Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Hans Kölsch : Kubo ‒ Heinz Dieterich ‒ kontraŭece
de Hans KÖLSCH  
2a februaro 2010

Heinz Dieterich kredas, ke pere de kibernetiko eblas superruzi la klasbatalon. Tiel ankaŭ en sia disputo kun la kubaj revoluciuloj. Fidel Castro parolis en novembro 2005 pri spertoj de la kuba revolucio, pri politikaj kaj ekonomiaj bazoj de ĝiaj sukcesoj kaj pri la ĉefaj punktoj de la plua socialisma konstruado.

En la eldonejo de Kai Homilius, la teksto de la parolado estis transprenita el la Interreto, germanigita kaj en 2006 publikigita sub la titolo „Kubo ‒ post Fidelo”. (Ĉiuj paĝindikoj en la sekva teksto referencas tiun libron) Tiu parolado kaj kompletiga kuba kontribuaĵo peras gravajn spertojn por la klasbatalo en Germanio, kvankam la kondiĉoj de nia batalo distingiĝas esence de la kubaj. Temas ĉefe pri spertoj, kiel ĝuste orientita strategio en la klasbatalo gajnas amasan bazon kaj kondukas al kontraŭimperiismaj progresoj survoje al socialismo. La kubaj kamaradoj ne havis nek havas pli facilajn kondiĉojn ol ni por solvi malnovajn kaj novajn kontraŭdirojn. Sed ilia ĉefa avantaĝo konsistas en tio, ke ili kreis en siaj bataloj marksisman-leninisman avangardon kiu helpas la popolajn amasojn, per propraj politikaj spertoj evolui al kolektiva, revolucia forto kaj persisti tia.

Kontraste al faktoj kaj realismaj pritaksoj

La solidara uzado de la kubaj dokumentoj en tiu libro estas eble limigita per tio ke ili estas provizitaj per polemikaj aldonaĵoj, kiuj kontraŭdiras la kubajn pritaksojn kaj povas erarigi la leganton, ĉar tiuj aldonaĵoj estas proponataj de Heinz Diederich kiel amikeca helpo kontraŭ „minacanta pereo” de la revolucio. Sed ĉe la opinioj kritikataj ĉi tie ne temas nur pri Kubo.

Kubo enkorpiĝas la estontecon de revoluciaj movadoj en Latinameriko fariĝintan praktiko, sen pretendi esti ia „modelo”, kiel Fidel Castro emfazas (59). La opinioj de Heinz Dieterich, kiuj instigas refuton, koncernas ankaŭ niajn proprajn spertojn kaj ekkonojn pri historio, estanteco kaj estonteco de revolucia teorio kaj praktiko. Eĉ se ekzistas diferenco inter la kritiko de Heinz Dieterich je „entreprenegoj” de kapitalisma kaj socialisma karaktero unuflanke kaj la apologia pritrakto kiun la socialdemokratio faras kun la konzernoj, ĉar li estas kontraŭ konzernpotenco, tio ne ekskludas ke ekzistas multaj kongruaĵoj kun kontraŭkomunisma kritiko je socialismo, sed ankaŭ, ĉar li proponas „socialismon” ne el la vidpunkto de la 21-a jarcento, sed tian kiu similas pli al la ekonomia romantiko de Sismondi, eĉ se ĝi estas kombinita kun kibernetiko.

Li kredas, ke superrigardebla proprieto en formo de entrepren-proprieto de la entreprenaj laboristoj aŭ eĉ pli bone, la proprieto de merkatekonomie orientita etproduktado (p. 149-150) estas pli proksimaj al ekvivalentaj reguladoj liberaj de antagonismo ol sociigita proprieto. Sed tiu etproprieto estas la bazo de kreskantaj diferencigoj ĝis kontraŭdiro de dunglaboro kaj kapitalo, kaj la aliro de tiuj popolfortoj al aliancoj kun la laborista klaso kaj al socialismo estas komplika kaj bezonas pli da sciencaj komprenoj ol multaj „revoluciaj” kontraŭantoj de la varproduktado supozas.

