liberigo el la pekoj kiel forigo de paralizo kaj timo : Jes, ankaŭ hodiaŭ, eĉ en nia lando, gekamaradoj devas endanĝerigi sian vivon en la batalo kontraŭ maljustaj kondiĉoj, kiel laste en Heiligendamm. Ili estas marĝenigataj, prispionataj, ofte ili estas fine seniluziiĝintaj, sen perspektivo. Kial ? Ĉar ni aliaj, ankaŭ mi mem, ne sufiĉe enmiksiĝis. Eble mi kaŝe foriris, pro timo antaŭ la potenculoj, aŭ faris koncedojn al la falsaj dioj ?

Ĉe la historio de Jesuo eblas lerni, kiel iu estis tie pereigita ‒ ankaŭ ĉar liaj disĉiploj pro timo lasis lin sola, malkonfesis kaj perfidis lin. Nur kiam ili tion komprenas (vd Petron), ili ricevas novan kuraĝon : Ili „vidas” la leviĝinton, li ne malestimas ilin. ne lasas ilin solaj kun ilia kulpo en malespero. Ili aŭdas lian voĉon : „Paco estu kun vi !” (kp Johano 20, 19-23) Ili perdas sian timon, baldaŭ akiras bravan komunecon, solidaran, liberigitan el paralizo, en Galileo, ankaŭ en Jerusalemo, fine en la tuta Roma Imperio. Kio poste, post kelkaj jarcentoj, fariĝis el tio : terura dominad-ideologio, kiu mem amase pravigis krucumadojn, bezonas ĉiam denove senmaskigon kiel terura idolservado. La sennombraj malvenkoj en la mondvasta batalo por libereco kaj justeco minacas sufoki en ni ĉiuj la kredon je la ebleco de fundamenta ŝanĝo : liberigo, socialismo/komunismo, Dia Regno sur Tero, ktp. Jes, ankaŭ niaj eraroj kaj tiuj de niaj kamaradoj estas malbonaj, kontribuis kaj daŭre kontribuas al la pluekzistado de la potenco de la falsaj dioj kaj sinjoroj kaj al ilia mondvasta triumfo. Sed ekzistas pasko : leviĝo !

6.4 Regno de Dio ‒ ĉiela regno

La biblia parolo pri ĉela regno kaj/aŭ pri la regno de Dio celas la ŝanĝon de la teraj kiel ankaŭ de la ĉiela realeco. Serioza kristano ne povas vere pretervidi tion kaj nur revi pri tio ke iam en la transe pensata ĉielo ĉio aranĝiĝos bele kaj paradize. Ĉiu kristano konas kaj eble ĉiutage preĝas la patronion. Tie tekstas kiel peto al tiu Dio pensata justa kaj liberiga : „Via regno venu, via volo fariĝu ‒ kiel en la ĉielo tiel sur la Tero !” Kio estas la volo de Dio, tio estas sur preskaŭ ĉiuj paĝoj de ambaŭ testamentoj ĉiam denove memorigata : plenumi liajn ordonojn, pacon, solidarecon kaj justecon por kaj kun ĉiuj, liberigo, bona vivo por ĉiu. „Via volo fariĝu en la ĉielo kaj sur la Tero !” Kaj estas promesite : „Strebu unue je la regno de Dio kaj je lia justeco, tiam vi ricevos ĉion tian” (kp Mateo 6,33), nome manĝaĵon kaj trinkaĵon, vestaĵon kaj ŝuojn, loĝejon kaj feliĉon, liberigon el mizero kaj zorgo.

Ankoraŭ vorton pri la „ĉielo” en la peto de la patronio : Miaopinie tio ne celas ke ekzistas loko, la „ĉielo”, kie jam okazas la volo de Dio, tiel ke tiu jam de ĉiam ekzistanta ĉielo estas nun nur transportenda sur la Teron. Mi opinias, ke „ĉielo” signifas ĉi tie fakte ion kiel la spacon de ideologio, de la religioj, eble ankaŭ de la dioj kiel homaj projekcioj. Kaj tiuj ideologioj, tiuj religioj, tiu dia ĉielo de la homaj imagoj estas pribatalata. Ĝi estas ĝis hodiaŭ plejparte difinata de la respektivaj regantoj ‒ la regantaj pensoj estas la pensoj de la regantoj. Pro tio mi preĝas pri tio kaj klopodas laŭ miaj fortoj : Via volo, vi Dio de la vivo kaj de la libereco, fariĝo en la ĉielo kaj sur la Tero.

Fine mi ŝatus pensigi al miaj marksismaj amikoj ‒ kiuj eble iom skuas la kapon pro tiom da „religia revado”, pro tro da „idealismo” kaj tro malmulte da „materiismo” ‒ citaĵon de Markso (la kvina evangeliisto !), kiun la plej multaj konas : Oni devas „distingi inter la materiaj, naturscience fidele konstatebla revolucio en la ekonomiaj produktadkondiĉoj kaj la juraj, politikaj, religiaj, artaj aŭ filozofiaj, mallonge, ideologiaj formoj, en kiuj la homoj konsciiĝas pri tiu konflikto kaj elbatalas ĝin.”14 Konsideri la batalon pri la ĝusta ĉielo, ankaŭ pri la religiaj ideologiaj formoj, arĥaiĝinta aŭ malgrava, tio estas do ankaŭ por firmaj marksistoj pli ol malprudenta. Niaj kontraŭuloj scias tion kaj tamburas per sia komunikila povo, ankaŭ per siaj religiaj institucioj senpaŭze kun impertinenta laŭteco. Ni devus komune certiĝi pri niaj taskoj por homfavora ĉielo kaj por Tero en paco, solidareco kaj justeco.

Otto MEYER.

Prilaborita versio de prelego farita ĉe la gazetara festo de la UZ en Dortmundo, la 23-an de junio 2007, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano el : Marxistische Blätter, „Marxismus in der Debatte”, kajero 6, 2007, p. 84-93