Monda ASEMBLEO Socia (MAS)  [<<<]
Hugo Chávez : La socialismo estas la vojo por solvi la planedon
de Hugo CHÁVEZ FRÍAS  
3a januaro 2010

Parolado de Hugo Chávez Frías, prezidanto de Venezuelo, en la Pintkunveno de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Klimato, en Kopenhago, Danlando, la 16-an de decembro 2009

Sinjoro Prezidanto ; Gesinjoroj ; Ekscelencoj ; geamikoj :

Mi promesas al vi ke mi ne parolos pli ol tiu kiu pleje parolis ĉi-posttagmeze ĉi tie.

Permesu al mi komencan komenton, kiun mi volis fari kiel parton de la antaŭa punkto kiun pritraktis la delegitaroj de Brazilo, de Ĉinio, de Barato kaj de Bolivio ‒ ni petis la parolon, sed ne povis ricevi ĝin.

La reprezentantino de Bolivio diris ‒ saluton, klare, al la kamarado prezidanto Evo Morales, kiu estas ĉi tie (aplaŭdoj), prezidanto de la Respubliko Bolivio ‒, interalie la jenon ‒ mi havas noton ĉi tie ‒ : „La teksto prezentita ne estas demokratia, ne estas inkluda”. Apenaŭ mi alvenis kaj ni eksidis, kiam ni aŭdis la prezidantinon de la antaŭa sesio, la ministrinon, diri ke venis dokumento ĉi tien, sed kiun neniu konas. Mi petis pri la dokumento, ankoraŭ ni ne havas ĝin ; mi kredas ke neniu scias pri tiu dokumento, top secret. Nun, la bolivia kamaradino certe diris tion : „Ne estas demokratia, ne estas inkluda”.

Nun, gesinjoroj, ĉu eble tio ne estas precize la realeco de tiu ĉi mondo ? Ĉu ni troviĝas eble en demokratia mondo ? Ĉu eble la monda sistemo estas inkluda ? Ĉu ni povas esperi ion demokratian, inkludan, de la aktuala monda sistemo ? Tio kion ni travivas sur tiu ĉi planedo estas imperia diktatoreco kaj de ĉi tie ni daŭre denuncos ĝin : For la imperian diktatorecon kaj vivu la popoloj, la demokratio kaj la egaleco sur tiu ĉi planedo ! (Aplaŭdoj)

Tio kion ni vidas ĉi tie estas la reflekto de tio : ekskludo. Estas grupo de landoj kiuj kredas sin superaj al ni de la Sudo, al ni de la Tria Mondo, al ni la subevoluintoj, aŭ kiel diras la granda amiko Eduardo Galeano, ni la landoj surveturataj kvazaŭ de trajno kiu surveturis nin en la historio.

Do ni ne miru pri tio, ni ne miru : Ne estas demokratio en la mondo, kaj ĉi tie ni estas, refoje, antaŭ potenca evidento de la monda imperia diktatoreco.

Ĉi tien alvenis du junuloj ; bonŝance la ordigistoj estis decaj, iom da interpuŝiĝo ĉi tie, kaj ili kunlaboris, ĉu ne ?

Tie ekstere estas multaj homoj, ĉu vi scias ? Kompreneble ili estas tro por tiu ĉi salonego. Mi legis en la gazeto ke kelkaj estis arestitaj, kelkaj intensaj protestoj ĉi tie en la stratoj de Kopenhago, kaj mi deziras saluti ĉiujn tiujn homojn kiuj estas tie ekstere, plejparte junuloj (aplaŭdoj). Klare, ke estas junuloj en zorgo, mi kredas ke ili pravas, multe pli ol ni, pri la estonteco de la mondo. La plimulto de tiuj kiuj estas ĉi tie ni havas la Sunon en la dorso ; ili havas la Sunon frunte kaj estas en tre granda zorgo. Eblas diri, sinjoro Prezidanto, ke fantomo trakuras Kopenhagon, parafrazante Karlon Markso, la grandan Karlon Markso. Fantomo kuras tra la kopenhagaj stratoj, kaj mi kredas ke tiu fantomo moviĝas silente en tiu ĉi salonego, ĉi tie inter ni, metas sin sur la pasejojn, iras suben kaj supren. Tiu fantomo estas fantomo terura, preskaŭ neniu volas nomi ĝin. Tiu fantomo estas la kapitalismo ! (Aplaŭdoj) ; preskaŭ neniu volas nomi ĝin, ĝi estas la kapitalismo. Ĉi tie muĝas la popoloj, ĉi tie ekstere ili aŭdeblas.