Karlo Markso klarigas, ke oni ne faru al si la limigitan imagon, „kvazaŭ la etburĝaro volus principe trudi egoisman klascelon. Ĝi kredas, male, ke la apartaj kondiĉoj de sia liberiĝo estas la ĝeneralaj kondiĉoj , ene de kiuj la moderna socio saveblas kaj la klasbatalo eviteblas.”1

En la pritraktado, kiun Heinz Diederich faras kun la argumentoj de la kubaj kamaradoj, al la polemiko bedaŭrinde mankas metoda akreco, kiu estas kutima ja ankaŭ inter amikoj. Tio komenciĝas jam per kontraŭa interpreto de la danĝero por la revolucio. Fidel Castro vidas por Kubo kaj por la popoloj de la mondo la ekzisto-gravan danĝeron en la imperiisma barbareco, kian antaŭenigas ĉefe Usono. Li klarigas, kiel la revolucia Kubo kontraŭstaras al tiu danĝero kaj kiel por tio kreiĝis la necesa unueco de la popolo. Heinz Dieterich vidas en la imperiisma barbareco ne tian danĝeron kaj pro tio ankaŭ nenian neceson kontraŭi ĝin per revolucia kontraŭpotenco. Li asertas, male, ke Kubo estas en danĝero, ĉar ĝi, alfrontita kun la „universala konsumkliŝo de la mezaj tavoloj de la unua mondo”, ne povas efike kontraŭstari tiun alfrontiĝon (p. 146)

Li asertas, ke je tiu alfrontiĝo jam pereis Sovetio kaj la GDR (p. 13-15). Nur la aŭtoritato de Fidel Castro kaj lia memkritika efiko ĝis nun malhelpis kolapson, kiun oni devas atendi post la morto de Fidel. Heinz Dieterich vidas por la estonteco de Kubo realan danĝeron en la kuba ŝtatpotenco, kiu estas, laŭ li, strukture sama kiel en la GDR kaj en Sovetio (p. 13-15).

Pro tio, danĝero minacas por Kubo ne tiom deekstere, sed deinterne ; ĉar ĉi tie la ŝtato jam transprenis la ekonomian funkcion de grandkapitalisto. Tio estas la danĝero de la nova burĝaro (p. 148-149).

La kubaj dokumentoj kaj la revolucia praktiko, male, montras kiel la kubaj komunistoj uzis la revolucian fortrilaton ĝis nun en la intereso de la plimulto kaj por fortigi la internacian pozicion de Kubo, kiel ili plu disvolvas ĝin por la ankoraŭ ne solvitaj problemoj kaj kiajn konkludojn ili tiris el la klasbataloj en Sovetio kaj en la GDR. Apogite ĝuste sur la politikaj kaj ekonomiaj pozicioj de la socialismo, ili kondukas, kontrasteal la antaŭdiroj de Heinz Dieterich, la pluan konstruadon de la socialismo.

Alfrontita al la imperiisma barbareco

„Mi kredas”, diras Fidel Castro, „ke la homaro ŝvebas hodiaŭ en vera kaj reala danĝero de formortiĝo, kaj neniu povas garantii ke ĝi postvivos tiun danĝeron.” (p. 21) Ni vivas en mondo „plena de ekspluatado, misuzado, prirabado, en kiu ĉiujare mortas pluraj milionoj da infanoj, kvankam ili povus esti savitaj” (p. 24). Ni vivas en mondo, „en kiu barbara imperio proklamas la rajton, surprize kaj antaŭmalhelpe, ataki 70 aŭ pli da landoj, en kiu ĝi kapablas porti la morton en ĉiun angulon de la mondo, per ruze elkovitaj armiloj kaj mortigteĥnikoj”, „mondo en kiu regas la imperio de brutaleco, de perforto, kun centoj da militbazoj sur la tuta planedo, interalie ankaŭ sur nia propra teritorio.” (p. 25)

„Jen la mondo, en kiu ĝi [Usono, H. K.] intencas trudi sin perforte, kaj kiun ĝi provas domini per la mensogoj kaj la preskaŭ kompleta monopolo de la amaskomunikiloj. Jen la batalo kiu estas en la momento batalata.” (p. 28)

