Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Serĉante suverenecon
de Waldemar ROSSI  
25a januaro 2010

La 23-an de januaro 2010

POST la periodo de milita diktatoreco, la demokratiaj fortoj (de maldekstro) reprenas la debatojn pri la vojoj trovi la nacian suverenecon, kiun la puĉaj militistoj estis ĵetintaj en la rubujon de la historio. Tia debato ĉeestis en ĉiuj momentoj en kiuj la sindikatoj, partioj kaj popolaj movadoj kunsidis por repensi kaj decidi pri la sennombraj problemoj kiuj ankoraŭ malfaciligas la vivon de la brazila popolo.

Kiam oni serĉis difini la destinojn de la sindikata movado post 1978, ekzemple, la centraj temoj koncernis la vojojn de la lando, sur kiuj iris la oficiala ekonomia politiko, kiaj estus ties rezultoj por la laboristoj, ĉu tia politiko indikis la serĉon de nia suvereneco aŭ metis nin ankoraŭ pli dependaj de la internacia kapitalo kaj de la politikoj de Usono.

La politikaj movadoj debatis pri la publikaj politikoj kiuj devis celi la terreformon, programojn de konstruado de popolaj loĝejoj celante superi la malgajan fazon de la kreado kaj disvastigado de domaĉaroj kaj kolektivdomaĉoj, la reakiron de eduka politiko celanta brazilajn interesojn unue, la reprenon de la politiko pri publika sano, damaĝita de la privataj san-planoj kiuj estis trudataj de militistoj, projekton de nacia fervoja transporto, masivajn investojn en baza sanigadsistemo kun la celo servi ĉiujn landajn municipojn, inter tiel multaj gravaj demandoj. La studaĵoj disvolvitaj de seriozaj kaj kompetentaj teknikistoj kaj politikistoj sufiĉas al produktado de dekoj da ampleksaj dosieroj.

Ni havis la konvinkon, ke tiu lando atingus sian suverenecon se niaj regantoj ‒ kiuj estus finfine elektitaj ‒ estus, fakte, en harmonio kun la volo kaj kun la necesoj de la brazila popolo. Almenaŭ la novaj politikaj partioj sin turnis al la malfacilaĵoj de nia disvolviĝo, kuraĝe faris naciajn projektojn, laŭ la veraj popolaj interesoj. Kaj tiaj projektoj estis montrataj, ankoraŭ timaj, al publika debato, speciale dum la unuaj balotkampanjoj.

Kaj ĝi estis la punkto kie la interesoj de entreprenistoj ekfloris. Per la konservativaj kaj malprogresemaj amaskomunikiloj, oni ekis veran "sorĉistin-ĉasadon", kie ĉiuj projektoj kontraŭ al interesoj de la ekspluatistoj estis nomataj komunistaj kaj aliaj "istaj" plu.

Kvankam la popolaj fortoj gajnis energion, la sindikatoj okupis siajn lokojn en la laboristaj konfliktoj, la "senteruloj" kreskis en ĉiu lando, la "sendomuloj" okupis la stratojn kaj grandajn urbojn. Ĉio ĉi kreskigis la popularecon de la maldekstraj partioj, ĉefe la popularecon de la Partio de Laboristoj (PT).

Tamen, post multe da subpremo al kreskantaj popolaj fortoj kaj sia senefikeco, la burĝaro ŝanĝis sian taktikon de milito kaj ekis ian maskitan projekton de konkero de popolaj politikaj gvidistecoj : pli da spaco en amaskomunikiloj por "kaĵoli" la egoon de multaj gvidistoj, akceptoj en burĝaj spacoj kun amaskomunikila efiko, diskreta kaj sekreta malfermado de kofroj de grandaj entreprenoj kaj kontoj de entreprenistoj celante kunlaboradon en balotprocezoj, vastaj signaloj de eblo por gajni la povon. Kiel diris la poeto Vinicius de Morais, "Laboristo en konstruo", la ekonomia povo ne hezitis fari tri famajn tentojn (kiel la tri tentoj de Kristo). Kun signifa malsameco : en la poemo, la laboristo diris "NE" !.

Nia popolo, ĉiam optimista, kredis, ke kelkaj patrujsavistoj, kiel Fernando Henrike Kardozo (FHK), solvos niajn problemojn. Li elektiĝis kaj poste, eĉ antaŭ la katastrofoj de lia politiko, oni donis al li pliajn blankajn ĉekojn. Kaj FHK daŭrigis sian projekton de nacia perfido. Falis la popola espero en la reprezentantoj de la burĝaro kaj turniĝis al reprezentantoj de la popolaj fortoj : Lula estis la viro. Sed la laboristo diris "jes" al la tentoj de granda kapitalo kaj Brazilo kapitulacis plian fojon, forlasante la konstruadon de sia suvereneco. Anstataŭ apliki la bazon de la politiko tiel sopirata de la brazila popolo, investante nian monon en naciaj projektoj, li preferis doni krediton al interesoj kaj kapricoj de la novliberala kapitalo.

La rezultoj de tiu "opcio" estas tie. "Brazilo havas ĉampionan eksteran deficiton", montras al ni la datumoj de la nacia ekonomio : "Per forta pligrandigo de forsendo de profitoj kaj dividendoj de la eksterlandaj entreprenoj, la eksteraj kontoj de Brazilo havis en decembro 2009 deficiton de 5,94 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj la plej malbonan monatan rezulton en histora serio de la Centra Banko ekde 1947. La prigrandigo de profito igis la entreprenojn sendi sume 5,32 miliardojn da USD, ankaŭ ĉampionaj." (ĵurnalo Estadao, 21-an de januaro 2010)

"La tutmonda financa krizo, kiu tuŝis la nacian ekonomion ... damaĝis la kontojn de ... la Nacia Instituto de Sociala Sekureco. Ĝi estas tiu kiu kun la halto de dungo en la unuaj monatoj de la jaro kaj malrapida repreno de la laboro..., malrapidigis la ritmon de kreskado de enspezo". La deficito de la Antaŭzorgsistemo atingis R$ 42,9 miliardoj (ĵurnalo Estadão, 20-an de januaro 2010)

Tiel estas, la elekto de la nacia ekonomia kreskado sub la dependenco de interesoj de eksterlanda kapitalo ĵetis la nacian suverenecon en la rubujon de la historio, la lando suferas, jaron post jaro, veran perdegon de riĉaĵoj, kiujn ĝia popolo produktas ; al la popolo restas la kreskanta senigo de protekto de la socialsekureco ; niaj ekonomiaj kaj socialaj malfacilaĵoj ne estos forigitaj.

Kaj ankoraŭ ni havas homojn kiuj diras, ke Brazilo estas sur la ĝusta vojo !

Bonan nokton kun tia estonto !

Valdemar Rossi estas emerita metalurgiisto kaj kunordiganto de labora episkopo de la ĉefepiskopejo de San-Paŭlo.

Elportugaligita de Ĵajro