Mi vidis kelkajn sloganojn kiuj estis pentritaj en la stratoj, kaj mi kredas ke tiujn sloganojn de tiuj junuloj, mi kredas ke kelkajn de ili mi aŭdis kiam la junulo kaj la junulino iris tien. Estas du da ili kiujn mi notis, aŭdeblis interalie, du potencaj sloganoj : Unu : „Ne ŝanĝu la klimaton, ŝanĝu la sistemon” (aplaŭdoj), kaj mi transprenas ilin por ni : Ni ne ŝanĝu la klimaton, ni ŝanĝu la sistemon kaj, konsekvence, ni komencu savi la planedon. La kapitalismo, la detrua evolumodelo estas ĉesiganta la vivon, minacas ĉesigi definitive la homan specion.

La alia slogano vokas al pensado, multe kongrua kun la bankkrizo kiu trakuris la mondon kaj daŭre frapas ĝin, kaj kun la maniero en kiu la landoj de la riĉa Nordo helpis la bankistojn kaj la grandajn bankojn ; sole Usono ..., bone, mi perdis la nombron, ĝi estas astronomia, por savi la bankojn. Ili diras en la stratoj la jenon : „Se la klimato estus bano, ili estus jam savintaj ĝin”, kaj mi kredas ke tio veras (aplaŭdoj). Se la klimato estus kapitalisma banko, unu de la plej grandaj, la riĉaj registaroj jam savintus ĝin. Mi kredas ke Obama ne alvenis, li ricevis la Nobelpremion pri Paco kvazaŭ en la sama tago en kiu li sendis pliajn 30.000 soldatojn por mortigi senkulpulojn en Afganio, kaj venas nun ĉi tien por prezentiĝi kun la Nobelpremio pri Paco, la prezidanto de Usono. Usono havas la maŝinon por fari biletojn, por fari dolarojn kaj savis ..., bone, kredas esti savintaj la bankojn kaj la kapitalisman sistemon.

Bone, tiun ĉi komenton marĝene, kiun mi volis fari tiam, kiam ni levis la manon por akompani Brazilon, Baraton, Bolivion kaj Ĉinion en ilia interesa pozicio, kiun Venezuelo kaj la landoj de la Bolivara Alianco dividas kun firmeco ; sed, bone, ili ne donis la parolon al ni, do ne kalkulu tiujn ĉi minutojn, bonvole, Prezidanto, ili estis por tio (aplaŭdoj).

Bone, imagu, ĉi tie mi havis la plezuron konatiĝi kun tiu ĉi franca verkisto, Hervé Kempf. Mi rekomendas tiuj ĉi libron, mi rekomendas ĝin, ĝi estas en la hispana ‒ ĉi tie estas Hervé ‒, ankaŭ en la franca, certe en la angla. Kiel la riĉuloj detruas la planedon, de Hervé Kempf. Pro tio diris Kristo : „Estos pli facile ke kamelo trairu kudriltruon ol ke riĉulo eniru la ĉielan regnon”. Tion diris Kristo nia Sinjoro (aplaŭdoj).