Sed la imperiisma barbareco pezas sur homaro kiu estas dividita per klasaj kontraŭdiroj, per etnaj kaj naciaj diferencoj, per diversaj religioj kaj mondperceptoj. Pro tio ekzistas diversaj reagoj al la barbareco. „La mondo nepre bezonas unuecon, kaj se ni ne atingas minimumon da tiu unueco, ni atingos nenion” (p. 50). Minimumo da unueco en la momento ne eblas tiel ke ĉiuj batalas en similaj maniero kaj konsekvenco kiel ekz-e Kubo kontraŭ la barbareco. Sed tiu unueco ankaŭ ne estus efika, se ĝuste la plej konsekvencaj batalantoj kontraŭ la barbareco estus ekskluditaj.

La ebleco, en la estanteco atingi tian unuecon, videblis ĝerme.

En la ĝenerala asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, en publika voĉdonado, el 191 membroŝtatoj, 182 voĉdonis kontraŭ la embargo-politiko de Usono kontraŭ Kubo. Por la embargo estis nur Usono, Israelo, la Marŝal-insuloj kaj Palaŭo. Aliaj, kiel Germanio sin detenis. Spite al la voĉon-malvenko, Usono akrigas la blokad-politikon kontraŭ Kubo, dum Kubo etendas sian kunlaboradon kun la mondo, kio fariĝis „historia angulŝtono de la revolucio”. (p. 118)

Bazo por la bezonata minimumo konsistas en tio, ke multaj landoj de la Tero estas ankaŭ minacataj de usonaj reprezalioj, dum Kubo minacas nenian landon de la mondo. Kubo proponas solidaran helpon por homoj eĉ en ŝtatoj, kies regantaj potencoj konsideras sin malamikoj al revoluciaj fortoj. ĜiĜi proponis ekz-e ampleksan helpon al viktimoj de la naturkatastrofo en Luisiano, Usono. Ampleksan helpon ĝi donis ekz-e en Pakistano post naturkatastrofo. Hodiaŭ, 25.000 kubanoj donas solidaran helpon en 68 landoj. En Kubo mem civitanoj de aliaj landoj estas medicine prizorgataj aŭ formataj al urĝe bezonataj fakuloj, simile al tio kion praktikis la GDR. Tio estas praktikataj revoluciaj alternativoj al la novkoloniismo.

Kiom malfacilas atingi minimumon da unueca agado, tio montriĝas nun en la disputoj pri la maniero kiel haltigi la militpreparojn de Usono kontraŭ Irano. Malfacilaĵo konsistas bedaŭrinde ankaŭ en tio, ke ekz-e la gvidaj fortoj de Irano, per ĝeneralaj minacoj ne distingas inter la barbara politiko de la imperiismaj regantoj de Israelo kontraŭ la palestinanoj unuflanke kaj la israela loĝantaro aliflanke. (Castro pri tio p. 26)

Tio malfaciligas solidarajn agojn kontraŭ la militminacoj de Usono. Kompreneble Kubo povas reagi al imperiisma barbareco alie ol aliaj ŝtatoj kaj popoloj. Kubo ne estas milita danĝero por Usono aŭ por ties nacia sekureco. Sed ĝi ja estas danĝero por ties imperiisma barbareco pro sia modela ekzemplo, pro sia politika morala, etika supereco. „Ĉar Kubo montras, ke oni povas kontraŭstari ĝin kaj gajni. Kubo estas pruvo por tio, ke alia mondo eblas.” (p. 123) Pasis 46 jaroj, kaj la ebleco venki la kuban revolucion estas pli malproksima ol iam ajn antaŭe. „Ili ne povas reĵeti nin en la koton de kapitalismo.” (p. 36) Nin unuigas ideoj, revoluciaj principoj, „kiuj faras nin batalanta popolo ne nur individue, sed faras nin kolektive revoluciuloj. Kaj tiel fariĝas fine, ke, se la forto de ĉiuj unuiĝas, popolo neniam venkeblas.” (p. 35)

En tiu parto de la parolado, Fidel Castro klarigas la historiajn spertojn, ke la privata proprieto je produktadrimedoj , kiu igas la proprietulojn, kun ilia strebo al profito, ĉiam pli grandaj ekspluatistoj, kiuj fine kiel monopolkapitalistoj kovros la mondon per sia barbareco. La fakto, ke grandkapitalistoj, grandakciuloj uzas specialistojn por profitiga gvidado kaj uzado de sia privata proprieto, kondukis ankaŭ ĉe Heinz Dieterich al la opinio, ke ne la proprieto, sed la dispono pri la plusprodukto estas decida.

