Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Kaj kiam oni inventaros la teroristojn instalitajn en Usono ?
de Jean-Guy ALLARD  
27a januaro 2010

Jen eta listo de teroristoj kiujn Usono gastigas en sia teritorio

Usono kiu pretendas trovi, en absurda maniero, teroristojn de Al-Kajdo en flugoj el Kubo, estas la rifuĝejo de grava kolonio de teroristoj, de torturistoj kaj de murdistaj prezidintoj.

Krom esti iniciatinta, orientinta, financinta kaj mastruminta la terorismon kontraŭ Kubo pere de siaj informagentejoj aŭ siaj mafiaj grupoj de Miamo kiujn ĝi mem starigis, Usono subtenis, patronis aŭ inspiris kontraŭleĝajn agadojn en la tuta kontinento kaj poste gastigis la farintojn.

De Luis Posada Carriles kaj Orlando Bosch, konfesintaj kaŭzintoj de la dumfluga detruo de la kuba aviadilo en 1976 kiu kaŭzis la morton de ĝiaj 73 flugantoj, ĝis la farintoj de terorismaj agoj kontraŭ progresemaj registaroj de la hodiaŭa Latinameriko, Vaŝingtono estis neniam surprizita de la apero sur sia teritorio de la farintoj de mortigaj konspiroj aŭ de individuoj trejnitaj aŭ rekrutitaj de siaj informservoj por semi la morton.

Koncerne Posada Carriles, Interreto estas plena de liaj konfesoj kaj rakontoj de liaj krimoj ĉu kiel trejnisto de teroristoj en la Everglades, kiel komisaro Basile en Karakaso, kiel komercisto de fidrogoj liveranta armilojn al la nikaragva Contra aŭ kiel aŭtoro de diversaj murdoplanoj aŭ iniciatinto de terorismaj agoj en kuba teritorio.

Pri lia komplico Orlando Bosch, psiĥopata pediatro, la arĥivoj de la 1960-aj jaroj de la miama gazetaro spegulas sen grandaj skrupuloj liajn pretenditajn heroaĵojn kiel ĉefo de la terorista MRR, de la „Kontraŭkomunista Kuba Armeo” aŭ de la „Kuba Agado”. Li estis la ĉefo, ĉiam laŭ decido de la CIA, de la Coordinadora de Organizaciones Revolucionarias Unidas (CORU), kies operacioj estis inter la plej sangaj de la tuta historio de terorismo sur tiu ĉi kontinento.

La 28-an de julio 1960, Bosch venis al Miamo kun 30-taga vizo. Sed 50 jarojn poste, primonante la venezuelajn tribunalojn kaj profitante kiel Posada kaj pluraj aliaj la aktivan protekton de la CIA kaj de la mafiaj politikistoj, li kuracas sian intermitan kadukegecon en dometo de Hialeah.

Senfina listo de murdistoj

La listo estas senfina de teroristoj instalita hodiaŭ en Usono kiuj konspiris kaj agis kontraŭ Kubo per la teĥnikoj lernitaj en la teror-akademioj de Usono kaj kiuj daŭre profitas la komplicecon aŭ komplezon de la aparato kiu hodiaŭ redaktas landajn listojn.

Kun la falo de la porusona diktatoreco de Fulgencio Batista, la plej hororaj kubaj murdistoj kiaj Esteban Ventura, Rolando Masferrer, Julio Laurent kaj Pilar García, trovis tuj rifuĝejon en Florido, kie ili vivis en la plej granda lukso kun la mono prenita el la ŝtata trezoro antaŭ ol fuĝi el Kubo.

El la jaroj de la CIA-centro de Miamo, la multmiliona JM/WAVE, aperis la eksterordinara kontingento de gangsteroj kiun tiu agentejo recikligis post la fiasko en la Porkogolfo, en ŝlosilajn elementojn de siaj kontinentaj operacioj, kun la venezuela DISIP kiel en la sekreta polico de la ĉilia diktatoro Augusto Pinochet kaj en la supremaparatoj de diversaj reĝimoj al kiuj ĝi donis nekonfeseblajn apogojn.