La riĉuloj estas detruantaj la planedon. Ĉu ili eble pensas iri al alia kiam ili detruas tiun ĉi, ĉu ili havas planojn iri al alia planedo ? Ĝis nun videblas neniu ĉe la horizonto de la galaksio. Mi apenaŭ havis tiun ĉi librojn ‒ ĝin donacis al mi Ignacio Ramonet, kiu estas ankaŭ ĉi tie en la salonego ‒, kaj mi finis la antaŭparolon aŭ antaŭparton, tiu ĉi frazo estas gravega. Kempf diras la jenon : „Ni ne povos redukti la materian konsumadon tutmonde se ni ne faros tiel ke la potenculoj malsupreniros kelkajn ŝtupojn, kaj se ni ne kontraŭbatalas la malegalecon ; estas necese ke al la ekologia principo, tiom utila nun por konsciiĝi : pensi tutmonde kaj agi loke, ni aldonu la principon kiun la situacio trudas : konsumi malpli kaj disdividi pli bone”. Mi kredas ke tio estas bona konsilo kiun donas al ni tiu ĉi franca verkisto Hervé Kempf.

Bone, sinjoro Prezidanto, la klimata ŝanĝo estas sendube la plej detrua media problemo de tiu ĉi jarcento : inundoj, sekcoj, severaj pluvegoj, uraganoj, glacifandiĝoj, kresko de la marnivelo, acidiĝo de la oceanoj kaj ondoj de varmego, ĉion ĉi akrigas la efiko de la tutmondaj krizoj kiuj skurĝas nin.

La nuna homa aktiveco superas la sojlojn de daŭrigeblo kaj endanĝerigas la vivon sur la planedo ; sed ankaŭ en tio ni estas profunde malegalecaj, mi ŝatus memorigi tion. La plej riĉaj 500 milionoj da personoj, kvincent milionoj ! tio estas 7 %, sep elcentoj !, seven elcentoj de la monda loĝantaro. Tiu 7 % respondecas, tiuj 500 milionoj da plej riĉaj personoj, pri 50 % de la poluaj ellasaĵoj, dum la 50 % plej malriĉaj respondecas pri nur 7 % de la poluaj ellasaĵoj. Tio do vekas mian atenton, estas iom strange nomi ĉi tie Usonon kaj Ĉinion je la sama nivelo. Usono havas eble 300 milionojn da loĝantoj ; Ĉinio havas proksimume kvinoble pli da loĝantoj ol Usono. Usono konsumas pli ol 20 milionojn da bareloj da petrolo ĉiutage ; Ĉinio apenaŭ 5 aŭ 6 milionojn da bareloj ĉiutage. Oni ne povas postuli la samon al Usono kaj al Ĉinio. Ĉi tie estas temoj por diskuti. Estu ke ni la ŝtatestroj kaj ĉefministroj povu sidiĝi por diskuti vere, vere pri tiuj temoj.

Krome, sinjoro Prezidanto, 60 % de la ekologiaj sistemoj de la planedo estas difektitaj, 20 % de la terkrusto estas difektita. Ni estis indiferentaj atestantoj de la senarbarigo, de la transformado de teroj, de dezertiĝo, de la disputoj pri dolĉa akvo, de la poluado kaj de la perdo de biologia diverseco. La akra uzado de la tero superas je 30 elcentoj la kapablon regeneri ĝin. La planedo estas perdanta la kapablon de memreguliĝo, jen kion la planedo perdas ; ĉiutage liberiĝas pli da tiaj rubaĵoj kiuj estas trakteblaj. La transvivado de nia specio martelas en la konscienco de la homaro. Spite al la urĝo pasis du jaroj da intertraktadoj por interkonsenti pri dua periodo de promesoj laŭ la Protokolo de Kioto kaj ni partoprenas tiun ĉi rendevuon sen reala kaj signifa interkonsento. Kaj, certe, pri la teksto kiu venas el nenio ‒ kiel iuj kvalifikis ĝin, la ĉina reprezentanto ‒, Venezuelo diras kaj ni, la landoj de la ALBA, la Bolivara Alianco, diras ke ni ne akceptos, ĉar ni jam diris tion, iun ajn alian tekston kiu ne venas el la laborgrupoj, de la Protokolo de Kioto kaj de la Konvencio, tiuj estas la legitimaj tekstoj kiuj estis pridiskutataj kun tiom da intenseco en tiuj ĉi jaroj kaj en la lastaj horoj. Mi kredas ke vi ne dormis ; krom ke vi ne tagmanĝis vi ne dormis, ĉu ? Ne ŝajnas al mi logike ke eliru dokumento de la nenio, kiel vi diras.