Sed manaĝeroj, malgraŭ siaj grandaj privilegioj, dependas de tio, ke ili zorgas pli profesie ol la proprietuloj por profito. Se tio ne funkcias, ili maldungiĝas, eĉ se kun aliaj kompensaĵoj ol maldungitaj laboristoj. Por la viktimoj de privata proprieto je produktadrimedoj ne estas diferenco, ĉu la barbareco eliras el la proprietulo persone aŭ el ties manaĝero. La kubaj revoluciuloj liberigis sian landon el la barbareco kaj kreis stabilajn politikajn kaj ekonomiajn bazojn kiuj sekurigas la atingojn kaj ebligas pluan progresadon.

Fortfontoj de la revolucio

La fakto ke ankaŭ revoluciuloj estas mortidevaj, ne estas problemo por Fidel Castro, sed ja la scio, ke la malamikoj de Kubo deziras rapidigi kaj uzi lian morton por fortigi siajn atakojn kontraŭ la revolucia Kubo. Fidel Castro ŝajnas ankaŭ scii ke oni proponas kiel helpon al la kuba revolucio savkonceptojn kiuj estas ĉia alia ol helpaj por la revolucio. Tia „kritika solidareco” kondukas, interalie ĉe Heinz Dieterich, al la ideo, vidi ŝancon por Kubo en la momento jam nur en la individuaj fortoj de Fidel Castro, al kiu dankiĝas ke la memdetrua potencialo de la ŝtatsocialismo estas ĝis nun tenata en limoj, al kiu subiĝis la GDR kaj Sovetio. (p. 13, 105-107, 109, 178) Laŭ li, Kubo povas nur transvivi, se ĝi liberiĝas antaŭ ĉio el la socialisma ŝtatproprieto. Savebleco estus la „nova historia projekto, la socialismo de la 21-a jarcento” (p. 16). Tiu socialismo havas tamen nenion komunan kun socialismo.

Kontraste al tiaj „konsiloj” ĝuste plej graviĝas la tasko fortigi la efikajn kolektivajn bazojn de la revoluciaj fortoj, por solvi ne nur tiujn problemojn kiujn parte la speciala periodo postlasis, sed ankaŭ la taskojn multe pli vastajn por la plua konstruado de la socialismo. Pro tio ne estas hazardo, ke Fidel Castro en sia parolado montras per faktoj, kiel el la revoluciaj batalantoj de la ŝipanaro de la Granma fariĝis popola revolucio, kiu el la kompreno de la necesa forigo de la Batista-reĝimo progresis al la necesaj ekkonoj pri la konstruado de socialismo (p. 33-34). Pri la komencoj de la batalo li raportas, ke li, kiel aliaj, sentis sin socialisto, sen tiam jam scii, kiel la socialismo konstrueblas (p. 48). Heinz Dieterich transformas tiun pritakson en helpokrion, kiu havas la ŝajnon de aktualeco : „Neniu scias kiel la socialismo konstruiĝas”. Espereble iu venos kun ideoj „kiuj povas malebligi la kolapson de la procezo” (p. 15).

Li ignoras, ke Fidel Castro, pruvite per faktoj, povas konstati : „Nuntempe ni havas ideojn, miaopinie sufiĉe klarajn ideojn, pri kiel konstrui la socialismon, sed ni bezonas multajn klarajn ideojn pri kiel konservi la socialismon en la estonteco, aŭ kiel ĝi estos konservata.” (p. 64) Socialismaj revolucioj konsistas ne nur el heroa komenca periodo, en kiu superrigardeblaj antagonismoj estas superataj. Ili transiras en procezon kiu devas solvi novspecajn kontraŭdirojn en nova maniero. Al tio minacas danĝeroj el tri flankoj. Tiom longe, kiom ankoraŭ ekzistas kapitalisma ĉirkaŭmondo, ekzistas militaj, politikaj kaj ekonomiaj danĝeroj por la socialismaj kondiĉoj. Alia danĝero konsistas en tio ke elbatalitaj atingoj estas jam nur administrataj, anstataŭ instigi la avangardon, la tutan laboristan klason kaj ĉiujn aliancanojn al plenumado de novaj revoluciaj taskoj kaj ĉe tio malkonstrui secesiajn tendencojn de nacia, socia kaj teritoria speco, kiuj ne simple formortas. Alia danĝero konsistas ankaŭ el tio, ke oni volas solvi tiujn kontraŭdirojn, malgraŭ ilia alia bazo, per malnovaj metodoj.

