Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
"Helpu Kubon helpi"
26a januaro 2010

La terura tertremo en Haitio kaŭzis i.a. 150.000 mortviktimojn. La mondo staras antaŭ la devo helpi la vunditojn en la mizero. Kiel fari ?

La membroŝtatoj de la Bolivara Alianco por la Popoloj de Nia Ameriko (ALBA) volas kontribui per komuna strategio al mez- kaj long-tempa rekonstruado de Haitio. Al tio apartenas la konstruado de malsanulejoj kaj instalaĵoj de ellaborado de trinkakvo, kiel la prezidanto de Venezuelo, Hugo Chávez, anoncis marĝene de konferenco de la ALBA-ministroj pri eksterlandaj aferoj, lastan dimanĉon en Karakaso. Samtempe li kritikis refoje la procedon de Usono en Haitio. Ekz-e ŝipoj el Venezuelo kun helpliveraĵoj por Haitio ne deŝarĝeblas, ĉar la usonaj trupoj rifuzas al ili albordiĝi. Kun aludo al la usona malsanulejŝipo, kiu ankras antaŭ Haitio, Chávez raportis ke kuracistoj sur la ŝipo jam plendis ĉar ne venis pacientoj al ili. „Tio okazas, ĉar la usonaj kuracistoj ne iras, kiel la kubaj kaj venezuelaj, en la malriĉajn kvartalojn de la detruitaj regionoj, sed atendas sur sia ŝipo ke la pacientoj estas alportataj al ili”, kritikis la ŝtatestro.

Ankaŭ la gvidanto de la itala organizaĵo pri katastrofprotekto kritikis, ke la armea agado de Usono estas senefika kaj preteras la bezonojn de la homoj. Guido Bertolaso, kiu gvidis 2009 la helpon post la tertremo en la Abrucoj, nomis la usonan arme-operacion en Haiti impresan demonstradon de la nordamerika potenco, kiu habas tamen nenion komunan kun la reala situacio de la homoj.

Malgraŭ tio, ankaŭ la Eŭropa Unio volas ĉeesti en Haiti kaj sendas polican unuon en la tertrem-regionon. Ĝi ampleksos proksimume 350 arme-policistojn, kiel lunde sciiĝis marĝene de la renkontiĝo de la EU-minsitroj pri eksterlandaj aferoj en Bruselo. En la kanada Montrealo, donacontaj landoj volas diskuti pri la rekonstruado post la tertremo, ĉe kiu laŭ plej lastdataj taksoj pereis 150.000 homoj.

La registaro de Norvegio siavice kalkulas kun la kubaj kuracistoj en la tertrema regiono kaj transkontigis monon en valoro de 610.000 eŭroj kiel urĝa helpo por Haitio al Havano. Kiel la kuba taggazeto Juventud Rebelde raportis dimanĉe, interkonsento inter la norvega ambasadejo en Havano kaj la ministrejo pri eksterlandaj aferoj planas ke per la mono oni aĉetos medikamentojn kaj ekipaĵojn kaj disponigos ilin al la pli ol 400 kubaj kuracistoj en Haitio. La Societo pri Amikeco FRG-Kubo uzis tiun interkonsenton por siavice alvoki al subteno de la kubaj kuracistoj. „Kubo faras helpon kiu vere alvenas. La kuracistoj de Kubo laboros en Haitio ankoraŭ kiam Haitio delonge malaperis el la titolpaĝoj. Pro tio, helpu Kubon helpi”, legeblas en alvoko kiun la solidarecorganizo disvastigis lastan semajnfinon.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano el : „Junge Welt”, Berlino, 25-an de januaro 2010