La celo science subtenata redukti la ellason de poluaj gasoj kaj atingi interkonsenton de kunlaborado je longa tempo, ĉiurilate ŝajnas esti fiaskinta, por la momento. La kialo estas kiu ? Ni ne havas dubon, la kialo estas la senrespondeca konduto kaj la manko de politika volo de la plej potencaj nacioj de la planedo. Neniu sentu sin ofendita, mi referencas la grandan José Gervasio Artigas, kiu diris : „Per la vero mi nek ofendas nek timas” ; sed, en vero estas nerespondeca agado, de demarŝoj kaj kontraŭdemarŝoj, de ekskludo, de eliteca aliro al problemo kiu estas de ĉiuj kaj kiun solvi ni povas nur ni ĉiuj.

La politika konservativismo kaj la egoismo de la grandaj konsumantoj, de la plej riĉaj landoj montras altan sensentemon kaj mankon de solidareco kun la plej malriĉaj, kun la malsatantoj, kun la plej vundeblaj je malsanoj, je naturkatastrofoj.

Sinjoro Prezidanto, nepras nova kaj unueca interkonsento aplikenda, je absolute malegalecaj partoj, por la grandeco de iliaj kontribuaĵoj kaj ekonomiaj, financaj kaj teĥnologiaj kapabloj kaj kiu baziĝu sur la senrestrikta respekto al la principoj entenataj en la Konvencio.

La evoluintaj landoj devus starigi devigajn promesojn, klarajn kaj konkretajn pri substanca malpliigo de siaj ellasaĵoj kaj plenumi devojn de financa kaj teĥnologia helpo al la malriĉaj landoj, por alfronti la detruajn danĝerojn de la klimatŝanĝo. En tiu senco, la aparta situacio de la insulŝtatoj kaj de la malpli evoluintaj landoj estas plene agnoskenda.

Sinjoro Prezidanto, la klimatŝanĝo ne estas la sola problemo kiu hodiaŭ tuŝas la homaron ; aliaj skurĝoj kaj maljustaĵoj embuskas nin, la abismo kiu disigas la riĉajn kaj malriĉajn landojn ne ĉesis kreski, spite al ĉiuj Jarmilaj Celoj, la pintkunveno de Monterrey pri la financado, ĉiuj ĉi pintkunvenoj ‒ kiel diris ĉi tie la prezidanto de Senegalio, denuncante grandan veron : promesoj kaj promesoj kaj promesoj neplenumitaj, kaj la mondo daŭrigas sian detruan iradon.

La ĉioma enspezo de la 500 plej riĉaj individuoj de la mondo estas pli alta ol la enspezo de la 416 milionoj plej malriĉaj personoj. La 2 miliardoj 800 milionoj da personoj kiuj vivas en malriĉeco, kun malpli ol du dolaroj tage, kaj kiuj estas 40 elcentoj de la tutmonda loĝantaro, tiuj kvardek elcentoj de la monda loĝantaro ! ricevas nur 5 elcentoj de la monda enspezo.

Hodiaŭ mortas jare proksimume 9,2 milionoj da infanoj antaŭ ol atingi sian kvinan vivjaron, kaj 99,9 elcentoj de tiuj mortoj okazas en la plej malriĉaj landoj. La infanmorteco estas je 47 mortoj el mil vivnaskitoj ; sed estas nur 5 el mil en la riĉaj landoj. La vivespero sur la planedo estas 67 jaroj, en la riĉaj landoj ĝi estas 79, dum en kelkaj malriĉaj nacioj ĝi estas nur 40 jaroj. Krome ekzistas 1 miliardo kaj 100 milionoj da loĝantoj sen aliro al trinkakvo ; 2 miliardoj 600 milionoj sen sanitaraj servoj, pli ol 800 milionoj da analfabetoj kaj 1 miliardo 20 milionoj da malsatantoj. Jen la scenaro de la mondo.