Revolucioj staras konstante antaŭ la tasko ordigi ion malnovan kaj solvi novajn taskojn, por kiuj necesas trovi novajn vojojn kaj metodojn. En Kubo estas unuavice zorgita pri tio ke la revolucio ne iru en malĝustan direkton kiu devojiĝus de la proletara socialisma solidareco kaj donus liberajn spacojn al kontraŭsocialismaj fortoj (p. 90). Ankaŭ la transiro de la speciala periodo al novaj socialismaj progresoj postulas multajn klopodojn, kiuj estas klarigitaj en la kubaj dokumentoj.

Post 1990, la komenco de la speciala periodo, en nur kvar jaroj, 35 elcentoj de la malneta enlanda produkto [MEP] foriĝis. La importoj falis de 8,5 miliardoj al 1,5 miliardoj da usonaj dolaroj [USD]. La pokapa akiro de kalorioj falis de 3.000 cal al malpli ol 2.000 (p. 130). En tiuj jaroj kun la urĝaj solvoj elkreskis milionoj da homoj, kiuj konatiĝis kun alia lando ol tiu kiun la revolucio estis konstruinta. Tie jam ne dominis ke „ĉiu ricevis tion, kion li akiris per sia propra laboro” (p. 130). La speciala periodo „kreis multe da malegaleco, kaj ĝi ebligis ke certaj homoj havas multe da mono” (p. 41, 47). En la speciala periodo estiĝis problemoj kiuj estas nun superendaj. Por tio necesas konscii pri la revoluciaj praktikoj, kondutoj kaj historiaj faktoj kiuj liberigis Kubon el la imperiisma servuto kaj kondukis al atingoj kaj ankaŭ sekurigis ilin, kiuj ebligis elteni la ŝarĝojn de la speciala periodo kaj kapabligi al tio ankaŭ tiujn civitanojn kiuj elkreskis en tempoj de speciala periodo.

Lerni batalante

En la batalo por superi malfacilaĵojn kaj maljustaĵojn la maljuna revolucia gvardio kolektis spertojn kaj lernis. Ekz-e, kiam la Batista-reĝimo estis forigita, nur la duono de la kuracistoj restis en Kubo, kaj nur 25 elcentoj de la profesoroj. Per praktikoj, kun kiuj siatempe ankaŭ la GDR estis alfrontita, specialistoj kaj fakuloj estis delogataj de Usono, por haltigi la socialisman konstruadon, aŭ almenaŭ malfaciligi ĝin. En la revolucia procezo, tiaj breĉoj estis ne nur fermitaj, sed oni ankaŭ konstruis ekz-e modelajn san- kaj eduk-sistemon. Tiumaniere oni grandparte certigis en Kubo la pacon, forigis ekspluatadon, senlaborecon, la analfabetismon, kaj kreis ion novan.

Sed ne nur propraj batalspertoj kondukis la revolucion antaŭen. „Markso instruis al ni kompreni la socion” (p. 52). Ekde kiam la civilizacio ekzistas, ekde kiam la privata proprieto ekzistas, la mondo konis nur klasajn sociojn kun sociaj antagonismoj (p. 58). La socialisma revolucio estas la malfacila kaj komplika elrompiĝo el tiu mondo en novan (p. 36, 49, 75, 91, 92, 95, 99). Ĝia centra deirpunkto estas la ekzistograva intereso de la laborista klaso kontraŭstari per klasa solidareco la damaĝajn efikojn de la privata proprieto kaj de la konkurenco je laborloko, sekurigi la kondiĉojn kaj la kreskantajn sociajn kaj kulturajn bezonojn por reproduktado de la laborforto kaj antaŭenigi la batalon por politika kaj ekonomia asociiĝo de la socio al socialismo.