De la fratoj Novo Sampoll, Pedro Crispín Remón Rodríguez kaj Gaspar (Gasparito) Jiménez, ĝis Reinol Rodríguez, Antonio (Tony) Calatayud, Nelsy Ignacio Castro Matos, Roberto Martín Pérez kaj Sixto Reinaldo Aquit Manrique, Héctor Francisco Alfonso Ruiz, alinome Héctor Fabián kaj Ángel Alfonso Alemán, ili estas dekoj kaj dekoj da murdistoj kiuj vivas tie kun netuŝebla statuso.

Pinochetaj murdistoj kaj venezuelaj puĉistoj

La listo de tiuj teroristoj kaj torturistoj kaj de murdistaj prezidintoj gastigataj kaj protektataj de Usono estas ankoraŭ pli longa.

Ĝi longiĝas kun la torturistoj de la argentina arme-reĝimo ĝis la agentoj de Pinochet, ekz-e Michael Townly, murdinto, kun la fratoj Novo, de la ĉilia eksministro pri eksterlandaj aferoj Orlando Letelier.

Kiel multaj salvadoraj faŝistaj militistoj, la kapitano Álvaro Saravia, murdinto de Monsenjoro Oscar Arnulfo Romero, ĝuis la usonan gastamon.

Dungsoldatoj de la nikaragva Contra kaj de la Tonton Macoutes de Haitio aperas ankaŭ en tiu kompletigota inventaro kiu daŭre atendas enketon.

Konsidere la revolucian Venezuelon, en Miamo aperas torturistoj kiel Joaqín Chafardet, aŭtentaj faŝistoj kiel Salvador Romaní kaj Ricardo Koesling, la eksagentoj de la DISIP Johan Peña, Pedro Lander, José Antonio Guevara, kiuj partoprenis en la komploto por la murdo de la prokuroro Anderson, apud Patricia Poleo, ankaŭ rifuĝinta en Florido.

Carlos Andrés Pérez, unua respondeculo pri la subpremo kontraŭ la venezuela popolribelo de 1989 konata sub la nomo Caracazo, estas hodiaŭ ekzilinta en Usono.

Torturisto kaj murdisto de la sekreta polico sub Pérez, Henry López Sisco estas ligita al longa sinsekvo de murdoj, de malaperigoj kaj de ekscesoj faritaj en la 1970-aj jaroj por elimini grupojn de junaj ribeluloj.

Alfredo Peña, eksa urbestro de la ĉefurba distrikto de Karakaso, kiu fariĝis respondeca pri la murdoj okazintaj en tiu urbo en aprilo 2002, ankaŭ kaŝiĝas en Usono.

La puĉistoj Carlos Fernández, eksĉefo de Fedecámaras, kaj Daniel Romero, kiu estis publike leginta la dekreton kiu suspendis la Nacian Asembleon kaj la demokratiajn instituciojn, troviĝas ankaŭ en Florido.

Goni konspiras per la ŝtelitaj milionoj

La bolivia prezidinto Gonzalo Sánchez de Lozada (Goni) fariĝis respondeca pri genocida subpremo kontraŭ la popolo en 2003, kiu kaŭzis la morton de 67 civiluloj kaj pli de 300 vunditojn per kugloj.

En la usona teritorio, Goni dediĉas nun al financado de la movadoj kontraŭ la registaro de la prezidanto Evo Morales.

Hugo Achá Melgar, identigita kiel la reprezentanto en Bolivio de la Fondaĵo Human Rights (FHR), financisto de la terorista bando kaptita la 16-an de aprilo 2009 en Santa Cruz dum ĝi preparis la murdon de Evo, ankaŭ elektis la vojon al Usono kiel pluraj liaj komplicoj.

Sen ajna argumento Vaŝingtono fifamigas Kubon, dum ĝi restas kun krucitaj brakoj fronte al la konfesintaj teroristoj kaj apogantoj de teroro kiuj troviĝas interne de ĝiaj landlimoj.

Jean-Guy ALLARD.

Elfrancigita de Vilhelmo Lutermano, ĉe Monda Asembleo Socia (MAS)