Nun, la kaŭzo, kio estas la kaŭzo ? Ni parolu pri la kaŭzo, ni ne evitu la respondecojn, ni ne evitu la profundecon de tiu problemo. La kaŭzo, sendube ‒ mi revenas al la temo ‒, de la tuta ĉi katastrofa panoramo estas la metabola, detrua sistemo de la kapitalo kaj ĝia enkorpigita modelo : la kapitalismo.

Jen citaĵo kiun mi ŝatus legi al vi, mallonge, de tiu granda teologo de Liberigo, Leonardo Boff, kiel ni scias, brazilano, nia amerikano. Leonardo Boff diras, pri tiu temo, la jenon : „Kio estas la kaŭzo ? Ho ! la kaŭzo estas la revo serĉi la feliĉon tra la materia akumulado kaj de la senfina progreso, uzante por tio la sciencon kaj la teĥnikon, per kiuj eblas ekspluati senlime ĉiuj riĉaĵoj de la Tero”, kaj li citas ĉi tie Karlon Darvin kaj lian naturan selektadon, la supervivado de la plejfortuloj ; sed ni scias ke la plejfortuloj supervivas super la cindroj de la plej malfortaj.

Johano Jakobo Rusoo ‒ ni ĉiam memoru lin ‒ diris la jenon : „Inter la fortulo kaj la malfortulo la libereco subpremas”. Ĝuste pro tio la imperio parolas pri libereco, estas la libereco por subpremi, por invadi, por murdi, por neniigi, por ekspluati, jen ĝia libereco. Kaj Rusoo aldonas la savofrazon : „Nur la leĝo liberigas”.

Estas kelkaj landoj kiuj ludas tiel ke ĉi tie ne estu dokumento, ĉar ili ĝuste ne deziras leĝon, ne deziras normon, ĉar la neekzisto de tiu normo permesas al ili ĝui sian ekspluatan liberecon, sian dispreman liberecon.

Ni faru fortostreĉon kaj premu, ĉi tie kaj sur la stratoj, por ke ĉi tie eliru devigo, eliru dokumento kiu devigu la plej potencajn landojn de la Tero ! (Aplaŭdoj)

Leonardo Boff demandas sin, Prezidanto, ‒ ĉu vi konatiĝis kun li, kun Boff ? Mi ne scias ĉu Leonardo povis veni, mi konatiĝis kun li antaŭ nelonge en Paragvajo ; ni ĉiam legis lin ‒ : „Ĉu finita Tero povas elteni senfinan projekton ?” La tezo de la kapitalismo : senfina disvolvismo, estas modelo detrua, ni akceptu tion.

Poste Boff demandas nin : „Kion ni povas esperi de Kopenhago ?” Apenaŭ tiun simplan konfeson : Tiel kiel ni nun faras ni ne povas daŭrigi, kaj simpla propono : Ĉu ni ŝanĝu la direkton ? Ni faru tion, sed sen cinikeco, sen mensogoj, sen duoblaj agendoj, sed dokumentoj kiuj venas el la nenio, kun la vero antaŭe.

Ĝis kiam, ni demandas nin el Venezuelo, sinjoro Prezidanto, gesinjoroj, ĝis kiam ni permesos tiajn maljustaĵojn kaj malegalecojn ? Ĝis kiam ni toleros la nunan internacian ekonomian ordon kaj la validajn merkatmeĥanismojn ? Ĝis kiam ni permesos ke grandaj epidemioj kiel la VIH/aidoso neniigas tutajn loĝantarojn ? Ĝis kiam ni permesos ke la malsatantoj ne povas nutriĝi nek nutri siajn proprajn idojn ? Ĝis kiam ni permesos ke milionoj de infanoj mortas pro kuraceblaj malsanoj ? Ĝis kiam ni permesos armitajn konfliktojn kiuj masakras milionojn da senkulpaj homaj estuloj, kun la celo ke la potenculoj alproprigu al si la resursojn de aliaj popoloj ?

Ĉesu la agresoj kaj la militoj, ni popoloj de la mondo petas la imperiojn kiuj pretendas daŭrigi sian dominadon de la mondo kaj ekspluati nin ! Ne pli da imperiaj bazoj nek ŝtatrenversoj ! Ni konstruu ekonomian kaj socian ordon pli justan ! Ni elradikigu la malriĉecon ! Ni haltigu tuj la altajn nivelojn de ellaso, ni bremsu la poluadon de la medio kaj ni evitu la grandan katastrofon de la klimatŝanĝo ! Ni aliĝu al la nobla celo esti pli liberaj kaj pli solidaraj !

Sinjoro Prezidanto, antaŭ proksimume du jarcentoj universala venezuelano, liberiganto de nacioj kaj antaŭulo de konsciencoj, lasis al la posteularo sentencon plena de volo : „Se la naturo kontraŭas, ni batalu kontraŭ ĝi kaj ni faru ke ĝi obeu al ni”. Estis Simono Bolivaro, la Liberiganto.

El la bolivara Venezuelo, en kiu dum iu tago kiel hodiaŭ, certe, antaŭ dek jaroj precize, ni travivis la plej grandan klimatan tragedion de nia historio, la tragedion de Vargas, ĝi nomiĝas tiel ; el tiu Venezuelo, kies revolucio provas konkeri la justecon por la tuta popolo, ebla nur sur la vojo de socialismo... La socialismo, la alia fantomo pri kiu parolis Karlo Markso, tiu iradas ankaŭ ĉi tie ; ĝi estas pli precize kontraŭfantomo. La socialismo, tiu estas la direkto, tiu estas la direkto por savi la planedon, mi ne havas la plej etan dubon. Kaj la kapitalismo estas la vojo al la infero, al la detruado de la mondo.

La socialismo, el tiu Venezuelo kiu alfrontas pro tio la minacojn de la usona imperio, el la landoj kiuj kunformas la ALBA, la Aliancon Bolivaran, ni admonas, mi petas, kun respekto, sed el mia animo admoni, en la nomo de multaj sur tiu ĉi planedo, la registarojn kaj la popolojn de la Tero, parafrazante Simonon Bolivaro, La Liberiganton : se la detrua naturo de la kapitalismo kontraŭas, tiam ni batalu kontraŭ ĝi kaj faru ke ĝi obeu al ni, ni ne atendu kun krucitaj brakoj la morton de la homaro.

La historio vokas nin al unueco kaj al la batalo. Se la kapitalismo rezistas, ni estas devigataj batali kontraŭ la kapitalismo kaj malfermi la vojojn al savo de la homa specio. Tio devigas nin, levante la standardojn de Kristo, de Mahometo, de la egaleco, de la amo, de la justeco, de la humanismo, de la vera kaj plej profunda humanismo. Se ni ne faros tion, la plej mirinda kreaĵo de la universo, la homa estulo, malaperos, malaperos !

Tiu ĉi planedo havas miliardojn da jaroj, kaj tiu ĉi planedo vivis miliardojn da jaroj sen ni, la homa specio ; tio signifas, ĝi ne bezonas nin por ekzisti. Nun, ni sen la Tero ne vivas, kaj ni estas detruantaj la Pachamama, kiel diras Evo, kiel diras niaj indiĝenaj fratoj de Sudameriko.

Fine, sinjoro Prezidanto, kaj por fini, ni aŭdu Fidel-on Kastro kiam li diris : „Specio estas en danĝero estingiĝi : la homo” [1]. Ni aŭdu Roza-n Luksemburgo kiam ŝi diris : „Socialismo aŭ barbareco”. Ni aŭdu Kriston, la Savanton, kiam li diris : „Bonvenu la malriĉuloj, ĉar al ili estos la regno de la ĉieloj”.

Sinjoro Prezidanto, gesinjoroj, ni estu kapablaj fari el tiu ĉi Tero ne la tombon de la homaro, ni faru el tiu ĉi Tero ĉielon, ĉielon de vivo, de paco kaj de frateco por la tuta homaro, por la homa specio. Sinjoro Prezidanto, gesinjoroj, multegan dankon kaj bonan apetiton. (Aplaŭdoj)

Elhispanigita de Vilhelmo Lutermano