En la proletara klassolidareco elformiĝis, ene de kontraŭsocia mondo, tiu subjektiva forto, kiu kiel sola ligas la klasan intereson kun socia respondeco, kiu en la revolucio konstituiĝis kiel socialisma ŝtatpotenco kaj en alianco kun aliaj popolfortoj disvolvas produktadon kaj socian vivon sur socialismaj bazoj. Ĉi tie, socia kaj individua riĉeco povas evolui sen antagonismoj kaj kun nova enhavo kaj refuti la aserton de Dieterich, ke „socialisma ekonomio, altruisma produktado por ĉiuj, ne estas vivkapabla” (p. 149).

„Lenino instruis nin”, klarigas Fidel Castro, „kompreni la ŝtaton kaj ĝian rolon” (p. 52). Surbaze de la spertoj de la unua socialisma ŝtato kaj de la unua vera socialisma revolucio de la historio, li peris al ni ankaŭ la sperton, kiel la terkulturistaj amasoj povas aliĝi al la socialisma revolucio (p. 51). En la revoluciaj procezoj en Latinameriko videblas, kiel la pozicio de la proletara solidareco eniris la batalon de diversaj klasoj kaj tavoloj.

Al la nepra praktiko de revoluciuloj apartenas la atenta studado de la klasbatalaj spertoj kaj de la revolucioj ankaŭ en aliaj landoj. Tion la kubaj kamaradoj faris, lige kun la klopodo kompreni ankaŭ la realajn kaŭzojn de la fiasko de Sovetio kaj de aliaj landoj. Surbaze de la spertoj de jardekojn longaj bataloj ili ellaboris siajn konkludojn por la plua progresado de la revolucio, kaj resumis tion al gravaj konsekvencoj. Ili estas entenataj en la parolado de Fidel Castro kaj estas resumitaj en koncepto ankaŭ tie publikigita (p. 113-139).

Unu el la konkludoj konsistas en tio, distingi inter la konkrete historiaj aperformoj kaj la esenco de revoluciaj ŝanĝoj, ĉar nur tiel eblas ĝuste uzi spertojn sub aliaj kondiĉoj. Pro tio Fidel Castro emfazas : „Ni konservis dum 40 jaroj rilatojn kun la revolucia movado en Latinameriko, ekstreme densajn rilatojn. Neniam ni kapricis diri al iu kion li faru” (p. 55). La zorgo ŝajne aperanta en kelkaj teksteroj de Heinz Dieterich estas senbazaj, ke la revolucia socialismo estas ia kliŝo kaj ke la diversaj evoluproblemoj de la kontinento, speciale de la indiĝena loĝantaro kaj de la diversaj revoluciaj movadoj, povus esti neataj. La tie disvastigataj rezervoj kontraŭ centraj institucioj, estigitaj el negativaj spertoj el historio kaj nuntempo, povas nur per novaj spertoj konduki al la nova ekkono ke socialisma organiziteco kaj centraligo de la propraj fortoj kapabligas al fundamentaj sukcesoj. Tion konfirmas ankaŭ la kuba revolucio, kies spertoj ne estu diluitaj kaj ne senvalorigitaj per imaga koncepto de socialismo.

Sen revolucia ŝtatpotenco ‒ nenia socialismo

Kroma konkludo konsistas en tio, ĝuste pritaksi la ekzistantajn kaj solvendajn kontraŭdirojn. Tiuj de la speciala periodo estas ja kaŭzitaj de la kontraŭrevolucio en aliaj landoj, sed en Kubo la kontraŭrevolucio jam ne havas klasajn bazojn. La batalo por la tie solvendaj kontraŭdiroj estas farata ne per ĝia akrigo, sed ĉefe per la metodoj de modelo, kiel la socialisma konstruado antaŭenigeblas. Tie regas „legitimeco kiu baziĝas sur aŭtoritato, kaj aŭtoritato, kiu baziĝas sur la modelo” (p. 137). Por tio oni aranĝas ampleksajn konsiliĝojn ankaŭ ekster la parlamento, por tio miloj da bone formitaj sociaj laboristoj estas survoje kaj ĉe la koncernaj punktoj surloke. Ankaŭ propraj eraroj estas ĉe tio korektendaj. Fidel Castro klarigas tion ĉe aktuala ekzemplo (p. 84-89). Kontrolado kaj memkritiko zorgas por tio ke revoluciaj intencoj plenumu sian celon.

En la speciala periodo la malfacila situacio por la plimulta loĝantaro devis esti faciligita interalie per granda malaltigo de la prezo de elektra kurento. Sed la spertoj montris kelkajn mankojn de la metodo. Privataj komercistoj tiris pli grandan profiton el la malmultekosta kurento ol la plimulto. Krome montriĝis ke la malalta prezo ne instigis al ŝparo de kurento. Pro tio necesis korekto. Tamen oni devas ne korekti eraron per nova eraro. Se oni simple altigus la prezon de kurento, tio suferigus la plimulton pli ol la „novriĉulojn” estiĝintajn en la speciala periodo. Pro tio la korekto konsistis el granda ago. Ĉiuj aparatoj kaj lampoj kiuj konsumas multan kurenton, estas amase anstataŭigataj per pli energiŝparaj. Simile ankaŭ la konsumo de brulaĵoj kaj aliaj aferoj estas ŝanĝendaj. Ankaŭ por tio agas miloj da sociaj laboristoj, kiuj disponas pri kvinjara universitata formado kaj konsistigas novan tipon de socialisma intelektularo.

Tio estas ne nur etikaj, sed samtempe gravaj ekonomiaj demandoj, de kiuj la daŭrema plibonigo de la vivkondiĉoj de la popolo dependas. Tio ne atingeblas per tio, simple „presi monbiletojn kaj disdoni ilin, sen ke ekzistas kontraŭparto de varoj aŭ servoj” (p. 75). Por krei sufiĉan kontraŭparton, Kubo havas la socialismajn entreprenojn. La energiŝparoj kaj aliaj disponoj kontraŭ malŝparo aŭ ŝtelo „ne estos la sola fonto de enspezo-kresko”. Nek malŝparo nek ŝtelo estas produkto de la socialismaj proprietkondiĉoj, kiel Heinz Dietrich supozas (p. 149), sed rudimentoj de estintaj kapitalismaj proprietrilatoj kaj de aliaj „patrinmakuloj”.

„Fine ĉio kondukas al la demando, al kiu la produktadrimedoj apartenas, ĉu al la popolo, al la amasoj, aŭ ĉu al malplimulto, al la kapitalistoj” (p. 138). „Kiu do fine garantias kiel sola, ke la plimulto disponas pri la plej granda parto de la enspezoj kaj ke la plimulta posedas la plej grandan parton de la proprieto ? La socialisma ŝtato.” (p. 139) „Nur socialisma ŝtato povas garantii, ke la plimulto de la loĝantaro profitas el la riĉaĵoj de la lando kaj estas proprieto de ili.” (p. 113) „La popolo povas konservi sian triumfon, perfektigi sian socialismon kaj ŝanĝi tion, kio ene de la socialismo kaj de ties principoj estas ŝanĝenda” (p. 139). En Kubo la socialismo de la 21-a jarcento akiras formon.

Klasbatalo kaj konsumado

Kontraste al tio, Heinz Dieterich asertas : „Neniu el tiuj disponoj garantios la estontecon de la revolucio post la morto de Fidel. Same kiel kelkaj ekonomiaj plibonigoj en la vivkvalito de la kuba plimulto. Ĉar la krizo de la modelo de la ’historia socialismo’ estas struktura, tia kia ĝi estis ankaŭ en la GDR kaj en Sovetio” (p. 16, 146). La baza malbono de la „modelo” estas, laŭ li, ĝuste la socialisma ŝtato kaj la ŝtata proprieto je la strategiaj produktadrimedoj, kiuj en la konkuro por la pli bonaj konsumeblecoj havus nenian ŝancon (p. 146).

Sed tiu „baza malbono” estas la bazo ankaŭ por solidara, socialisma konsumstrategio, kontraste al la kapitalisma konsummaniero kaj al la vivmaniero kiu kongruas kun ĝi.

Tamen restas la fakto, ke la demando de konsumo estas malfacila problemo en la klasbatalo. Grandkapitalistoj uzas ĉi tie sian historie kondiĉitan avantaĝon surkampe de laborproduktivo, por kaŝi sian historian arĥaikecon, fanfaroni progresecon kaj trudi ŝarĝojn al socialismaj landoj. Per tio oni intencas limigi ties individuajn konsumbuĝetojn. Ili uzas politike ankaŭ la grandajn diferencojn en la mondaj kuŝejoj je energifontoj kaj strategiaj krudmaterialoj, ekz-e ankaŭ por sia embargo-politiko.

Markso kaj Engelso jam klarigis, ke alta ŝtupo de matureco de la kapitalisma evoluo ja faciligis la aliron al scienca ekkono, ke la antagonismoj de la kapitalismo supereblas nur en la revolucia sociigo de la produktadrimedoj, dum tia ŝtupo de matureco ĝuste malfaciligas al la ekspluatatoj la revolucian aliron al sociigo de la produktadrimedoj. La kapitalistoj havas en la centroj de pli alte evoluinta kapitalismo pli grandajn eblecojn kompensige kontraŭagi akriĝon de la kontraŭdiroj.2 Lenino montris, ke la diferencoj en la laborproduktivo estas grava faktoro en la fortrilato inter socialismo kaj kapitalismo kaj pro tio estas ŝanĝendaj.

La kubaj revoluciuloj, spite al la malpli alta laborproduktivo, metas videblajn kriteriojn por nova, humana, socialisma vivmaniero helpe de sia „homkapitalo” (p. 32, 37, 38, 39, 44, 67-69). La kontraŭecoj inter kapitalismo kaj socialismo en la konsumado montriĝas unue kaj kaŭze en tio, kiel la produktivaj bezonoj estas kontentigataj, por ke ties reproduktado estu certigata. En la socialismo la planado sekvas ĉefe la necesojn de la kreskantaj sociaj kaj kulturaj bezonoj de la loĝantaro, ankaŭ kun la celo iom post iom ŝanĝi la bezonstrukturon desegnitan de la kapitalismo.

Heinz Dieterich reduktas la gravajn atingojn de la revolucio al historie limigitan instigon por revolucia agado (p. 109). Li konfuzas rimedojn kaj celon. Revolucia agado estas la rimedo por prepari la vojon al humanaj bezonoj, al nova, socialisma vivmaniero, kaj certigi ilin pere de revoluciaj fortrilatoj.

Heinz Dieterich, male, asertas, ke al la atingoj ĝuste pro tio mankas la „demokratia legitimeco”, kio limigas ilian vivkapablon. Estus ja eble, ke la civitanoj preferas pli grandan privatan konsumon ol konstruadon de malsanulejoj kaj de aliaj komunutilaj instalaĵoj, se ili havus la elekteblecon (p. 140). Al tio apartenas ankaŭ la rajto, kiel kutime en la merkatekonomio, komerci per ekonomiaj aktivoj (p. 149). Sed la kuba ŝtato kaj la produktadkondiĉoj ne allasas tian „demokration” kaj pro tio endanĝerigas la necesan informon pri politikaj danĝer-fontoj. La burĝa ŝtato estas pro tio, laŭ li, ’kibernetike’ supera al la socialisma (p. 162), por povi ĝustatempe kontraŭagi konfliktojn (p. 157-158).

La instrua komparo kun la solidareco de Kubo kaj ĝia revolucia socialismo klarigas, kial hodiaŭ en Germanio la socialismo ne povas fariĝi aktuala tasko, sed jes ja la revolucia tasko batali por reakiro de la politika penskapablo de milionoj civitanoj kaj por tio aktiviĝi ankaŭ inter maldekstruloj.

Notoj

1. Karlo Markso : MEW, vol. 8, p. 141-142.

2. MEW, vol. 7, p. 97, 440.

Hans KÖLSCH.

El : "Marxistische Blätter", junio 2007, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano